From Wikipedia, the free encyclopedia
La digestado estas la procezo per kiu biologia organismo ŝanĝas manĝaĵon en nutraĵo. En plejparto de vertebruloj, digestado estas multparta procezo, per aparataro nomita la digesta sistemo. La utilaj partoj de manĝaĵo estas konvertataj al aliaj kemiaĵoj kaj uzataj, kaj la neutilaj aŭ malbonaj fekataj.
La digestado en animaloj kaj en kelkaj plantoj, okazas je diversaj niveloj nome multĉela, ĉela kaj subĉela. Tiu procezo okazas en la digesta sistemo, gastrintesta tubo aŭ alinome nutrokanalo. La digesta sistemo, kiel tuto estas tubo kun unusola senco, kun kromaj organoj kiel la hepato, la galveziko kaj la pankreato, kiuj helpas en la kemia procezo postulita por la digestado.[1]
La digestado kutime estas dividita en mekanikaj procezoj, por malpliigi la grandon de la nutraĵoj, kaj en kemia agado por malpliigi krome la grandon de la partikloj kaj por ke poste okazu la procezo de absorbado kaj transportado de la utilaĵoj al la bezonantaj ĉeloj.
En plej parto de la vertebruloj, la digestado estas procezo de variaj etapoj en la digesta sistemo, ekde la komenco de la englutado de la krudmaterialo. En la homoj precize kaj ankaŭ en multaj bestoj antaŭ la procezo de englutado, kutime okazas iu tipo de mekanika aŭ kemia procezado de la nutraĵoj.
La digestado estas subdividita en ses apartaj subprocezoj,[1][2] nome la jenaj:
1. Engluto: enirado de krudmaterialo, nome nutraĵoj, kaj solidaj kaj likvaj, al la digesta organaro.
2. Sekrecio: liberigo de digestigaj sukoj kiel reago al specifaj stimuloj (averaĝe sep litrojn tage).
3. Mekanika digestado: mekanika dispecigo kaj diserigo de la nutraĵoj, pere de la funkciado de la dentoj, la stomako kaj la intestoj. En tiu subprocezo oni rompas la majoritaton de la inter-molekulaj ligiloj relative malfortaj; kaj tiel estas produktita la subprocezo de miksado kaj propelo, kiu konsistas en la kuntirigo kaj malkuntirigo de la muskoloj kiuj helpas la movadon de la koncernaj organeroj (peristaltismo).
4. Kemia digestado: kemia dis- aŭ mal-kompono de la nutraĵoj, pere de la agado de la enzimoj sekreciitaj en la buŝo, la stomako kaj la intestoj. En tiu subprocezo oni rompas intra-molekulajn ligilojn relative fortajn, por ke la kompleksaj molekuloj estu konvertitaj en simplaj molekuloj multe pli malgrandaj (nutrantoj) kiuj estu absorbeblaj, kaj tiel ili povu trapasu la plasman membranon pere de unu de du teknikoj, mekanika aŭ kemia.
5. Absorbo: movado por trapasigo de la nutrantoj (simplaj molekuloj) el la digesta sistemo al la interno de la intesta ĉelo (aŭ al iu ĉelo kiu estu kapabla absorbi) tra la cirkulaj kaj limfaj kapilaroj.
6. Forfekado: formovado kaj forigado de forĵetaĵoj ne digestitaj tra la digesta tubo pere de la fekado (fekaĵoj) aŭ kontraŭdirekte kaj eksterordinare pere de la regurgitado aŭ vomado.
La digestaj funkcioj celas transformi la nutraĵojn, tiel, ke ili povu asimiliĝi kaj eniri en la sangofluon por produkti kaj varmon kaj energion, kaj, ĉe infanoj kaj junuloj, ebligi la kreskadon.
La digestado igas nutraĵon asimilebla, solvante ĝin per specialaj sukoj kun granda kemia potenco pro la fermentoj en ili entenataj. Ĉiu speco de nutraĵo postulas specialan kategorion de fermentoj: la amelecaj substancoj ricevas la efikon de la amelazoj de la salivo kaj de la pankreata sekrecio; la sukerecaj substancoj estas duigitaj en la intestoj fare de la laktazo aŭ la invertino; la pankreata lipazo transformas la grasojn; la pepsino de la stomaka suko kaj la tripsino de la pankreata suko digestas la albuminojn.
La unua stadio de la digestado okazas en la buŝo, kie la dentoj pistas kaj pecetigas la nutraĵojn (maĉado), dum la salivo malsekigas ilin, kaj modifas kelkajn el ili (ensalivado). Tiel la digestaj sukoj povas pli facile ataki ilin.
La esenca elemento kaj la aktiva principo de la salivo estas fermento (amelazo): la ptialino, kiu povas plej bone agi nur se la nutraĵoj restas la necesan tempon en la buŝo. Kiam la boluso jam estas formita, oni glutas ĝin, tio estas, oni ĝin malsuprenigas tra la gorĝo, kaj ĉi tie finiĝas la volaj agoj de la digesta funkcio. De nun ĉiuj aliaj estas nevolaj, escepte de la lasta: la fekado.
La boluso trairas do la faringon, poste la ezofagan tubon kaj penetras en la stomakon, kies suko enhavas kloridacidon kaj du fermentojn: nome la pepsino, kiu transformas la albuminojn, kaj la labfermenton, kiu kazeigas la lakton. La pepsino povas agi nur en acida medio, tio estas, kune kun la kloridacido, kiu miksiĝas kun ĝi. La stomaka suko havas ankoraŭ alian digestan agadon: pere de la stomaka lipazo, ĝi duigas la grasojn de la ovoflavo, de la lakto kaj de la kremo.
Fare de la stomaka suko la nutraĵoj transformiĝas en fluaĵon, kiu nur malgrandkvante estas sorbita de la stomako mem. La plimulto pasas tra la piloro en la maldikan inteston, kie ĝi suferas la efikon de la intestaj sukoj, kaj precipe de la pankreata suko kaj de la galo, kies ekskreciaj kanaloj enfluas en la duodenon (unua parto de la maldika intesto).
La pankreata suko enhavas plurajn fermentojn: amelazo, kiu transformas la amelon; lipazo, kiu sapigas la grasojn; tripsino, kiu digestas la albuminojn ktp. La galo sekreciata de la hepato plifortigas la agadon de la pankreata lipazo kaj de la tripsino. La intesta suko enhavas fermentojn, kiuj kunagas kun la antaŭaj.
Malgranda kvanto da nutraĵaj materioj ne ricevas la agadon de la digestaj fermentoj. Kaj tiuj substancoj ne digestitaj kaj ne sorbitaj estas ŝovitaj de la maldika en la dikan inteston, kiu elĵetas ilin eksteren (fekado). La dika intesto ne estas do proprasence digesta organo, kvankam ĝi kapablas sorbi akvon, sukerojn ktp., sed temas nur pri elĵetaparato.
La karbonhidratoj (polisaĥaridoj, disaĥaridoj, monosaĥaridoj) formiĝas en kreskantaj plantoj kaj troviĝas en granoj, vegetaĵoj folienhavaj kaj aliaj manĝeblaj plantoj. Ili estas formataj de glukozo, kiu estas polihidroksialdehido, kaj de fruktozo, kiu estas polihidroksicetono.[3]
La plantoj formas ĉenojn de karbonhidratoj dum sia kresko kaptante karbonon de la atmosfero, dekomence karbonan dioksidon (CO2). Tiu karbono estas stokita ene de la planto, kun akvo (H2O), por formi kompleksan amelon kiu enhavas kombinon de karbonhidrogen-oksigeno en fiksa proporcio de 1:2:1 respektive. La plantoj kun granda enhavo de sukero kaj la manĝosukero mem reprezentas malpli kompleksan strukturon kaj estas nomitaj disaĥaridoj nome du molekuloj de sukero interplektitaj.[2][1]
Kiam finkompletiĝas la digestado de ajna el tiuj formoj de karbonhidratoj, la rezulto estas strukturo de simpla sukero, nome monosaĥarido (nura kemia formo kiu povas absorbiĝi en la intestaj kapilaroj). Tiuj monosaĥaridoj povas esti absorbitaj al la sango (pinta flanko de la absorbaj ĉeloj) kaj uzitaj de la ĉeloj por produkti la energikomponaĵo adenozina trifosfato (ATP).[2][1]
La digesta procezo startas dum la procezo de degradado de la polisaĥaridoj en la buŝo tra la enkonduko de la amilazo, nome digesta enzimo de la salivo. La granda acida enhavo de la stomako inhibas la aktivecon de la enzimo, pro kio la digestado de la karbonhidratoj prokrastiĝas en la stomako. Kiam malpleniĝas la maldika intesto, la potencialo de hidrogeno (pH) ege ŝanĝiĝas el forta acido ĝis alkala enhavo.
La pankreato sekrecias hidrokarbonaton por neŭtraligi la acidon devenan de la stomako kaj la muko sekreciita en la histo kiu ŝirmas la inteston estas alkala, kio helpas la digestan aktivecon de la enzimoj. La amilazo estas en la maldika intesto kaj funkcias kun aliaj enzimoj por kompletigi la degradadon de la karbonhidratoj ĝis transformiĝo en monosaĥaridoj, kiuj estas absorbitaj ĝis la kapilaroj ĉirkaŭ la kapilaretoj.[1]
La nutraĵoj en la sango estas transportataj ĝis la hepato laŭlonge de la portalhepata cirkvito, kie okazas la fina digestado de la hiposinkratikaĵoj. La karbonhidratoj nedigesteblaj laŭ la digesta tubaro estas tio kio konstituas la dietan fibron (celulozo, hemicelulozo, peptinoj, rafinozo kaj gumoj); tiuj formas parton de la kompono de la fekaĵoj.[1]
La hepato, post la kompletigo de la digestado de la karbonhidratoj reage al la hormonoj insulino kaj glukagono. Dum la niveloj de sukero en la sango plialtiĝas post la manĝodigestado, la pankreato sekrecias insulinon, farante, ke la hepato transformu la glucozon en glukogeno, kiu estas stokita en la hepato, adipoza histo kaj muskolo, evitante la hiperglukemion. Kelkajn horojn post la manĝo, la sanga glukozo malaltiĝas pro la muskola aktiveco; tiam la pankreato sekrecias glukagonon, kiu okazigas ke la glukogeno estas konvertita en glukozo por eviti la hipoglukemion.
Ĝi startas en la buŝo, pere de la sekreciado de la langolipazo kaj pluas en la maldika intesto. La estado de graso en la maldika intesto produktas hormonojn, kiuj stimulas la liberigon de lipazo fare de la pankreato (pankreata likvo) kaj galon el la gala veziko; tiuj enfluas en la maldika intesto pere de la nomita "ampolo de Vater". La lipazo, degradas la grason en monogliceridoj (glicerolo) kaj liberaj grasacidoj. La galo emulsias la grasacidojn tiel ke ili povu facile esti absorbitaj. La grasacidoj de mallonga aŭ mezlonga ĉeno estas rekte absorbitaj ene de la sango tra la kapilarojn de la maldika intesto kaj veturas laŭlonge de la portala vejno same kiel faras aliaj nutraĵoj. Tamen, la grasacidoj de longa ĉeno estas tro longaj por esti rekte liveritaj enen de la malgrandaj intestaj kapilaroj. Anstataŭe, ili estas absorbitaj ene de la muroj de la intestaj kapilaretoj kaj rekongruigitaj denove kiel triacilgliceridoj. La triacilgliceridoj estas ŝirmitaj per kolesterolo kaj proteinoj ene de komponanto nomita kilomikrono. Ene de la kapilareto, la kilomikrono eniras al la limfaj kapilaroj, kiuj fuziiĝas en pli granda limfa tubo. Ili estas transportataj tra la limfa sistemo kaj la toraka tubaro ĝis loko proksima al la koro (kie la arterioj kaj la vejnoj estas pli grandaj). La toraka tubaro malplenigas la kilomikronojn en la sanga fluado laŭlonge de la maldekstra subklavikla vejno. En tiu punkto, la kilomikronoj povas transporti la triacilgliceridojn ĝis tie kie ili estu necesaj.
Fasciniga trajto de la digesta sistemo konsistas en tio ke ĝi enhavas siajn proprajn regulilojn. La ĉefajn hormonojn kiuj kontrolas la funkciojn de la digesta sistemo oni produktas kaj liverigas el ĉeloj de la mukozo de la stomako kaj de la maldika intesto. Tiuj hormonoj pasas al la sango kiu irigacias la digestan sistemon, iras ĝis la koro, cirkulas laŭlonge de la arterioj kaj revenas al la digesta sistemo, kie ili stimulas la produktadon de la digestaj likvoj kaj okazigas la movadon de la organoj.
La hormonoj kiuj kontrolas la digestadon estas la gastrino, la sekretino kaj la kolecistokinino.
Du tipoj de nervoj helpas kontroli la funkciadon de la digesta sistemo, nome la eksteraj nervoj kaj la internaj nervoj.
Uzi manĝaĵon por la koncernaj celoj postulas ke animalo digestu ĝin. Digesto estas fakte kompleksa kemia procezo en kiu specialaj enzimoj, katalizigas la degradadon de grandaj molekuloj, kaj transformigas ilin en aliaj molekuloj pli simplaj kiuj estas sufiĉe malgrandaj por povi trairi facile la membranojn de la ĉeloj kaj aliĝi al la histoj.
Ĉiuj tiuj procezoj postulas hidrolizon: nome uzado de akvo por rompi la ligilojn, tiel ke la H+ kuniĝas al unu el la restaĵoj kaj la OH- aliĝas al alia. La energion liverigitan dum la hidrolizo en la digesta tubaro povas esti uzita nur kiel varmo. Pro tia tialo ne hidroliziĝas la plej energihavaj ligiloj (adapta senco) kaj tial, dum la digestado oni liverigas nur malgrandan parton de la energio enhavata en la molekulo.
La plimulto de la energio estas enhavata en la individuaj restaĵoj el kiuj poste ĝi estas liberigita. La digestita materialo pasas de la digesta tubaro al la sanga fluo aŭ al la limfo por la procezo de absorbado. La asimilado okazas poste, kiam la sango pasas al la histoj.
La nutraĵoj estas substancoj kiuj utilas kiel energifonto metabola kaj de krudaj materioj necesaj por la kresko, reparado kaj kreado de korpaj histoj. La diversaj animaloj havas precizajn nutronecesojn tre diferencaj depende de la specio kaj ene de preciza specio ili varias laŭ la genetika kompono, alto, korpokompono, aktiveco, sekso kaj seksa stato (graveda aŭ negraveda ino).
Por ke animalo estu en ekvilibra nutrostato devas havi aŭ akiri jenon:
La energia ekvilibro postulas, ke la enirado de energio estu egala al la energio postulita por la bontenado kaj reparado de la histoj, kaj por la metabola laboro, plus por la produktado de korpa armo se necesas.
La digestado estas la reduktado de la manĝaĵoj al malgrandaj molekuloj, kapablaj aliĝi al la ĉela metabolo. Tiun procezon realigas la nomitaj digestaj enzimoj. La digestado povas estis eksterĉela aŭ enĉela, laŭ ĝi okazu ene aŭ for de la ĉeloj. La eksterĉela digestado povas estis siavice interna aŭ ekstera, laŭ la manĝaĵo estas ene de la organismo, en la nomita digesta sistemo, aŭ ekster tiu, kiel okazas, por ekzemplo, ĉe la araneoj, kiuj verŝas siajn digestajn enzimojn sur siaj predaĵoj por poste povi engluti ilin pere de suĉa agado.
La digestado estas kompleksa procezo, kiu estas kontrolata per diversaj faktoroj. La pH ludas ŝlosilan rolon en la normala funkciado de la digesta sistemo. En la buŝo, faringo kaj ezofago, la pH estas tipe, de 6-8, tre malforta acido. La salivo kontrolas la pH en tiu korporegiono de la digesta sistemo. La saliva amilazo estas en la salivo kaj startigas la degradadon de la karbohidratoj kiuj transformiĝas en monosakaridoj. La plimulto de la digestaj enzimoj estas tuŝeblaj de la pH kaj ne same funkcius en medio kun malalta pH, kiel estas tiu de la stomako. La malalta pH (sub 5), indikas fortan acidon, dum alta pH (pli ol 8), indikas fortan bazon; tamen ankaŭ la koncentriĝo de la acido kaj la bazo, ludas ŝlosilan rolon.
La pH en la stomako estas tre acida kaj inhibas la degradadon de la karbohidratoj dum ili estas tie. La forta acida enhavo de la stomako, havigas du profitojn, ambaŭ helpe al la degradado de la proteinoj, por aldona degradado en la maldika intesto, same kiel havigas nespecifan imunecon, prokrastante aŭ eliminante kelkajn patogenojn. En la maldika intesto, la duodeno haviĝas la citrusan ekvilibron de la pH por aktivigi la digestajn enzimojn.
La hepato sekrecias galon en la duodenon por neŭtraligi la acidajn kondiĉojn de la stomako. Ankaŭ la pankreata tubo malpleniĝas en la duodenon, aldonante hidrokarbonaton por neŭtraligi la acidan ĉimon, kreante neŭtran medion. La mukoza histo de la maldika intesto, estas alkala, kreante pH de proksimume 8,5, kio ebligas tiel la absorbadon en milda alkala medio.
Ĉar la funkciado de la digesta sistemo estas ege komplika kaj ĉar ĝi povas ricevi materialon de tre diversaj devenoj kaj kiuj povas rezulti en tre diversaj utiloj kaj malutiloj, malsanoj povas esti ankaŭ tre diversaj kaj kun tre diversaj rezultoj el ampleksa gamo el nur malgravaj misordoj (doloretoj, naŭzoj ktp.) al morto. Inter tiuj menciindas herpeto, kandidozo, apendicito, buŝa kancero, kojlito, ezofaga kancero, stomaka kancero, pankreata karcinomo, kojlorektuma kancero, agaciĝa intesta sindromo, hemoroido, hepatito, cirozo, konstipo, diareo ktp.
Tre oftaj misordoj estas konstipo kaj diareo, kiuj konsistas fakte en malaj kondiĉoj en la tasko eligadi fekaĵojn, nome konstipo malhelpas la regulan fekadon, dum diareo estas konstanta fekado neregula, dolora, nesolida ktp. Ambaŭ estas pli simptomoj ol veraj malsanoj; tamen tial ili povas esti signoj de tre gravaj malsanoj. Ambaŭ povas esti rezulto manĝi ne taŭgajn manĝaĵojn, ĉefe ĉe diareo, foje okazigita pro trinkado de nepura akvo, kio oftas en disvolviĝantaj landoj.
Konstipo (laŭ la latina co-: "kun" + stipare: "rigidigi, kompaktigi") aŭ mallakso estas malfacilaĵo por feki. La fekaĵo estas kutime malmola kaj malgranda. Pluraj medicinaj difinoj ekzistas, la plej kutima inter ili estas: "Malpli ol 3 fekadoj semajne aŭ malfacilaĵoj por feki". Diareo aŭ lakso estas ĉefe likva, akveca (kelkfoje muka) fekaĵo kiu estas akompanata de la bezono por urĝe iri al la necesejo. Diareo ofte estas akompanata de neplaĉa, prema sento en la ventro, kun subitaj kramfoj aŭ doloro en la ventro. Ofte oni sentas sin malforte kaj malvigle, ĉar pro tro granda perdo de likvo kaj nutraĵo la korpa stato mapliboniĝas. Ankaŭ emocie oni sentas sin malpli bone. Diareoj estas tre gravaj en tropikaj regionoj. En multaj landoj, ĝi estas grava kaŭzo de mortoj, ĉefe ĉe infanoj kaj maljunuloj (Vidu artikolon Infana mortindico).
Pluraj kanceroj povas damaĝi diversajn stadiojn de la digestaj organoj, nome buŝa kancero, ezofaga kancero, stomaka kancero, pankreata karcinomo, kojlorektuma kancero ktp. Ili okazigas mortojn kaj damaĝojn tiom multe kaj grave kiom la mama kancero kaj la pulma kancero.
Homoj kaj same aliaj mamuloj, posedas kompletan digestan sistemon kies funkcio estaas digesti la manĝaĵojn, tio estas, transformi la nutraĵojn en pli malgrandaj molekuloj kiuj povas esti asimilitaj per la ĉeloj de la korpo.
Ne nur animaloj digestas manĝaĵojn. Kelkaj karnovoraj plantoj kaptas aliajn organismojn, ĝenerale senvertebrulojn kaj eĉ kelkajn malgrandajn vertebrulojn, kaj digestas ilin kemie. Ankaŭ la fungoj digestas tre efike organikan materion.
Ĉe vertebruloj, la digesto startas per la englutado aŭ eniro de nutraĵo tra la buŝo kaj pluas laŭlonge de la digesta sistemo, kie okazas du tipoj de fenomenos, kiuj povas modifiĝi.
Kemiaj fenomenoj produktas la transformadon de la manĝaĵoj formitaj de kompleksaj molekuloj en pli simplaj molekuloj kiuj estus pli facile absorbeblaj fare de la intesto. Tial la karbonhidratoj iĝas monosaĥaridoj kiel la glukozo, la grasoj rompiĝas en grasacidoj kaj glicerino, kaj la proteinoj transformiĝas en aminoacidoj. La plej gravaj kemiaj reakcioj en la digestado estas tiuj de hidrolizo, favoritaj per enzimoj kiuj enhavas la digestajn likvojn.
En digesto, boluso (el latina bolus, bulo) estas amaso de manĝo kiu estis maĉita ĝis la punkto de engluto. Laŭ normalaj cirkonstancoj, la boluso poste veturas al la stomako por posta digestado.[4][5] Kiam ŝafoj aŭ aliaj remaĉuloj paŝtas, vegetalo estas maĉata al amaso nome boluso, kiu estas poste pasata tra la rumeno, al la centipelio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.