Volframo

kemia elemento kun simbolo W kaj atomnumero 74 From Wikipedia, the free encyclopedia

Volframo
Remove ads

Volframo (antaŭe nomita tungsteno) estas kemia elemento en la perioda tabelo, kiu havas la simbolon W (el la germana nomo de la elemento: Wolfram) kaj la atomnumeron 74. Ĝi estas peza blankgriza transirmetalo trovebla en multaj ercoj. Pro tio, ke ĝi estas malmolega, ĝi estas uzata en fortikaj alojoj. Pro ĝia alta fandopunkto, ĝi estas ankaŭ uzata por la filamentoj de inkandeskaj lampoj.

Rapidaj faktoj ĥemia elemento • electron medium • lithophile, Ĝeneralaj informoj ...
Remove ads

Historio

Je 1783, la fratoj Juan José kaj Fausto Elhuyar trovis acidon ekstraktita el la volframito. El tiu acido, ili ekstraktis la elementon.

Ecoj

Estas arĝenta-griza kolora, tre denseca kaj malmola.

Havas la plej alta degelpunkto de ĉiuj metaloj, kaj la plej alta bolpunkto de ĉiuj elementoj.

Mineraloj

Kombinaĵoj

Apliko

Ĉirkaŭ duono de la volframo estas konsumata por la produktado de malmolaj materialoj - nome volframa karbido - kun la restanta ĉefa uzo en alojoj kaj ŝtaloj. Malpli ol 10% estas uzata en aliaj kemiaj kombinaĵoj.[1] Pro la alta duktila-fragila transirtemperaturo de volframo, ĝiaj produktoj estas konvencie fabrikitaj per pulvormetalurgio, sparkplasma sintrado, kemia vapora deponado, varma izostatika premado kaj termoplastaj metodoj. Pli fleksebla fabrikada alternativo estas selektema lasera fandado, kiu estas formo de 3D-presado kaj permesas krei kompleksajn tridimensiajn formojn.[2][3]

Remove ads

Kemiaj kombinaĵoj

Volframo formas kemiajn kombinaĵojn en oksidiĝaj statoj de −2 ĝis +6. Pli altaj oksidiĝaj statoj, ĉiam kiel oksidoj, rilatas al ĝia surtera ĉeesto kaj ĝiaj biologiaj roloj, meznivelaj oksidiĝaj statoj ofte asociiĝas kun metalaj aretoj, kaj tre malaltaj oksidiĝaj statoj tipe asociiĝas kun CO-kompleksoj. La kemioj de volframo kaj molibdeno montras fortajn similecojn unu al la alia, kaj ankaŭ kontrastas kun ilia pli malpeza parencaĵo, kromo. La relativa maloftaĵo de volframo(III), ekzemple, kontrastas kun la disvastiĝo de la kromaj(III) kombinaĵoj. La plej alta oksidiĝa stato vidiĝas en volframa(VI) oksido (WO3).[4] Volframa(VI) oksido estas solvebla en akva bazo, formante volframstaton (WO42−). Ĉi tiu oksianjono kondensiĝas je pli malaltaj pH-valoroj, formante polioksovolframojn.[5]

La larĝa gamo de oksidiĝaj statoj de volframo speguliĝas en ĝiaj diversaj kloridoj:[4]

  • Volframa(II) klorido, kiu ekzistas kiel la heksamero W6Cl12
  • Volframa(III) klorido, kiu ekzistas kiel la heksamero W6Cl18
  • Volframa(IV) klorido, WCl4, nigra solido, kiu alprenas polimeran strukturon.
  • Volframa(V) klorido WCl5, nigra solido kiu alprenas dimeran strukturon.
  • Volframa(VI) klorido WCl6, kiu kontrastas kun la malstabileco de MoCl6.

Organovolframaj kombinaĵoj estas multnombraj kaj ankaŭ ampleksas gamon da oksidiĝaj statoj. Rimarkindaj ekzemploj inkluzivas la trigonan prisman W(CH3)6 kaj oktahedran W(CO)6.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads