Palatalo
konsonanto prononcata per alproksimigo de la lango ĉe la osta palato From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Palata konsonanto, aŭ palatalo estas konsonanto artikulaciata per la langodorso levita kontraŭ la (malmola) palato.
Konsonantoj kun la langopinto kurbigita dorsen kontraŭ la palaton nomiĝas retrofleksoj.
Remove ads
Komunaj palataloj
La plej komuna speco de palata konsonanto estas la treege komuna alproksimanto j, kiu kalkuliĝas entute, inter la dek plej oftaj sonoj inter la lingvoj de la mondo. La nazalo ɲ ankaŭ oftas, troviĝante en po ĉirkaŭ 35 elcento de la lingvoj de la mondo[1], en la plejo el kiuj ĝia respektiva obstrukcanto estas ne la plozivo c, sed la afrikato [[senvoĉa postalveolara afrikato|tʃ]]. Nur malmultaj lingvoj en norda Eŭrazio, la Amerikoj, kaj centra Afriko faras kontraston inter palataj plozivoj kaj postalveolaraj afrikatoj - la solaj bone konataj estas la hungara kaj la albana.
Remove ads
Notacia atentigo
Zorgu: la signoj de la IFA <c, ɟ> estas ofte uzataj, ne por palataj plozivoj, sed por la palatigitaj velaraj plozivoj [kʲ, ɡʲ], aŭ la palataj afrikatoj [c͡ç, ɟ͡ʝ], aŭ la alveolo-palataj afrikatoj [t͡ɕ, d͡ʑ], aŭ eĉ la postalveolaraj afrikatoj [t͡ʃ, d͡ʒ]. Tio estas malnova tradicio en la IFA. Veraj palataj plozivoj relative maloftas, do estas bona ideo certiĝi pri la elparolo kiam ajn oni vidas iun <c, ɟ> en la transskribo de ia lingvo.
Remove ads
Palatigo
Konsonantoj kun aliaj primaraj artikulacioj povas esti palatigitaj, tio estas, akompanataj de la levado de la langa surfaco al la palato. Ekzemple, la angla [ʃ] (literumita sh) havas tian palatan komponenton, kvankam ĝia ĉefa artikulacio engaĝas la pinton de la lango kaj la supran gingivon (tiu tipo de artikulacio nomiĝas palato-alveolara).
Kelkaj lingvoj, ekzemple la rusa, havas palatigitan formon por ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj konsonantoj.
IFA
La palataj konsonantoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:
Remove ads
Piednotoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads