La 22-a de novembro estas la 326-a tago de la jaro (la 327-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 39 tagoj restas.
Je la 22-a de novembro okazis, interalie:
- 498: Post morto de Anastazio la 2-a nova papo iĝis Simako, kaj Laurentius kontraŭpapo - la skismo daŭris ĝis 506
- 1220: Frederiko la 2-a kroniĝis kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1307: Papo Klemento la 5-a eldonis buleon Pastoralis Praeeminentiae en kiu li ordonis al kristanaj regantoj areston de templanoj kun konfisko de ilia havaĵo
- 1348: En Namysłów Kazimiro la Granda (kune kun princo de Świdnica Bolko la 2-a Mały) subskribis kun germana kaj ĉeĥa reĝo Karlo la 4-a polan-ĉeĥan pacon finantan la militon pri Silezio, komencitan de Johano de Luksemburgo
- 1497: Vasco da Gama ĉirkaŭnavigis Kabon de Bona Espero
- 1574: Malkovro de ĉilia arkipelago - Insularo Juan Fernández
- 1635: Nederlanda Orient-hinda Kompanio lanĉis tri-monatan reprezalian kampanjon kontraŭ aborigenoj de Tajvano
- 1655: Venko de pola armeo kaj de Krimea Ĥanlando kontraŭ rusa-kozaka armeo en batalo de Jezierna (nun en Ternopila provinco), kadre de pola-rusa milito (1654-1667)
- 1701: Slovenio: en Ljubljano estis fondita Slovena Filharmonio (kiel Academia Philharmonicorum)
- 1744: Pollando: reĝo Aŭgusto la 3-a konsentis ŝanĝi nomon de la urbo Lewartów al Lubartów
- 1824: Oni voĉdonis konstitucion de Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko
- 1858: Koloradio: urbo Denvero fondiĝis
- 1864: En Varsovio oni finis konstrui unuan ŝtalan ponton - la ponto de Kierbedź, kiu estis unu el la plej modernaj en Eŭropo
- 1869: Skotlando: surakvigo de tea velŝipo Cutty Sark
- 1894: Unua japana-ĉina milito: japana armeo konkeris Luŝun
- 1905: Ĉeĥa-germana interkonsento pri nacia setlado en Moravio - tiel nomata Moravia Pakto
- 1906: En la Rusia Imperio komenciĝis agrara reformo de Stolipin
- 1908: Albana alfabeto estas adoptita en Bitola
- 1910: Skipoj de tri brazilaj militŝipoj kaj pluraj pli malgrandaj ŝipoj ribelis kontraŭ ŝajna "sklaveco" praktikata en Brazila Mararmeo
- Unua Mondmilito
- 1914: Unua pli granda batalo de la milito apud Ipro finiĝis - perdoj de aliancanoj estis 126 mil personoj, germanaj perdoj 134 mil personoj (mortigitoj, vunditoj kaj perdiĝintoj)
- 1916: Sur Norda Maro sinkis post eniro al mino brita submarŝipo HMS E30 kun la tuta 31-persona skipo
- 1917: En Montrealo fondiĝis Nacia Hoke-Ligo
- 1918: Post la unua mondmilito francaj taĉmentoj aneksis Strasburgon
- 1918: Per dekreto de Józef Piłsudski estiĝis oficejo de Ŝtatestro, la plej supera reprezenta regopovo de Respubliko Pollando (la dekreto ekvalidis la 29-an de novembro 1918)
- 1919: Litovio: batalo de Radviliškis (distrikto Šiauliai) estis interrompita de la Interkonsenta Komisiono de Triopa Entento - Bermontianoj retiriĝis el la lando
- 1919: Dua Pola Respubliko: laŭ decido de pola registaro Universitato de Lvovo ricevis nomon de ĝia fondinto - pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro
- 1920: Pollando: Józef Piłsudski atribuis al urbo Lvovo Militan Ordenon Virtuti Militari pro ties heroa defendo kontraŭ ukrainoj en la jaroj 1918/1919
- 1922: Wilhelm Cuno iĝis regna kanceliero de Germanio
- 1936: BBC fariĝis unua televida dissendanto en la mondo kun provizo de regula servo
- 1938: Ĉeĥoslovakio atribuis aŭtonomecon al Karpata Rutenio
- 1938: Pola prezidento Ignacy Mościcki dekretis likvidi framasonajn asociojn
- Dua Mondmilito
- 1945: Unua libro pri Pipi Ŝtrumpolonga de sveda verkistino Astrid Lindgren estis eldonita
- 1946: En Zakopane oni anoncis verdiktojn pri kunlaboristaj aktivuloj de Goralenvolk – nazia-germana germaniga kampanjo en Podhale
- 1950: Monda Konsilio de Paco atribuis la Internacian Pacpremion al Nâzım Hikmet, Pablo Picasso, Pablo Neruda, Paul Robeson kaj Wanda Jakubowska
- 1951: Nacia himno de Srilanko oficialiĝis
- 1952: Stalinismo: en Pollando la registaro proklamis okaze de la festo de konstitucio en Pola Popola Respubliko (de la 22-a de julio) amnestion, kiu ekvalidis ekde la 1-a de decembro — oni liberigis 24 mil personojn
- 1956: La 16-a Somera Olimpiko komenciĝis en Melburno - plej malfrua en la historio
- 1960: Sovetunio: fabriko "Kommunar" lanĉis unuan serion de malgrandaj aŭtoj "Zaporoĵec" ZAZ-965
- 1963: Teksaso: en Dallas okazis atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy; Lyndon B. Johnson iĝis prezidento ĵurante en Air Force One, transportanta la korpon de Kennedy
- 1963: La dua albumo Kun the Beatles aperis
- 1967: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj rezoluciis postulante de Israelo retiriĝi de la terenoj de Palestino
- 1968: La blanka albumo de la brita rokgrupo The Beatles aperis
- 1969: Kostariko: Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj en San-Joseo
- 1971: Bangladeŝa Liberigo-Milito: barata armeo komencis liberigan militon favore al Bangladeŝo
- 1972: Prezidento Richard Nixon nuligis malpermeson por usonaj civitanoj vojaĝi al Ĉinio (post 22 jaroj)
- 1972: Vjetnama milito: Usono perdis unuan Boeing B-52 Stratofortress
- 1974: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj atribuis statuson de observanto al la Organizaĵo por Liberigo de Palestino
- 1975: Johano Karlo la 1-a proklamita de Kortesoj reĝo de Hispanio
- 1977: Unua komerca flugo de Concorde de Parizo al Novjorko
- 1977: Internacia Vegetarana Unuiĝo fiksis la 1-an de oktobro Monda Tago de Vegetarismo
- 1982: En Varsovio fondiĝis Kluboj de Aŭtonomeca Respubliko "Libereco - Justeco - Sendependeco"
- 1988: Kalifornio: usona strategia kaŝbombaviadilo Northrop Grumman B-2 Spirit unuafoje publike montrita en Palmdale
- 1989: Premiero de la usona filmo Reiro al la estonteco
- 1989: Maronita prezidento de Libano René Moawad estis murdita en Bejruto dum marŝo tra la urbo en solena procesio dum la Tago de Sendependeco
- 1990: Senkomunismigo: hungara urbo Tiszaújváros alprenis sian pli fruan la nunan nomon post Leninurbo
- 1990: Margaret Thatcher demisiis kiel ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando
- 1993: Enkonduko de nova valuto la armena dramo, kiu anstataŭigis rublon
- 1994: Varmaj gasoj de la vulkano Merapio en Javo mortigis 27 personojn
- 1995: Premiero de unua plenlonga usona filmo Toy Story, kreita en firmao Pixar per nur komputil-generita bildaro, okazis en teatroj en Usono
- 2000: Javier Pérez de Cuéllar iĝis ĉefministro de Peruo
- 2002: Beleco-konkurso
- En Niĝerio oni mortigis pli ol 100 homojn en atako celanta kandidatinojn al Miss World
- Niĝerio decidis okazigi la konkurson de Miss World en alia lando, pro la islama-kristana konflikto en kiu ne malpli ol 215 homoj estis mortigitaj
- 2003: Britio venkis Aŭstralion por gajni sian unuan Rugbean Mondan Pokalon
- 2004: Unua Komisiono Barroso komencis agadon
- 2004: Oranĝa Revolucio komencita: en Kievo okazis granda manifestacio de la 100 000 adeptoj de Viktor Juŝĉenko post anonco de lia malvenko en prezidenta balotado
- 2005: Angela Merkel iĝis federacia kanceliero
- 2005: Usona kompanio Microsoft lanĉis videoludilon Xbox 360
- 2006: Hungaria flugkompanio Malév ricevis oficialan inviton aliĝi al flugkompania alianco Oneworld
- 2007: Belorusio: blazono kaj flago de Minska regiono estis aprobitaj
- 2009: Rumanio: unuan raŭndon de la prezidantaj balotoj gajnis Mircea Geoana kaj Traian Basescu - 53,52% da voĉdonintoj
- 2012: Siria enlanda milito: ribelantoj konkeris post trisemajna sieĝo la urbon Al-Majadin
- 2012: Fantoma insulo: aŭstraliaj esploristoj malkovris, ke Sabloinsulo (Nov-Kaledonio), kvankam ĝi estas indikita sur diversaj mapoj, efektive ne ekzistas
- 2013: Monda Ŝaka Ĉampionumo: norvega ŝakisto Magnus Carlsen iĝis mondĉampiono pri ŝako venkante en Ĉenajo Viswanathan Anand el Barato
- 2015: Mauricio Macri gajnis prezidentan voĉdonon en Argentino
- 2015: Pollando: en Lublin estis inaŭgurita Centro de Kultur-Renkonto
- 2019: En Vilno okazis polaj-litovaj ŝtataj solenaĵoj kun amasa partopreno de belorusoj kadre de entombigo de 20 januaraj ribelantoj, batalintaj kontraŭ cara Rusio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: En Tombejo Powązki en Varsovio okazis solena reentombigo de Jan Łukasiewicz, pola filozofo, logikisto kaj ministro pri religiaj konfesioj kaj publika klerigado, kies restaĵoj revenis de Irlando
- 1428: Rikardo Neville, angla nobelo (m. 1471)
- 1458: Jacob Obrecht, flandra komponisto kaj kantisto (m. 1505)
- 1519: Johann Crato von Krafftheim, germana humanisto, kuracisto kaj teologo (m. 1585)
- 1602: Izabela de Burbono, reĝino de Hispanio kaj Portugalio (m. 1644)
- 1614: Hieronimo (la 3-a) Praetorius, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1629)
- 1635: Francis Willughby, angla ornitologo kaj iĥtiologo (m. 1672)
- 1643: René Robert Cavelier de La Salle, franca esploristo de Nordameriko (m. 1687)
- 1709: František Benda, ĉeĥa komponisto kaj violonvirtuozo (m. 1786)
- 1710: Wilhelm Friedemann Bach, germana komponisto (m. 1784)
- 1722: Hrihorij Skovoroda, ukraina poeto, filozofo kaj komponisto (m. 1794)
- 1766: Charlotte von Schiller, germana verkistino (m. 1826)
- 1767: Andreas Hofer, tirola nacia heroo, ekzekutita (m. 1810)
- 1771: José Saturnino da Costa Pereira, brazila inĝeniero, militisto kaj politikisto (m. 1851)
- 1787: Rasmus Rask, dana hindeŭropisto kaj poligloto, esploristo de praskandinava lingvo (m. 1832)
- 1796: Johann Gottlieb Benjamin Siegert, germana kuracisto kaj farmakologo
- 1812: Johanne Luise Heiberg, dana aktorino (m. 1890)
- 1816: Joseph Gasser, aŭstra skulptisto
- 1819: George Eliot, angla verkistino (m. 1880)
- 1835: Josef Mocker, ĉeĥa arkitekto kaj konstruisto-restaŭristo (m. 1899)
- 1850: Georg Dehio, germana historiisto kaj arthistoriisto (m. 1932)
- 1859: Cecil Sharp, angla muzikisto (m. 1924)
- 1861: Béla Kovácsy, hungara bestkuracisto, ekonomia verkisto kaj agrikulturisto (m. 1931)
- 1861: Ranavalona III, lasta reĝino de Madagaskaro (m. 1917)
- 1869: André Gide, franca Nobelpremiita verkisto kaj tradukisto (m. 1951)
- 1877: Endre Ady, hungara poeto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1919)
- 1881: József Révay, hungara verkisto, tradukisto, profesoro (m. 1970)
- 1882: Jenő Bugél, hungara ĵurnalisto, verkisto kaj redaktoro (m. 1933)
- 1890: Ferenc Fekehalmy-Czeydner, hungara generalkolonelo, militkrimulo (m. 1946)
- 1890: Charles de Gaulle, prezidento de Francio 1958-1969 (m. 1970)
- 1893: Lazar Kaganoviĉ, sovetia politikisto (m. 1991)
- 1901: Joaquín Rodrigo, hispana komponisto (m. 1999)
- 1902: Philippe Leclerc, marŝalo de Francio (m. 1947)
- 1909: Tadeusz Pleskaczyński, pola esperantisto, delegito de UEA (m. 1996)
- 1913: Benjamin Britten, angla operkomponisto (m. 1976)
- 1917: Andrew Huxley, brita fiziologo kaj biofizikisto (m. 2012)
- 1924: Josef Hradil, ĉeĥa kuracisto kaj esperantisto, redaktoro de "Sano", prilaborinto de medicinista terminaro por Universala Medicina Esperanto-Asocio, kontribuanto al la Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, honora membro de ĈEA (m. 2008)
- 1926: Éva Róna, rumania hungara ĵurnalistino kaj tradukistino
- 1928: László Labancz, rumania hungara pentristo, scenejdekoraciisto
- 1929: Gábor Görgey, hungara poeto, dramisto, ministro (m. 2022)
- 1929: Tibor Vesselényi, rumania hungara ekonomikisto
- 1931: Lajos Lőrincz, rumania hungara dancisto, koreografo (m. 2014)
- 1934: Zoltán Borbély, rumania hungara muzikredaktoro, muzikinstruisto
- 1939: János Németi, rumania hungara arkeologo, esploristo de Trakologia Instituto de Bukareŝto
- 1940: Andrzej Żuławski, pola filma reĝisoro, scenaristo, aktoro kaj verkisto (m. 2016)
- 1940: Jarl Hammarberg, sveda verkisto, bildartisto kaj esperantisto, rolanta kiel Martelmonto dum Arkones (m. 2019)
- 1950: László Lengyel, hungara ekonomikisto kaj politologo
- 1958: Jamie Lee Curtis, usona aktorino kaj verkistino de porinfanaj libroj
- 1959: Katalin Starmüller, rumania hungara scenejdekoracistino, kostumistino
- 1967: Boris Becker, germana tenisisto
- 1968: Rasmus Lerdorf, dana-kanada programisto, konata de PHP (Persona Hejma Paĝo/Hiperteksto-Preprocesoro), kontribuinta al Retservilo Apache
- 1968: Sabine Ladstätter, aŭstra arkeologino
- 1969: Marjane Satrapi, irana-franca aŭtorino de bildliteraturo, konata de aŭtobiografia komikso Persepolo, reĝisorino
- 1973: Chad Trujillo, usona astronomo kaj filozofo
- 1982: Steve Angello, sveda diskĵokeo
- 1984: Scarlett Johansson, usona aktorino
- 1419: Johano la 23-a, kontraŭpapo (n. ĉirkaŭ 1370)
- 1537: Pompeius Occo, germana-nederlanda entreprenisto kaj eldonisto
- 1603: Caspar Ratzenberger, germana botanikisto kaj medicinisto (n. 1533)
- 1617: Ahmed la 1-a, sultano de Otomana Imperio (n. 1590)
- 1634: Péter Alvinczi, hungara reformita predikisto, prireligia polemikisto (n. 1570)
- 1682: Johann Wilhelm Furchheim, germana violonisto kaj komponisto (n. ĉirkaŭ 1635)
- 1710: Bernardo Pasquini, itala komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (n. 1637)
- 1741: Johann Paul Kress, germana juristo kaj akademiano (n. 1677)
- 1774: Robert Clive, brita oficiro kaj koloniisto, kunkreinto de Brita Hindio, sinmortiginto (n. 1725)
- 1800: Salomon Maimon, juda filozofo-memlernanto, komentisto de Maimonido, okupiĝanta pri Immanuel Kant (n. 1753)
- 1813: Johann Christian Reil, germana kuracisto kaj pionira psikiatro (n. 1759)
- 1819: Dávid Baróti Szabó, hungara poeto (n. 1739)
- 1826: Antal Zach, hungara oficiro (n. 1747)
- 1827: Christoph von Keller, germana politikisto kaj juristo, prusia diplomato (n. 1757)
- 1847: Maciel Monteiro, brazila poeto, dramaturgo, kuracisto kaj diplomato (n. 1780)
- 1850: Lin Zexu, ĉina politikisto, konfuceisma sciencisto, konata de la konfisko de opio, kio kaŭzis la unuan militon pri ĝi (n. 1785)
- 1878: Ludwik Mierosławski, pola generalo, verkisto, poeto (n. 1814)
- 1878: Sándor Rózsa, hungara rabisto (n. 1813)
- 1880: James Craig Watson, kanada-usona astronomo (n. 1838)
- 1900: Arthur Sullivan, angla komponisto, muziksciencisto (n. 1842)
- 1907: Asaph Hall, usona astronomo (n. 1829)
- 1912: Otto Lessing, germana skulptisto (n. 1846)
- 1916: Jack London, usona verkisto (n. 1876)
- 1937: Fülöp Elek László, hungara-brita pentristo kaj altlerneja instruisto (n. 1869)
- 1940: Mato Kósyk, malsuprasoraba poeto (n. 1853)
- 1943: Pál Török, hungara profesoro kaj historiisto (n. 1885)
- 1944:
- 1956: Károly Bartha, hungara etnografo kaj ingvisto (n. 1889)
- 1959: Gérard Philipe, franca aktoro (n. 1922)
- 1963:
- 1966: Samu Szabó, hungara aktoro, reĝisoro, verkisto (n. 1903)
- 1967: Széffedin Sefket bej, verkisto, poeto, ĵurnalisto, kanttekstaŭtoro, libretisto, scenarlibretisto, filmreĝisoro, aktoro (n. 1913)
- 1979: Georg Fröschel, aŭstra verkisto, advokato, ĵurnalisto (n. 1891)
- 1980: Mae West, usona aktorino, kantistino, dramaturgo, scenaristo, komediisto, kaj seksa simbolo (n. 1893)
- 1981: Hans Adolf Krebs, germana Noblpremiita kuracisto kaj biokemiisto, konata de la ciklo de Krebs (n. 1900)
- 1988: Erich Fried, aŭstra verkisto kaj tradukisto (n. 1921)
- 1993: Anthony Burgess, angla verkisto (n. 1917)
- 2000: Emil Zátopek, ĉeĥa longdistanca kuristo (n. 1922)
- 2001: Norman Granz, usona ĵaz-entreprenisto, muzikproduktisto (n. 1918)
- 2007: Maurice Béjart, franca koregrafo (n. 1927)
- 2011: Danielle Mitterrand, unua damo de Francio (n. 1924)
- 2011: Georg Kreisler, aŭstra verkisto, komponisto kaj kabaredisto (n. 1922)
- 2011: Lynn Margulis, usona biologino esplorinta endosimbioton (n. 1938)
- 2013: Georges Lautner, franca filma reĝisoro (n. 1926)
- 2014: Maciej Popko, pola orientalisto, spertulo pri hitita lingvo okupiĝanta ĉefe pri Anatolio, tatristo (n. 1936)
- 2015: Kim Young-Sam, prezidento de Sud-Koreio (n. 1927)
- 2017: Jon Hendricks, usona ĵazkantisto, poeto kaj frapinstrumentisto (n. 1921)
- 2019: Michael J. Pollard, usona filma kaj televida aktoro (n. 1939)
- 2021: Noah Gordon, usona verkisto (n. 1926)
- 2021: Horst Chmela, aŭstra kantisto (n. 1939)
- 2022: Pablo Milanés, kuba kantisto (n. 1943)
- 2023: Emmanuel Le Roy Ladurie, franca historiisto (n. 1929)
La 22-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):