lando en centra Afriko From Wikipedia, the free encyclopedia
Ugando (Uganda) formale la Respubliko de Ugando [1][2], estas senhavena ŝtato en orientafriko . La lando limas okcidente al Demokratia Respubliko Kongo (Kongo-Kinŝaso), norde al Sudano, oriente al Kenjo, sude al Tanzanio kaj sudokcidente al Ruando. La limo kun Kenjo kaj Tanzanio parte kuras tra Viktoria lago, la tria plej granda lago de la mondo [3].
La Brita Protektorato Ugando estis protektorato de la Brita Imperio el 1894 al 1962. En 1893 la Imperia Brita Orientafrika Kompanio transigis sian administraciajn rajtojn de teritorio konsistanta ĉefe el Buganda Regno al la Brita Registaro. En 1894 la Uganda Protektorato estis establita, kaj la teritorio estis etendita trans la limoj de Buganda al areo kiu iel korespondas kun tiu de nuntempa Ugando [4][5] [6][7].
Ugando estas administre dividata al kvar regionoj: centra, okcidenta, orienta kaj norda. Tiuj kvar regionoj plu dividiĝas al distriktoj. Estis 56 distriktoj en 2002, post reorganizoj en 2006 estis 77, kiuj en plia administra reformo de 2010 estis pludividitaj, tiel ke rezultis 111 distriktoj kaj unu eksterdistrikta urbo, Kampalo [8][9].
La interna politika vivo estas relative stabila, sed ĝin influas malstabileco en najbaraj landoj, ĉefe en Demokratia Respubliko Kongo, en kies orienta parto de la lando dum jaroj daŭras batalado inter la registaraj trupoj kaj gerilanoj, ofte forme de etna purigado. Fine de 2019 nombro de rifuĝintoj en tiu regiono atingis 4,5 milionojn. Ugando gastigas pli ol 1 milionon da rifuĝintoj, inkluzive de 384 000 konganoj, el kiuj 48 000 alvenis en 2019, pro kio la registaro diris, ke gastigaj kapabloj de la lando elĉerpiĝis kaj necesas urĝa internacia helpo [10].
Ugando apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 landoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano [11][12] [13][14].
Ugando estas konata pro siaj grandaj naciaj parkoj kaj la protektado de la faŭno pere de rezervejoj. La montaj goriloj en la nebulkovritaj montarmasivoj de suda Ugando estis la temo de televidserioj [15] [16].
Grava socia problemo estas korupto. En 2018 la kontraŭkorupta organizaĵo Travideblo Internacia envicigis Ugandon kiel unu el la plej koruptaj landoj en Afriko, pli ol Kenjo, Maŭritanio kaj Niĝerio. En decembro 2019 la prezidanto Yoweri Museveni gvidis marŝon kontraŭ korupto, kion liaj oponantoj konsideris hipokriteco.
Organizo | Esploro | Rangotabelo |
---|---|---|
Heritage Foundation / The Wall Street Journal | Indekso de Ekonomia Libereco 2019 | 95 el 180 |
Raportistoj sen limoj | Gazetara Libereca Indekso 2019 | 125 el 180 |
Travideblo Internacia | Korupta Indekso 2018 | 149 el 180 |
Programo pri Disvolvo de UN | Indekso pri homa disvolviĝo 2018 | 159 el 189 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.