NATO
interregistara milita alianco de Eŭropaj kaj Nord-Amerikaj ŝtatoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nord-Atlantika Traktat-Organizo (angle North Atlantic Treaty Organisation - NATO; france Organisation du traité de l'Atlantique nord - OTAN) estas interregistara internacia organizo por defenda kunlaboro, starigita en 1949, por subteni la Nord-Atlantikan Traktaton, subskribitan en Vaŝingtono la 4-an de aprilo 1949.
|
Ĉi tiu artikolo aŭ sekcio estas ĝisdatigenda en 2024. Svedio ĵus aliĝis al NATO hodiaŭ (la 7-an de marto). Bonvolu aldoni freŝajn novaĵojn por pli kompleta informo. |
NATO | |||||
---|---|---|---|---|---|
North Atlantic Treaty Organization | |||||
milita alianco • interregistara organizaĵo • internacia organizaĵo • plurlanda milita koalicio | |||||
Komenco | 4-a de aprilo 1949 vd | ||||
Geografia situo | 50° 52′ 47″ N, 4° 25′ 33″ O (mapo)50.8797954045044.4257673741676 | ||||
Lando(j) | Belgio vd | ||||
Sidejo | Bruselo | ||||
| |||||
Moto | Animus in consulendo liber | ||||
Fondinto(j) | Paul-Henri Spaak • Lester B. Pearson • Gustav Rasmussen • Robert Schuman • Bjarni Benediktsson • Carlo Sforza • Joseph Bech • Dirk Stikker • Halvard Lange • José Caeiro da Mata • Ernest Bevin • Dean Acheson vd | ||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Jens Stoltenberg • Anders Fogh Rasmussen • Jaap de Hoop Scheffer • Alessandro Minuto-Rizzo • George Robertson, Baron Robertson of Port Ellen • Javier Solana • Sergio Balanzino • Willy Claes • Sergio Balanzino • Manfred Wörner • Peter Carington, 6th Baron Carrington • Joseph Luns • Manlio Brosio • Dirk Stikker • Paul-Henri Spaak • Hastings Ismay, 1st Baron Ismay vd | ||||
Membro de | European Air Transport Command vd | ||||
Lingvoj | |||||
Filioj | NATO Response Force • NATO-Ukraine Council • Q123168752 vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Static War Headquarters Castlegate • Central Europe Pipeline System • DTCN L4 • Link 1 • West Star • NATO Headquarters • NORTHAG War Headquarters Cannerberg • Proto vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La kerna reguligo estas Artikolo 5, kiu tekstas:
|
Ĉi tiu reguligo havis la celon, ke se Sovetunio atakus la eŭropajn aliancanojn de Usono, tio estus traktata kiel atako kontraŭ Usono mem. Tamen, la timita soveta invado de Okcidenta Eŭropo neniam okazis. Anstataŭe, oni uzis tiun artikolon la unuan fojon dum la historio de la traktato la 12-an de septembro 2001, responde al la terorisma atako de la 11-a de septembro 2001. Kontraste al la Varsovia Kontrakto, kiu dissolviĝis tuj post la fino de la Malvarma milito, NATO ekzistas ĝis hodiaŭ.
La organizo konstituas sistemon de kolektiva defendo per kiu ties membroŝtatoj interkonsentas por reciproka defendo reage al atako fare de iu ajn ekstera partio. La sidejoj de NATO estas en Bruselo, Belgio, nome unu el la 31 membro-ŝtatoj tra Nordameriko kaj Eŭropo, el kiuj la plej nova, Finnlando, aliĝis en aprilo de 2023. Aldonaj 21 landoj partoprenas en la programo de NATO nome Partnereco por Paco, kaj 15 aliaj landoj partoprenas en instituciaj dialogaj programoj. La kombinita militista spezo de la membroj de NATO konstituas ĉirkaŭ 70% el la tutmonda totalo.[1] La spezo por defendo de membroj supozeble estas ĉirkaŭ 2% el Malneta enlanda produkto.[2]
NATO estis malmulte pli ol politika asocio ĝis la Korea Milito movigis la ŝtatojn membrojn de la organizo, kaj oni konstruis integritan militan strukturon sub la regado de du usonaj supremaj komandantoj. La transiro de la Malvarma Milito kondukis al rivaleco kun landoj de la Varsovia Pakto, kiu formiĝis en 1955. Kiel memdefendo kontraŭ la milita strukturo de NATO. Aperis ankaŭ duboj pri la forto de la rilatoj inter la eŭropaj ŝtatoj kaj Usono, kaj duboj pri la fidindeco de la defendo fare de NATO kontraŭ eventuala soveta invado — duboj kiuj kondukis al disvolvigo de Franca sendependa nuklearmila strukturo kaj al retiriĝo de Francio el la milita strukturo de NATO en 1966 dum 40 jaroj.
Nun la ĉefa funkcio de NATO estas milita kunlaborado inter membroŝtatoj. Post la malvarma milito kaj Atencoj de la 11-a de septembro 2001, NATO plifortigis funkcion de kontraŭterorisma kunlaborado inter membroŝtatoj.