Listartikolo en Vikipedio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Esperanto-Ligo
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de Eldonaĵoj en kaj pri Esperanto. Movu mallongajn informojn pri esperantaj eldonaĵoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi informon en apartan artikolon, aldonu informojn tiel ke minimume estu tri plenaj frazoj, prefere pli, nepre estu ĝusta kategorio (minimume Kategorio:Esperanto-eldonaĵoj), kaj laŭeble ankaŭ uziĝu la ŝablonoj. Post kreo de aparta artikolo forigu la informon de ĉi tie.
Vladen Kuznecov. Al la nuklea epoko pacan akordon. 6 principoj de Konstantin Ĉernenko — normoj de interrilatoj de la nukleaj regnoj. Eld. APN (Novosti), Moskvo 1984.
„De la konata konata sovetia publicisto Vladen Kuznecov ĵus aperis en Esperanta traduko la broŝuro "Al la nuklea epoko pacan akordon. 6 principoj de Konstantin Ĉernenko — normoj de interrilatoj de la nukleaj regnoj". La 14-paĝan broŝuron eldonis APN
(Novosti), Moskvo 1984. Tre bonvena bonege presita materialo. Der Esperantist n128_jun 1984”
„Abundas en Esperanto verkoj fikciaj aŭ efemeraj, sed verkoj kun eduka valoro ankoraŭ tro malmultas. Kun plezuro ni bonvenigas ĉi tiun libreton. Ni ne scias la nomon de la tradukinto, sed li bone faris sian laboron; kaj la ilustraĵoj estas vera ĝojo por la okuloj. Eble la titolo iom troesperigas, ĉar (post klarigo pri arba botaniko) temas pri nur ses arbospecoj: frakseno, platanacero, fago, karpeno, ulmo, kaj kverko. Tamen ne ĉiu certe konas eĉ tiujn ses; kaj ilin la libro klare priskribas. Sed ni insiste rekomendas —aparte por leganto nebrita (kiu povas dubi pri la preciza signifo, ekzemple, de ulmo glatfolia, ulmo ordinara, aŭ kverko durmast)—ke oni aldonu la nomojn Latinajn. Eĉ leganton Britan helpus Angla traduko de du-tri vortoj ne ĉie troveblaj, ekz., kambiumo, tirujo. Fina paĝo priskribas la Arbaraman Popolon (B.E. 1945, p. 65).
Recenzisto kutimas serĉi kritikindaĵojn. Ni do rekomendas, ke ĉe dua eldono oni pripensu jenajn sugestojn: p.2, ĉi-tiu (ĉi tiu) (sen streketo); 8/24 brulas {bruli); 8/26 aprilo (Aprilo); 20 malpli malglataj (pli glataj) (simpligo); ruĝtinkturete verdeta
(?); 32 mezkampo (kampomeze); 37 certa (iu). Podue (8) estas esprimo interesa, ĉar neordinara, tamen tre trafa: duope ne signifas same.
Entute verko tre rekomendinda: por lernejo ĉe kiu oni instruas Esperanton, bonega legolibro. Kaj ne sole por infanoj. Ni esperas, ke sekvos ĝin aliaj libretoj pri elementa scienco, simile valoraj.”
Argenta Duopo. Jubilea libro pri Baghy kaj Kalocsay. Eld. Literatura Mondo, Budapest, 1937(?)
„Kiom oni rajtas jam nun profeti pri la estonteco de la lingvo Esperanto, tiom oni pravas aserti, ke la postmilita laboro de Baghy kaj Kalocsay restos ĉiama mejloŝtono en nia literaturo. Tial la apero de ilia jubilea libro interesos ĉiun, kiu laŭvalore taksas la kontribuojn de ĉi tiuj hungaroj, al nia kulturo kaj kiu kredas gravaj ties disflorigon kaj popularigon. La unua volumo de Arĝenta Duopo (presita sur paĝoj ornamitaj per verda bordero) konsistas el mallonga enkonduko. La jubileantoj parolas pri si mem, kaj kolekto da verketoj prozaj kaj versaj pri la jubileantoj el la plumoj de aliaj verkistoj diverslandaj. Troviĝas en ĉi tiu volumo ankaŭ multaj fotografaĵoj de Baghy kaj Kalocsay je diversaj aĝoj kaj cirkonstancoj. En la unua parto la intervjuoj raportitaj de László Halka ĵetas interesan lumon sur la personecojn, la aspirojn, kaj la reciprokan sintenadon de niaj du plej eminentaj vivantaj poetoj; dum al tiu, kiu trovas pli studinda ol la personaĵoj la strukturon de la lingvo, oni povas rekomendi la 12-paĝan resumon de la klera vortkunmeta sistemo ellaborita de Kalocsay. La enaj diferencoj inter Baghy kaj Kalocsay respeguliĝas en la malsamaj kriterioj, kiujn oni devas uzi, prijuĝante iliajn verkojn. Bruno Migliorini (Dante — Infero), Lauri Ilmari Lappi (Kalocsay kaj Kalevala) kaj Leo Belmont (Strangaj amimoj) ĉiuj emfazas la vaste kulturitan esteton, la preskaŭ pedante sinperfektigeman poeton, kiu estas Kalocsay, kaj kies verkojn oni povas kritike taksi el pure artisma vidpunkto, sen atento al la homo ilin kreinta. Sed ĉe Baghy estas tute malsame; neniel eblas apartigi de li liajn poemojn, romanojn, novelojn, ĉar lia spirito, liaj idealoj ĉion enestas kaj ĉion vibrigas, tiel ke jam post legado de du-tri verkoj oni sentas, ke oni bone konas la homon mem. Ne la malplej granda merito de Baghy kaj Kalocsay sin montris en ilia ĉiama preteco kuraĝigi kaj helpi novajn talentulojn sur la literatura kampo; ili sukcesis arigi ĉirkaŭ si en Budapeŝto kaj en la paĝoj de Literatura Mondo kreskantan nombron da novaj verkistoj, kiuj sen tio eble ne povus elveni antaŭ la publikon. Pri tiu faceto de ilia multflanka laboro, por kiu la amantoj de la literaturo ŝuldas al ili eternan dankon, ne mankas atestoj sur la paĝoj de Arĝenta Duopo.”
Aŭstrio. Eld. Varb-oficejo de Ministerio por komerco kaj trafiko, Vieno, 1936(?), 32 pĝ.
„Belege, laŭ artisma vidpunkto eldonita, 32-paĝa gvidlibro tra la lando de la XXVIII-a. Priskribas turismajn kaj kultur-historiajn atrakciojn de Vieno kaj de ĉiuj federaciaj landoj de la ŝtato. Sekvas detala listo de banlokoj, aer-kuraclokoj kaj someraj restadejoj, veturado sur Danubo, sporto kaj popolkostumoj en Aŭstrio. Amaso da perfekte reproduktitaj fotoj de pejzaĝoj ilustras la tekston. Geografia karto estas aldonita.
Kolora kovrilo prezentas tirolanon kaj tirolaninon en iliaj ĉarmaj popolkostumoj.”
Biblia Studplano por helpo dum la kvieta tempeto antaŭ Dio. Eld. Instruisto Martin Björklid, Nässjö, 1937(?).
„Praktikaj konsiloj pri privata preĝo, kun temo por primedito kaj propono pri Biblia teksto por ĉiu tago en la jaro (Kial preskaŭ ekskluzive el la Nova Testamento?). La unua tia libreto en Esperanto; pensiga kaj havinda: ĝi multe superas kelkajn tiajn, kiujn mi vidis en la Angla lingvo.”
„Jen verko adresata ne al ia nekredanto, sed al ĉiu, kiu konfesas la Diecon de Kristo. Ĝi celas (a) konfirmi la romkatolikon en sia kredo, kaj (b) konverti la protestanton al la Roma Eklezio.
La celon (a) ĝi bone plenumas. Sed pri (b)? Mi nur povas diri sincere, pri la impreso farita sur min, protestanton (de infaneco trempitan en ambaŭ flankoj de tiu polemiko), ke mi vidas en ĝi multe da argumentoj, kiuj ŝajnas al mi sofismaj; diroj kaj kredoj rekte aŭ implice atribuitaj al la t.n. protestanto ne estas tiuj de protestantoj, kiujn nii konas. Parolante pri sia propra kredo, polemikanta staras sur firma tero; sed parolante pri la kredo de alia, li devus ĝin komprene prezenti laŭ ties koncepto—afero multe pli malfacila. Tion mi diras tute amike kaj sen polemika celo. Kompare kun antaŭa verko samspeca “Kie estas la Eklezio de Kristo?” la nuna volumo estas multe pli bona; ĝi evitas ties krudaĵojn kaj personaĵojn, kaj prezentas sian temon alloge kaj racie. Krom unu-du preseraroj, Ia verko estas lingve tre bona. Nur du aferojn mi volus kritiki: (a) la uzadon de nura (mere) anst. sola (only) (eraro de multaj aŭtoroj), (b) la uzadon de neeble kun la senco ne, neniel, tute ne (eraro karakterize Nederlandana). Ekz., (p. 22) La Biblio neeble povas esti la nura regulo. Oni intencas diri La Biblio ne (aŭ, neniel, aŭ tute ne) povas esti la sola regulo.
Estas bone, ke anoj de diversaj kredoj religiaj aŭ politikaj prezentu sian kredon pere de Esperanto, klare kaj senofende, samtempe rebatante popularajn miskomprenojn pri ĝi. Tion jam faris kelkaj: ekz., Colin Evans pri Islamo. Mi volus vidi similajn verkojn: ekz., de Judo, de Protestanto, Hinduo ... La fakto, ke la Romkatolikoj multe propagandas sian kredon per Esperanta estas ekzemplo de klarvideco kaj fervoro, kiun aliaj povas admiri, kaj —se ili estus egale saĝaj—imitus.”
Ambros Schiffner. La Bohemaj Mondbanlokoj kaj iliaj ekskursteritorioj. Trad. Josef Wünsch kaj Bruno Zeinon. Eld. Landligo por Interkomuniko de Fremduloj, Karlsbad, 1922?
„Anstataŭ mallonga skizo pri Bulgario, pli bone estus nomi tiun verketon "Ĉio pri Bulgario”. Tiu ĉi bela lando de la Balkana Duoninsulo, lerte priskribita kun ĝia situacio, reliefo, naturaj riĉaĵoj, hidrografio, klimato, flaŭro kaj faŭno, loĝantaro kaj ĝia deveno, historio, rajtoj kaj devoj de la civitanoj, libereco de konscienco kaj konfesio, deviga kaj senpaga edukado de la junularo, ekonomio, industrio, agrikulturo, evoluo de transporto kaj komunikado, komerco, nacia enspezo kaj distribuado, senpaga sanprotektado, feriado kaj ripozo, sociala asekurado, zorgoj por infanoj kaj patrinoj, kulturo kaj arto, scienco, literaturo, gazetaro kaj libroeldonado, muziko kaj sceneja muzikarto, filmarto, artaj monumentoj de la antikvaj tracoj, helenoj, romianoj kaj bizancanoj ĝis nun, skulptaĵoj, freskoj kaj ĝenerala pentrarto, marmoraj kaj ceramikaj mozaikoj, arkitekturo, bibliotekoj, muzeoj, amatora artagado, korpokulturo kaj sporto, turismo, (kampadejoj, ktp.), per malgrandaj presliteroj ĉio estas detale raportita, kun buntaj mapoj kaj kovrilpaĝo, multaj fotografaĵoj kaj, portretoj pri elstaraj gravuloj de ĉiu epoko. Vere, mankas nenio en tiu ĉi skizo por bone koni la landon... krom iri tien kaj ĝui ties belaĵojn.”
Renatino Vongrej. 100 jaroj de slovaka gimnazio Martin trad. Ludoviko Izak. Eld. Meza Ĝeneralkleriga Lernejo, Martin, 1968(?)
„Tre interesa kaj bele prezentita estas tiu broŝuro eldonita de la Meza Ĝeneralkleriga Lernejo en Martin, kiel propagando al la jubileo.
De la «Historia Enkonduko» ĝis «Centjara Historio kaj Estanteco» , ĉio estas interesa; la grafika parto estas kiel viva elmontro de la evoluo de la urbo.
„Broŝuro verkita de Katalin. Eldonita de Astura Esperanto-Asocio. La verko estas rakonto de tragedio okazinta meze de ĝangalo en Sud-Ameriko inter indianoj kaj blankuloj en kontrasto al diverseco de moroj, sed komuneco de profundaj sentoj. La dramo spegulas la subpremadon de la indianoj fare de la blankuloj. La stilo estas flua kaj invitas al senhalta legado ĝis la fino. Cinataí Porti estas la nomo de la rolantino, kiun en gvaraniaj vortoj signifas "Belan Knabinon".”
U. E. Bersetzerre. La Ĉaso al diablo. Trad. A. L. Reni. N. 4-5 de «Malgranda Kolekto de l’Espéranto». Eld. Antonio Paolet, San Vito al Tagliamento, 1916
Ĉies Fatimo. Eld. Casa Beato Nuno, Fatima, 1966(?)
„La 13an de majo 1917, kiam la gefratoj Lucia, Francisko kaj Jacinta estis fastantaj la ŝafaron de siaj gepatroj, apud la Cova da Iria, situanta ĉirkaŭ du kilometrojn okcidente de Fátima, vidis subite aperi intensan lumekbrilon. Tute mirigitaj kaj iom timaj ili intencis fuĝi sed sur nubeto super verda kverko ili rimarkis «sinjorinon blankvestitan kaj pli brilan ol la suno», kiu diris al ili: «Ne estu timemaj, mi faros al vi nenian malbonon». Poste, al iu demando de Lucia, la Sinjorino diris al ŝi, ke la Sinjoro volas uzi ŝin por ke Ŝi estu konata kaj amata. Li volas starigi en la tuta mondo la kulton de la Senmakula Koro de Maria (d).
Interesaj priskriboj, fotoj kaj mapo, kune kun la muziknotoj de la Adeus Final, kaj vortareto de esprimoj utilaj en portugala kaj Esperanto faras el la libreto utilan kaj interesan (gvidlibron, kiun certe ŝatos ĉiuj, kiuj interesiĝas pri religiaj aferoj.”
A. den Doolaard. Ĉu nova milito? Jes. Kial?. 1939(?)
„Ĝi pritraktas la fiinfluon de trustoj kaj private posedataj armilfabrikejoj sur internacian politikon, kaj vidas en ties komercaj interesoj nepran fonton de militoj. Verŝajne tion konsentus ĉiu, kaj pri la temo jam aperis multaj libroj. La stilo de la nuna verko tamen estas tiel obskura, ke el ĝi mi persone ricevis nenian klaran ideon.”
„La libro eldoniĝis, laŭ la kunaŭtoro Renato Corsetti, kiel helpilo por la
instruado de Esperanto en labortendaroj. En sia karaktero de helpilo ĝi povas fari bonan servon, ne nur inter tendaranoj, sed ankaŭ inter ĉiuspecaj komencantoj, se ilin gvidas kompetenta instruisto. La ekzercoj abundas, kaj la amuzaj desegnoj kontribuas al la uzindeco de la libro.”
„En Estonio operis en Esperanto romano de estona verkisto Mats Traat "Danco ĉirkaŭ lokomobilo". La baza temo de la romano
estas la festo de la estonaj kampuloj en vilaĝo de la 20-a jarcento. Lia verkaro ricevis plurajn literaturajn premiojn de la Estona Respubliko. Parto de lia poezio kaj prozo estas tradukita en la rusan, germanan, finnan, bulgaran, latvan kaj aliajn lingvojn. El la estona lingvo tradukis Hillar Saha kaj Henrik Seppik. Eldonkvanto 4000.”
Defendi la pacon, preventi nuklean militon: Proponoj de Soveta Unio en la Dua Speciala Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN pri malarmado. Eld. Asocio de Sovetiaj Esperantistoj/ Sovetia MEM-sekcio; Moskvo 1982, 76 p.
„En tiu ĉi broŝuro la sovetia MEM-sekcio prezentas la Esperanto-tradukon de gravaj dokumentoj pri la persista batalo de Soveta Unio por konservi la pacon. Temas pri jenaj dokumentoj:
— Mesaĝo de L. I. Breĵnev al la Dua Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN pri malarmado, en kiu li solene proklamis la decidon de Soveta Unio, ne uzi la unua nukleajn armilojn;
— Parolado de A. A. Gromyko je la 15-a de julio 1982 en la sama loko, en kiu li detalege prezentas kaj klarigas la eksteran politikon de Soveta Unio, direktitan al konservado de la paco, al haltigo de la vetarmado, speciale rilate la nukleajn armilojn, kaj al iom-post-ioma malaltigo de la nivelo de armiteco per traktadoj kaj intertraktitaj Konvencioj;
— Memorando de USSR prezentanta la sovetian opinion pri solvendaj problemoj kaj la vojoj al ilia solvo, por elimini la kreskantan nuklean minacon kaj por bridi la vetarmadon;
— Bazaj tezoj de Konvencio pri malpermeso kaj fina neniigo de kemiaj armiloj;
— Gazetara konferenco de A. A. Gromyko je la 21-a de julio 1982 en Nov-Jorko, en kiu li, post enkondukaj rimarkigoj, respondas la
demandojn de reprezentantoj de amaskomunikiloj.
Ne necesas substreki la politikan gravecon de la prezentitaj materialoj, kaj la sovetiaj esperantistoj meritas plenan laŭdon kaj aprobon, ke ili disponigis tiun tradukon al la internacia esperantistaro, precipe al tiu en okcidentaj regionoj, en kiuj cni kutime ne tre klopodas disvastigi la veron pri la sinteno kaj celado de Soveta Unio. Krom tio, la broŝuro vekas intereson ankaŭ en lingva rilato, ĉar la materialoj entenas la tutan politikan terminaron de niaj tagoj. Sed tiurilate la broŝuro ŝajnas ne tute kontentiga. La uzitaj nocioj (ekz. raketoj de surtera baziĝo, rimedoj de avangarda bazigo, flugilhavaj raketoj por granda distanco k. a.) ja estas kompreneblaj, sed ofte ŝajnas trovitaj sen deca konsidero de la internacie kutima dirmaniero. Certe ĉiu politike informita leganto komprenas el la kunteksto, ke «blokado" estas tio, kion la anglalingvanoj nomas "freeze" kaj la germanoj «"Einfrieren". Nu, kial ne preni la samsencan Esperanto-vorton "frostigo" (eble eĉ "fridigo")? Aliakampe ja oni ankaŭ parolas pri frostigitaj aŭ tradiciaj armiloj (kontraste al la nukleaj), sed la tradukintoj preferis la senkoloran esprimon «ordinaroj armiloj". Se oni celas la tutan arsenalon de la nukleaj armiloj, oni devus paroli pri «nukleaj armiloj" aŭ "nuklea armilaro", sed ne nur pri "nuklea armilo", same pri "kemia armilaro" aŭ "kemiaj armiloj" kaj ne pri "kemia armilo". Rimedoj, per kiuj oni volas estigi konfidon inter la ŝtatoj, certe estas "konfidigaj rimedoj", ne nur "(kon)fidrimedoj". Kaj per "submarino-raketportantoj" la tradukintoj certe celas "raketportantajn (aŭ: raketekipitajn) submarŝipojn". Apud la trafa «malarmado" troviĝas okaze "senarmiĝi" kaj "malarmigo". Kaj certe oni devas supozi sub "gardaranĝoj" protektajn disponojn aŭ aranĝojn. Ankaŭ ĝenerale la lingvaĵo kelkloke efektas iomete ruse, ne nur pro la evidenta necerteco en la apliko aŭ neapliko de la difina artikolo, sed ankaŭ — en la vortelekto; ekz. elpaŝi (anstataŭ pledi, engaĝiĝi) por io; bruliga (anst. urĝega) problemo; penetrita (anst. saturita, kaptita) de zorgo; malmagnetigi (anst. neŭtraligi, malfortigi) la volon; sindevigo (anst. devontigo, devoligo); malelekte (anst. senelekte); militteatro (anst. militejo); informacio (anst. inform-aĵ-o); ŝtatulo (anst. ŝtatisto) k. a.
— en la traktado de kelkaj transitivaj verboj" ekz. anonci pri programoj (anst. anonci programojn); minaci al Soveta Unio (anst minaci Sovetan Union); impresiga (anst. impresa) k. a.
— en nekutimaj elipsoj kaj dirmanieroj; ekz. Se restarigi la veron, necesas agnoski . . . (anst. Por restarigi la veron aŭ Se oni volas restarigi la veron); Temas pri minaca armilo, precipe se konsideri la atingojn de la scienco
(anst. . . . precipe se oni konsideras . . .); ajne bona estu la rezolucio (anst. Kiel ajn bona estu . . .) k. a.
Tamen, malgraŭ tiu ŝajna multnombro la lingvaj rimarkoj tute ne malgrandigas la valoron de la prezentita traduko, kiu entute transdonas la komplikajn kaj malfacile tradukeblajn tekstojn en komprenebla kaj flue legebla formo. Estas nepre dezirinde, ke la materialo atingu kiel eble plej vastan legantaron en Esperantujo.”
Jasuo Sakurai. Dek Gvidprincipoj de la Oomoto-movado. Eld. Centra Oficejo de Oomoto, Kameoka, 1961(?).
„Pri tiu religio oni povas diri minimume ke ĝi estas moderna kaj simpatia.
Sen ia dubo, la vivado laŭ tiu religio povas fari nur multege da bono al la homaro. Per tio ni ne volas diri ke en ĉio ĝi estas la vera religio. Sed ni estu tiel grandanimaj akcepti kaj rekoni la bonon de kie ajn ĝi venu. ĉu ankaŭ ili ne estas heroaj kaj sinceraj scrĉanloj al la Vcro, al la solvo de la mistero de la fenomeno vivo? Mi citos unu principon kiu havas modernan sonon: 5) ĉiuj religioj originas el unu Dio; surbaze de tiu vero ili kunlaboru sur tiu tereno de
L. Vetter. La 13 mortis. Tradukis Hans Borschert. Eld. Borschert kaj Riemasch, Bamberg, 1950.
„Mi ĵus finas la legadon de la supre menciita libro. Mi min sentas maltrankvila. Mi jam ne dormis la lastan nokton kaj mi divenas ke la venontan mi ankaŭ pasigos sen dormo plie. Mi dronus en suspekto ĉiuspeca.
Se mi ion manĝas aŭ trinkas, nu min demandas ĉu krima mano ne metis venenon en ĝin.
Konsekvence, mi suspektas miajn konatulojn, proksimulon!, kaj eĉ mian parencaron ke ili volas mortigi min.
Do, se vi intencas pasigi sendormajn noktojn, se vi volas havi la impreson ke ĉio,
kion vi trinkas aŭ manĝas havas guston de amara veneno, se vi emas perdi la konfidon
al ĉiuj, kiuj vivas kun vi, mi donas al vi taŭgan konsilon: vi leku (tiel) «La 13 mortis >.
La verkon oni legas facile kaj la teksto estas konvena.
Bedaŭrinde kelkaj strangaj formoj, kelkaj novaj vortoj, kaj ankaŭ kelkaj maloftaj preseraroj malagrabligetas la rakonton.”
Der Grossvater unserer Familie. Eld. Internacionalo de Militrezistantoj, Enfield, 1940(?)
„La titolo estas Germana (kial?), sed la teksto estas Esperanta —simpla kaj kompreneble, sed kun tro multe da eraretoj. Ĝi priskribas laboron por diversnaciaj rifuĝintoj en kaj el diversaj landoj.
Sur la titolpaĝo estas ĉarma bildo de George Lansbury kun tri knabinoj zorgataj de la Internacionalo (pro kio la titolo). Petu ekzempleron.”
M. de Waard. Demandaro kaj Respondaro pri la historio de la Esperanta Movado. Eld. W. J. Thieme & Cie., Zutphen, 1937(?)
„Multaj personoj sentas deziron posedi koncizan resumon pri la historio de la movado; pri faktoj, datoj, kaj personoj, kun aparta intereso; kaj pri libroj konsultindaj rilate iun demandon. Jen ĝi. La verketo, kiu iom anstataŭas la Demandaro de Ladeveze (nun ne plu haveblan), en formo de 128 demandoj kaj respondoj liveras ĝuste la informojn, kiujn la ordinara demandanto bezonas. Sekvas aldono pri la movado en Nederlando. Utila libro, kiun neniu legos sen profito.”
J. Künnel. Deutsch-Esperanto Taschenwörterbuch. Hamburg
„Kiom ni povas juĝi, ĝi estas tre bona. Papero neluksa: tamen ke la aŭtoro eldonu ion ajn en la nunaj cirkonstancoj estas mem triumfo. Ni gratulas lin, kaj deziras por la verko grandan disvendon.”
„Vandevelde ne estas nur talentplena aktoro, li ankaŭ scias uzi la plumon. La teatraĵon, kiun li prezentis en York kaj kiu estis tiel entuziasme aplaŭdata, li verkis si mem, kaj nun, laŭ la
deziro de multaj amikoj, li konsentis publikigi ĝin.
La temo estas eltirita el la granda tragedio, kies scenejo nun estas Eŭropo. En boma kaj flua Esperanto li gloras la heroan viktimon de la unua horo kaj sian glorindan reĝon. La legontoj certe ĝuos la sentplenan kanton de la Feino de l' paco; estas ĉefverketo de vere sentita poezio; la ritmo kaj versfarado estas senriproĉaj.
Mi plezure rekomendas tiun ĉarman verketon al ĉiuj amantoj de bona literaturo.”
H. Hubertsson. La Dia Vojo . Eld. Esperanto-Missionen, Nora Stad, 1953(?)
„Temas pri nova kajero por dissemi la kristanan kredon pere de Esperanto. Ĝi enhavas aron da religiaj normoj, celantaj konduki la homojn al la Dia Vojo, al daŭra paco kaj al superabunda ĝojo pro saviĝo.”
Diccionario simultaneo en 21 idiomas Eld. Ediciones DISTEIN, Barcelona. 1977, 218 pĝ, 20 x 13 cm.
„Ediciones Distein eldonis vortaron kiu enhavas 2.000 vortojn en 21 lingvoj: hispana, germana, kataluna, ĉeka, dana, esperanta, finna, franca,
greka, nederlanda, hungara, angla, itala, malaja, norvega, pola, portugala, rumana, rusa, sveda kaj turka.
Por faciligi ĝian studadon, la vortaro estas dividita en du partojn. En la unua parto estas 2.000 vortoj kun siaj tradukoj en la 21 lingvoj.
En la dua parto oni enlistigis la 2.000 vortojn, grupigitajn laŭ alfabeta ordo
en ĉiu el la 21 lingvoj.
Dank'al tiuj du partoj oni povas traduki kaj kompari vortojn facile kaj rapide.
Nur unu makulo pro la granda lingvadiverseco la verko enhavas kelkajn preserarojn.”
H. Ploeles; Hans Sappl. Die bisherigen Erfolge der Welthifssprache Esperanto auf den ganzen Welt (3-a eldono). Eld. Paulus-Verlag, Graz, 1922.
„Tre interesa dokumento por propagandistoj kaj paroladistoj, kiuj komprenas la germanan lingvon. La libro enhavas allogan historion kaj gramatikon de Esperanto kaj ĉiuspecajn informojn pri la disvastiĝo de nia movado tra la tuta mondo.”
E. Fischer. La difino de la dattago en la kristana epoko , nova similia metodo por elkalkuli senskribe (ankaŭ sen tabeloj) la semajntagojn por ĉiuj datoj de la jaro 4 ĝis 5000 post Kristo laŭ kalendaroj julia kaj gregora. Eld. Ader & Borel, Dresden, 1914, - 20 paĝoj, (15,5x11,5) cm .
„Belege eldonita libreto, kies subtitolo plene montras la enhavon, kiu estas
tre agrabla verkita. Ĝi estas tre interesa por grupaj kunvenoj”
Maria Ha De Vermyj. Dion adori. Eld. Literatura Mondo, Budapest, 1938(?).
„La verko konsistas el tri poemoj liberpensaj —Pentofarantino, En Cirkloj Centrifugaj (pri Nietzsche), kaj Amatino Dia. iuj montras profundan senton poetan kaj religian, ĝisekstazan amon al beleco, kaj delikatan elekton de vortoj kaj esprimoj; tamen ili plaĉos nur al tiu, kiu komprenos ilin tra la nuboj de mistikismo.”
S. Dziwlik. D-ro Leono Swiezawski kaj liaj verkoj. Eld. Edward Fialek, Krakovo, 1939(?)
„Interesa rakonto pri la vivo de liberpensa filozofo Swiezawski, kaj pri lia ĉefverko Dio Prudento [tiel] kaj aliaj, kiujn oni esperas eldoni post ne longe.”
„Jen 20-paĝa broŝuro enhavanta la tezojn, kiuj gajnigis al la verkintoj, en 1913 kaj 1914
respektive, la Prezidantan Premion, kiun starigis siakoste nia Prezidanto de la B.E.A., S-ro LeŭtenantoH. B. Mudie. Ambaŭ tezoj estas tre legindaj por ĉiuj Esperantistoj, kiel ankaŭ por ne-Esperantistoj, kiuj interesiĝas je la objektoj traktitaj. En la tezo: La grava signifo de l' Nova Testamento en Esperanto, Pastro A. J. Edmonds, M.A., kies bedaŭrindan morton ni raportis en nia numero de lasta Julio, traktas la Novan Testamenton laŭ ĝiaj vidpunktoj literatura kaj morala, ankaŭ konsideras ĝin kiel instruilon kaj propagandilon por la Esperanta movado. Mi devas, kiel honesta kritikanto, raporti, ke kelkaj (tre malmultaj) radikoj estas neĝuste uzitaj, ekzemple en la diro, ke Jesuo “riverencis la virinojn,” kie oni volis komprenigi respektegis. Bonegan pledon faras S-ro W. Phillimore en sia tezo: La graveco de Esperanto por la Blinduloj, montrante, kiajn gravajn servojn jam faris, kaj ankoraŭ plimulte faros, Esperanto por tiuj niaj fratoj, kiuj ne ĝuas la benon de la vidado. Kompreneble li parolas pri la fizike blindaj; sed li povus dediĉi ankaŭ kelkajn vortojn pri spirite blindaj, por kiuj Esperanto nepre servos kiel grava lumigilo.”
R. L. Soni. Ekrigardo al Budhismo. Eld. Budhana Ligo Esperantista, Prestatyn (Denbighshire, Kimrio), 1956.
„La broŝuro prezentas tre koncizan enkondukon al la budaisma doktrino, proponata al la multokupita leganto, neinformata pri enhavo kaj potencoj de budhismo. Ĝi celas servi la budaisman movadon kaj pli bonan komprenon inter budhanoj kaj la cetera mondo por ke per la renaskiĝo de budaismo la mondo povu saviĝi. Estas montrata kelkaj fundamentaj doktrinoj de budhidmo. La mondo estas malsana pro la suferado kiun kaŭzas la avido, t.e. la egoisma deziro asociigi kun ĉio kion ni amas kaj disiĝi de ĉio kion ni malamas. Tiuj egoismaj deziroj kutime kondukas al seniluziiĝo, al suferado. Por forigi la suferadon la homo superregu tiujn avidojn sekvante la vojon de mem-venko, vojon kiu kondukas al Nirvano, la stato de perfekta ripozo, foresto de deziro, iluzio kaj malĝojo. Menciinte la plej gravajn kontribuaĵojn kiujn budaismo faris en la pasinteco por la bono de la mondo, la broŝuro proklamas ke la okcidenta civilizacio urĝe bezonas la forton de la racia, sublima religio, konsolo kaj espero de triono de la homaro, por eskapi la teruraĵojn de nova mondmilito kaj atingi feliĉon, prosperon kaj pacon.
F. C.”
Edward Ozimek. Eksplodo de l' Paco. Telegramo al la Ligo de Nacioj kaj al la Homo. Eld. la aŭtoro, Varsovio, 1937.
„Ĉi tiu konciza alvoko por la paco kaj egaligo de l' sociordo—verko de pola fervoja pensiulo, kiun oni tradukis okaze de la Jubilea Kongreso — prezentas familiaran eklektikon. Denove pledoj kontraŭ armebudĝetoj, privata fabrikado de armiloj kaj mortpuno, kune kun proponoj pri laborhoroj, edukado, grandurboj, kaj universala uzo de Esperanto. La aŭtoro fincelas Unuigon de la Ŝtatoj de l' Mondo. Facilanime li rekomendas tiurilate centran kontrolon de la financa politiko. Pli realisma ŝajnas la konsilo apliki la plej akrajn sankciojn kontraŭ ŝtatoj kiuj ekster la Ligo preparas batalilojn por atako. “Pereu hodiaŭ miliono—por ke ne pereu post jaroj dekoj da milionoj.””
„Ĉi tiu broŝuro skizas praktikan planon por forigi militon. La Ligo de Nacioj devas fariĝi plej supra, direktanta organo, kiu regas la mondon —la “Unuiĝintaj Ŝtatoj de la Mondo”. La aŭtoro kredas ebla tujan realigon de sia detala projekto; unu postulo kies estas tutmonda enkonduko de Esperanto en internaciajn rilatojn. Ni ĉiuj devas kun la aŭtoro alceli “universalan unuiĝon de paco, libereco, kaj bonstato”, kaj eĉ se oni dubas, ĉu la proponoj estas eblaj, kaj ĉu ili nepre trafus la celon, oni ja tralegos la bone tradukitan “telegramon” kun intereso.”
Elektitaj Fabeloj de Fay Andreas trad. Maŭro. Eld. Esperanta Librejo, Budapeŝto, 1946.
„Kolekto de 29 fabloj, kun biografio. Tute leginda, kaj lukse eldonita. Por esti sincera, tamen, oni devas konfesi, ke de literatura vidpunkto la stilo estas nur mezgrada, ŝanĝo de esprimo, elekto de radiko pli ĝusta, aldono de pronomo, forigo de erareto, rearanĝo de vortordo—aferoj kiom etaj! Tamen ĉe ili kuŝas la diferenco inter la verko de inteligenta lernanto kaj la kreaĵo de majstro!”
Léon Huot-Sordot. En la Lando de la Blanka Monto trad. Noel. Eld. Presa Esperantista Societo, Parizo 1913 - 67 pĝ.
„Bonan servon faris al ni Esperantistoj D-ro Noel, prezentante al ni tiel bonstilan tradukon de tre leginda libro. Mi tuj konstatu, ke ĝi neniel estas gvidlibro, tiu severa tirano, kiu, sub masko de bonintenca amiko, diktas al vi, per kiaj brokantitaj adjektivoj vi devas admiri tiun aŭ alian vidindaĵon, kaj distras vian animon per aludoj pri nekoncernaj faktoj rilate doganon, biletprezojn, k.t.p. Kontraŭe, ĝi estas libera rakonto de sprita kaj homa homo, kiu nek afektas emociojn, nek hontas pri ili. Ni amas lin, kiam, matene, kun nelacigitaj kruroj, li marŝe ekiras sur la monton, malŝatante la vagonaron, kiu portas la senfortulojn kaj dikventrulojn ĝis la supro de Montenvers; kaj egale ni amas lin, kiam, kun membroj streĉitaj de nekutima ekzerciteco, li staras sur la supro kaj meditas pri la komforta hotelo tie malsupre, pri la baldaŭ venonta krepusko, pri la longa penado de la malsuprenira marŝo, kaj decidas enpoŝigi sian antaŭan fierecon kaj veturi kun la dikuloj.
Pri du aŭ tri punktoj stilaj en tiu ĉi cetere bonstila traduko mi sentas min ne plene kontenta; el tiuj mi citos unu, la plej gravan. Rilate la sufikson ig, mi trovas en kelkaj lokoj jen mankon, jen troecon. Ekzemple: teruriga (12, 8) estas neĝusta, ĉar teruri (sen ig) signifas: meti teruron (Ps. xxvii. 1; Ham. 18, 11); dronitaj (14, 18) bezonas ig, ĉar droni signifas, ne sufoki, sed sufokiĝi (Ham. 70, 14; Krest. 185, 35); naŭziga (22, 17) estas trohava, ĉar naŭzi signifas: meti naŭzon (Rab. 33, 11; Rev. 26, 21); ardita (28, 18) devus esti ardigita aŭ ardanta, ĉar ardi signifas: esti varmega (Sent. Sal. vi, 28; Marta 166, 11); duonruinita (50, 18) bezonas la ig (Ham. 46, 14; Rab. 64, 31). Pri la tipografio kaj bildaro de tiu ĉi volumo mi povas diri, ke ili inde subtenas la tradiciojn de la Presa Esperantista Societo de Parizo.”
F. Emerson Andrews. Ekskurso en nombroj. Eldonis The Duodecimal Society of America (poste renomita Dozenal Society of America, ligilo), Staten Island, 1960(?)
„Tiu interesa broŝureto enhavas artikolon, kiu prezentas, en popularaj vortoj, malnovan ideon. Ĝi estas la kalkulado laŭ la bazo 12, en matematiko, pezoj kaj mezuroj kaj aliaj branĉoj, anstataŭ la uzata decimala sistemo. Laŭ la aŭtoro, “la sistemo 12 ne estas malfacila por provi; tradicio, ne malfacileco, estas la obstaklo. Unue, ni devas elpensi eldonajn simbolojn, kiujn la hindoj kaj la arabaj forgesis”.”
Esperanta vespero tra la radio JFAK. Eld. Taikoku Esperanto-Asocio, Tokio, 1931(?).
„Enhavas la tekston de la «Esperanta Vespero», kiun la tieaj Esperantistoj dissendis okaze de naskiĝtago de Zamenhof, tra ia radio-stacio J.F.A.K. La teksto estas en Japanaj literoj skribita, sed kun klarigoj en Esperanto”
„Bontempe venas tiu ĉi libreto; oni sentas jam bezonon je tia verko, por plifaciligi la parol-lernadon al la novaj samideanoj. La teksto estas aranĝita laŭ la Esperanto-Germana frazlibro „Ĉu vi parolas Esperante“. Preso bona kaj korekta, escepte okazon de erara neuzo de akuzativo: „kia vetero ni havos morgaŭ?“ (pĝ 12), kaj de erara uzo de akuzativo: „La deziritan ĉambron estos libera hodiaŭ posttagmeze“ (pĝ. 30).”
Esperanto a Katolíci. Eld. Katolika Esperanta Societo, Praha, 1948(?), 32 pĝ
„32-paĝa libreto por diskonigi la Esperantan movadon al la Ĉeĥlingva Romkatolikaro. Alloge presita en 10,000 ekz. Ni esperas, ke ĝi bone trafos sian celan, por kiu ĝi aspektas tre taŭga.”
C. C. Walker. Esperanto-Deklaracio fidela pri la Vero elmontrata laŭ la Sankta Biblio (la neerareblaj Skriboj), kaj ne sama kiel la kredo populara, kiu multe konsistas el la fabloj, kiujn venontajn la apostolo Paŭlo antaŭ diris. Eld. la aŭtoro, Birmghan, 1926?
C. Hettema. 'Esperanto for de Friezen ( Frysk EsperantoLearboek). Eld. la aŭtoro, Munnekeburen, 1935(?)
„Simpla lernolibro de Esperanto en la lingvo frisa: represo de artikolaro ankoraŭ daŭrigata en la gazeto It Forban. Ŝajne la unua en tiu lingvo, kaj tre bona.”
„Ĉi tiu libro celas provizi suplementan legaĵon de elementa speco, uzeblan paralele kun iu ajn gramatiko. Ĝi ankaŭ povas utili kiel revizia legaĵo, aŭ eĉ kiel lernolibro sendependa. Por tiu lasta celo, tamen, estus bone havi la helpon de instruisto: la ordinara lernanto sole studanta eble trovus ĝin iom tro konciza. Efektive, en 86 malgrandaj paĝoj oni sukcesis prezenti klare kaj interese per simpla kontinua legaĵo la ĉefaĵojn de la Esperanta gramatiko. Sekvas tre plenaj indeksoj. Iom stranga estas Braŭn, Grijn, Ĉalz, Ĝejmz, flanke de Roberto kaj Ermesto. Kresento estas formo almenaŭ diskutebla; ordinare oni diras konduti, ne sin konduti. Sed entute la libro ŝajnas tre bona kaj siaspece unika. Ĝi eestas tute rekomendinda.”
Esperanto-Sleutel estas Eldono flandra de la Ĉefeĉ-ŝlosilo
„Tiu libreto estas unu el la plej trafaj propagandiloj por nia lingvo. Ĝi enhavas la tutan gramatikon de la lingvo, sufiĉe ampleksan vortaron Esperanto-flandran , per kiu oni povas lerni la kutiman vortaron por ĉiutaga uzo, kaj apartan liston de komercaj vortoj ekzamenitan de la sekcio por teknikaj vortaroj komisiita de la Esperantista Akadem io, La devo de ĉiu grupo kaj de ĉiu Esperantisto estas posedi kelkajn ekzemplerojn de tiu ŝlosilo, kiujn li daŭre prete tenas por propagando facila kaj nemultekosta”
L'Espéranto et les associations internationales au congrès mondial de Bruxelles. Publikaĵo No 8 de la «Societé des Amis de l’Espéranto». Office Central Espérantiste. Paris, 1920.
„Stenografa raporto pri la diskutoj pri Esperanto dum la memorindaj kunsidoj de la Unuiĝo de la Internaciaj Asocioj, diskutoj, kiuj kondukis al brila venko de Esperanto.”
„Tre praktika propaganda broŝuro kun malgranda gramatiko de nia lingvo. La propagranda parto estas tre efike aranĝita, kaj prezentas la tutan problemon de Esperanto per malgrandaj artikoletoj, laŭ fake: Kio estas Esperanto? La eduka valoro de Esperanto; Esperanto en komerco, komercaj ĉambroj; Kongresoj, scienco; literaturo. Organizaĵoj; Esperanto en Granda Britujo; La aŭtoro de Esperanto; Ligo de Nacioj; Vortoj de Universitataj Profesoroj.”
Informilo de la Esperanto-Gruppe Unterweser, regiona esperanto-unuiĝo kun centro en la distrikto Wesermarsch de Malsupra Saksio, Germanio, ligilo, kvarmonata ekde oktobro 2001. ISSN 1861-3330
Esperanto Lehrbuch nach grammatikalischer Lehrmethode. (Esperanto-Lernolibro laŭ gramatika instrumetodo). Eld. -Esperanto-Bund für die Deutschen Sprachgebiete, do Germana Laborista Esperanto-Asocio, la germanlingca branĉo de SAT, Berlino, 1933(?).
„Verkita en simpla lingvo kun multaj gramatikaj klarigoj, la libreto ŝajnas al ni taŭga por instruado en laboristaj rondoj. La aŭtoro(j) tamen montras la emon nenecese kompliki la lingvon. Ni rimarkas la prepozicion kontraŭ kun akuzativo superflua en sekvantaj ekzemploj: p. 54 rimedo kontraŭ malsanon, kiu estas kontraŭ min. Same "tra" kun superflua akuzativo: p 67 rigardi tra la fenestron.
Oni ne emu korekti la Fundamenton, kiu donas tute similajn ekzemplojn kun simpla nominativo: kondukis tra la stratoj § 22.14; iras tra la fenestro § 25.29; Trairi tra nia mallarĝa pordo § 33.2: vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. Pri kontraŭ; havis malamon kontraŭ la pli juna § 13.1; batalis kontraŭ niaj malamikoj § 39.14 Ni same rimarkas eraran uzon de po, en la frazo p. 76: laboristoj laboras nur 6 horojn po tage. Tie oni devus bavi laboras po ses horoj tage, (por tago aŭ ĉiutage), la prepozicio po estas uzota antaŭ la variebla kvanto- po 6, po 8, po 10, kaj ne antaŭ la fiksa unueca ideo: por (ĉiu) tago, por (ĉiu) jaro, por (ĉiu) infano. Vidu Fundam.: po 3 pomoj al ĉiu el la infanoj § 15.14; po 10 paĝoj en ĉiu tago § 15 16”
Esperanto, Lingua Internazionale. Cooperativa Esperantista Italiana. Ĝenovo, 1912(?).
„Bona propaganda broŝuro por Italoj. Krom la regulojn de nia lingvo ordigitajn en 10 lecionoj, tiu libreto enhavas noteton pri Esperanto kaj ĝia disvastiĝo kaj pri la Kongresoj, tradukajn ekzercojn, tabelon de la pronomoj,
la himnon Espero kaj fine vortareton praktikan esperanto-italan.”
Esperanton Kielioppi, gramatiko de Esperanto por finnoj verkita laŭ la Fundamento de D-ro Zamenhof. Eldonis K. J. Gummerus, Osakeyhtitö, Jyvaskyla. 120 paĝoj 18 X 12 1/2.
la interesa serio de artikoloj, kiuj konsistigas ĉi tiun utilan libreton celas informi al la esperantistaro pri aferoj kiuj koncernas al la plej efika disvastigado de nia lingvo, ĉefe per la celtrafa agado de la lokaj Esperanto-Grupoj. La enhavo prezentiĝas jene:
1: La rolo de la lokaj Esperanto-Societoj por realigo de la dua laborplano de UEA (I. Lapenna); 2: Unikaj eblecoj por informado sur loka nivelo (G. Becker); 3: Kie formiĝas la vera Esperantisto? (E. L. M. Wensing); 4: Kiel vivadigi niajn lokaj grupojn (M. Jaumotte); 5: Ekzemplo de modela esperanto-societo (I. Lapenna); Modela Statuto de Loka Grupo. El la Dua Baza Laborplano de UEA.
Ne estas necese diri, ke ĉi tiu broŝuro estas speciale interesa por la lokaj Esperanto-grupoj de la tuta mondo. Al ĉiuj ĝi liveros abundajn konsilojn pri informado, organizado kaj distraĵoj.”
„Tiu nova reviziita eldono (ses libroj en unu) enhavas ses partojn: Lingvoj kaj Esperanto. Praktika lernolibro. Moderna legolibro. Gvidlibro por la esperantistoj. Esperanta angla
vortaro. Angla-Esperanta vortaro.
Interesa, utila verko por ĉiuj, kiuj scias la anglan lingvon.”
Jak. de Vreese. Esperdona Islando. Esperantigita de Fratulo Floriano. Eld. Espero Katolika, Parizo, 1931(?) - Islanda originalo: Veelbelovend Ijsland, eld. Xaveriana, Leuven, 1924.
„Tre zorge prezentita libreto, kies kliŝoj sur glata papero presitaj bele aspektas, dum la enhavo ĵetas specialan lumon sur la vivo en tiu malproksima lando, aparte je rilato al la Katolika religio.”
„Tiu libro ne celas sole tiujn, kiuj jam scias la Pitmanan sistemon, sed ankaŭ samideanojn, kiuj dezirus konatiĝi kun tio per Esperanto. Ĉar ni ne esploris funde la aferon, ni ne povas juĝi pri la komparaj meritoj de ĉi tiu alfaro kaj tiu farita de alia amiko, S-ro Ledger; tion oni povus decidi nur post detala ekzerciĝado pri ambaŭ. Ni nur konstatas, ke S-ro Catton evidente tre zorge kaj detale ellaboris la aferon, kaj ni kore rekomendas la libron al la atento de ĉiu praktikanto de la “flugilhava arto.””
Eŭropa kalendaro 1981-82. Eld. Eŭropa Klubo, Paderborn, 1981.
„Ni havas antaŭ ni surprize kompletan, nekutiman, originalan kaj bele presitan kalendaron.
La kovrilo, diverskolora jam, prezentas la flagojn de la diversaj ŝtatoj apartenantaj aŭ apartenontaj al la Eŭropa Komunumo, kaj per diversaj koloroj
kaj frazoj montras kion interne havos la kalendaro, tio estas veran eŭropan kulturan informaron.
La samaj frazoj de ĉiu paĝo aperas en la lingvoj de la membroj de la nuna, E-Komunumo, krom en la latina kaj en la internacia lingvo Esperanto. Jam de la unua paĝo, krom la notoj de normala kalendaro (dato, semajntago, monato) kaj ĉiam en la menciitaj lingvoj, paĝon post paĝo, oni trovas veran internacian vortaron por lerni eŭropajn lingvojn aŭ rememori ilin se iam lernitajn.
Krom tio aperas la historio de la evoluo de la Eŭropa Unio, kaj la historio, klimato, ekonomio k.t.p. de la diversaj eŭropaj landoj. Vere ne temas pri poŝa.
nek mura kalendaro, sed informa kalendaro, taŭga por sciemaj personoj, ĉar ĝi enhavas ankaŭ prezentadon de la fonetiko, gramatiko k.t.p. de Esperanto, krom aliaj tre utilaj informoj pri eŭropaj gastejoj, hoteloj, konendaj Deklaracioj kiel la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj la Memorando de la Eŭropa Klubo.
Por la studentoj, por la lingvamantoj ĉi tiu kalendaro estas posedinda juvelo, kiu permesas lerni aŭ perfektiĝi en diversaj lingvoj samtempe kaj ekkoni novaĵojn kiuj neniam restos malaktualaj.
Al tio jam dirita, ni devas aldoni ke la kalendaro prezentas en la lastaj folioj la datojn ĝis 1989-a.
Ni gratulas la Eŭropan Klubon de Paderborn pro la granda laboro kaj bona prezentado kaj informado kiun tiu kalendaro proponas al la leganto.”
'La Evangelio laŭ Sankta Johano kaj la Prediko sur la Monto en lingvoj Esperanta kaj Portugala. Eld. Federação Espírita Brasileira, Rio de Janeiro, 1946?
„Represoj el la Biblio, kun Portugala teksto en paralela kolumno. Espereble ĝi tre utilos al la Brazila Esperantistaro.”
Eŭropo Unuigita. N° 1. (Skizo de praktika programo pacifista). Teksto Esperanta-Franca. Verkita kaj eldonita de V. Zielinski, Konstantinopolo. 32 paĝoj 14 X 22 cm.
„Plej priatentinda studo pri la nune tiom diskutata problemo de la universala pacigo de la homaro. La aŭtoro ne forgesas la potencon de la lingva pacigilo, kaj dediĉas al Esperanto gravan rolon en la praktikado de la de li proponitaj principoj. La libreto ankaŭ enhavas projekton de mallonga sed klara regularo de la celata Proksimorienta Paca Asocio”
Helmut Arntz. Faktoj pri Germanujo. Eld. Franz Steiner Verlag, Kolonio, 1958.
„Ĝi estas la libro kiun la Germana Federacia Registaro disdonis senpage al la partoprenantoj de la universala kongreso en Mainz: kaj kiu ĝi nun disponigas al la Fremdlandaj esperantistoj por la prezo de nur unu respondkupono! Vera donaco! Ĝi estas tre interesa kaj tre bela. Tute kompreneble ĝi prenas starpunkton kontraŭ la reĝimo en Orienta Germanujo kaj konsideras fakte kiel Orientan Germanujon la parton kiu troviĝas nun en la Pola ŝtato. Lingvo bona kaj klara. Sed ni ne povas allasi la vorton dojeno: dekano estas la ĝusta vorto. Kara
legant(in)o, rapidu havigi al vi tiun riĉan fonton de dokumentado.”
„La nova eldono de tiu informilo pri la nuntempa Germanlande estas detala ekspozicio de ĉiuj pecoj kaj porcioj kiuj entute formas la tutan nacion, kun institucioj, registaro, formo de vivo, kaj popola evoluado. Kiel ĉiuj germanaj libroj, la aspekto estas serioze eleganta kun klaraj fotoj kaj originalaj desegnoj.
La enhavo pritraktas la antikvan historion de la lando pasante tra la mezepoko ĝis la modema tempo, kie reliefiĝas la gravaj krizoj kiuj skuis ne nur tiu ŝtato, sed la tutan mondon.
Estas rimarkindaj la atingoj kaj alta nivelo de disvolviĝo, en la kampo de la
scienco, arto, kun biografioj de muzikistoj kaj verkistoj; same kiel en la sperta fako, kie oni vidas la progresojn atingitajn de la nova generacio.
Finfine oni klare vidas la plibonigojn akiritajn lasta tempe per konstanta laborado kaj persistemo. Potenca ekonomio, aktiva vigla komerco kaj industrio, alta kulturnivele kaj agrablaj vivkondiĉoj por la civitanoj. Estas preskaŭ neeble priskribi detale la tutan interesan informadon. Tial kiu deziru sin informi pri la moderna vivo en tiu lando legu «Faktojn pri Germanujo»”
Faktoj pri Norvegujo tradukis Hans Amund Rosbach. Eld. Chr. Schibsteds Forlag, Oslo, 1953(?)
„Jen tre interesa libreto, ĝemela frato de tiu titolita «Faktoj pri Danlando». Ĝi estas Esperanta eldono de oficiala informbroŝuro, pri la norvega lando, aperinta jam en pluraj lingvoj. Eldonita de Chr. Schibsteds Forlag kaj la plej granda norvega taggazeto Aftenposten, en kunlaboro kun Norvega Esperantista Ligo, ĝi ricevis subvencion de la norvega departemento por la ekstero. Koncize, sed abunde, la libreto donas konkretajn kaj objektivajn informojn pri la bela lando de la fjordoj, kiu certe interesos al ĉiuj esperantistoj. La nomo de la tradukinto, S-ro H. A. Rosbach, konata aŭtoro de «Bagatelaro», estas bona garantio pri lingvoperfakteco. Miaopinie, estus tre interese eldoni similajn libretojn pri aliaj landoj, kiuj konstigus belan kolekton.”
La Fermo kaj Sekigo de la Suda Maro. Eld. Nederlanda Ĝenerala Fremdultrafika Asocio , Hago, 1938(?)
„Rimarkinda raporto pri la konstruo de digo, kiu en majo 1932 fine fermis la sudan parton de la Suda Maro (Zuider Zee), kiu fariĝis pro tio akvo enlanda, aldonis 794 al la surfaco de Nederlando, kaj donos kultivlaboron al 300,000 homoj. Sendube unu el la plej interesaj kaj rimarkindaj inĝenieraj laboroj iam plenumitaj. La rakonto estas unika, klare prezentita, kaj belege ilustrita per 33 bildoj elaeraj. Ni varme rekomendas, ke oni ĝin akiru.”
„La enhavo rekondukas nin al la unua periodo de la reformaco (tiel), kiam la protestantoj suferis pro gravaj kaj teruraj persekutoj ofte finigantaj sur la brulŝtipo. Ĝenerale la lingvo estas bona, kvankam kelkaj gramatikaj eraroj ne mankas. Ekz. pago 2: li edzigis sencerbulinon tian, KIA vi. (kiel), paĝo 3: Neniam mi vidis lin kolerantan (koleranta) konduki ĝis bona fino (al); paĝo 6: ĝis ĵeti nin (prepozicio antaŭ infinitivo).”
T. Horvath, Pŭl Korcsmŭros. La filoj de l’ŝtonkora homo, trad Vilmos Benczik. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest (1978), 60 p.
Bildstria libro bazita en samnoma romano de Mór Jókai (1825—1904).
„Mór Jókai (1825—1904) estas granda romanisto de la lastjarcenta Hungario. Li verkis pli ol cent librojn, ties temoj
li ĉerpis el la heroaj eventoj de la revolucio kaj liberecbataloj de la jaroj 1848/1849, kaj la tielnomata «reformepoko" inter 1825 kaj 1848.
"La filoj de l’ŝtonkora homo" aperis 1869, du jardekojn post la malvenko de la liberecbatalo. Ĝi estas deviga legaĵo en la antaŭlasta klaso de la hungaraj bazlernejoj, ĝi estas tradukita en ok lingvojn kaj plurfoje filmigita.
HEA prezentas al eksterlanda legantaro la skeleton de la ampleksa verko en formo de bildrakonto. Vilmos Benczik
esperantigis la tekstojn de T. Horvath kiuj akompanas la desegnaĵojn de Pŭl Korcsmŭros.
Estas provo apliki la en multaj landoj popularan formon de bildrakontoj kaj liveri facilan, intereskaptan legaĵon ankaŭ por komencantoj.
Rakontiĝas la aventura historio de la tri fratoj Baradlay kiuj diversmaniere kaj diversloke partoprenis la revolucion 1848. Eĉ tiu mallonga bildrakonto kun malmultvorta teksto prezentas mozaikon de aventuro, politiko, heroismo, sed ankaŭ amo, malico, humoro.
Eble la bildrakonto instigas al legado de la nacilingvaj tradukoj de verkoj de Mor Jokai, kiuj helpas al eksterlandanoj pli bone kompreni hungarojn. Tio estis unu el la motivoj kiuj instigis. HEA-n eldoni tiun-ĉi libreton.”
Theodora Wilson Wilson. la fina batalilo (Hellito aŭ...) Vizio. Trad. anonima. Eld. C. W. Daniel Ltd., London, 1916(?) 172 paĝoj.
„Jen libro interesa por ĉiu samideano. Oni sentas, ke la aŭtorino ĝin verkis el plena koro. Kortuŝita de. la teruraĵoj de la Milito, inspirita verki libron, kiu prezentos la faktojn al la ĝenerala nescianta publiko, ŝi esperas, ke la publiko, siavice, kortuŝiĝos kaj inspiriĝos forte militi kontraŭ la milito. Neniu homamanto povas legi la malgajigajn paĝojn ne pensante: “ Efektive tiuj veraĵoj devus esti konataj de ĉiuj, kaj precipe de la nepensemuloj, kiuj avide sekvas la politikajn
kaj ĵurnalistajn alvokojn kaj blinde kredas la troigojn kaj falsdirojn de la ĉieaj militemuloj.”
En Ĉapitro VII, kie soldatoj parolas en vagonaro en Ĉapitro X, kie flegistino kaj alia virino malkaŝas siajn korsentojn, en Ĉapitro XVII, kie la “ homamaso ” montras sian timon kaj brutan forton,en Ĉapitro XXVI, kie vundita oficiro kaj pastro ortodoksa interŝanĝas siajn opiniojn pri “Dio de Bataloj,” kaj en aliaj, oni facile konstatas, ke la verkintino profunde konas la homan karakteron. Tute trafeŝi prezentas bildon post bildo de la Granda Milito, sed me, kiel la populara kinematografo ilin prezentas. Efektive la libro dividiĝas en 33 Ĉapitrojn, kaj preskaŭ ĉiun oni povas legi kiel apartan rakonton. Tamen la tuta ĉapitraro prezentas unu historion pli malpli bone kunligitan. Al la recenzisto ŝajnas, ke eble la libro mem estus pli grava kaj pli efika, se ĝi enhavus malpli da fantaziaj Ĉapitroj, kaj simple prezentus la krudajn faktojn kiel ili estas, lasante al la imago de ĉiu religiulo aŭ nereligiulo la eltrovon de la vera kaŭzo de la tragediaj tagoj, kiujn ni nun travivas, Pri la esperanta stilo, al la recenzisto malmulto ŝajnis kritikinda. Vortoj kiel “mesaĝo,” “murdi”, “mis-kompreni,” “ perpleksi,” kaj “ kunsorti” ne estas troveblaj, certe, en la ĝisnunaj vortaroj. Iliaj advokatoj pretendas bezonon de tiaj vortoj, kaj, cetere, ĉiam estas permesite al verkistoj la provuzadon de tiaj novaj vortoj. Tamen estus bone aldoni ĉiam moton pri la provvorto, kiel, efektive, oni faris pri unu el la supraj vortoj. (Vidu p. 77). Oni rimarkas: “ Ĉio por kiu, p. 12, kaj “ ĉio por kio,” p. 18. La unua, kredeble, estas preseraro. Malofte eraroj de stilo enestas la libron, sed eble “ kaptante la punkton,” p. 21 ne estas klara al alilanduloj; kaj pli bona ol “ rediris,” lasta linio, p. 24, estus “ respondis.” Aliflanke, oni povas rekomendi al ĉiu studanto de Esperanto la legadon de tia bone kaj lerte tradukita verko.”
La Franca Linio. La Linio, kiu fortranĉas la angulon Plymouth al Novjorko en malpli ol ses tagoj. Eld. Compagnie Generale Transatlantique, Ltd., Londono, 1926 (?), 8 pĝ.
„Jen kolekto de bonhumoraj skeĉoj kaj ludoj tre adekvataj por vivigi nian lingvon en la kluboj. La libreto estas tre bonvena pro la spriteco kaj facila ludeblo de sia enhavo. Mi citu la skeĉojn “La kudrilo", ludebla de kvar aktoroj; “Egal-Rajto", "Fatamorgano" kaj "Kion vi diras?" ludeblaj de du kaj "La Porko” ludebla de tri. Kio pli bona ol praktikadi amuze? La preso esta s tre klara, mi trovis nur tri preserarojn, kiujn mi citas por eviti miskomprenon: p. 5, orelon ilin (: ili); p. 8 foriros (: foriras); viziko (veziko ) . La lingvo estas korekta. Tamen... bedaŭrinde la uzo de: TIOM tiom malgaja, tiom granda, tiom malĝentila (paĝ. 18, 20, 22) kontraŭ la tradicia kaj pli flua TIEL. ATA "Li povas e sti savATa". AT kiel AS esprimas absolute neperfektan agon, dum la frazo citita celas perfektecon, do savITa (p. 25). A kun la pasiva gerundio. "Veni nerazita” anstataŭ nerazite. AS Por subjunktiveco: “ke la sinjorino estas zorge vestita ” anstataŭ estu. Miaj atentigoj ne iras nur al la simpatia libreto "Gajaj Klubvesperoj”, sedal ĉiu , kiu uzas la lingvon diverĝe, neunuece.”
Geodezia fakterminaro en ses lingvoj. Eld. Budapesti Geodeziaj es Terkepeszeti Vallalat, Budapeŝto, en kvar volumenoj: 1976/1980/1981. En la angla, Esperanto, franca, germana, hungara kaj rusa.
George Williams. Skizo de la vivo de la fondinto de la Kristana Asocio de Junaj Viroj okaze de la centjarfesto de lia naskigo. Eld. Tutmonda Komitato de la K. A. de J. V., Ĝenevo, 1921.
„Traduko laŭ la franca resumo de Th. Geisendorf de la angla verko «The Life of Sir George Williams». — La esperanta stilo kaj lingvo de tiu libro estas bonegaj. Entute tiu eldonaĵo estas tre interesa dokumento”
Germana Demokratia Respubliko. Bildoj kaj faktoj. Eldonis:
Verlag Zeit im Bild, Dresden, 256 paĝoj.
„Okaze de la 20-a jubileo de GDR, la orienta germana ŝtato eldonis tiun libron, en bela tipografia aranĝo kaj kun abundaj kolorfotoj kaj grafikaĵoj. GDR rangas inter la dek unuaj industriaj potencoj de la mondo, kaj la libro, per trarigardo super la aspektoj historia, kultura, ekonomika kaj socia de la lando, informas pri la kialo de ĝia solida pozicio.
La lingvo estas ĝenerale korekta kaj flue legebla, sed en eventuala dua eldono devus malaperi la paralela uzo de “ko-ekzisti” (nerekomendinda) kaj "kunekzisti”, kaj ankaŭ aliaj ne multaj malglataĵoj. Gratulojn al la orientgermanaj esperantistoj pro la konscienca laboro plenumita.”
Pastro Joaĥim. La Granda Reĝo. Eld. Sekvetariejo de la Surtronigo de la S. Koro de Jesuo, Ginneken, 1936(?), 22 pĝ.
„Alvoko al la honorigo de bildo de la Koro de Jesuo en Romkatolikaj hejmoj, kaj historio de tiucela movado. Lingve sufiĉe bona, sed ne perfekta. Ĉu necesas devocio, supremacia Preferinda estas Jesuo, ol Jezuo.”
Gravuras e Vocabularios para o Ensino do Esperanto. Eld. Liga Esperantista Brasileira, Rio de Janeiro, 1941(?)
„En ĉi tiu volumeto ni vidas serion de 21 bildopaĝoj, kiuj prezentas objektojn el la ĉiutaga vivo. Sur ĉiu paĝo troviĝas plimalpli 50 Esperantaj terminoj, nomantaj la objektojn desegnitajn: entute la libro enhavas la nomojn de preskaŭ 1000 objektoj. Pri la Esperanta teksto respondas S-ro S. Couto Fernandes [tiel], kaj (kiel oni atendus ĉe tia eminenta samideano) ĝi estas tute laŭdinda.
Unu-du nekutimaj terminoj estas persieno (Venetian shutter) (kp. ĵaluzio, Venetian blind); kaj babasuarbo, karnaubarbo (nomoj de lokaj arboj, kies signifon ni ne eltrovis). La Union Jack estas standardo Brita, ne sole Angla. Anstataŭ golfio aŭ gaŭfo (eksperimentaj nomoj ne plu uzataj) oni nun ordinare nomas la ludon golfo.
Diversloke la bildoj estas iom tro malgrandaj aŭ malklaraj por facila distingo. Sed por 130 milreis la kursestro povas ricevi de la eldonejo la kolekton “A”, kun la samaj bildoj grandformataj por montro surmure: tio tre faciligus la instruadon.”
„Malgraŭ la sanga batalado, kiu jam de 25 jaroj ŝtormas tra Vjetnamio, la
ĝenerala instruado disvolviĝas en vere mirigaj proporcioj, se konsideri kiom da obstakloj kaj handikapoj devas superi militanta popolo. Ĉi tiu libro bone prilumas la nunan situacion en la kampo de la edukado en V. D. R., faras rivelajn kom parojn kun la panoramo de pasintaj tempoj kaj projektas kun fido kaj optimismo por la futuro. Leginda libro, kies klara, simpla lingvo estas kroma logaĵo.”
„Tre efike redaktita broŝuro en angla lingvo. Ĝi enhavas klarigon de la tuta programo de la ligo Eklezia, kiu konsistas el: Enkonduki Esperanton en la servo de la religio, Pliigi la Influon de l'Eklezio per Esperanto, Favorigi la literaturon de la internacia lingvo.”
„Esp-Germana kaj German-Esperanta poŝvortaro; klare presita, oportuna formato. Kun plenaj listoj de nomoj geografiaj kaj personaj, kaj interesa kaj utila enciklopedieto de la Esperanta movado.
Bedaŭrinde la vortaro multe tro facile enlasas vortojn senutilajn kaj dubindajn. Ŝanĝo, ekzemple, de fugo al fugeo, aŭ de vipuro al vipero, estas neakceptebla. Komuti kaj ŝalti, gracila kaj svelta, niti kaj vinkti, MET kaj CET, baraktas kune por ekzisto. Ŝajne oni celis kolekti multajnrenkonteblajn formojn senkribre, lasante la lolon kaj la tritikon kreski kune. Tio utilas pli al la leganto de nia gazetaro, ol al la lernanto bezonanta
gvidon. Malgraŭ la amaso da novaj vortoj, mankas heĝo!”
Hebrea progreso en Palestino. Prezentita al la XVII-a Tutmonda Kongreso de Esperanto en Ĝenevo en Aŭgusto 1925. Centra Cionista Organizaĵo, Londono, 1925.
„Hibakeoj en Esperanto nomiĝas la vunditoj kaj domaĝitaj de la jeto de atombomboj far Usono sur Hiroŝimon kaj Nagasakion. La Japana Federacio de la organizaĵoj de A- kaj H-bomboj suferitoj (The Japan Confederation of A- and H-Bomb Sufferiers Organization) eldonis 3-lingvan (Esperanta, angla, itala) riĉe kaj ja terure ilustritan kajeron pri la detruitaj Hiroŝimo kaj Nagasaki kaj pri ties mortbruligitaj aŭ ankoraŭ vivantaj viktimoj. Ege emociiga broŝuro, kiu helpu al ankoraŭ pli aktiva kontraŭstaro al la usona minaco de "unua nuklea bato". Ni represas parton de la broŝuro.
„Kial estis uzita la atombombo?
Meze de 1945 Japanio jam perdis ĉiom da maraj kaj aeraj armefortoj, kaj preskaŭ restis sen militpovo por daŭrigi la batalon. En
februado interkonsento estis farita inter la aliancanoj en Jalta, ke Sovetunio partoprenu la militon kontraŭ Japanio en Siberiu [tiel] komence de aŭgusto, ĝis tri monatojn post la malvenko de nazia Germanio. La uzo de la atombomboj fare de Usono fakte ne estis "por mallongigi la agonion de milito, por savi milojn kaj milojn da vivoj . . ." (la prezidento Truman), sed "por havigi al si politikan avantaĝon en la usona postmilita strategio kontraŭ Sovetunio" (la milita sekretarioStimson).
Troviĝis ankaŭ alia kaŝita celo, nome, por esplori la povon de la atombombo pretige por la plua uzo de nukleoj armiloj en la
estonteco. Jen kial ambaŭ urboj estis elektitaj kiel celobjektoj por fari eksperimenton sur la vivantaj korpoj. Pro tio Usono rigardis la damaĝon milita sekreto kaj rifuzis helpi la hibakŝojn malgraŭ propono farita de Internacia Ruĝa Kruco. Usono perforte venigis multe da hibakŝoj al militaj hospitaloj en Hiroŝima kaj Nagasaki, kie ili prenis specimenojn de ilia sango kaj fortranĉis la afektitajn partojn de iliaj malfortiĝintaj korpoj por patologia esplorado, traktante la viktimojn kiel "kobajojn", sed ili donis al ĉi tiuj nenian medicinan traktadon.
Hibakŝoj alvokas por la neniigo de nukleaj armiloj.
En 1954, kiam Usono faradis eksperimentojn de hidrogenaj bomboj en la atolo Bikini, la telekomunika funkciulo de Japana fiŝista ŝipo, aganta en Pacifika Oceano, mortis pro la radioaktiveco el la "polvo de morto" kiu falis sur la ŝipon. Tio vekis fortan indignon en larĝa gamo de japana popolo, kaj la movado kontraŭ A- kaj H-bomboj disvastiĝis tra la tuta lando. Kuraĝigite de la Unua Monda Konferenco kontraŭ A -kaj H-bomboj en Hiroŝima en 1955, la neglektitaj hibakŝoj unuigis sin kaj formis Hidankyo [tiel] (Federacio de Asocioj de Viktimoj de Atom- kaj Hidrogenbomboj) la sekvantan jaron. Ekde tiam la hibakŝoj persistis en aktivadoj ĝis nun, postulante la kompletan malpermeson de nukleaj armiloj, kaj postulante de la registaro efektivigon de nova leĝo por la helpo al hibokŝoj. Subtenate de multe da civitanaj organizoj, Hidankyo, klopodas kolekti 20 milionojn da subskriboj por postuli la starigon de leĝo por helpi la hibakŝojn, kaj ĝi preparas sendi delegitaron eksterlandon por dissemi la veron, kaj denunci la krimecon de la atorm-bombado pri Hiroŝima kaj Nagasaki." La broŝuro ankaŭ ekzistas unu lingva.”
Hiroŝima-Nagasaki. Bilda Dokumento pri la Atombombado. Eld. Eldon-Komitato por Hirosima-Nagasaki, 1978.
„„Estis mateno agrable serena; oni antaŭvidis ardan varmegon kun la koruso de cikadoj kiel kutime en somero.
Hiroŝima, la 6an de aŭgusto 1945, je la 8a horo, 15 minutoj.
Matennebulo jam forpasis sub la intensa sunbrilo, kiu ankaŭ tiutage aŭguris tipan somertagon kun varmego.
Nagasaki, la 9an de aŭgusto 1945, je la 11-a horo, 2 minutoj.
Jen la fatalaj momentoj, kiam du atombomboj de la usona armeo, urania kaj la alia plutonia, unuafoje uzitaj en milito, atakis la du urbojn. Ili pereigis 130 000 — 140 000 homojn en Hiroŝima kaj 60 000 — 70 000 en Nagasaki“.
Aperis 1979 en Japanio libro pri la sekvoj de la unua atombombado. „Hiroŝima — Nagasaki. Bilda Dokumento pri la Atombombado“. La ampleksa 350-paĝa librego entenas 390 fotojn kolorajn kan nekolorajn, kiuj estas faritaj horojn post la bombado aŭ jarojn poste (ĉar atombomba malsano ankoraŭ hodiaŭ rabadas vivon de travivintoj) kaj 93 kolorajn bildojn, kiuj estas desegnitaj surloke aŭ pentritaj de la bombitoj („hibakŝoj“) mem.
Entute oni elektis tre zorge el materialo de pli ol 4000 fotoj kaj 2500 desenaĵoj. Multaj fotoj nur lastatempe estas disponigitaj de la usona mararmeo. Preskaŭ ĉiuj fotoj estas faritaj rekte de la originalaj kliŝoj de la posedantoj. La libro estas verŝajne unika en la mondo. La eldonadon de la libro ebligis per sia mono 15 000 japanaj civitanoj, kiuj formas la bazon por la „Komitato de Japanaj Civitanoj por sendi Donacajn Kopiojn de Bilda Dokumento de la Atombombado al Niaj Infanoj kaj Kolegaj Homoj en la Mondo“.
Ĝis nun aperis eldonoj en la japana, angla, hispana lingvoj kaj en Esperanto.
Dum la somero 1979 delegitaro de tiu-ĉi komitato traveturis kelkajn eŭropajn landojn kaj ankaŭ, fine de aŭgusto, estis gastoj de la „Packonsilantaro de GDR“, por transdoni la librojn al la reprezentantoj de GDR. Du reprezentantoj de la Japana Pacdefenda Esperantista Asocio (la japana MEM-sekcio), nome Kimiaki Kurita kaj Ikuo Senga, kiuj apartenis al la delegitaro, transdonis ekzemplerojn de la esperantolingva eldono al la prezidanto de Centra Laborrondo Esperanto, Rudolf Hahlbohm.
Tiom pri la faktoj. Nun iom pri la fono de la verko. Ni legas: „Kiel eble plej frua efektivigo de la kompleta abolicio de nukleaj armiloj kaj de la plena malpermeso de atom- kaj hidrogenbomboj — tion forte aspiras ĉiuj homoj en la mondo. Ni devas nepre komuniki al la sekvantaj generacioj kaj al ĉiuj homoj en la mondo la neniam ripetendan tragedion de Hiroŝima kaj Nagasaki. Tiu arda deziro kovis kaj naskis tiun ĉi libron. La projekto startis per ideo hazarde ekhavita.
En iu mezlernejo en Gubernio Hiroŝima la lernantoj regule sendadis al aliaj mezlernejoj en la lando lernomaterialojn pri la atombombado, kiujn ili ricevis de siaj instruistoj kaj gepatroj. El tio sekvis, ke en iuj lemejo) oni ekhavis lecionojn pri la atombombado, kaj ke naskiĝis kontakto inter la geknaboj jen per korespondo jen per rekta renkontiĝo.
Cu do ne eblos fari la samon adrese al la tutmondaj popoloj? Tio estis la ideo trafinta unu patron, kiu vizitis Hiroŝimon kune kun siaj infanoj kaj estis forte impresita de la valora agado de la geknaboj. Li tuj parolis al siaj amikojj pri la sugesto, kaj tiel komenciĝis la tuta afero.“
Kion diri pri la fotoj mem? Ili estas tiom teruraj kaj animskuaj, ke apenaŭ sufiĉas la homa lingvo sin esprimi. Tro malmultaj ja scias pri tio, kio okazis 1945 al tiuj du urboj. Gi estas la infero laŭ ĉiuj eblaj variantoj de imago-povo. Se oni trafoliumis la libron, oni ekkomprenos, kio atendos la mondon, se oni ne sukcesas bridi la militpreparantojn.
Por ke la libro ankaŭ aperu en Esperanto, esperantistoj-subtenantoj el Japanio fondis apartan asocion por akceli la eldonadon. Deko da esperantistoj tradukis la tekston sub la kontrolo de Konisi gaku.
Povas okazi, ke japana esperantisto donacos tiun verkon al sia eksterlanda amiko. Tiam tiu nepre sendu sian impreson al„Hiroŝima-Nagasaki osekaj e okuru esperanto no kai“ ĉe Japana Esperanto-Instituo, Wasedamati 12-3, Siuzyuku-ku, Tokio, 162 Japanio. La libro estas forta kaj siaspece unika alvoko al la homaro, ĉion entrepreni por ke finfine ekhaltu la vetarmado, venu la plena kaj senkondiĉa malarmado kaj estu sekurigita la paco. En tiu strebado la esperantistoj de GDR estas plene je la flanko de la japana civitana komitato.”
Nia paca sekcio streĉas forton, kiel eble plej multe helpi en la batalo por forigi nukleajn armilojn. En tiu klopodo tre helpis al ni japanaj pacamikoj, kiuj donace sendis al ni fotoalbumojn "Hiroŝima — Nagasaki", bilda dokumento pri la atombombado. Tiu donaco instigis nin, sendi al ĉiuj rondetoj alvokan leteron, ke ili organizu inter esperantistoj prelegojn pri la nuklea danĝero kaj ke ili uzu la libron kiel dokumenton de teruraj postsekvoj. Paroladoj estis organizitaj ne nur inter esperantistoj, sed la albumoj estis pruntitaj al diversaj societaj organizaĵoj, kie diskutoj havis tre bonan rezulton. Ĝis hodiaŭ jam estis organizitaj prelegoj en 56 lokoj de Ĉeĥoslovakio kaj konstante venas postuloj pri la prunto de tiu ĉi unika libro. Laŭdinda fakto estas, ke la rondetoj en Trebiĉ preparis enkondukan skriban prelegon por ĉiuj. De plua rondeto estis la prelego surbendigita. Aliaj aktivuloj preparis diapozitivojn, lauj vagas kun la libro. Alia rondeto preparis mallongan filmon pri diskuto, kiun instigis trarigardo de la bildoj. Kelkaj kluboj sukesis pri prelego publiki artikolojn en tagaj gazetoj. Unu aktivulo fondis
kronikon de eldiroj, kie ĉiu trarigardante povas skribi sian impreson pri la libro. La libro estis ankaŭ uzita por instruado en alta lernejo en studobjekto „radio�aktiveco **. Ni kredas, ke pluaj rondetoj ankaŭ disvolvos novajn metodojn kaj manierojn por la plej efika eluzo de la bilda dokumento. Mi volas esprimi sinceran dankon al la japanaj pacamikoj, kiuj donis per la eldono de libro decidan paŝon...”
Herbert Runham Brown. Hispanujo-Elvoko al la Pacifismo. Eld. la aŭtoro, Enfield, 1937(?)
„Interese kaj klare prezentas la vidpunkton de la absolutista militrifuzanto pri la nuna situacio en Hispanio, kaj la problemoj naciaj kaj personaj (ekz., “Se mi estus en Hispanujo!”) kiujn ĝi levas. Lingve bonega.”
Francisco Javier Sánchez Cantón. Hispanujo. Eld. Reĝa Delegito por Turismo kaj Artkulturo, Madrido, 1926.
„Ĉi tiu bela libro estas havebla senpage de ĉiu Esperanta grupo aŭ Asocio por sia Biblioteko, per peto pri tio al la Reĝa Delegito por Turismo, Romantika Muzeo, Strato S. Mateo, Madrid, per ilustrita poŝtkarto kiel eble plej bele kaj esperante verkita; kaj prefere kun la stampo de la grupo aŭ asocio.”
"Historio pri la Skismo en la Laborista Esperanto-Movado. Dokumentaro, — kiu montras la kaŭzojn kaj respondecojn, kaj preparas la bazon por unueca agado." Eld. SAT, Parizo, 1935(?)
„Ĉi tiun broŝuron nepre devas legi ĉiu, kiu interesiĝas pri la laborista Esperanto-movado. Laŭ la antaŭparolo, la kompilintoj “klopodis paroligi nur faktojn, dokumentojn”, kaj ĝia ĉefa valoro estas la interesa kolekto da gazet-artikoloj, leteroj, k.t.p., pri la evoluo de Sennacieca Asocio Tutmonda, la agado de la komunista opozicio, la transpag-malpermeso rilate al la SATmono en Moskvo, kaj la fondo de nova Internacio — I.P.E. Kompreneble, la komentoj ne pretendas senpartiecon, kaj la “alia flanko” vidas la aferon de mala vidpunkto (vidu, ekz., Sur Posteno, Jan., 1935). Sed ĉu oni konsentas aŭ ne, oni ne povas ignori la verketon.”
Homaranismo en praktiko: Projekto kaj opinioj pri la Domo de Homamo. La plej grandiosa entrepreno en Esperantujo. Eld. Oomoto Internacia, Parizo, 1932(?)
Gunnar Furhanimar. La Homo, kiun Milionoj aŭskultas (Stanley Jones kaj Lia Mesaĝo). Eld. Kristana Eldonejo, Stockholm, 1946?
„Jen biografieto, kun portreto, de Stanley Jones: homo, kiu eble pli multe ol iu ajn alia helpis interpreti la Kristanismon al Hindujo, kaj Hindujon al la Okcidento. Ni legas pri Ha laboro kiel Kristana evangeliisto ĉe hinduoj, islamanoj, ateistoj, komunistoj, kaj teozofoj; per prelegoj, diskutado, seminario, kaj alimaniere; lia vojaĝado en Hindujo, ĉinujo, Aŭstralazio, Usono, Sudameriko; la argumentoj de oponantoj; renkontoj kun Gandhi kaj aliaj eminentuloj; liaj laborprincipoj; lia sinteno pri multe da aktualaj kaj gravaj demandoj.
Ofta malhelpo estas la fia vivo de Eŭropanoj nekristanaj. En iu urbo (ni legas) du Eŭropanoj duelis, kaj ambaŭ mortis. Bonkore la Hindoj enterigis ilin. Dezirante honori la mortintojn, la Hindoj decidis post pripenso, ke la mortintoj certe amos tion en la morto, kion ili amis en la vivo. Do sur la tombon la Hindoj metis cigarskatolon kaj brandobotelon!
En la dua parto iom ĝenas ofta ripeto de “ Jones diras . . . , Jones opinias . . . ”. Tamen oni tute ne celas prezenti iun teologion aparte Jones’an, sed nur resumi la esencon de liaj “ok gravaj verkoj" (Kial ne listigi ilin?) —verkoj mondfamaj,
vaste legataj, kaj tradukitaj multlingven. Efektive la paĝoj estas pensigaj kaj meditindaj, ĉu la leganto estas Kristano, aŭ ne.
Jen kaj jen troviĝas malofta preseraro (stranga petolaĵo de la presista diablo sur p. 97), aŭ esprimo lingve iomete kritikebla.
Sed ĉiuokaze, la verko ne pretendas esti literatura majstraĵo. Entute la stilo estas simpla, klara, kaj ĝenerale tre bona.
Anstataŭ kriplino, Filipona, Fidji, Nasaret, farizeo, balsamita, mi preferus kriplulino, Filipina, Nazaret, fariseo, balzamita (pli bone, ĉe nomo Biblia, uzi la formon Biblian). La Angla prononco de Jones estas ne Ĝons, sed Ĝoŭnz.”
Anh Duk. Hon Dat trad. Ngujen Minh Kinh; Ngujen MinhTung kaj Ngo Quy Toan. Hanoi: Fremdlingva Eldonejo, 1968. - 446 p.
„Laŭ la antaŭparolo de Tran Bach Dang, Prezidanto de la Konsilantaro de Verkistoj kaj Artistoj de Sud-Vjetnamio, tiu ĉi romano estas vivovera rakonto okazinta en la vilaĝeto Hon Dat, ĉirkaŭ la jaro 1961. Tie, pli ol mil soldatoj, ekipitaj per plej bonaj armiloj eĉ kun helpo de militŝipoj, devis rezigni sian batalon, post dektaga kolizio kontraŭ 19 gerilanoj, inter kiuj troviĝis du knaboj, deksepjara kaj dektrijara, tri virinoj kaj sepjara infanino.
Post la unua renkonto, kiam, interne de individuaj truoj en la tero, la gerilanoj surprize atakis la soldatojn sur la senŝirma kampo meze de rizejoj plagitaj de kamuflitaj foskaptiloj kien la soldatoj multnombre glitfalis, ili devis forkuri kaj rifuĝi en kaverno, de kie, dum la dektaga sieĝo, preskaŭ sen akvo kaj sen rizo, la gerilanoj kuraĝe defendis sin mortigante pli ol 100 soldatojn de la Vjetnama Respublika Armeo krom usonan konsilanton.
La tuta romano celas glorigi la fanatikan batalvolon de homoj serĉantaj la reunuiĝon de sia patrujo kaj la propran vojon al feliĉo, sen interveno de fremdaj potencoj devigantaj perforte la realigon de io, kio ofendas la sendependan spiriton de tiu suferanta popolo de herooj profitante samtempe la okazon por
politike propagandi.
Samkiel «Kun la defendantoj de Kon Ko», el la sama eldonejo, la romano, en flua lingvo, klare kaj senerare, laŭ stilo, foje estas korektebla la uzado de la prezenco anstataŭ la preterito en verbaj tempoj, eble influataj pro nacia esprimmaniero.”
„Enhavas plejparte ilustraĵojn (25), kiuj prezentas la belegajn hungarajn brodaĵojn en variaj modeloj. La broŝuro ĉefe interesos virinojn. Prezo ne estas indikita; verŝajne oni liveras la broŝuron senpage, propagande por la hungaraj
domindustriaj manlaboraĵoj”