Anuroj
ordo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Anuroj[1] (science: Anura el antikva greka an-, sen + oura, vosto, aŭ senvostaj amfibioj) estas la biologia ordo de karnovoraj mallongkorpaj senvostaj bestoj en la klaso amfibioj kiu inkluzivas ranojn kaj bufojn. Tamen, ne estas klara scienca distingo inter ranoj kaj bufoj. Unu familio de anuroj la diskolanguloj, havas ecojn de ambaŭ ranoj kaj bufoj.
Anuroj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La plej antikva fosilia "pra-rano" nome Triadobatrachus aperis en la komenco de Triaso de Madagaskaro, sed datado per molekula horloĝo sugestas ke ties originoj povas etendi plue reen al Permio, antaŭ 265 milionoj da jaroj. Ranoj estas amplekse distribuataj, game el tropikoj al ĉearktaj regionoj, sed la plej granda koncentro de specidiverseco estas en tropikaj pluvarbaroj. Estas proksimume 4 800 registritaj specioj, ĉirkaŭkalkule 85% el vivantaj amfibiaj specioj. Ili estas ankaŭ unu el la kvin plej diversaj ordoj de vertebruloj.
La korpokonsisto de plenkreska rano estas ĝenerale karakterizata de fortika korpo, elstaregaj okuloj, fenda lango, membroj falditaj suben, kaj foresto de vosto ĉe plenkreskuloj. Krom vivi en nesala akvo kaj sur seka tero, la plenkreskuloj de kelkaj specioj estas adaptitaj al loĝado subtera aŭ en arboj. La haŭto de ranoj estas glandenhava, kun sekrecioj gamaj el malbongustegaj al venenaj. Verukenhavaj specioj de ranoj tendencas esti nomataj bufoj sed la distingo inter ranoj kaj bufoj estas bazita sur neformalaj nomigaj konvencioj koncentrataj al la verukoj pli ol al taksonomio aŭ al evolua historio; kelkaj bufoj estas pli proksime rilataj al ranoj ol aliaj bufoj. La haŭto de ranoj varias en koloro el bone-kamuflitaj makulecaj bruna, griza kaj verda al tre koloraj modeloj de bril-ruĝa aŭ -flava kaj nigra por averti pri veneneco kaj predantoforigo.
Ranoj tipe demetas siajn ovojn en akvo. El la ovoj eliras larvoj nomataj ranidoj kiuj havas vostojn kaj internajn brankojn. Ili havas tre specializitajn asprajn buŝopartojn taŭgajn por herbovoraj, ĉiomanĝantaj aŭ planktonvorulaj dietoj. La vivociklo estas kompletita kiam ili metamorfozas al plenkreskuloj. Kelkaj specioj demetas ovojn surteren aŭ rekte eksteriras al stadio de ranido. Plenkreskaj ranoj ĝenerale havas karnovoran dieton konsistantan el malgrandaj senvertebruloj, sed ekzistas ankaŭ ĉiomanĝantaj specioj kaj kelkaj manĝas fruktojn. Ranoj estas tre efikaj je konverto de tio kion ili manĝas al korpomaso. Ili krome estas tre grava manĝofonto por predantoj kaj parto de la dinamiko de manĝoreto de multaj el la ekosistemoj de la mondo. La haŭto estas duontralasebla, kio faras ilin vundeblaj pro senakviĝo, kaj tiele ili ĉu vivas en humidaj lokoj aŭ havas specialajn adaptaĵojn por elteni sekajn habitatojn. Ranoj produktas ampleksan gamon de voĉoj, ĉefe dum la reprodukta sezono, kaj montras multajn diferencajn tipojn de kompleksaj kutimoj por allogi partnerojn, por forigi predantojn kaj ĝenerale por survivi.
Ranoj estas valoraj kiel manĝo de homoj kaj ankaŭ havas multajn kulturajn rolojn en literaturo, simbolismo kaj religio. Ranaj populacioj malpliiĝis grave el la 1950-aj jaroj. Pli ol unu triono da specioj estas konsiderataj minacataj de formorto kaj ĉirkaŭ cent dudek ŝajne iĝis formortintaj ekde la 1980-aj jaroj.[2] La nombro de disformaĵoj inter ranoj estas malpliiĝanta kaj ĵuse konata funga malsano, nome Ĥitridjomikozo, disvastiĝis tra la tuta mondo. Konservobiologoj laboras por kompreni la kaŭzojn de tiuj problemoj kaj por solvi ilin.