La 23-a de januaro estas la 23-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 342 tagoj restas (343 en superjaroj).
Je la 23-a de januaro okazis, interalie:
- 393: Romia imperiestro Flavio Honorio ricevis la titolon augustus
- 971: Potenca pripafado fare de arbalestistoj de la armeo de Dinastio Song eliminis batalajn elefantojn de suda dinastio Han - lasta batalo kun uzo de elefantoj en Ĉinio
- 1368: Pekino: imperiestro Hongvuo fondis la ĉinan dinastion Ming
- 1510: Pere de senditoj de la reĝo de Hungario Vladislao la 2-a Jogajlido oni subskribis en Kamieniec Podolski pacon kun la reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a kaj princo Bogdano la 3-a, Princlando Moldavio
- 1520: Ordeno de germanaj kavaliroj rabis kaj bruligis polan urbon Frombork, kio inklinis Kopernikon translokiĝi al Olsztyn
- 1556: Tertremo en Ŝenŝjio mortigis 830 mil homojn en Ĉinio
- 1565: Sultanlandoj de Dekkana Altebenaĵo venkis Viĝajanagaran imperion en la batalo de Talikota en la hodiaŭa Karnatako, finante la lastan grandan hinduan reĝlandon en Suda Barato
- 1571: Thomas Gresham fondis Reĝan Borson de Londono
- 1579: Malaltaj Landoj: Unio de Utrecht subskribita en Utreĥto asociigis la Respublikon de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
- 1631: Tridekjara milito: subskribo de sveda-franca alianco en Bärwalde (Mieszkowice, Pollando)
- 1719: Princlando Liĥtenŝtejno fondiĝis - suvereneco atribuita de imperiestro Karolo la 6-a
- 1739: Deviga edukado estis enkondukita en Danio
- 1770: Malvenko de pola nobelaro en la batalo kontraŭ rusaj trupoj apud Dobra
- 1793: Katerino la 2-a kaj Frederiko Vilhelmo la 2-a nome de la Rusia Imperio kaj Reĝlando Prusio subskribis la duan dispartigon de Pollando
- 1831: Flago de Belgio oficialiĝis
- 1846: Abolicio de sklaveco en Tunizio
- 1870: Usona kavalerio en Montano masakris 173 indianojn (plimulte virinojn kaj infanojn) el la gento Nigraj Piedoj de Siuoj
- 1895: Carsten Borchgrevink kiel unua homo surbordiĝis sur Antarkto
- 1899: Emilio Aguinaldo iĝis unua prezidento de Filipinoj
- 1899: Acetilsalikata acido, elpensita en 1897 fare de Bayer-Laboratorio, estis nomita aspirino
- 1907: Usono: Charles Curtis fariĝis unua usona indiana senatano
- 1909: Unua flugo de la franca aviadilo Blériot XI
- 1909: Unua elsendo de alarmsignalo CQD fare de pasaĝera ŝipo permesis limigi nombron da viktimoj dum kolizio al 6 personoj
- 1911: Turka registaro de Kamil Paşa estis faligita de la Komitato Unio kaj Progreso
- 1912: Hago: Internacia Opio-Konvencio (unua internacia interkonsento pri kontrolo de drogoj) subskribita
- 1913: Dum Unua Balkana milito rezulte de armea puĉo okazigita en Turkio falis koalicio - Enver Paŝao iĝis diktatoro
- Unua mondmilito:
- 1919: Laŭ ordono de ĉefministro Karel Kramář kaj prezidento Tomáš Masaryk, Ĉeĥoslovaka armeo aneksis, rompante pli fruan interkonsenton, la polan parton de Teŝinio - septaga milito komencita
- 1919: Ukrainio: unua kongreso de Maĥnovŝĉino komencita
- 1920: Reveno de Grudziądz al Pollando post 147 jaroj de prusa anekso
- 1920: Nederlando rifuzis ekstradicion de estinta Germana Imperiestro Vilhelmo la 2-a, kiun oni provis juĝi pri militkrimoj
- 1924: Laŭ decido de pola prezidento zloto iĝis pola valuto
- 1927: Inaŭguro de la 1-a Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin en Varsovio kun partopreno de 26 pianistoj el 8 landoj — venkis ruso Lev Obarin
- 1929: Silezia Muzeo en Katowice fondiĝis
- 1937: Granda teroro: en Moskvo komenciĝis "proceso de 17" - kontraŭ trockiistoj
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana terro en okupata Pollando: germana polico pafmortigis apud Obrzycko 14 polojn; en Ĝenerala Gubernio aperis ordono deviganta polan loĝantaron laŭ alvoko liveri ĉevalajn veturilojn kune kun prizorgantaj personoj; post soveta invado en Pollandon nokte de la 23-a/24-a de januaro en Lvovo NKVD arestis polajn verkistojn; en Parizo okazis inaugura kunsido de la Nacia Konsilio de Pola Respubliko sub prezidanteco de Ignacy Jan Paderewski; sekreta interkonsento inter itala ministro pri eksterlandaj aferoj Galeazzo Ciano kaj kroata faŝisto Ante Pavelić pri estonta itala-kroata dogana, mona kaj persona unio
- 1941: Provinco Vartlando: en Lodza geto strikis 350 judoj laborantaj kiel lignaĵistoj, la strikon post kelkaj horoj subpremis juda polico; sukcesa trairo de 5 norvegaj ŝipoj de Göteborg tra Skagerrak ĝis britaj havenoj; rumana registaro subpremis puĉon de Legiana movado
- 1942: Provinco Vartlando: en Poznań germanoj gilotinis 12 polojn; en Londono pola ekzila registaro kaj ĉeĥoslovaka ekzila registaro subskribis interkonsenton pri la principoj de konfederacio, kiu post la dua mondmilito antaŭvidis komunan eksteran, defendan kaj ekonomian politikon; Orienta Fronto: en Tula provinco estis forpelitaj germanaj okupantoj
- 1943: Operaco Reinhardt: en distrikto Lubartowski ĝendarmoj pafmortigis 27 judojn kaj polon — en Lubotyń 8 polojn;Ministerio pri eksteraj aferoj de Tria Regno opiniis ke pro falo de pola ŝtato la polaj oficiroj malliberigitaj septembre 1939 ne plu restu traktataj kiel militkaptito; vasta distribuo de la filmo Casablanca, lige al la konferenco de Kazablanko, komenciĝis; germana-itala kirasita armeo evakuiĝis de Tripolo retiriĝante direkte al Tunizio
- 1944: Germana polico kaj Wehrmacht pafmortigis en distrikto Kraśnicki 9 kaj en Lubotyń Stary 8 personojn; ĝendarmoj de Ostrów Mazowiecka pafekzekutis 6 sovetajn militkaptitojn; Volinia masakro: membroj de la Ukraina Ribela Armeo mortigis en kelkaj lokoj apud Volodimir Volinskij sume ĉ. 50 polojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo likvidis inter Hrubieszów kaj Sokal (nun en Lviva provinco) 27 germanojn veturantajn en du aŭtomobiloj, kaj Popola Armeo atakis Ostrów Lubelski; soveta komisiono okupiĝanta pri la dua elterigo de la kadavroj de polaj oficiroj murditaj en Katin finis sian laboron; en Protektorato Bohemio kaj Moravio oni fondis Ĉeĥan ligon kontraŭ bolŝevismo
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris sep polajn urbojn: Grajewo, Kalisz, Ostrów Wielkopolski, Sieradz, Sławków kaj Śrem, krome la filion de koncentrejo Gross-Rosen - KL Fünfteichen (Miłoszyce, apud Jelcz-Laskowice); germanoj likvidis filiojn de sia koncentrejo Aŭŝvico en Siemianowice kaj Świętochłowice; Okcidenta Fronto: en Ardenoj usona 1-a Armeo ekregis Sankt Vith; Orienta Fronto: komenco de la germana evakuo de Orienta Prusio kaj de la Pomerio de Gdańsk
- 1948: Area Juĝejo en Krakovo procese prijuĝis skipanojn de la germanaj koncentrejoj en apudkrakova Płaszów, kaj Auschwitz-Birkenau — koncerne pli ol 600 SS-anojn oni i.a. verkiktis 24 mortpunojn (22 per pendumo) kaj 6 punojn de ĝismorta malliberigo
- 1949: Stalinismo: dekreto limiganta publikan religian kulton
- 1950: Popola Pollando: Asocio de Katolikoj Caritas, subigita al la ŝtato, estis fondita, anstataŭante pli fruan eklezian kun la sama nomo
- 1950: Jerusalemo estis deklarita ĉefurbo de Israelo
- 1952: Dua soveta okupado de Pollando: oni publikigis "Projekton de Konstitucio de Pola Popola Respubliko" por "tutnacia diskuto"
- 1953: Josef Tonĉev, unua katolika pastro juĝita pro kontraŭnacia agado kaj spionado en Bulgario, estis ekzekutita de komunista reĝimo
- 1953: Pola Televido ekfunkciis
- 1957: Usona inventisto Fred Morrison vendis rajtojn al sia "flugdisko" al kompanio de ludiloj
- 1960: Jacques Piccard kaj Don Walsh en batiskafo Trieste atingis unuan fojon la plej profundan lokon sur la Tero – Challenger-profundon sur Pacifiko
- 1963: Sovetia spiono Kim Philby, unu el Kembriĝa Kvinopo, estis senmaskigita
- 1968: Israela Laborista Partio fondiĝis
- 1978: Ekologio: kiel unua lando en la mondo, Svedio malpermesis uzi sprajilojn suspektatajn pri detruado de la ozona tavolo per gasoj kiel kloro-fluoro-karbono
- 1986: Malkovro de Bianko, luno de Urano, de Bradford A. Smith
- 1992: En Kievo oni malfermis ambasadejon de Usono
- 1993: Unua versio de Mosaic, kreita de Marc Andreessen kaj Eric Bina, estis publikigita, iĝante unua populara retumilo
- 1996: Unua versio de la programlingvo Java estis publikigita
- 1997: Madeleine Albright iĝis unua virina usona ministro pri eksteraj aferoj
- 2001: Membruligoj de la placo Tian An Men: sep membroj de la spirita movado Falun Gong provis ekbruliĝi sur la Placo Tian An Men en Pekino, nokte dum la ĉina novjara festo
- 2005: Viktor Juŝĉenko iĝis prezidento de Ukrainio
- 2006: Kanado: Konservisma Partio gajnis parlamentan balotadon
- 2006: Montenegro: loka trajno inter Bijelo Polje kaj Podgorico elreliĝis - 46 personoj mortis kaj 130 vundiĝis
- 2008: Aviada katastrofo en Mirosławiec - pereis 16 altrangaj oficiroj de Pola Aerarmeo
- 2011: Oficanta prezidento de Portugalio Aníbal Cavaco Silva refoje iĝis prezidento
- 2014: Catherine Samba-Panza kiel unua virino transprenis devojn de la prezidento de Centr-Afrika Respubliko
- 2015: Post morto de sia frato Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud nova reĝo de Sauda Arabio iĝis Salman bin Abdul-Aziz Al Saud
- 2019: Latinameriko: al komencita tagon pli frue Monda Junulara Tago en Panamurbon alvenis papo Francisko
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 334-a tago de rusa agreso: rusoj perdis laŭvicajn du atakaviadilojn Su-25 kaj helikopteron Ka-52, krome oni damaĝis du direktatajn raketajn pafaĵojn Ch-59 (Raduga) kaj operac-taktikan senpilotan aviadilon Orlan-10; en Zaporiĵa provinco rusoj perdis 50 soldatojn kaj 9 armilojn; Ukrainio konfiskis aktivojn de miliardulo Miĥail Ŝelkov
- Mondreago: Estonio transdonas al Ukrainio ĉiujn siajn haŭbizoj — Rusio forigas ambasadoron de Estonio, ankaŭ Estonio antaŭvidas similan paŝon; estinta taĉmentestro de Grupo Wagner estis arestita de polico en Norvegio; Latvio malrangigas diplomatiajn rilatojn kun Rusio; Rusio anoncis Centron Saĥarov "nedezirata"; Pollando kaj Britio instruas ukrainajn skipojn de tankoj — britaj kirasitaj veturiloj Bradley survoje al Ukrainio
- 2024: Prezidanto de Pollando forpardonis al kunkreintoj de Centra Kontraŭkorupta Ofico Mariusz Kamiński kaj Maciej Wąsik, post 15 tagoj de ilia malsatstriko en malliberejo, kondamnitaj de nova registaro de Donald Tusk
- 1350: Vincento Ferrer, hispana dominikano kaj sanktulo (m. 1419)
- 1378: Ludoviko la 3-a, germana princo-elektisto de rejna Elekto-Palatinato (m. 1436)
- 1382: Richard de Beauchamp (13-a grafo de Warwick), angla grafo (m. 1439)
- 1560: Ortolph Fomann la Maljuna, germana juristo kaj filozofo
- 1688: Ulrika Eleonora, reĝino de Svedio (m. 1741)
- 1734: Wolfgang von Kempelen, hungara inventisto, poligloto, konstruisto de mekanika turko (m. 1804)
- 1752: Muzio Clementi, itala pianisto-virtuozo kaj komponisto (m. 1832)
- 1762: Christian August Vulpius, germana verkisto (m. 1827)
- 1780: Georgios Karaiskakis, greka militkomandanto kaj estro de la greka milito de sendependiĝo (m. 1827)
- 1783: Stendhal (Marie-Henri Beyle), franca verkisto (m. 1842)
- 1786: Auguste de Montferrand, franca arkitekto (m. 1858)
- 1799: Alois Negrelli, itala inĝeniero kaj fervojpioniro (m. 1858)
- 1813: Mózes Turóczi, hungara kanonmuldisto dum la Hungara revolucio de 1848 (m. 1896)
- 1832: Édouard Manet, franca pentristo (m. 1883)
- 1840: Ernst Abbe, germana fizikisto, kunfondinto de entrepreno Carl Zeiss Jena (m. 1905)
- 1857: Péter Török, hungara gimnazia instruisto kaj esperantisto, membro de Lingva Komitato (m. 1929)
- 1859: Antal Beleznay, hungara komponisto, kapelestro (m. 1915)
- 1861: Lukács Patrubány, hungara lingvisto, armenologo (m. 1926)
- 1862: Frank Shuman, usona inĝeniero kaj inventisto, konstruisto de sunkaldronoj (m. 1918)
- 1862: David Hilbert, germana matematikisto kaj teoria fizikisto (m. 1943)
- 1872: Jože Plečnik, slovena arĥitekto (m. 1957)
- 1872: Paul Langevin, franca fizikisto (m. 1946)
- 1876: Otto Diels, germana Nobelpremiita kemiisto (m. 1954)
- 1887: Miklós Kállay, ĉefministro de Hungario (m. 1967)
- 1891: Pavlo Tiĉina, ukraina poeto, publicisto, tradukisto, akademiano kaj ŝtata aganto de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko (m. 1967)
- 1894: Ibolya L. Kiss, hungara kuracistino kaj verkistino (m. 1980)
- 1894: Joseph Nels, franca kontisto poldevena, fondinto de Esperanto-Junularo en Varsovio, kunfondinto de esperanta kabaredo Verda Kato (m. nekonata)
- 1897: Subhas Chandra Bose, barata batalanto de la hindia sendependiga movado (m. 1945)
- 1898: Sergej Miĥailoviĉ Ejzjenŝtjejn, sovetia filmreĝisoro (m. 1948)
- 1898: Zsigmond Széchenyi, hungara grafo, mondvojaĝanto kaj vojaĝverkisto (m. 1967)
- 1899: Humphrey Bogart, usona aktoro (m. 1957)
- 1903: Jorge Eliécer Gaitán, kolombia advokato, ministro, murdita (m. 1948)
- 1903: Marin Ljubin, bulgara esperantisto, tradukisto kaj funkciulo de Bulgara Laborista Esperanto-Asocio, membro de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj, redaktoro de "Bulgara Esperantisto" kaj "Nuntempa Bulgario" (m. 1985)
- 1903: George Orwell, angla verkisto (m. 1950)
- 1904: Lorenz Friis, dana instruisto, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (m. 1985)
- 1905: Konstanty Ildefons Gałczyński, pola poeto (m. 1953)
- 1905: Friedrich Popp, germana skulptisto kaj korpekzerciganto de malsanuloj (m. 1998)
- 1907: Yukawa Hideki, japana Nobelpremiita fizikisto (m. 1981)
- 1910: Django Reinhardt, belga gitaristo, konata de cigana ĵazo, fondinto de eŭropa ĵazo (m. 1953)
- 1920: Lajos Létay, hungara poeto, redaktoro (m. 2007)
- 1921: Marija Gimbutas, litova-usona arkeologino (m. 1994)
- 1925: Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, pola inĝeniero, nepo de L.L. Zamenhof, esperantisto (m. 2019)
- 1925: Georg Schwaiger, germana eklezihistoriisto (m. 2019)
- 1926: István Reiff, rumania hungara instruisto, dramisto, folkloristo (m. 2007)
- 1928: Jeanne Moreau, franca aktorino (m. 2017)
- 1929: John Charles Polanyi, kanada Nobelpremiita kemiisto
- 1930: Derek Walcott, karibia Nobelpremiita poeto, verkisto kaj artisto (m. 2017)
- 1933: Krystyna Łyczkowska, pola asiriologino (m. 2018)
- 1934: András Pócsai, rumania hungara pentristo, instruisto
- 1939: Miklós Péter, rumania hungara reformita pastro, eklezihistoriisto
- 1939: Sergej Kara-Murza, sovetia, rusia kemiisto, historiisto, politika filozofo kaj sociologo
- 1943: Miguel Ángel Revilla, hispana politikisto kaj prezidento de Kantabrio
- 1946: Boris Berezovskij, sovetia matematikisto, rusia entreprenisto, miliardulo kaj politikisto, sin mortiginta (m. 2013)
- 1946: Arnoldo Alemán, prezidento de Nikaragvo
- 1946: Michał Kleiber, pola spertulo pri mekaniko kaj informadiko, prezidanto de Pola Scienca Akademio, prezidanto de Pola Komitato pri Unesko
- 1950: Richard Dean Anderson, usona aktoro kaj produktoro
- 1953: Alister Edgar McGrath, angla biofizikisto kaj teologo, verkisto
- 1954: Imre Bokor, rumania hungara muzikinstruisto, popolmuzikisto
- 1964: Bharrat Jagdeo, prezidento de Gujano
- 1968: Petr Korda, ĉeĥa tenisisto
- 1969: Ariadna Gil, kataluna aktorino
- 1985: Doutzen Kroes, nederlanda modelino
- 1986: Anna Antal Tövissi, rumania hungara grafikistino
- 1987: Cyril Cinélu, franca kantisto
- 1002: Oto la 3-a, germana reĝo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 980)
- 1500: Giorgio Valla, itala humanisto, filologo, kuracisto, latinisto, matematikisto kaj tradukisto (n. 1447)
- 1516: Fernando la 2-a, reĝo de Aragono kaj Kastilio (n. 1452)
- 1549: Johannes Honterus, transilvania sakso, teologo, kartografo, tradukisto el la antikva greka (n. 1498)
- 1622: William Baffin, angla mar-esploristo (n. 1584)
- 1648: Francisco de Rojas Zorrilla, hispana dramaturgo (n. 1607)
- 1662: Johano Kemény, reganto de Transsilvanio, verkisto (n. 1607)
- 1744: Giambattista Vico, itala politika filozofo, retorikisto, historiisto kaj juristo (n. 1668)
- 1750: Ludovico Antonio Muratori, itala humanisto, sciencisto, filozofo kaj verkisto (n. 1672)
- 1753: Louise-Bénédicte de Bourbon, franca nobelino, kreintino de Literatura salono (n. 1676)
- 1763: Johann Hieronymus Kniphof, germana kuracisto kaj botanikisto (n. 1704)
- 1806: William Pitt, ĉefministro de Britio (n. 1759)
- 1830: Benedek Virág, hungara poeto, tradukisto, ordena pastro kaj pedagogo (n. 1752)
- 1837: John Field, irlanda komponisto kaj pianisto, inventinto de la nokturno (n. 1782)
- 1843: Friedrich de la Motte Fouqué, germana poeto (n. 1777)
- 1848: Márk Rózsavölgyi, hungara komponisto, pianisto (n. 1788)
- 1866: Peter Joseph Lenné, germana pejzaĝĝardenisto
- 1868: János Erdélyi, hungara poeto, folkloristo, estetikisto, profesoro (n. 1814)
- 1868: Alexander Michelis, germana pentristo (n. 1823)
- 1873: Károly Péterfi, hungara pastro, filozofo, estetikisto (n. 1790)
- 1883: Gustave Doré, franca pentristo kaj ilustristo (n. 1832)
- 1889: Ignacy Domeyko, pola geologo, mineralogo, inĝeniero pri minado, partopreninta novembran ribelon, esploristo de Sudameriko, rektoro de la Universitato de Ĉilio (n. 1802)
- 1891: János Simor, primaso de Hungario (n. 1813)
- 1891: Friedrich von Schmidt, aŭstra-germana arĥitekto (n. 1825)
- 1925: Szilárd Sztura, hungara filozofia verkisto, estetikisto, tradukisto (n. 1957)
- 1930: Hippolyte Sebert, franca generalo, sciencisto kaj esperantisto, kunfondinto de Esperantista Centra Oficejo, gvidanto de la Konstanta Komitato de l' Kongresoj kaj ĉeestanto de Universalaj Kongresoj, fondinto kaj prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, kontribuanto de "Oficiala Gazeto Esperantista" (n. 1839)
- 1931: Anna Pavlova, rusa baletistino (n. 1881)
- 1933: Heinrich Hoffmann, germana pentristo
- 1940: József Vészi, hungara verkisto, ĵurnalisto, redaktoro (n. 1858)
- 1944: Edvard Munch, norvega pentristo kaj grafikisto] (n. 1863)
- 1945: Helmuth James Graf von Moltke, germana juristo, kontraŭulo de naziismo, ekzekutita (n. 1907)
- 1945: Frigyes Konek, hungara kemiisto, profesoro (n. 1867)
- 1945: Albert Kuntz, germana kupristo kaj politikisto (n. 1896)
- 1947: Franz Rehrl, aŭstra politikisto, viktimo de germana naziismo (n. 1890)
- 1956: Alexander Korda, hungara-brita filmreĝisoro (n. 1893)
- 1957: József Smialy, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1906)
- 1963: Józef Gosławski, pola skulptisto, medalfaristo, projektanto de moneroj kaj monumentoj (n. 1908)
- 1974: Arthur Rose, germana pentristo
- 1975: Márton Andrási, hungara aktoro (n. 1912)
- 1976: Paul Robeson, usona aktoro, kantisto, verkisto (n. 1898)
- 1978: Sándor Derzsi, hungara poeto (n. 1919)
- 1986: Joseph Beuys, germana artisto (n. 1921)
- 1989: Géza Boér, rumania hungara poeto, instruisto (n. 1952)
- 1989: Salvador Dalí, kataluna pentristo (n. 1904)
- 1993: Gábor Péter, hungara politikisto kaj kaŝpolicestro (n. 1906)
- 1994: László Soós, hungara verkisto kaj kritikisto (n. 1913)
- 1998: Alfredo Ormando, itala verkisto kaj samseksema aktivulo (n. 1958)
- 1999: Jaroslav Foglar, ĉeĥa verkisto (n. 1907)
- 2000: József Gréda, hungara-israela poeto kaj tradukisto (n. 1911)
- 2004: Helmut Newton, germana modo-fotisto (n. 1920)
- 2005: Johnny Carson, usona televida prezentisto kaj humuristo (n. 1925)
- 2006: Adrienne Jancsó. hungara aktorino, deklamistino (n. 1921)
- 2007: Ryszard Kapuściński, pola raportisto, fotisto, ĵurnalisto, verkisto kaj poeto (n. 1932)
- 2007: Howard Hunt, CIA-agento, kulpulo en la Watergate-skandalo (n. 1918)
- 2009: Héctor Rossetto, argentina ŝakludisto, grandmajstro (n. 1922)
- 2014: Violetta Ferrari, hungara-germana filma aktorino (n. 1930)
- 2015: Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud, reĝo de Sauda Arabio (n. 1924)
- 2018: Nicanor Parra, ĉilia matematikisto kaj poeto (n. 1914)
- 2020: Gudrun Pausewang, germana verkistino de porinfana literaturo (n. 1928)
- 2021: Walter Bernstein, usona scenaristo (n. 1919)
- 2021: Alberto Grimaldi, itala film-produktisto (n. 1925)
- 2022: Jean-Claude Mézières, franca desegnisto de komiksoj (n. 1938)
- 2022: Thierry Mugler, franca mododesegnisto (n. 1948)
- 2022: Jacek Trznadel, pola verkisto, poeto, literatura kritikisto kaj publicisto, tradukisto kaj socia aganto (n. 1930)
- 2024: Melanie, usona kantistino (n. 1947)
La 23-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):