Estas malfacile precize difini, kio estas la historio de Esperanto. Historio de unuopa lando povas koncentriĝi je tiu lando, kaj historio de unuopa asocio je tiu asocio. La historio de Esperanto havas plurajn aspektojn:
la lingva historio, do la estiĝo kaj evoluo de la lingvo mem;
la homoj kiuj parolas Esperanton, tio estas la lingva komunumo;
la Esperanto-movado kun la strebado subteni la lingvon kaj akceptigi ĝin;
la organizaĵoj;
la kulturaj produktoj de la lingvo-komunumo.
Utilaj verkoj por la studanto kaj esploranto estas Enciklopedio de Esperanto kaj Esperanto en Perspektivo. La superrigardaj verkoj, kiuj ne estas superrigardetoj, restas maloftaj. Precipe mankas vera lernolibro pri Esperanto-historio.
La unuaj strukturoj ("rusa" kaj "franca" periodoj) 1887-1903
Por interligi la novajn esperantistojn, li eldonis Adresaron de la personoj kiuj ellernis la lingvon. La unua el 1889 enhavis jam mil homojn, kvankam tio ne nepre signifas ke ĉiu (bone) parolis Esperanton. Tamen la modesta nombro montras ke Zamenhof ne nur simple publikigis sian projekton kaj atendis la finan venkon, sed investis multe da mono kaj tempo. La Adresaroj poste fariĝis jarlibroj.
Fine de 1888 la volapukista klubo de Nurenbergo (Germanio) transiris al Esperanto. Kun nurenberganoj Zamenhof eldonis la revuon La Esperantisto. Ĝi fariĝis la plej grava interligilo por la anoj de la nova lingvo, kaj nun estas grava fonto por tiu epoko. Rusia imperio entenis la plej grandan nombron da parolantoj, pro tio, oni nomas unuan periodon de Esperanto-movado "rusa periodo". Danke al mondonacoj eblis daŭrigi la projekton, sed en 1895 la rusa cenzuro por mallonga tempo malpermesis envenigi la revuon al Rusio. La taskon provizi gazeton al la movado transprenis junaj svedoj en Upsalo: Lingvo Internacia.
Krom la nurenberga klubo, kiu tamen jam en 1894 forlasis la movadon, ekzistis kelkaj unuopaj kluboj, ekzemple en Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj Schalke (nun parto de Gelsenkirchen). Ĝenerale, la kreskado de la movado estis malrapida.
En 1898 la franca esperantisto Louis de Beaufront fondis franclingvan societon (kiu en 1903 nomis sin fakte franca). Ĝi havis ankaŭ membrojn en nefranclingvaj landoj, sed ĝia organo L'espérantiste estis preskaŭ nur en la franca. Al la propagandisto de Beaufront oni aljuĝas ankaŭ la varbadon de intelektuloj, ekzemple Théophile Cart, Carlo Bourlet kaj Hippolyte Sebert. Tiu estis la "franca periodo".
Fondista epoko de Esperanto (aŭ: "internacia periodo") 1903-1914
De proks. 1903 ĝis la unua mondmilito fondiĝis multaj landaj asocioj, ekzemple en 1903 la svisa, en 1906 la germana kaj en 1910 la usona.
Certa rompo en tiu epoko, kiu vidis precipe progreson de Esperanto, estis la Ido-krizo de 1907/1908 kaj la sekvaj jaroj. Tamen la nombro de esperantistoj, kiuj transiris al tiu nova lingva projekto, restis tre limigita.
Dum la unua mondmilito ne eblis multe agadi, krom ke diverslandaj esperantistoj uzis Esperanton por la militpropagando, donacis ruĝkrucan ambulancon aŭ instruis Esperanton al militkaptitoj aŭ aliaj internigitoj.
Organizaj disputoj kaj la kolonja solvo 1920-1933/34
Post la milito oni provis atingi akordon inter UEA kaj la naciaj societoj serve al komunaj celoj de la movado. Oni volis internacian lobiadon por la lingvo, propagandon kaj instruadon en landoj sen propra movado, atentigon pri radio-elsendaĵoj en Esperanto ktp., kaj por tio oni bezonis strukturon kaj financadon.
Kvankam jam ekzistis ideoj pri "komuna solvo", kun integrigo de la naciaj societoj en UEAn, kun komuna Komitato, provizore venkis organizo kun disaj organoj. En 1922 UEA kaj la naciaj societoj interkonsentis kunlabori laŭ la kontrakto de Helsinki. En tiu Helsinko-sistemo, UEA unuflanke kaj la naciaj societoj aliflanke komune elektis kaj financis Internacian Centran Komitaton. Tiu ICK poste havis oficejon kaj direktoron (Robert Kreuz).
Pro malkontentoj pri la helsinka organizo la naciaj societoj serĉis novan solvon. Ili minacis fondi novan internacian asocion, tiel ke UEA devis konsenti al kompromiso. En la UK de Kolonjo en 1933 oni subskribis interkonsenton, laŭ kiu la naciaj societoj aliĝas al UEA, pagas por siaj aligitaj membroj, kaj sendas anojn en la Komitaton. La Interkonsento de Kolonjo estas la bazo ankaŭ por la nuntempa UEA, kun kelkaj intertempaj modifoj.
Jam antaŭe ekzistis malhelpoj al la laborista Esperanto-movado. Dum la 1930aj jaroj okazis, en Germanio kaj Portugalio, ke ankaŭ neŭtralaj Esperanto-asocioj suferis malpermeson. Ankaŭ en Sovetunio esperantistoj ne plu povis havi organizan strukturon. La Dua mondmilito estis plia bato por la movado, precipe dum 1940-1944. Ankaŭ en la neŭtralaj aŭ nemilitantaj landoj la milito havis sekvojn, ekz. per rekrutigo de junaj viroj.
Esperanto en la Malvarma Milito 1945-1989
Nur dum mallonga fazo post la milito, en orienta Eŭropo la esperantistoj rajtis reorganizi la landajn movadojn. Jam en 1949, kiam la komunismaj diktaturoj estis firme establitaj, multaj el tiuj landaj movadoj devis ĉesi labori. Nur post la morto de Stalin en 1953 la situacio fariĝis pli bona, sed en unuopaj landoj refondiĝo de landa asocio estis permesita nur post multaj jaroj. Daŭris sufiĉe longe ĝis tiuj landaj asocioj povis aliĝi al UEA, ekz. la soveta nur en 1989.
Post la reveno de la orienteŭropaj asocioj (ĉ. aŭ post 1955) la movado havis siajn apogojn kaj la okcidente kaj oriente. Oni penis laŭeble kunlabori kaj havi rilatojn malgraŭ problemoj en komunismaj diktaturoj. Okazis ekzemple, ke Universalaj Kongresoj kelkfoje estis aranĝataj en komunismaj landoj. La unua kazo estis en Zagrebo, Jugoslavio, en 1953. La unua UK aranĝita en lando de la sovetia bloko estis tiu de Varsovio en 1959. Poste proks. ĉiun kvaran fojon UK estis en orienteŭropa lando.
Dum tiu ĉi periodo plifortiĝis Esperanto ankaŭ en Ĉinio kaj ankaŭ en la suda duono de la tero. Tio vidiĝis en la 1970aj jaroj ekzemple en la aliĝo de pluraj sudamerikaj landaj asocioj al UEA. En 1981 okazis la unua UK en la suda terduono, nome en Brasília.
Teknika evoluo favoris Esperanto-muzikon, ĉar produktado de sondiskoj iĝis malpli multekosta. En la 1970aj jaroj ekaperis la kompaktkasedo (sonkasedo), kaj en la 1980aj jaroj la kompaktdisko (lumdisko).
Esperanto post la falo de la Berlina muro (1989-)
La orienteŭropa eksigo de komunismo en la komenco de la 1990-aj jaroj signifis novan epokon por la orienteŭropaj Esperanto-asocioj. La disfalo de burokrataj socialistaj reĝimoj en Sovetunio kaj la orienta Eǔropo forprenis per unu bato signifajn materiajn rimedojn, kiel subvenciitajn propraĵojn kaj eldonaĵojn, salajratajn funkciulojn kaj instruistojn. Esperantistaj organizaĵoj estis dekumitaj kaj kluboj fermitaj. Aliflanke, oni liberiĝis el oficialaj propagandaj politikoj.
La interreto ekstaris kiel komunikilo por la ĝenerala publiko, kio profitigis la internacian Esperanto-komunumon. Konsidera parto de la Esperantaj komunikado kaj publikigado okazis nun nur interrete. En 2007 la Pola Radio havis sian lastan aeran elsendon kaj estis transigita al la interreto.
Kreskanta uzado de Esperanto ekde la 60-aj jaroj
Diversaj nombroj indikas kreskantan uzadon de Esperanto dum la pasintaj jardekoj.
La hungara censo kalkulis 942 Esperanto-parolantojn en 1941, 2 083 en 1990, 4 575 en 2001[2] kaj 8 397 in 2011. Por 985 el tiuj ĉi lastaj Esperanto estis familia aŭ gepatra lingvo.[3]
Dum la sesdekaj jaroj la jarlibro de UEA listigis 58 (1961), 67 (1962) kaj 83 (1965) nomojn de Esperanto-denaskuloj.[4] En 1996 estis proks. 350 kazoj de familioj kun denaskaj Esperanto-parolantoj;[5] kun mezume du infanoj en ĉiu familio oni povas supozi, ke estis sepcento da denaskulaj infanoj tiutempe.
Estas nun Esperanto-asocioj en dudeko da afrikaj landoj;[6] preskaŭ ĉiuj el tiuj fondiĝis post 1960. La nombro de afrikaj adresoj en la jarlibro "Pasporta Servo" kreskis de 18 en 1988/89 al 59 en 2005.[7]
Eldoniĝis kvar muzikalbumoj en Esperanto en la sesdekaj jaroj, 17 en la sepdekaj, 58 en la okdekaj, 75 en la naŭdekaj kaj pli ol cent en la unua jardeko de la nova jarmilo.[8] Estas rete disponeblaj nun pli ol 3000 kantoj en Esperanto.[9]
La nombro de partoprenantoj en Esperanto-renkontiĝoj de almenaŭ unu semajno en Germanio kreskis de proks. 100 en la fruaj sepdekaj jaroj al proks. 800 en 2008.[10]
La Esperanto-Vikipedio enhavas nun pli ol 215 000 artikolojn (junio 2015); aldoniĝas proks. 1000 novaj artikoloj ĉiumonate. Tiuj nombroj similas al la slovaka (proks. 205 000), bulgara (proks. 203 000) kaj dana (proks. 200 000; junio 2015) versioj de la vikipedio.[11] Antaŭ la apero de la vikipedio en 2001 ne ekzistis Enciklopedio en Esperanto pri ĝeneralaj temoj; Enciklopedio de Esperanto (pri Esperanto-temoj) eldoniĝis en 1934 kaj ekde tiam ne estis redaktita.
Inter 1906 kaj 1971 aperis ĉ. 28 disertacioj pri Esperanto kaj interlingvistiko, do proksimume unu ĉiun duan aŭ trian jaron. Tiu nombro forte grandiĝis: Inter 1975 kaj 1987 entute aperis 95 disertacioj, do ekde 1975 ĉiujare mezume pli ol 7.[12]
Datoj unuflanke gravaj por la Esperanto-parolantoj, aliflanke por transdono al eksteruloj, ĵurnalistoj k. s. La listo enhavu prefere datojn el ĉiuj kampoj de la Esperanto-aplikado kaj historio. Grasaj datoj por agnosko/subteno/uzado flanke de eksteraj/plurlingvaj instancoj kaj entreprenoj. (Ordigo laŭ tempo; jaro antaŭ specifa dato).
Februaro: La kantisto Sandro Machado partoprenis per esperantlingva kanto en la antaŭselektado de kontribuo de San Marino por la Eŭrovizia Kantokonkurso 2024 ("Una Voce per San Marino"). Li atingis partoprenon en duonfinalo kaj en espero-rondo (kvina duonfinalo).[13] Tio estas la unua partopreno de esperantlingva kanto en la Eŭrovizia Kantokonkurso.
12-a de junio: Unua UN-kunveno kun prelegoj en Esperanto kaj samtempa interpretado en Esperanto; okazis tri prelegoj en Esperanto. Estis la "Tema Renkontiĝo pri Multlingvismo tra la UN-sistemo".[14] "Esperanto estis unuafoje uzata oficiale en konferenco de UN."[15]
En la hungaria parlamento tri deputitoj el entute 200 informas, ke ili parolas Esperanton; entute estas kvin, kiuj trapasis la B2-ekzamenon pri Esperanto. Per tio la lingvokono pri Esperanto atingis lokon sep en la hungaria parlamento; antaŭ Esperanto troviĝas la lingvoj angla (127), germana (69), rusa (23), franca (14), hispana (7) kaj itala (7). [16]
Decembro: En la internacia kantokonkurso Eurovision of Minorities Languages (Eŭrovizio de minoritataj lingvoj) gajnis Kjara per kanto en Esperanto, "Mozaiko".[17]
30a de novembro: La entrepreno OpenAI lanĉas la babilroboton ChatGPT, kiu scias legi kaj respondi ankaŭ en Esperanto. (Bedaŭrinde multaj informoj de ChatGPT estas malĝustaj.)
Julio/Aŭgusto: La teatraĵo 1910 premieris dum la UK.
Julio/Aŭgusto: La unua muzikalo en Esperanto June kaj kune premieris dum la IJK.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) ricevis konsultan statuson ĉe la ekonomia kaj socia konsilio de UN.[20] Ĝi per tio estas jam la tria Esperanto-organizo kun tiu statuso, post UEA (1998) kaj Esperanto-Radikala Asocio (2017).
18a de julio: La Esperanto-vikipedio atingas 300.000 artikolojn.[21]
Aprilo/majo: Unesko faris (mallongan) enketon pri edukado, kiu aperis en Esperanto aldone al proks. 16 aliaj lingvoj. Partoprenis ĝis la 3-a de majo al la Esperanto-lingva versio de la enketo 5 686 personoj, laŭ informo de la respondeculo ĉe Unesko pri la enketo “Futuroj de Edukado”, S-ino S. Magalage.[22]
15a de julio: Aperas la kvara Esperanto-kurso ĉe Duolingo, nun en la franca. [24]
Junio: La Asista Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), Fabrizio Hochschild, sendas filman salutmesaĝon al la Monda Festivalo de Esperanto 2020 (reta anstataŭaĵo de UK), kiun li komencas per kelkaj vortoj en Esperanto.[25]
2010aj Jaroj
2019
Julio: La sveda ministrino pri kulturo kaj demokratio, Amanda Lind, salutas la Universalan Kongreson en Lahti per unuminuta filma mesaĝo plene en flua Esperanto.[26] (Ŝi lernis kaj praktikis Esperanton dum kelka tempo de sia vivo.)
Februaro: De la respubliko Kroatio Esperanto estas rekonita kiel nemateria kultura heredaĵo[27].
2018
18-a de septembro: La Esperanto-Vikipedio atingas 250.000 artikolojn. Ĝi per tio estas simile granda kiel la versioj en la dana, kroata kaj slovaka[28].
29-a de julio: La Ĝenerala Direktorino de Unesko, Audrey Azoulay, sendas gratulmesaĝon al la Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono, en kiu ŝi interalie mencias ke "Unesko subtenas la instruadon de Esperanto ekde multaj jaroj"[29]
14-a de majo: Duolingo aldonas trian Esperanto-kurson, en la portugala.[30]
2017
3-a de junio: La EU-Komisionano Vytenis Andriukaitis esperantlingve parolas al la Kongreso de la Germana Esperanto Asocio en Freiburg.[31]
27-a de majo: La Duolingo-kurso atingas unu milionon da registritaj lernantoj, sume en la angla kaj hispana versioj; tage finas la kurson nun proks. 100 homoj (pli ol 30 000 jare)[32].
proks. majo: La kvaronjara revuo de Unesko, Unesko-Kuriero, ekaperas en Esperanto.
Enketo montras, ke estas pli ol sesdek lingvolernaj retejoj, kiuj ofertas lingvolernilojn por Esperanto; temas pri lingvokursoj, vortaroj, tradukiloj, gramatika kontrolo, vortkartaroj, lingvoludoj ktp. El la lingvolerniloj, kiuj senkoste ofertas almenaŭ 25 lingvojn, proks. 90% ofertas ion por Esperanto.
28-a de majo: Esperanto-kurso en la angla lingvo ekfunkcias (en beta-versio) ĉe Duolingo. Post unu monato la kurso havas jam pli ol 35 000 enskribitajn (ek)lernantojn, post tri monatoj 100 000 (ek)lernantojn, post ses monatoj 200 000; tage aldoniĝas mil pliaj kaj finas la kurson (ĉiuj ekzercoj) proks. 30 lernantoj (do proks. 10 000 en unu jaro).
13-a de aŭgusto: 200.000 artikoloj en la Esperanto-Vikipedio. Laŭ la artikolnombro Esperanto havis tiam lokon 33[35], iom antaŭ la slovaka, dana kaj litova versioj.
17-a de januaro: La tradukita frazokolekto Tatoeba atingas 300.000 frazojn en Esperanto (dua loko post la angla, tiam proks. 402.000 frazoj, antaŭ la germana, 249.000)[37].
1-a de julio: Lanĉo de la retradio Muzaiko; ĝi elsendas 24 horojn tage (bloko de tri horoj ripetiĝas okfoje).
La hungara censo kalkulas 8.397 Esperanto-parolantojn en Hungario (duobliĝo ekde 2001, kvarobliĝo ekde 1990). Kompare kun aliaj lernitaj lingvoj (ne gepatraj) Esperanto okupas nun lokon 14.
La litova censo kalkulas 604 Esperanto-parolantojn en Litovio; Esperanto okupas lokon 22 (sen gestolingvo). Laŭ la censo loĝis entute 3 043 429 homoj en la lando; do estis 198 Esperanto-parolantoj inter miliono da loĝantoj[39].
2010
decembro: WikiTrans, la maŝine tradukita esperantolingva versio de la angla Vikipedio disponeblas kun ĉ. 4 milionoj da artikoloj.
2-a de oktobro: La brazila Senato akceptas proponon inkluzivigi Esperanton en la libervolan instruadon en lernejoj (necesas ankoraŭ akcepto en la Ĉambro de Deputitoj)[41].
2006/2008: La reta serĉilo Google enmetas Esperanton kiel serĉlingvon (dezirata lingvo de la serĉata paĝo)[46].
2006
12-a de julio: La urbo Herzberg am Harz (Germanio) laŭ la decido de la urba konsilantaro oficiale eknomiĝas "die Esperanto-Stadt" ("la Esperanto-urbo").
2005
Tria eldono de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto; proks. 15.000 radikoj, pli ol 200.000 vortoj
2004
29-a de januaro: La Lingvoscienca Instituto de la Hungara Scienca Akademio deklaras, ke Esperanto estas "viva lingvo"[47].
januaro: Aperas en la reto Ĝangalo, esperantlingva retportalo. Ĝi publikigas ĉiutagajn mondajn novaĵojn kaj Esperanto-novaĵojn, kaj disponigas plurajn servojn: blogaron, babilejon kaj aliajn. (Malaperis ĝis majo 2008.)
2002
21-a de decembro: Publikiĝas lernu.net, retejo por Esperanto-lernado en kvardeko da lingvoj kun pluraj kursoj diversnivelaj kaj forumo.
Dua eldono de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Ĝi ampleksas 16.780 kapvortojn kaj 46.890 leksikajn unuojn.[48]
2001
29-a de septembro: La Ĉina Interreta Informa Centro komencas preskaŭ ĉiutage (ne semajnfine) publikigi novaĵojn pri Ĉinio en Esperanto.[49]
Iam antaŭ 2001, 12-a de septembro: Google aldonas Esperanton kiel uzeblan lingvon de sia reta serĉejo[50].
2000
Gregory Grefenstette kaj Julien Nioche publikigas studon, laŭ kiu en la interreto troviĝas proks. 26.795.000 vortoj en Esperanto (tio egalas al 300 libroj kun po 300 paĝoj de po 300 vortoj). Esperanto okupas lokon 27 inter la esploritaj latinliteraj lingvoj kaj havas similan kvanton da teksto en la reto kiel la eŭska, latva aŭ litova lingvoj[51].
Registrado de Esperanto kiel elektebla lingvo por studentoj de hungarajaltlernejoj kaj universitatoj (por ricevi diplomon studento devas pruvi lingvoscion per ŝtate rekonita lingvo-ekzameno)[52].
1997: Kadre de la Lingvistika Instituto (Fakultato pri Moderna Filologio) de la Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, fondiĝas la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj. La unua grupo ekstudis en 1998, poste ĉiun trian jaron la sekva.[54]
1985: Unesko en sia dua rezolucio pri Esperanto "invitas la Ŝtatojn-Membrojn (...) instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado".
1982: Ekde tiu jaro "lokaj kluboj de esperantistoj" en Rumanio estis (denove) "likviditaj". Ankoraŭ en 1986 "nenia organizita agado por Esperanto, inkluzive la okazigon de kursoj, estas permesita en Rumanio"[57].
1980, sept./okt.: La Monda Konferenco de Turismo en Manilo, kunvokita de la Monda Organizaĵo pri Turismo, "substrekas" (por la komunikado inter vizitantoj, lokuloj kaj turismaj kunlaborantoj) "la gravecon de la scipovo de lingvoj, speciale de la lingvoj kun universala celo kiel Esperanto"[58].
1980, 15-a de januaro: Unua numero de Monato, monata revuo pri politiko, kulturo, scienco kaj moderna vivo.
Antaŭ 1980
( Kutima kronologia ordo)
1859, 15-a de decembro: naskiĝo de L. L. Zamenhof en Bjalistoko, tiutempe la urbo situis en Rusia imperio.
1878, 17-a de decembro: inaŭguro de la unua versio de Esperanto, Lingwe Uniwersala
1887, 26-a de julio: "naskiĝo" de Esperanto (publikigo de la Unua Libro de Esperanto: permeso de la Rusia cenzuro disvastigi la presitajn ekzemplerojn).
1887: Per la aperigo de tri poemoj inter la ses ekzemplaj tekstoj en Esperanto Zamenhof klare montras, ke li celas survojigi kulturan lingvon.
1888: La unua libro en Esperanto aperas, la t. n. "Dua Libro" de Esperanto.
1937: Komenco de persekutado de Esperanto-parolantoj en Soveta Unio
1938: Unua Internacia Junulara Kongreso en Nederlando (IJK; tiam: "Internacia Junulara Kunveno"). Fondiĝo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO; unue: TJO; cetere jam en la 1920-aj jaroj ekzistis "Tutmonda Esperanto-Junulara Asocio").
1949, januaro: En la sovetie okupita parto de Germanio (poste: GDR) oni malpermesis asociojn kaj membrecojn en alilandaj organizaĵoj.[60]
1954, 8-a de decembro: Komenco de "konsultaj aranĝoj" inter Unesko kaj UEA; ekde 2012 tio nomiĝas "konsulta partnereco"[61].
1954, 10-a de decembro: Unua Unesko-rezolucio pri Esperanto (Montevideo)
1957: Raporto pri enketo rilate la nombron de infanoj kreskantaj kun Esperanto kiel denaska lingvo: sume 154 en 19 landoj[62]
1966: Fondiĝo de memstara Esperanto-fako en la budapeŝta Eötvös Lóránd Universitato (ELTE), kie oni povis studi esperantologion, kaj ricevi ŝtate rekonitan instruistan diplomon pri Esperanto. (Ekde 2006 ne plu estas universitata edukado pri esperantologio ĉe ELTE.) Gvidanto de la fako dum multaj jaroj estis prof-o István Szerdahelyi[64].
Lin, Catherine.The ones who hope: the journey of an artificial language(angle).Taipei Times.The Taipei Times(2018-06-27).Alirita 2018-06-27.“After the end of Japanese rule, the Chiang Kai-shek (蔣介石) regime associated Esperanto with Communism, creating a taboo against learning the language that only lifted in 1988 upon Chiang Ching-kuo’s (蔣經國) death.”.
Vd. Statistiko Afriko por la fontoj; en Pasporta Servo listiĝis 900 gastigantoj en 1988/89 kaj 1364 en 2005; la procentaĵo de afrikaj adresoj do kreskis de 2% al 4,3%
"- Hace votos por que se prosigan los esfuerzos desplegados con vistas a promover la conciencia turística, con el fin de facilitar y favorecer la comunicación entre los visitantes, los residentes en el lugar de acogida y el personal turístico;
- Subraya, a este respecto, la importancia del conocimiento de lenguas, especialmente de las lenguas de vocación universal, como el esperanto;" (Fonto: Deklaro de Manilo pri la Monda Turismo ĉe academia.edu)
(angle:) - "Urges that efforts be pursued to promote tourism consciousness, in order to facilitate and foster communication between visitors, the residents in the tourist reception area and tourism personnel;
- Underlines in this respect the importance of knowledge of languages notably those with a universal vocation such as Esperanto" (Fonto: Manila Manifesto, 1980)
Ondo de Esperanto; Lins: La Danĝera Lingvo; „Kunstsprachengruppen sind aufzulösen“ (grupoj de artefarita lingvo estas malfondendaj) (§ 7) und „Esperanto-Sprachecken in den Zeitungen und Zeitschriften sind unverzüglich aufzuheben.“ (Esperanto-lingvo-anguloj en la gazetoj estas senprokraste malinstalendaj.) (§ 8) Zentralverordnungsblatt Nr. 7, 12. Jan. 1949. Citita laŭ Torsten Bendias, Die Esperanto-Jugend in der DDR: zur Praxis und Lebenswelt sozialer Strömungen im Staatssozialismus. Berlin [u.a.] 2011, S. 47.
En la Jarlibro de 1961 oni publikigis liston de denaskuloj en la mondo, en kiu aperis 58 nomoj, Jarlibro de UEA, 1961, Unua parto, p. 60 - 61; en 1962 estis 67 nomoj, Jarlibro 1962, Unua parto, p. 62 - 64; en 1965 estis 83 listigitaj denaskuloj, Jarlibro 1965, Unua parto, p. 88 - 90 (la kresko ŝuldiĝas supozeble ĉefe al kompletigo de la listo)