Franca respublika kalendaro
Kalendarsistemo / From Wikipedia, the free encyclopedia
En la fino de la 18-a jarcento en Francio okazis la Franca revolucio de 1789, kiu aboliciis monarkion kaj feŭdan reĝimon. En fluo de sciencemaj kaj kontraŭreligiaj pensoj, la revolucia registaro decidis anstataŭi la sistemon de Kristana Erao, enkonduki novan kalendaran eraon, kaj komenci jarkalkulon de la tago de deklaro de la Franca Respubliko (22-a de septembro de 1792 laŭ Gregoria kalendaro). Ĉi tiu tago kongruis al la aŭtuna ekvinokso. Tiel, oni nomas tiun kreitan kalendaron Franca respublika kalendaro aŭ ankaŭ Franca revolucia kalendaro.

Ekzemple, la 1-a de januaro de 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la tago primidi de la 2-a dekado de Nivozo de CCVII (=207) laŭ la franca respublika kalendaro.
Tiu kalendaro nombras en la jaro 12 monatojn, kiujn konsistigas po 30 tagoj. Semajnon anstataŭas dekado (décade), entenanta 10 tagojn. Unu monato do konsistas el 3 dekadoj. La sistemo estas verko de Gilbert Romme kun helpo de Lalande, Delambre kaj Laplace. La nomoj de la monatoj kaj la tagoj estis proponitaj de Fabre D'Eglantine, membro de Konvencio, naskita en la sudfranca urbo Carcassonne, laŭ devenoj tre pliparte latina:
- Tiuj de la tagoj laŭ latinlingvaj nombroj: primidi, duodi, tridi, quartidi, quintidi, sextidi, septidi, octidi, nonidi, décadi.
- Tiuj de la monatoj laŭ la sezonoj, la agrikultura ciklo en eŭropa Francio.
La jaroj estis skribitaj per romiaj ciferoj.
Nomo | Ordnumero | Daŭro laŭ Gregoria kalendaro |
Signifo de la nomo |
---|---|---|---|
Vendemiero | la 1-a monato | 22/23 sep - 21/22 okt | fr. vendémiaire, de lat. Vindemia -- "rikolto de vinberoj" |
Brumero | la 2-a monato | 22/23 okt - 20/21 nov | fr. brumaire, de brume -- "nebula" |
Frimero | la 3-a monato | 21/23 nov - 20/22 dec | fr. frimaire, de lat. frimas -- "frostoj" |
Nivozo | la 4-a monato | 21/23 dec - 19/21 jan | fr. nivôse, de lat. nivosus -- "neĝa" |
Pluviozo | la 5-a monato | 20/21 jan - 18/19 feb | fr. pluviôse, de lat. pluviosus -- "pluva" |
Ventozo | la 6-a monato | 19/20 feb - 20/21 mar | fr. ventôse, de lat. ventosus -- "venta" |
Ĝerminalo | la 7-a monato | 21/22 mar - 19/20 apr | fr. germinal, de lat. germen -- "ĝermo" |
Florealo | la 8-a monato | 20/21 apr - 19/20 maj | fr. florial, de lat. floreus -- "florplena" |
Prerialo | la 9-a monato | 20/21 maj - 19/20 jun | fr. prairial, de lat. pratus -- "herbejo" |
Mesidoro | la 10-a monato | 19/20 jun - 18/19 jul | fr. messidor, de lat. messis -- "grenrikolto" kaj gr. doron -- "doni" |
Termidoro | la 11-a monato | 19/20 jul - 17/18 aŭg | fr. thermidor, de gr. therme -- "varmo" kaj doron -- "doni" |
Fruktidoro | la 12-a monato | 18/19 aŭg - 16/17 sep | fr. fructidor, de lat. fructus -- "frukto" kaj gr. doron -- "doni" |
Notu kiel samsezonaj (laŭ sezonoj en Francio) monatoj havas komunan sufikson.
La 12 monatoj do konsistis 360 tagojn. Kvin pliaj tagoj (ses kun supertago) estis naciaj festotagoj je la fino de la jaro. Komence, ili estis nomataj sans-culottides (laŭ sans-culottes, "senkulotuloj" aŭ malriĉaj revolucianoj). Post 1795, ili estis nomitaj "komplementaj tagoj".
- La Fête de la Vertu, "Festo de virto" je la 17-a aŭ 18-a de septembro
- La Fête du Génie, "Festo de genio" je la 18-a aŭ 19-a de septembro
- La Fête du Travail, "Festo de laboro" je la 19-a aŭ 20-a de septembro
- La Fête de l'Opinion, "Festo de la opinio" je la 20-a aŭ 21-a de septembro
- La Fête des Récompenses, "Festo de rekompenco" je la 21-a aŭ 22-a de septembro
- La Fête de la Révolution, "Festo de revolucio", supertago je la 22-a aŭ 23-a de septembro
Inter tiuj, kiuj volis etendi la kalendaron post ĝia oficialado, estas malklare kiel kalkuli superjarojn post la jaro XIV.
La Revolucia Kalendaro ĝisvivis nelonge. Je la 9-a de septembro de 1805 Imperiestro Napoleono la 1-a dekretis forlason de la Revolucia Kalendaro profite al reuzo de la Gregoria kalendaro, kiu en Francio reefektiviĝis la 1-an de januaro de 1806. Tamen de la 6-a ĝis la 23-a de majo de 1871 ĝi revalidis en la pariza ribelado Commune de Paris.