Fio (litero)
litero de la greka alfabeto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fio (majuskla Φ, minuskla φ aŭ ϕ) estas la 21-a litero de la greka alfabeto. En novgreka lingvo, ĝi prezentas sonon [f], senvoĉa labialodentala frikativo. En antikva greka lingvo ĝi prezentis sonon [pʰ], aspirita senvoĉa dulabiala plozivo (de kiu en la angla lingvo estas la literumo "ph" en vortoj derivita el la greka). En la sistemo de grekaj numeraloj ĝi havas valoron 500 (φʹ) aŭ 500000 (͵φ).
La minuskla litero (aŭ ofte ĝia varianto, ) estadas uzata kiel simbolo por:
- La ora proporcio 1.618... .
- Eŭlera φ funkcio φ(n) en nombroteorio.
- La probablodensa funkcio de la normala distribuo en matematiko kaj statistiko.
- Banaĥa limigo kiu estas ĝeneraligo de limeso de vico.
- Angulo, tipe la dua angulo menciita, post θ (teto). Aparte:
- La argumento de kompleksa nombro.
- La fazo de ondo en signal-prilaborado.
- En sferaj koordinatoj, la polusa angulo (de la z-akso) en matematiko, la azimuta angulo (de la x-akso) en fiziko.
- Unu el la duedraj anguloj en la karakteroj de proteinoj.
- Ena aŭ efika angulo de frotado
- Elektra potencialo en fiziko.
- La labora funkcio en elektroniko.
- Stenografia prezento por aromaĵa funkcia grupo en organika kemio.
- Frazo en logiko de unua ordo.
La majuskla litero Φ estadas uzata kiel simbolo por:
- La magneta fluo kaj elektra fluo en fiziko, kun subaj indicoj por distingi ilin du.
- La distribuo de la normala distribuo en matematiko kaj statistiko.
- Filozofio.
- Firmeca (aŭ rezista) malpligrandiĝa faktoro en struktura inĝenierado, uzata por enkalkulo de statistikaj varieblecoj en materialoj kaj konstruadaj manieroj.
- La kvanto de fazoj en pova sistemo en elektra inĝenierarto, ekzemple 1Φ por sola fazo, 3Φ por tri fazo.
- La simbolo de la senvoĉa dulabiala frikativo en la internacia fonetika alfabeto.
La diametra simbolo en inĝenierado, ⌀, estas simila al la litero kaj estas ofte malĝuste nomata kiel "fio". Ĉi tiu simbolo estas uzita al indiki la diametron de cirklo aŭ cilindro aŭ truo, ekzemple ⌀14 signifas ke la diametro estas 14 unuoj.