Nitrogeno[2] (aŭ azoto[3][4]) estas kemia elemento, kies simbolo estas N, atomnumero 7 kaj molekula maso 14, entenanta 7 protonojn kaj 7 neŭtronojn. Ĝi apartenas al la 15-a grupo aŭ familio de la perioda tabelo kaj estas la 5-a plej abunda elemento de la universo[5][6]. En la normaj kondiĉoj de temperaturo kaj premo (t. e., je 25 °C kaj 1 atm) ĝi troviĝas en la gasa stato, ĉefe en ties molekula formulo (N2), reprezentante ĉirkaŭ 78% de la volumeno de la tera atmosfero. Ĝia plej grava komerca uzo estas en la produktado de la gaso amoniako (NH3) laŭ la Habera Procezo.
|
Ĝeneralaj informoj |
Nomo (latine), simbolo, numero |
nitrogeno (nitrogenium), N, 7 |
CAS-numero |
7727-37-9 |
Loko en perioda tabelo |
15-a grupo, 2-a periodo, bloko p |
Karakteriza grupo |
Nemetaloj |
abundeco en terkrusto |
0,03 % |
Nombro de naturaj izotopoj |
2 |
Aspekto |
senkolora gaso |
Atomaj ecoj |
Relativa atompezo |
14.00643-14.00728[1] amu |
Atomradiuso |
65 pm |
Kovalenta radiuso |
71±1 pm |
Radiuso de van der Waals |
155 pm |
Elektrona konfiguracio |
[He] 2s2 2p3 |
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo |
2; 5 |
Oksidiĝa nombro |
−3, −2, −1, 0, 1, 2, 3, 4, 5 |
Fizikaj ecoj |
Materia stato |
gasa (N2) |
Kristala strukturo |
heksagona |
Denseco |
(gasa, 273,15 K) 1,251 ⋅ 10−3 g/cm3 (likva, 77,355 K) 0,808 g/cm3 |
Magneta konduto |
diamagneta |
Degelpunkto |
−210,00 °C (63,15 K) |
Bolpunkto |
−195,795 °C (77,355 K) |
Diversaj |
Elektronegativeco |
3 (Pauling-skalo) |
Izotopoj |
|
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP. |