La 25-a de oktobro estas la 298-a tago de la jaro (la 299-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 67 tagoj restas.
Je la 25-a de oktobro okazis, interalie:
- 732: Karolo Martelo venkis fortojn de Umajadoj el Al-Andalus en la batalo de Tours - Umajida Kaliflando venkita de Franka imperio, Duklando Akvitanio kaj Duklando Gaskonio
- 1131: Ludoviko la 7-a estis kronita kiel reĝo de Francio
- 1154: Henriko la 2-a iĝis reĝo de Anglio
- 1187: Gregorio la 8-a iĝis papo
- 1415: Centjara milito: Batalo de Azincourt - granda neatendita venko de angloj kontraŭ plinombra franca kavalerio, venkita de kimraj arkpafistoj batalantaj flanke de la reĝo Henriko la 5-a
- 1495: Post morto de Johano la 2-a, nova reĝo de Portugalio iĝis Emanuelo la 1-a, sub kies regado la reĝlando fariĝis tutmonda kolonia imperio
- 1501: Aleksandro Jogajlido eldonis en Mielno (proksime al Siemiatycze) privilegion limigantan reĝan regopovon favore al Senato kaj enkondukantan oligarkian-aristokratian respublikon
- 1521: Milito de la Komunumoj de Kastilio: kapitulaco de la lasta defendejo de ribelintoj en Toledo
- 1555: Imperiestro Karlo la 5-a abdikis
- 1655: Kadre de la 4-a pola-rusa milito komenciĝis rusa sieĝo de Lvovo
- 1662: Karlo la 2-a vendis Dunkirkon al Francio
- 1671: Kosmoesploro: Giovanni Domenico Cassini malkovris Japeton, lunon de Saturno
- 1722: Reims: Ludoviko la 15-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1760: Georgo la 3-a iĝis reĝo de Britio kaj reĝo de Irlando (antaŭ la Kontrakto de Unuiĝo)
- 1795: Oni fondis francan sciencan societon - Instituto de Francio
- 1822: Greka milito de sendependiĝo: unua sieĝo de Misolongi komencita - unu el la plej gravaj epizodoj de la milito kontraŭ Otomana Imperio
- 1836: Sur la Placo de la Konkordo en Parizo oni inaŭguris antikvan egiptan obeliskon de malnova templo en Tebo, donacitan al Francio de kedivo Muhammad Ali
- 1853: Reĝo de Bavario Ludoviko la 1-a fondis en Munkeno Novan Pinakotekon
- 1854: Krimea milito: Balaklava batalo inter aliancaj fortoj de Britio, Francio kaj Turkio kontraŭ la Rusia Imperio
- 1861: Unua kanada Toronta Borso fondiĝis
- 1888: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Tuleo
- 1888: En Tarnów oni malfermis unuan en Pollando Diocezan Muzeon
- 1900: Dua Bura milito: Unuiĝinta Reĝlando aneksis la Respublikon de Suda Afriko
- 1902: Belorusio: moskeo en Minsko estis konsekrita
- 1906: Georges Clemenceau iĝis ĉefministro de Francio
- 1912: Premiero de la opero Ariadno sur Naksos kun muziko de Richard Strauss al libreto de Hugo von Hofmannsthal
- Unua Mondmilito
- 1918: Apud marbordo de suda Alasko sinkis kanada pasaĝera ŝipo "Princess Sophia" - 356 personoj pereis
- Soveta-Pola Milito
- 1922: Rusia enlanda milito: bolŝevikoj konkeris Vladivostokon
- 1924: Zinovjev-letero, kiun Grigorij Zinovjev mem neis, estis publikigita en la brita gazeto "Daily Mail" — la Laborista Partio poste diris ke tio kontribuis al balota venko de la Konservativa partio
- 1924: Dua Pola Respubliko: al Varsovio oni venigis de Svislando per speciala trajno postrestaĵojn de Henryk Sienkiewicz, unu el la plej eminentaj polaj verkistoj — la evento iĝis granda patriota manifestacio
- 1936: Subskribo de la pakto Germanio-Italio, t.e. la Akson Berlino-Romo fare de Adolf Hitler kaj Benito Mussolini
- 1938: Faŝisma Italio: registaro de Benito Mussolini anoncis Libion integra parto de Italio
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana teroro en okupata Pollando: dum la germana armea administracio sur teritorio de Pollando, ekde la 1-a de septembro germanoj ĝis la 25-a de oktobro en 714 ekzekutoj de civila loĝantaro murdis ne malpli ol 16 336 personojn, samtempe bruligis ne malpli ol 55 urbojn kaj 476 vilaĝojn — germana polico pafmortigis 40 loĝantojn de vilaĝo Jaroszewy, apud Kościerzyna, 20 polojn en Masłowice (distrikto Radomszczański) kaj ne malpli ol dekkelkajn en Budzyn, apud Kraśnik); en Fortikaĵo Poznań germanoj pafmortigis interalie presejestron Leonard Bokowski; Deportoj: laŭ ordono de la germana administracio pri deportado ĝis tiu ĉi tago forlasis Gdynia kaj apudmarajn distriktojn ĉirkaŭ 38 mil poloj; germanaj regopovoj ordonis al ĉefdiocezo en Krakovo forlasi Vavelon, fermon de la katedralo kaj forigon de apudaj loĝantoj; Soveta okupado de Pollando: el soveta militprizono en Kozelsk estis forsendita al germanoj grupo de poloj, kune kun Konstanty Ildefons Gałczyński
- 1940: Gestapo alvenigis al koncentrejo Mauthausen 32 polojn; Batalo de Anglio: unuafoje partoprenis itala aerarmeo atakante urbojn Harwich kaj Felixstowe; NKVD en interna korespondado anoncis bruligon de personaj dokumentoj de polaj oficiroj en militprizono Starobilsk
- 1941: Al la Pola Armeo en Sovetunio anonciĝis ĝis tiu ĉi tago 41 561 soldatoj kaj 2 630 oficiroj; de Hamburgo germanoj sendis 1 034 judojn al Lodza geto, kaj de Berlino - 1 002 judojn; Holokaŭsto: germanoj pafmortigis 2578 judojn de Vilno
- 1942: Operaco Reinhardt: 1800 judoj de Lublin estis forveturigitaj de germanoj al apuda koncentrejo Majdanek; germanaj ĝendarmoj pendumis en Przypisówka (proksime al Lubartów) 5 personojn suspektitaj pri partizana agado; Kontraŭpolismo: estro de Provinco Vartlando deklaris, ke fonda celo de la Asocio de Produktivaj Poloj estas "detruo de la unueco de poloj"; Norda Kaŭkazio: germana 1-a Kirasita Armeo atakis Nalĉik
- 1943: Militkrimoj: taĉmentoj de germana polico pafmortigis en 6 lokoj pli ol 20 malkaŝitajn judojn kaj 70 polojn; Ruĝa Armeo liberigis Dnipropetrovskon kaj Dniprodzerĵinskon
- 1944: Militkrimo: germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Żebry-Stara Wieś (proksime al Ostrołęka) 9 personojn; Rabo: germanaj regopovoj forveturigis de la regiono Ciechanów de la 26-a de septembro ĝis la 25-a de oktobro 1944 14 967 tunojn da instalaĵoj kaj pretaj produktoj; Bomba Korpuso de RAF atakis Essen kaj Homberg; usona 8-a Aviada Armeo bombis en Hamburg produktejon de likva brulaĵo; trupoj de Karelia Fronto liberigis norvegan urbon Kirkenes; en Transilvanio trupoj de 2-a Ukraina Fronto de la Ruĝa Armeo ekregis Satu Mare - fino de la bataloj pri purigo de norda Transilvanio el germanaj kaj hungaraj trupoj; en Karpata Rutenio unuoj de 4-a Ukraina Fronto konkeris Mukaĉeve; Balkana Fronto: en Serbio jugoslava 36-a Sturma Divizio eniris al urbo Ŝabac, en Dalmatio jugoslavaj 20-a kaj 26-a Divizioj liberigis Split; Okcidenta Fronto: en Nederlando britaj 12-a Armea Korpuso ekregis 's-Hertogenbosch, apud Eindhoven, kaj la 2-a komencis aeralterigon al Zelando; Itala Fronto: pola 2-a Infanteria Korpuso ekregis kreston Monte Mirabello - Monte Colombo komencante skoltadon direkte al Predappio
- 1945: Japana armeo sur Tajvano subiĝis al taĉmentoj de Ĉiang Kai-ŝek
- 1945: De Stokholmo al Gdynia revenis internigitaj dummilite tri polaj submarŝipoj kun velŝipo
- 1946: Belorusa grek-katolika misio, gvidata de la rektoro pastro Lev Goroŝko, estis formita en Parizo
- Stalinismo
- 1950: Korea milito: Ĉina Popola Respubliko sendis kelkcent mil de t.n. popolaj volontuloj
- 1952: Pollando: unua spektaĵo de pola televido danke al eksperimenta radiosendilo de Telekomunikada Instituto, fondita antaŭmilite de Janusz Groszkowski
- 1955: Pro leŭkemio mortis 12-jara japanino Sasaki Sadako kiu kiel 2-aĝa travivis faligon de atombombo sur Hiroŝimon - por resaniĝi ŝi provis faldi mil gruojn
- 1956: Donacita al la pola nacio de ĉeĥoslovakaj regopovoj manuskripto de la verko De revolutionibus de Koperniko estis transdonita al Jagelona Biblioteko en Krakovo
- Hungara revolucio
- 1958: Ningŝjao iĝis aŭtonoma regiono de Ĉinio
- 1962: Ugando aniĝis al la Unuiĝintaj Nacioj
- 1970: Papo Paŭlo la 6-a kanonizis 40 martirojn de Anglio kaj Kimrio
- 1971: Ĉinio okupis la lokon de Tajvano en UN
- 1973: Araba-israela milito de Jom Kippur finiĝis per armistico, kio komencigis pacajn interparolojn inter Egiptio kaj Israelo
- 1979: Eŭska Aŭtonoma Komunumo akiris aŭtonomecon
- 1980: Malkovro de la satelitoj de Saturno: Pandoro kaj Prometeo
- 1983: Grenado invadita de Usonaj trupoj
- 1985: Flugkompanio Emirates Airlines fondiĝis
- 1990: Albana verkisto kaj poeto Ismail Kadare ricevis politikan azilon en Francio
- 1992: Civitanoj de Litovio referendume aprobis novan konstitucion
- 1993: Liberala Partio de Kanado gajnis parlamentan baloton
- 1997: Generalo Denis Sassou Nguesso la trian fojon, post puĉo, iĝis prezidento de Respubliko Kongo
- 2001: Operaciumo Windows XP lanĉita - unu el la plej popularaj kaj vaste uzataj versioj de Microsoft Windows
- 2001: Flago de Ruanda respubliko oficialiĝis
- 2003: Rusio: en internacia flughaveno apud Novosibirsko oni arestis rusian entrepreniston Miĥail Ĥodorkovskij, akuzitan pri fraŭdoj kaj aliaj krimoj
- 2008: En Pollando ekfunkciis tuta linio de la Metroo de Varsovio
- 2009: Tunizio: Zine El Abidine Ben Ali la kvinan fojon laŭvice gajnis prezidentan balotadon
- 2010: Sur Javo komenciĝis erupcio de vulkano Merapio
- 2015: Opozicia konservativa partio Rajto kaj Justeco, gvidata de Jarosław Kaczyński, gajnis parlamentan voĉdonon en Pollando
- 2018: Sahle-Work Zewde kiel unua virino iĝis prezidentino de Etiopio
- Internacia literaturo
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 1564: Hans Leo Hassler, germana komponisto kaj orgenisto de renesanco kaj baroko (m. 1612)
- 1709: Georg Gebel, germana muzikisto kaj komponisto (m. 1753)
- 1732: Antal Károlyi, hungara soldato, filo de Ferenc Károlyi (m. 1791)
- 1757: Heinrich Friedrich Karl vom und zum Stein, germana juristo kaj reformpolitiksto (m. 1831)
- 1767: Henri-Benjamin Constant de Rebeque, franca-svisa verkisto, filozofo, politikisto (m. 1830)
- 1781: Friedrich von Berchtold, german-parolanta bohemia kuracisto kaj botanikisto (m. 1876)
- 1784: Sámuel Deáki Filep, hungara poeto, tradukisto kaj literaturhistoriisto (m. 1855)
- 1789: Carlos María de Alvear, hispana-argentina militisto kaj politikisto (m. 1852)
- 1790: Robert Stirling, skota pastro kaj inventinto de Stirling-motoro (m. 1878)
- 1806: Max Stirner, germana filozofo okupiĝanta pri individuisma anarkiismo (m. 1856)
- 1811: Évariste Galois, franca matematikisto unuafoje uzinta la nomon grupo, fundamentinta teorion de grupoj - branĉon de abstrakta algebro (m. 1832)
- 1811: Carl Ferdinand Wilhelm Walther, germana-usona teologo
- 1818: Pavel Melnikov, rusa verkisto kaj etnografo (m. 1883)
- 1823: Hans Kudlich; aŭstra juristo kaj kuracisto (m. 1917)
- 1825: Johann Strauss (filo), aŭstra komponisto (m. 1899)
- 1833: Gustav Knoblauch, germana arkitekto (m. 1916)
- 1838: Georges Bizet, franca muzikisto kaj komponisto (m. 1875)
- 1848: Karl Emil Franzos, aŭstra verkisto kaj eldonisto (m. 1904)
- 1860: František Xaver Svoboda, ĉeĥa verkisto (m. 1943)
- 1864: John Francis Dodge, usona entreprenisto, produktanto de bicikloj kaj aŭtomobiloj (n. 1920)
- 1867: Józef Dowbor-Muśnicki, pola generalo, ĉefkomandanto de la ribelo de Grandpolujo, patro de Janina Lewandowska, sola virino murdita en la masakro de Katin (m. 1937)
- 1877: Harald Thilander, sveda presisto de porblindulaj libroj, redaktoro de "Esperanta Ligilo", kunfondinto de la Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj, edzo de Karin Höjer kaj Helen Keller (m. 1958)
- 1881: Pablo Picasso, hispana pentristo, skulptisto, presisto, ceramikisto, poeto kaj teatristo (m. 1973)
- 1886: Karl Polányi, hungara ekonomika historiisto, kontraŭulo de la klasika ekonomika skolo, kontribuinta al ekonomia sociologio (m. 1964)
- 1886: Leo G. Carroll, angla aktoro (m. 1972)
- 1888: Richard E. Byrd, usona mararmea oficiro, pionira aviadisto, polusa esploristo (m. 1957)
- 1895: Levi Eŝkol, ĉefministro de Israelo, kunfondinto de Histadrut (m. 1969)
- 1908: József Lázár, rumania hungara publicisto, redaktoro (m. 1972)
- 1912: Gábor Miklóssy, rumanihungara pentristo (m. 1998)
- 1913: Klaus Barbie, germana-nazia funkciulo, "ĉefsturmgvidanto" de SS, membro de sekreta polico Gestapo, militkrimulo (m. 1991)
- 1914: Ferenc József Harkó, rumania hungara geografo, etnografo (m. 1999)
- 1919: Barbara Skarga, pola profesorino pri filozofio ĉe Pola Scienca Akademio, kurierino de Pola Enlanda Armeo, kondamnita al gulagoj en Siberio (m. 2009)
- 1919: Beate Uhse, germana pilotino kaj entreprenistino (m. 2001)
- 1920: Ferenc Gazda, rumania hungara lingvisto, politika malliberulo (m. 1996)
- 1921: Mikaelo la 1-a, lasta reĝo de Rumanio (m. 2017)
- 1922: Ferenc Pál Gyergyay, rumania hungara kuracisto (m. 2014)
- 1923: István Tóth, rumania hungara poeto, tradukisto (m. 2001)
- 1926: Ferenc Deák, hungara instruisto pri geografio kaj biologio, lokhistoriisto, turisma gvidlibroverkisto (m. 2006)
- 1928: Armin Müller, germana verkisto kaj pentristo (m. 2005)
- 1929: Peter Rühmkorf, germana verkisto (m. 2008)
- 1931: Annie Girardot, franca aktorino (m. 2011)
- 1932: Jerzy Pawłowski, pola skermisto, kvinfoja medalisto de Olimpikaj Ludoj, kondamnita pro agado "favore al unu NATO-ŝtato" (m. 2005)
- 1935: Péter Komlós, hungara violonisto, koncertmajstro kaj altlerneja instruisto (m. 2017)
- 1938: Katalin Metz, hungara ĵurnalistino, teatra kritikistino (m. 2010)
- 1941: Helen Reddy, aŭstralia aktorino kaj kantistino (m. 2020)
- 1943: Zbigniew Lew-Starowicz, pola psikiatro, psikoterapeŭto kaj seksologo, gvidanto de seksumadeduka programo de Unuiĝintaj Nacioj
- 1945: Romuald Szeremietiew, pola politikisto kaj oficiro, kontraŭkomunisto, kunkreinto de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj kaj la Konfederacio de Sendependa Pollando, doktoro habilita pri militistiko
- 1953: Serge Girard, franca maratonisto kaj ultradistanca kuristo
- 1956: Ferenc Szász, rumania hungara poeto, eklezia verkisto
- 1962: Martin Haase, germana lingvisto pri latinidaj lingvoj kaj spertulo pri eŭska lingvo, prezidanto de Germana Esperanto-Junularo, aktoro de la amatora teatra grupo Kia koincido, direktoro de Germana Esperanto-Instituto, profesoro de AIS
- 1964: Nicole Hohloch, germana kantistino
- 1969: Nona Jotova, bulgara kantistino kaj aktorino
- 1969: Ilham Tohti, ujgura ekonomikisto, laŭreato de Saĥarov-Premio, malaperinto
- 1984: Katy Perry, usona pop-kantistino kaj aktorino
- 304: Marceleno, papo, vivanta dum la tempo de romia imperiestro Diokleciano
- 625: Bonifaco la 5-a, papo, enkondukinta rajton al azilo
- 1047: Magnus la 1-a, reĝo de Norvegio kaj Danio (n. 1024)
- 1154: Stefano, reĝo de Anglio (n. ĉirkaŭ 1096)
- 1200: Konrado de Wittelsbach, ĉefepiskopo en Majenco kaj Salcburgo
- 1400: Geoffrey Chaucer, angla poeto, filozofo kaj diplomato (n. ĉirkaŭ 1340)
- 1495: Johano la 2-a, reĝo de Portugalio el Dinastio Aviso (n. 1455)
- 1510: Giorgione, itala pentristo pri mitologio kaj religio (n. ĉirkaŭ 1478)
- 1647: Evangelista Torricelli, itala fizikisto, matematikisto, konstruinta hidrargan barometron (n. 1608)
- 1693: Hans von Werthern, germana politikisto kaj inspektisto (n. 1626)
- 1730: Johann Michael Rottmayr, aŭstra pentristo (n. 1654)
- 1733: Antonio Veracini, itala violonisto kaj komponisto (n. 1659)
- 1760: Georgo la 2-a, reĝo de Britio kaj Irlando (n. 1683)
- 1806: Henry Knox, usona generalo kaj politikisto (n. 1750)
- 1822: Antal Csermák, hungara komponisto kaj violonisto (n. 1774)
- 1826: Philippe Pinel, franca kuracisto, kreinto de la moderna psikiatrio, difininta intelektan malkapablon (n. 1745)
- 1842: Johann Joachim Bellermann, germana filologo, orientalisto kaj pedagogo, rektoro de gimnazio Griza klostro (n. 1754)
- 1843: Karl August Büttner, germana juristo
- 1844: Heinrich Cotta, germana forstoscienculo (n. 1763)
- 1847: Piotr Dahlman, pola poeto, publicisto, partoprenanto de la Novembra ribelo (n. 1810)
- 1848: György Arnold, hungara komponisto, dirigento, korusestro kaj muzikinstruisto (n. 1781)
- 1849: Lajos Kazinczy, hungara honvedgeneralo (n. 1820)
- 1861: Friedrich Carl von Savigny, germana juristo kaj historiisto (n. 1779)
- 1872: Farkas Hóry, hungara reformita pastro, viziopoeto (n. 1813)
- 1875: Jacques Paul Migne, franca pastro kaj eldonisto de la plej kompleta kolekto de grekaj kaj latinaj teksto de la Patroj de la Eklezio (n. 1800)
- 1889: Émile Augier, franca poeto kaj dramisto, membro de Franca Akademio (n. 1820)
- 1890: Kálmán Benkő, hungara aktoro (n. 1824)
- 1919: Elek Hints, hungara kuracisto (n. 1861)
- 1920: Aleksandro, reĝo de Grekio (n. 1893)
- 1926: Károly Bakonyi, hungara oficisto kaj verkisto (n. 1873)
- 1928: Hans Widmann, aŭstra historiisto (n. 1847)
- 1928: Hermann Kraußer, germana sindikatano kaj politikisto
- 1935: Henri Pirenne, belga historiisto pri mezepoko, inpiranto de la franca Skolo de analoj, rezistomovadano (n. 1862)
- 1941: Robert Delaunay, franca pentristo, reprezentanto de orfeismo (n. 1885)
- 1945: Robert Ley, germana-nazia politikisto, respondeca pri organizado de trudlaboro, sinmortiginto (n. 1890)
- 1948: Janina Karasiówna, pola teozofino, majoro de Pola Enlanda Armeo, kunfondintino de la Servo al Venko de Pollando, kunlaborantino de Wanda Dynowska (n. 1903)
- 1949: František Kavan, ĉeĥa komercisto kaj esperantisto, kunfondinto kaj administranto de la gazeto "La Progreso", ĉefdelegito de UEA (n. 1875)
- 1955: Sasaki Sadako, infana viktimo de la usona atombombo sur Hiroŝimo (n. 1943)
- 1956: Risto Ryti, finna estro de la Banko de Finnlando, prezidento de Finnlando (n. 1889)
- 1965: Oszkár Ascher, hungara aktoro, reĝisoro, verkisto, teatrestro, profesoro (n. 1897)
- 1965: József Jávor, rumania hungara, hungara ĵurnalisto, dramisto (n. nekonata)
- 1973: Abebe Bikila, etiopa maratonisto, ora medalisto de Someraj Olimpikoj en Romo kaj Tokio (n. 1932)
- 1976: Raymond Queneau, franca verkisto (n. 1903)
- 1984: Josef Fink, germana arĥeologo kaj klasika filologo
- 1985: Elsa Morante, itala verkistino, poetino, tradukistino (n. 1912)
- 1991: Arkadij Strugackij, soveta, rusia sciencfikcia verkisto, enestanta en "Beletra Almanako" (n. 1925)
- 2008: Muslim Magomajev, sovetia-azerbajĝana-rusia kantisto (n. 1942)
- 2009: Makŝarip Auŝev, inguŝa entreprenisto kaj politika aktivulo, murdita (n. 1966)
- 2010: Vesna Parun, kroata poetino (n. 1922)
- 2010: Andrzej Konic, pola reĝisoro kaj aktoro (n. 1926)
- 2018: Thomas Keating, usona trapisto kaj pastro (n. 1923)
- 2023: Wanda Półtawska, pola psikkuracistino, d-rino de psikiatrio, profesorino de Papa Teologia Akademio en Krakovo , skoltistino, malliberulino de germana koncentrejo Ravensbrück, partoprenantino de Porviva Movado (n. 1921)
La 25-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):