Plateno

kemia elemento kun simbolo Pt kaj atomnumero 78 / From Wikipedia, the free encyclopedia

Plateno estas kemia elemento, kiu havas la simbolon Pt kaj la atomnumeron 78. Ĝi estas peza, dratigebla, altvalora grizblanka transirmetalo kaj unu el la ses elementoj de la platena familio. Ĝi estas utiligata en juveloj, elektraj kontaktaĵoj, kataliziloj[1][2] kaj dentprotezoj. Pro ĝia rezisto al korodo uziĝas en alojoj.

Quick facts: Ĝeneralaj informoj, Atomaj ecoj, Fizikaj ecoj...



Pt

plateno

Pt
78
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero plateno (platinum), Pt, 78
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 2.28 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Close
Platinum_nuggets.jpg
Pecoj de plateno

La norma difino de metro estis longtempe bazita sur la distanco inter du markoj sur gravurita stango el iridiplateno (90% plateno kaj 10% iridio) konservita ĉe Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (BIPM) en Sèvres en Francujo. Hodiaŭ, cilindro el iridiplateno, ankaŭ en la BIPM servas kiel prototipo de kilogramo.[3]