En fonetiko, alveolo-palataloj (aŭ alveolo-palataj konsonantoj, aŭ pleonasme alveolo-palatalaj konsonantoj) estas palataligitaj postalveolaraj frikativoj, artikulaciataj per la lango malantaŭ la alveolara kresto, kaj la korpo de a lango levita al la palato.

Thumb
Sagitala sekcio de alveolo-palatala frikativo

Ili similas al palato-alveolaraj kaj retrofleksaj frikativoj, sed estas laminalaj anstataŭ apikalajsubapikalaj kiel estas la retrofleksaj frikativoj, kaj estas pli plene palataligitaj ol la "kupolaj" palato-alveolaraj frikativoj.

Troviĝo en lingvoj

Alveolo-palatalaj siblantoj troveblas en ĉinaj lingvoj kiaj la normĉina (mandarina) (cmn), hakaa (hak), kaj wu (wuu)[1], aldone al la abĥaza (abk), pola, rusa, sveda, ubiĥa (uby), japana, korea, kaj serba. Kinnauri uzas alveolo-palatalan nazalon.

Transskribado per IFA

La alveolo-palatalaj konsonantoj en la Internacia Fonetika Alfabeto estas:


Pliaj informoj IFA, Priskribo ...
IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
Senvoĉa alveolo-palatala frikativo Normĉina
(Mandarina)
小 (xiǎo) [ɕiɑu˨˩˦] malgranda
Voĉa alveolo-palatala frikativo Pola zioło [ʑɔwɔ] herbo
ʨ Senvoĉa alveolo-palatala afrikato Serba кућа (kuća) [kuʨa] domo
ʥ Voĉa alveolo-palatala afrikato Japana jishin [ʥiɕĩɴ] tertremo
Fermi


Notu: La tabelo montras nur siblantojn. En sinologiaj cirkloj oni uzas simbolojn por alveolo-palatalaj plozivoj (ȶ, ȡ), nazaloj (ȵ), kaj likvidoj (ȴ), sed tiuj ofte prezentas simplajn palatalajn aŭ palataligitajn konsonantojn, kaj do ne estas agnoskitaj de la IFA.

Piednotoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.