La 17-a de februaro estas la 48-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 317 tagoj restas (318 en superjaroj).
Je la 17-a de februaro okazis, interalie:
- 1164: Pli ol 20 mil personoj pereis ĉe nederlanda kaj germana marbordoj rezulte de inundo kaŭzita de tempesto sur la Norda Maro
- 1347: Sveda reĝo Magnus Eriksson donis privilegiojn por la majstroj kaj kamparanoj ĉe la Faluna Mino
- 1370: Nordaj Krucmilitoj: Ordeno de germanaj kavaliroj venkis Grandprinclandon Litovion en dutaga batalo en la nuna Kaliningrada provinco
- 1387: Unua mencio pri Molėtai en Litovio
- 1387: Grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollano Ladislao la 2-a Jogajlo ekipis diocezon de Vilno kaj turnis sin al papo Urbano la 6-a pri ĝia agnosko
- 1448: Konkordato inter Vatikano kaj la Sankta Romia Imperio subskribita
- 1500: Germanaj kamparanoj el la Distrikto Dithmarschen venkis pli nombran armeon de dana reĝo Johano la 1-a
- 1598: Asembleo de bojaroj kaj klerikoj elektis princon Boris Godunov caro de Rusio
- 1600: Romo: pro herezo estis ekzekutita per ŝtiparumo la itala monaĥo Giordano Bruno
- 1753: En brita revuo Charles Morrison skizis unuan projekton pri elektra telegrafo
- 1772: En Sankt-Peterburgo la Rusia Imperio kaj Prusio subskribis sekretan konvencion pri la unua dispartigo de Pollando sub falsa dato de la 15-a de januaro — Aŭstrio de Habsburgoj deklaris partoprenon kaj poste aliĝis
- 1776: Historia 6-voluma monografio de Edward Gibbon La Historio de la Malkresko kaj Falo de la Romia Imperio komencis aperi
- 1801: Thomas Jefferson iĝis prezidento de Usono - dum voĉdonado de Elekta Kolegio la saman nombron da voĉoj akiris Aaron Burr, unuafoje la elekton faris Usona Domo de Reprezentantoj
- 1810: Rusia imperio aneksis Abĥazion
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusia imperio: venko de insurekcianoj en bataloj apud Dobre (Distrikto Miński) kaj Kałuszyn
- 1843: Venko de brita armeo super la armeo de emiroj en la batalo de Miani (proksime al Hajderabado) - la provinco iĝis parto de Brita Hindio
- 1854: Britio agnoskis sendependecon de Oranĝa Libera Ŝtato (Sud-Afriko)
- 1855: Krimea milito: venko de turka armeo super la rusa en la batalo de Eŭpatorio
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia imperio: venko de rusoj en batalo apud Miechów kaj poloj apud Staszów
- 1863: Grupo de civitanoj de Ĝenevo fondis Internacian Komitaton por Helpo al Vunditoj, kiu poste transformiĝis al la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco
- 1867: Gyula Andrássy iĝis ĉefministro de Hungario
- 1867: Transporto: unua ŝipo navigis tra la Sueza Kanalo
- 1878: Unua telefona reto en Usono ekfunkciis en San-Francisko kun 18 telefonoj
- 1880: En Vintra Palaco imperiestro de Rusio Aleksandro la 2-a evitis bomban atencon
- 1903: Usona astronomo Raymond Smith Dugan malkovris asteroidon Mariono
- 1904: En Milana Teatro alla Scala okazis premiero de la opero Madama Butterfly de Giacomo Puccini - negativaj recenzoj kaŭzis ties reverkon
- 1914: Greka loĝantaro en suda Albanio proklamis sian propran "Aŭtonoman Respublikon de Norda Epiro" sub ĉefministro Georgios Christakis-Zografos por unueco de la regiono kun Grekio. Post greka okupado de la teritorio dum la unua mondmilito ĝi revenis al Albanio en 1923
- 1914: Publikigo de Korano en la turka lingvo
- Unua mondmilito:
- 1919: Ukraina Popola Respubliko petis Triopan Ententon kaj Usonon pri helpo en la batalo kontraŭ bolŝevikoj
- 1925: Ĥorezma Popola Soveta Respubliko estas malfondita — ties teritorion oni disdividis inter Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko, Turkmena Soveta Socialisma Respubliko kaj Karakalpakia Aŭtonomia Provinco. La teritorio de Buĥara Popola Soveta Respubliko eniris en Uzbekan Sovetan Socialisman Respublikon
- 1925: Unua eldono de la itala Enciclopedia Treccani aperis
- 1933: Unua numero de la usona semajna novaĵ-revuo "Newsweek" aperis
- 1934: Monarkio de Belgio: reĝo Alberto la 1-a mortis surgrimpante rokon en la provinco Namuro
- 1935: En Germanio ekvalidis 8-hora labortago
- Dua mondmilito:
- 1940 Germana teroro en okupata Pollando: en Krakovo germanoj detruis monumenton al Tadeusz Kościuszko; germanaj regopovoj de la invado en Pollandon ĝis tiu ĉi tago forveturigis de enkorpigitaj teritorioj al Tria Regno interalie 93 tunojn da fero, ŝtalo kaj ferrubo, 28 tunojn da nobla metalo, 349 tunojn da kaŭĉuko, asbesto kaj fulgo, 1056 tunojn da kruda materialo kaj produktoj de kemia industrio, 3605 tunojn da industriaj oleoj kaj grasoj, 6029 tunojn da fadeno kaj fibro, 662 tunojn da papero kaj celulozo, 1093 tunojn da tabako kaj 226 tunojn da arba korko; Litovaj regopovoj malfondis kvar lernoklasojn de la 5-a Ŝtata Gimnazio, kiun frekventis lernantoj de la pola nacieco; pola ministro pri armeaj aferoj Władysław Sikorski subskribis aldonan pakton kun franca ministro pri aviado pri organiz-principoj de la pola aviado en Francio
- 1941: Maksimiliano Kolbe estis denove arestita de Gestapo, kune kun 4 aliaj monaĥoj, enketata kaj malliberigita en varsovia Pawiak; Gestapo forveturigis 8 pastrojn de Płock al koncentrejo en Działdowo; en Varsovia geto estis arestita helpanta al judoj Jerzy Szurig - pafmortigota; en koncentrejo Dachau pereis pola pastro Tadeusz Gałdyńsk; Ankaro: subskribo de la turka-bulgara pakto pri neagreso; germana submarŝipo U-101 sinkigis britan kargoŝipon SS Gairsoppa
- 1942: Operaco Reinhardt: Gestapo pafekzekutis en Biecz 14 judojn kaj en Poznań germanoj ekzekutis 11 polojn; en geto de Brzeżany (nun Ternopila provinco) germanoj murdis dekkelkon da judoj; Alfred Rosenberg rajtigis Erich Koch verdikti mortpunon en estrata de li regiono de Bjalistoko; en Bataano filipina 1-a Armea Korpuso reakiris sian ĉefan defendlinion; Indonezia Fronto: sur Sumatro japana 38-a Kirasita Divizio okupis Palembang
- 1943: Operaco Reinhardt: germanoj komencis deporti judojn de Chełm; juĝejo de subtera Pollando mallaŭdis 8 loĝantojn de Varsovio pro hazardo en kasino; Orienta Fronto: trupoj de la Voroneĵa Fronto atingis linion de Obojanj, kaj kun lokaj partizanoj liberigis Pavlohrad; kontrola vizito de Adolf Hitler ĉe la komandejo de Armea Grupo "Sudo" en Zaporiĵo
- 1944: Duobla spiono (germana kaj soveta) Bogusław Hrynkiewicz, du soldatoj de komunista Popola Gvardio kaj funkciulo de Gestapo transprenis arkivon de la Pola Enlanda Armeo kaj de la Registara Delegitaro por la Lando en Varsovio — dum la ago oni forkondukis 7 personojn, kiuj pereis sen scio; en Mińsk Mazowiecki kaj ties distrikto germanoj arestis ĉirkaŭ 100 soldatojn de la Landa Armeo kaj civilulojn; germanaj ĝendarmoj pafmortigis apud Krasnobród 11 soldatojn de Pola Enlanda Armeo kaj en distrikto Lubartowski 10 personojn; komandanto de germana sekureca polico konstatis, ke en Ĝenerala Gubernio dum atakoj de la Pola Rezistomovado de oktobro 1943 ĝis la 16-a de ferbruaro 1944 pereis 393 germanoj kaj 324 personoj de aliaj naciecoj, engaĝitaj de germanaj labordonantoj; Usonanoj atakis japanan bazon en atolo Ĉuuk konkerinte ĝin la duan tagon, kaj alteriĝis sur la atolo Eniwetok; en Ĉerkasa provinco trupoj de la 1-a kaj 2-a Ukrainaj Frontoj likvidis ĉirkaŭigitan malamikon prenante 18 mil militkaptitojn al mallibero; la Ruĝa Armeo alinomis la Belorusan Fronton al la 1-a Belorusa Fronto; Itala Fronto: nesukcesa atako de 3 barataj batalionoj al 3 montetoj de Monto Kasino
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: taĉmento de la Pola Enlanda Armeo el Protekto-Bataliono de la Militkaptitoj de la Pola Soldataro liberigis 11 soldatojn de komunista malliberejo en Zamość; episkopo de diocezo Poznań apelaciis al katolikoj por transpreni fermitajn preĝejojn fare de germanaj okupantoj kaj al klerikoj por celebri diservojn; Okcidenta Fronto: en Loreno usonaj soldatoj ekregis kelke da vilaĝoj kaj inter Mozo kaj Rejno brita 30-a Armea Korpuso atingis Goch; sveda grafo Folke Bernadotte renkontiĝis kun SS-funkciulo
- 1947: En Kiełpiniec (proksime al Sokołów Podlaski) en kunpuŝiĝo kun taĉmento de la Korpuso pri Interna Sekureco mortfalis 4 soldatoj de la 6-a Vilna Brigado de Libero kaj Sendependo
- 1947: En Krakovo reaktiviĝis Pola Akademio de Scipovoj
- 1947: Malvarma milito: Voĉo de Ameriko komencis dissendi programojn al Sovetunio
- 1956: Klara el Asizo deklarita de Romkatolika Eklezio ĉiela patronino de televido
- 1956: Turkio: nomo de Çoruh-provinco estis ŝanĝita al Artvin (landlime de Kartvelio)
- 1962: En Hamburgo rezulte de inundo kaŭzita de tempesto sur la Norda Maro pereis pli ol 300 personoj
- 1964: Armea puĉo faligis unuan prezidenton de Gabono Léon M'ba
- 1971: Renkonto de Henry Kissinger kun Mao Zedong por normaligi rilatojn inter Ĉinio kaj Usono
- 1972: Giulio Andreotti iĝis ĉefministro de Italio
- 1979: Ĉina-Vjetnama Milito eksplodis kun alveno de Popola Liberiga Armeo
- 1980: Polaj montogrimpistoj Leszek Cichy kaj Krzysztof Wielicki faris unuan vintran eniron en la mondo al Ĉomolungmo
- 1981: Solidareco (Pollando): Sendependa Asocio de Studentoj estis registrita post longtempaj studentaj strikoj - en Lodzo 8 mil studentoj strikis dum 29 tagoj
- 1982: Sirio: reĝimo de Hafez al-Assad bombis la ribelantan urbon Hamao, mortigante 10 000 homojn
- 1983: Proceso de Zbigniew Romaszewski kun la edzino kaj kelkaj aliaj personoj akuzitaj pri fondo de la subtera Radio Solidareco en Varsovio finiĝis - Zbigniew Romaszewski estis kondamnita al 4 kaj duono da jaroj de mallibero kaj Zofia Romaszewska al tri
- 1986: Unueca Eŭropa Akto estis subskribita de la landoj de Eŭropa Unio en Luksemburgo
- 1992: Milito en Montara Karabaĥo: armenaj trupoj masakris pli ol 20 azerioj dum konkero de Garadaghly (Ĥoĝavend)
- 1992: Unuaj arestoj en la operaco de italaj policagentejoj "Puraj manoj", direktitaj kontraŭ mafio
- 1993: En katastrofo de pasaĝera pramo apud Haitio pli ol 1200 personoj pereis
- 1997: Naŭaz Ŝarif la trian fojon iĝis ĉefministro de Pakistano
- 2000: Microsoft aperigis operaciumon Vindozo 2000
- 2002: Nepalo: atako de maoistoj en Mangalsen, ĉefurbo de distrikto Aĉhamo. Pli ol 130 pereis, ĉefe soldatoj kaj policanoj - la plej sanga atako dum la enlanda milito
- 2003: Fondado de kamerorkestro Csíki Kamarazenekar en Miercurea Ciuc
- 2003: Sud-Koreio: 198 personoj pereis en kaŭzita de frenezulo incendio de la metroo de Taeguo
- 2004: Michael E. Brown, Chad Trujillo kaj David L. Rabinowitz malkovris transneptunan objekton Orko
- 2006: Filipinoj: rezulte de kota lavango en insulo Suda Lejteo pereis ĉirkaŭ 1800 personoj
- 2008: Kosovo deklaris sin sendependa de Serbio
- 2008: En atenco de sinmortiganto en Kandaharo inter spektantoj de hundobataloj pereis pli ol 100 personoj kaj ĉirkaŭ 100 vundiĝis - la plej sanga atenco depost interveno de NATO en Afganio
- 2011: En Libio oni organizis Tagon de Kolero
- 2012: Prezidento de Germanio Christian Wulff demisiis
- 2013: Oficanta prezidento de Ekvadoro Rafael Correa la trian fojon gajnis prezidentan baloton
- 2014: 23 personoj pereis kaj 66 vundiĝis rezulte de la serio de bombatencoj en Bagdado
- 2016: 30 personoj pereis kaj 61 vundiĝis en bomba atenco en Ankaro
- 2018: Vintra Olimpiko en Pjonĉango: pola skisaltisto Kamil Stoch en granda skisaltejo akiris oran medalon defendante la titolon
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1444: Rudolf Agricola, humanisto, erudiciulo, poeto, helenisto, latinisto, edukisto, muzikisto kaj orgenkonstruanto (m. 1485)
- 1653: Arcangelo Corelli, itala violonisto kaj komponisto, aŭtoro de la termino granda konĉerto (m. 1713)
- 1658: Joachim Justus Breithaupt, germana teologo kaj pietisto (m. 1732)
- 1685: Johann Gottfried Gregorii, germana pastoro, historiisto, geografo (m. 1770)
- 1692: Christian David, misiisto kaj verkisto germana-morava (m. 1751)
- 1699: Georg Wenzeslaus von Knobeldorff, germana arkitekto kaj pentristo (m. 1753)
- 1717: Adam Friedrich Oeser, hungara pentristo kaj ilustristo (m. 1799)
- 1744: Hans Wilhelm von Thümmel, germana politikisto
- 1752: Friedrich Maximilian Klinger, germana verkisto, reprezentanto de la Sturmo kaj Impeto (m. 1831)
- 1754: Nicolas Baudin, franca maristo, vojaĝisto, esploristo, mapisto (m. 1803)
- 1781: René Théophile Hyacinthe Laennec, franca kuracisto, inventinto de stetoskopo (m. 1826)
- 1785: Nachman Krochmal, aŭstra teologo juda kaj filozofo (m. 1840)
- 1798: Josef Navrátil, ĉeĥa pentristo kaj pejzaĝisto (m. 1865)
- 1816: Francisco Adolfo de Varnhagen, brazila historiisto, militisto kaj diplomato (m. 1878)
- 1821: Lola Montez, amatino de reĝo Ludoviko la 1-a de Bavario (m. 1861)
- 1831: Paulina Szász, hungara poetino (m. 1853)
- 1836: Gustavo Adolfo Bécquer, hispana verkisto (m. 1870)
- 1844: Ferenc Kozma, hungara pastro kaj pedagogo (m. 1920)
- 1853: Jaroslav Vrchlický, ĉeĥa poeto kaj tradukisto (m. 1912)
- 1855: Otto Liman von Sanders, germana generalo kaj turka marŝalo (m. 1929)
- 1862: Mori Ogai, japana kuracisto, verkisto, poeto kaj tradukisto (m. 1922)
- 1872: Jan Preisler, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto (m. 1918)
- 1876: Béla Révész, hungara ĵurnalisto, verkisto, viktimo de Aŭŝvico, enestanta en Hungara Antologio (m. 1944)
- 1877: André Maginot, franca soldato kaj parlamentano (m. 1932)
- 1885: Romano Guardini, germana-itala teologo, filozofo de religio, verkisto, partopreninta Duan Vatikanan koncilion (m. 1968)
- 1887: Leevi Antti Madetoja, finna komponisto (m. 1947)
- 1888: Max Butin, germana instruisto kaj komercisto, partopreninto de la unua UK 1905, Esperanto-vortaristo, aŭtoro de Faŭsto. Konciza komentario al Faŭsto, 1-a parto, membro de Lingva Komitato, Germana Esperanto-Instituto kaj honora membro de Germana Esperanto-Asocio (m. 1960)
- 1888: Otto Stern, germana Nobelpremiita fizikisto, difininta magnetan momanton de protono (m. 1969)
- 1888: Hans Blüher, germana ĵurnalisto
- 1892: Theodor Plievier, germana verkisto kaj anarkiisto (m. 1955)
- 1898: Dezső Grosz, hungara ĵurnalisto, poeto kaj tradukisto (m. 1975)
- 1902: Albert Drach, aŭstra verkisto kaj juristo (m. 1995)
- 1905: Rózsa Péter, hungara matematikistino kaj profesoro (m. 1977)
- 1908: Oleksa Vlizjko, ukraina poeto-futuristo, reprezentanto de la pafita renesanco (m. 1934)
- 1929: Alejandro Jodorowsky, ĉilia avangarda artisto
- 1931: Béla Kondor, hungara pentristo, grafikisto, poeto (m. 1972)
- 1932: Hubert Feichtlbauer, aŭstra ĵurnalisto kaj publicisto (m. 2017)
- 1935: Adam Pleśnar, pola aktivulo de kontraŭkomunista opozicio, aktivulo de la Asocio de Junaj Politikaj Malliberuloj el la jaroj 1945-1956 "Jaworznanoj" kaj de Pola Esperanto-Asocio, membro de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj (m. 2013)
- 1936: Roman Laskowski, pola slavisto, pioniro de fonologia gramatiko (m. 2014)
- 1940: Andrzej Kotkowski, pola filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro (m. 2016)
- 1945: Reinhard Haupenthal, germana instruisto, esperantologo kaj interlingvisto, aktivulo de Sarlanda Esperanto-Ligo, membro de la Akademio de Esperanto, tradukisto (m. 2016)
- 1948: Mária Imecs, rumania hungara inĝenierino, tradukistino
- 1951: Barzan Ibrahim al-Tikriti, irakano, duonfrato de Saddam Hussein, ekzekutita (m. 2007)
- 1954: Rene Russo, usona aktorino kaj modelulino
- 1961: Meir Kessler, israela rabeno, edukito de jeŝivo
- 1961: Andrej Korotajev, soveta, rusia antropologo, ekonomikisto, historiisto, orientalisto kaj sociologo
- 1963: Michael Jordan, usona korbopilkisto
- 1970: Erika Vida, rumania hungara redaktorino, etnografino
- 1970: Dominic Purcell, aŭstralia filma kaj televida aktoro
- 1971: Denise Richards, usona aktorino
- 1975: Harisu, korea transseksa popkantisto, aktoro, modelo
- 1975: János Kassay, rumania hungara geografo, universitata instruisto
- 1976: Hajnalka Barabás, rumania hungara arthistoriistino, muzeologino
- 1976: Dénes Barna Jakab, hungara politologo, juristo
- 1981: Paris Hilton, usona aktorino kaj foto-modelo
- 1983: Mohammad Masaad, saŭdarabia futbalisto
- 1984: Marcin Gortat, pola korbopilkisto
- 1988: Natascha Kampusch, aŭstra forkaptitino
- 1988: Vasyl Lomachenko, ukraina boksisto
- 364: Joviano, romia imperiestro (n. ĉirkaŭ 331)
- 440: Mesrop Maŝtoc, armena teologo, lingvisto, kreinto de la armena alfabeto kaj sanktulo (n. 360)
- 923: Al-Tabari, araba historiografo kaj teologo, tafsir, sekvanto de ŝafiismo (n. 839)
- 1572: Matthias Marcus Dabercusius, germana historiisto, filologo kaj pedagogo (n. 1508)
- 1572: Hermes Halpaur, aŭstra teologo, jezuito, predikisto (n. nekonata)
- 1600: Giordano Bruno, itala monaĥo kaj hermetikisma filozofo, okultisto, ekskomunikita kaj ekzekutita (n. 1548)
- 1652: Gregorio Allegri, itala komponisto, membro de Roma Skolo (n. 1582)
- 1673: Molière (Jean-Baptiste Poquelin), franca dramaturgo kaj komediisto (n. 1622)
- 1680: Jan Swammerdam, nederlanda kuracisto, naturalisto, pioniro de esploroj pere de mikroskopo (n. 1637)
- 1715: Antoine Galland, franca orientalisto, arkeologo, numismatikisto, unua eŭropa tradukinto de arabaj fabeloj Mil kaj unu noktoj (n. 1646)
- 1732: Louis Marchand, franca klavicenisto, orgenisto kaj komponisto (n. 1669)
- 1758: Ferenc Csepregi Turkovitz, hungara reformita instruisto (n. nekonata)
- 1760: Franz Anton Danreiter, aŭstra pejzaĝarkitekto kaj desegnisto (n. 1695)
- 1796: James Macpherson, skota poeto (n. 1736)
- 1827: Johann Heinrich Pestalozzi, svisa pedagogo, teoriulo de komenca instruado (n. 1746)
- 1842: Ludwig von Schorn, germana arthistoriisto kaj akademiano (n. 1793)
- 1853: Paulina Szász, hungara poetino (n. 1831)
- 1856: Heinrich Heine, germana poeto kaj ĵurnalisto (n. 1797)
- 1874: Adolphe Quételet, belga astronomo, matematikisto, statistikisto kaj sociologo (n. 1796)
- 1881: Theodor Hirsch, germana historiisto kaj pedagogo (n. 1806)
- 1891: Theophilus Hansen, dana arkitekto (n. 1813)
- 1909: Geronimo (Goyathlay), apaĉa estro, indiana heroo, ŝamano, batalantoa kontraŭ meksikanoj kaj usonanoj (n. 1829)
- 1909: Émile Peltier, franca pastro kaj pioniro de Katolika Esperanto-movado, celebrinta unuan meson en Esperanto dum UK 1905, membro de Lingva Komitato, fondinto de "Espero Katolika" (n. 1870)
- 1915: Stanislaus von Prowazek, aŭstra-ĉeĥa biologo kaj parazitologo (n. 1875)
- 1920: Béla Somogyi, hungara instruisto kaj ĵurnalisto, murdita (n. 1868)
- 1931: Macuda Cuneĵiro, japana kuracisto, esperantisto, delegito de UEA (n. 1869)
- 1932: Edgar Martini, germana klasika filologo
- 1934: Alberto la 1-a, reĝo de la belgoj (n. 1875)
- 1940: Helena Malířová, ĉeĥa verkistino, enestanta en Ĉeĥoslovaka antologio (n. 1877)
- 1941: Ernst Otto, protestantisma paroĥo kaj kontraŭfaŝisto
- 1946: Ottó Nagy, hungara pastro, verkisto, lingvohistoriisto (n. 1903)
- 1947: Gustav Leutelt, germanlingva verkisto kaj pedagogo bohemia (n. 1860)
- 1962: Bruno Walter, german-aŭstra-usona dirigento, pianisto kaj komponisto (n. 1876)
- 1965: Tadeusz Lehr-Spławiński, pola slavisto, rektoro de Jagelona Universitato, adepto de indiĝena teorio pri slavoj (n. 1891)
- 1970: Samuel Josef Agnon, israela Nobelpremiita verkisto (n. 1888)
- 1970: Andrij Maliŝko, ukraina poeto kaj kant-verkisto (n. 1912)
- 1971: Rezső Diviaczky, rumania hungara desegninstruisto, pentristo (n. 1876)
- 1973: János Józsa, rumania hungara lingvisto (n. 1901)
- 1982: Thelonious Sphere Monk, usona pianisto, orkestrestro kaj ĵaza muzikisto (n. 1917)
- 1984: Sándor Kacsó, rumania hungara verkisto, ĉefredaktoro de Rumania Hungara Vorto (n. 1901)
- 1985: Rolf Bossert, rumania verkisto germanlingva, ĵurnalisto kaj pedagogo (n. 1952)
- 1986: Jidu Kriŝnamurti, barata filozofo, bramano, teozofo, verkisto, spirita instruisto (n. 1895)
- 1988: Aleksandr Baŝlaĉov, soveta, rusia bardo, rokmuzikisto kaj poeto (n. 1960)
- 1993: Włodzimierz Sedlak, pola tutfakulo, katolika pastro, biologo-teoriisto, antropologo, paleontologo, kreinto de la pola bioelektronika skolo, profesoro de KUL (n. 1911)
- 1998: Ernst Jünger, germana verkisto (n. 1895)
- 2000: Márta Vámszer, rumania hungara lingvistino (n. 1927)
- 2007: Jurga Ivanauskaitė, litova verkistino kaj pentristino (n. 1961)
- 2010: Hans Henning Ørberg, dana pedagogo kaj eldonisto (n. 1920)
- 2013: Sakrat Janoviĉ, belorusa verkisto (n. 1936)
- 2014: Gáspár Bíró, rumania hungara/hungara juristo, politika sciencisto (n. 1958)
- 2016: Andrzej Żuławski, pola reĝisoro kaj filma scenaristo, aktoro, verkisto (n. 1940)
- 2017: Michael Novak, usona politologo, ekonomikisto, teologo (n. 1933)
- 2017: Tom Regan, usona filozofo specialiĝanta pri bestaj rajtoj (n. 1938)
- 2020: Sonja Ziemann, germana aktorino, kantistino kaj dancistino (n. 1926)
- 2021: Rush Limbaugh, usona politikisto, ĵurnalisto, verkisto (n. 1951)
- 2022: Máté Fenyvesi, hungara futbalisto, bestkuracisto, politikisto, parlamentano (n. 1933)
- 2024: Johan Galtung, norvega politikologo (n. 1930)
La 17-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):