La 24-a de oktobro estas la 297-a tago de la jaro (la 298-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 68 tagoj restas.
Je la 24-a de oktobro okazis, interalie:
- 69: Apud la urbo Kremono adeptoj de Vespasiano venkis armeon de la romia imperiestro Vitelio
- 1147: Rekonkero: reĝo de Portugalio Afonso Henriques rekonkeris Lisbonon de islamanoj
- 1149: Rekonkero de Ilerdo
- 1260: Konsekro de la Katedralo de Chartres
- 1260: Post murdo de Kutuz, sultano de Egiptujo el dinastio de mamelukoj, Bajbarso okupis lian postenon
- 1273: Fondinto de la dinastio de habsburgoj Rudolfo la 1-a kroniĝis en Akeno kiel reĝo de Germanio
- 1360: Centjara milito: oni ratifis traktaton de Brétigny finantan unuan fazon de la franca-brita milito
- 1417: Litovio: Telŝiao-diocezo establita
- 1526: Ferdinando la 1-a iĝis reĝo de Ĉeĥio
- 1601: Imperiestro kaj ĉeĥa reĝo Rudolfo la 2-a aĉetis de la ŝuldanto Petr Vok z Rožmberka la bienojn de Český Krumlov, Netolice kaj Prachatice, Palacon Rosenberg en Hradčany, vitejon proksime al Křemže en Aŭstrio kaj kelkajn aliajn bienojn por 410 000 groŝoj de Meissen
- 1605: Barato: Jahangir estis kronita en Agro kiel reganto de Mogola Imperio
- 1648: Vestfalio: Vestfalia Paco estis subskribita por fini la Tridekjaran Militon - per la paco finiĝis ankaŭ la Okdekjara Milito, oni oficiale agnoskis Svislandon kaj Respublikon de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
- 1669: Brazilo: Manaŭo iĝis urbo
- 1767: Pollando: Andrychów ricevis urborajton
- 1795: Unu jaron post falo de la Insurekcio de Kościuszko regantoj de la Rusia Imperio, Prusio kaj Aŭstrio subskribis la trian dispartigon de Pollando por ke la nomo de Pollando, laŭ la postulo de Rusio, neniam plu aperu (ĝi tamen reaperis post 123 jaroj)
- 1813: Traktato de Gulistano: subskribo de la pactraktato finanta la Rusa-Persan Militon
- 1831: Pompejo: malkovro de antikva mozaiko kun Aleksandro la Granda kaj Dario la 3-a dum la batalo de Issos (lime de antikva Sirio kaj Kilikio, ĉe Iskenderuna golfo)
- 1836: Oni patentigis alumetojn - samjare en Masaĉuseco oni funkciigis unuan fabrikon de fosforaj alumetoj
- 1851: William Lassell malkovris satelitojn de Urano: Arielo kaj Umbrielo
- 1862: Rezulte de militista puĉo estis detronigita kaj forpelita unua reĝo de Grekio Otto la 1-a
- 1909: Itala reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a kaj imperiestro Nikolao la 2-a subskribis en Racconigi sekretan pakton koncerne Balkanojn
- 1912: Unua Balkana milito: serbaj trupoj venkis otomanan armeon en la 2-taga batalo de Kumanovo (Opština Kumanovo, Nord-Makedonio)
- Unua Mondmilito
- 1924: Litovio: adoptita Leĝo pri Radio-Tarifo, kiu enkondukis radian abonpagon - kotizo de 100 lidoj jare estis fiksita por persona radioricevilo
- 1925: Bulgario: fino de militjuro, enkondukitan post la atenco en la katedralo de Sveta Nedelja
- 1929: Borsa Katastrofo de 1929, nome Financa krizego de Novjorka Borso komencis Grandan depresion - plej granda ekonomia krizo en la historio, 10 jaroj de malriĉeco kaj senlaboreco
- 1931: Al Capone estis kondamnita al puno de 11 jaroj da mallibero pro trompado pri impostoj
- 1931: Malfermo de la Ponto George Washington liganta Nov-Jorkon kun Nov-Ĵerzejo
- 1933: Brazilo: urbo Goiânia fondiĝis
- 1935: Italio invadis Etiopion
- 1934: Dua Pola Respubliko: prezidento Ignacy Mościcki disponis pri kreo de Institucio pri Socialaj Asekuroj
- 1936: Hispana Enlanda Milito: formiĝis Pola Bataliono el komunistaj volontuloj, batalanta kadre de Internaciaj Brigadoj
- 1938: Joachim von Ribbentrop prezentis germanajn postulojn al Pollando, i.a. koridoron al Orienta Prusio
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana teroro en okupata Pollando: ĉefo de Ordnungspolizei deklaris, ke dum la milito oni ne antaŭvidas liberigon de poloj de koncentrejoj; sekureca polico en Radom pafmortigis 10 personojn pro posedo de armiloj; kvazaŭarmea taĉmento Selbstschutz pafmortigis en Tuchola kaj apude 109 polojn; germana polico enprizonigis en Włocławek 60 eksproprietigitajn bienposedantojn el norda Mazovio; Hitler nomumis Arthur Greiser ĉefo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio en regiono de Poznań; Soveta okupado de Pollando: Jan Szembek notis en sia taglibro, ke estas tre malfacile trairi sub la germanan dispartigon de Pollando, sed facile ricevi permesilon al Rumanio kaj Hungario; Tarnopol: unua sekretario de la Komunista Partio de Ukrainio Nikita Ĥruŝĉov certigis estintan komandanton de la defendo de Lvovo Władysław Langner, ke polaj oficiroj ricevos ĝustajn dokumentojn kaj estos liberigitaj - multaj pliposte ektroviĝis en militprizonoj kaj estis murditaj de NKVD
- 1940: En Provinco Vartlando Arthur Greiser transdonis la tutan havaĵon de bonfaraj religiaj organizaĵoj al germana loka komunumo; Militkrimo: en Poznań germanoj gilotinis 6 polojn; Sidi Bishr (apud Aleksandrio): brita militministro Anthony Eden vizitis polan Memstaran Brigadon de Karpatoj-Pafistoj, la defiladon de polaj taĉmentoj rigardis egiptajn, anglajn kaj aŭstraliajn oficirojn; Dua Viena Arbitracio: Fakultato pri Juro de la Scienca Universitato de Szeged malfermita en Kluĵo; renkontiĝo de Adolf Hitler kun Philippe Pétain por enigi reĝimon de Vichy en la militon - senrezulte
- 1941: Okupada administracio de Ĝenerala Gubernio malpermesis al Pola Ruĝa Kruco sanigistan agadon kaj likvidis feston de Ĉiuj Sanktuloj; ministerio pri ekonomio de Tria Regno malpermesis sen permeso sendi pakaĵojn al Ĝenerala Gubernio; konspira gazeto "Jutro PN" publikigas unuajn donitaĵojn pri amasaj murdoj de poloj en Orientaj Limregionoj "fare de bolŝevikoj" tuj antaŭ eniro de germanaj taĉmentoj: En Dubno (Rivna provinco) oni murdis 4 895 polojn, en Łuck 2 147, en Równe 1 700, en Włodzimierz (Volinio) 314, en Krzemieniec (Ternopila provinco) 120, en Sarny (Rivna provinco) 416; Orienta Fronto: germana armeo konkeris Ĥarkovon kaj Belgorodon; germana-rumana holokaŭsto: en Odeso (Ukrainio) oni mortigis 10 000 judojn — tagon pli frue oni murdis 19 000
- 1942: Militkrimoj: SS murdis en koncentrejo Aŭŝvico 6 polinojn venĝe pro ribelo en la puna taĉmento; germana polico pafmortigis en Nałęczów 12 polojn kaj judon de Ĉeĥoslovakio, kaj en Piotrkow Trybunalski 6 judojn; Pola Rezistomovado: venĝe pro la publika pendumo de 50 poloj de varsovia malliberejo Pawiak la taĉmentoj de Popola Armeo kaj Popola Gvardio unuafoje atencis kontraŭ la germana MITROPA-restoracio, Café Club kaj gazetpresejo en Varsovio; Operaco Reinhardt: en Dubno (Rivna provinco) germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj murdis ĉirkaŭ 1000 judojn de likvidata de majo geto; Bomba Korpuso de RAF atakis Milanon - unua dumtaga atako de la itala urbo el bazoj de Anglio; interparolo de ĉefministro de la pola ekzila registaro Władysław Sikorski kun Winston Churchill pri iro de la Pola Armeo en Sovetunio al Irano aŭ suda Sovetunio
- 1943: Pola Rezistomovado: nokte de la 23-a/24-a de oktobro flankatakaj grupoj de Pola Enlanda Armeo venĝe atakis Varsovian fervojan nodon sur transporta ponto Nazia Germanio - Orienta Fronto; Militkrimoj: germanaj policoj pafekzekutis en Sulejów 30 personojn kaj en 4 aliaj lokoj - 76; nokte de la 24-a/25-a de oktobro soveta aviado atakis stacidomon Nikopol
- 1944: Dum bataloj pri liberigo de Augustów mortfalis 1479 sovetaj soldatoj; 1-a Armeo de Pola Soldataro kaj soveta 47-a Armeo liberigis i.a. setlejojn de Białołęka; Pacifika Fronto: batalo de Lejtea Golfo: usonaj aviadiloj sinkigis japanan kirasŝipon "Musaŝi" - pereis 1023 maristoj el 2399-membra skiparo; malĝuste markita japana ŝipo "Arisan Maru" transportanta ĉ. 1800 Aliancanajn militkaptitojn estis sinkigita de usona submarŝipo "Snook" aŭ "Shark"; Balkana Fronto: en Baĉka Jugoslavaj Partizanoj liberigis Novi Sad; en Grekio britaj trupoj eniris al Volos (Tesalio); bulgaraj trupoj kaj administracio finis evakuon el la greka Trakio
- 1945: Oslo: estinta kunlaborisma ĉefministro de Norvegio Vidkun Quisling estis pafmortigita en fortikaĵo Akershus
- 1945: Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj ekvalidis - Unuiĝintaj Nacioj ekfunkciis
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: majoro de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando Antoni Żubryd kun sia graveda edzino estis murditaj en Malinówka (proksime al Brzozów) fare de funkciulo de stalinisma Sekureca Oficejo
- 1946: Astrofotografio: lanĉita de Nov-Meksiko modifita usona misilo V-2 unuafoje fotis Teron de la ekstertero
- 1947: Barata provinco Kaŝmiro estas deklarita sendependa ŝtato de islamaj separistoj
- 1947: Kontraŭkomuismo: Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco pridemandis Walt Disney
- 1949: Sendependecpartio gajnis parlamentan baloton en Islando
- 1949: Sidejo de UN ekmovigita al Nov-Jorko - oficiala malfermo okazis la 10-an de januaro 1951
- 1952: Usona prezidanto Dwight D. Eisenhower deklaris militon en Koreio kiel "krucmiliton kontraŭ komunismo"
- Senstalinigo
- 1960: Kazaĥio: eksplodo de balistika misilo R-16 sur la kosmodromo Bajkonur mortigis ne malpli ol 92 personojn, inkluzive de marŝalo
- 1964: Zambio fariĝis sendependa de Britio
- 1964: Dua Vatikana Koncilio: papo Paŭlo la 6-a anoncis Benedikton de Nursio patrono de Eŭropo
- 1970: Salvador Allende iĝis prezidento de Ĉilio (elektita de parlamento)
- 1979: Florido: Nacia Parko Everglades estis enlistigita al Monda heredaĵo de Unesko
- 1980: Paul McCartney estis enskribita al Guinness-libro de rekordoj kiel kreinto, kies verkoj plej bone vendiĝis en historio de la muziko
- 1980: Vojevodia juĝejo en Varsovio registris Sendependan Aŭtonomecan Sindikaton "Solidareco", arbitre ŝanĝante ties statuton - oni forigis rajton al striko kaj alskribis agnoskon flanke de "Solidareco" de la gvidanta rolo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio
- 1981: Kunveno de belorusaj studentoj okazis en Bjalistoko — oni decidis leĝigi belorusajn studentajn strukturojn en polaj universitatoj
- 1984: Papo Johano Paŭlo la 2-a apelaciis pri liberigo de la pola pastro Jerzy Popiełuszko — komunistaj regopovoj publike informis pri aresto de funkciuloj de Sekureca Servo kaj certigis pri enketado pri la homforkapto de la kapelano de Solidareco
- 1989: Ministro pri eksterlandaj aferoj Petar Mladenov eksiĝis de Politburoo de la Centra Komitato de la Bulgara Komunista Partio, akuzante Todor Ĵivkov pri la eksterlanda izolado de Bulgario
- 1990: En insularo Nova Zemlo Sovetunio faris la lastan sovetan nuklean teston
- 1995: Plena suna eklipso vidata de Irano, Barato, Tajlando kaj Sudorienta Azio
- 1997: En Moskvo Boris Jelcin kaj Algirdas Brazauskas subskribis rusia-litovan landliman pakton
- 1997: 5 km subsurface de la Hinda Oceano, subakvistoj trovis usonan ŝipon portantan 2 000 tunojn da arĝento, kiun prezidento Franklin D. Roosevelt sendis al Stalin en 1944 por helpi en la bataloj kontraŭ Hitler, sed la plano malsukcesis kiam germanaj submarŝipoj sinkigis ĝin
- 2000: Unusola konservita aŭtografo de Kleopatro estis malkovrtita en muzeo de Egiptio
- 2003: Lasta komerca flugo de pasaĝeravidilo Konkordo
- 2004: Zine El Abidine Ben Ali refoje iĝis prezidento de Tunizio
- 2005: Pola pianisto Rafał Blechacz gajnis unuan lokon en la 15-a Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin en Varsovio
- 2007: Lanĉo de unua ĉina luna kosmosondilo Chang'e 1
- 2013: Usonaj astronomoj informis pri malkovro de la plej distanca galaksio, kies lumo rigardata hodiaŭ vojaĝis al la Tero pli ol 13 miliardoj da jaroj - ĝi estas, laŭ kunmova distanco, forigita de ĉirkaŭ 30 miliardoj de lumjaroj
- 2014: Vicprezidanto de Google usonano Alan Eustace fiksis super Nov-Meksiko rekordon pri alteco de salto kun paraŝuto (41, 425 km)
- 2016: Varsovio: inaŭguro de la Muzeo al Sue Ryder, angla soldatino prizorganta mutobskurulojn kaj postmilite filantropo, kies fondaĵo konstruis orfejojn kaj malsanulejojn en la tuta mondo
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 243-a tago de la rusa agreso: Pasinttage batalkampe pereis reĝisoro de Lviva Televido kaj en okupata Ĥersono rusoj komencis malmunti telekomunikadan aparataron el televida centro, kaj nokte forveturigis monumentojn de caraj militistoj; vicprezidantino de Verĥovna Rada informis, ke Kroatio pretas kuraci vunditajn ukrainajn soldatojn; en liberigita Izjum ukraina polico malkovris 13 sakegojn kun sekretaj dokumentoj; ukraina armeo liberigis 4 laŭvicajn setlejojn en Luganska provinco kaj Donecka provinco, kaj en Ĥersona provinco, kie estis liberigitaj pli ol 90 setlejoj, paffaligis dum duonhoro 2 rusiajn sturmajn helikopterojn Ka-52, la tria frakasiĝis super Irkucko
- Mondreago: Pasinttage propagandisto de Moskva Kremlo estis suspendita pro alvoko en televidkanalo Russia Today al "dronigo aŭ vivbruligo" de ukrainaj infanoj, kiuj konsideras sovetan Rusion kiel okupanton; unua de 5 monatoj inteparolo de la ĉefkomandantoj de usona kaj rusia armeoj; nederlanda grupo de spertuloj pri jurmedicino la duan fojon ekiras al Ukrainio por helpi pri esploro de rusaj militkrimoj; dum la Unua Parlamenta Pintkunveno de Internacia Krimea Platformo, estinta usona ambasadoro en Ukrainio pritaksis rusiajn militajn reparaciojn por Ukrainio je 750 miliardoj ĝis 1 biliono da dolaroj; Israelo transdonis al Ukrainio spionajn donitaĵojn kiel kontraŭbatali iranajn senpilotajn aviadilojn
- 51: Domiciano, imperiestro de Romio (m. 96)
- 1399: Pier Candido Decembrio, itala literaturisto kaj historiisto (m. 1477)
- 1503: Izabela de Portugalio, edzino de Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio) (m. 1539)
- 1558: Szymon Szymonowic, pola renesanca poeto, organizanto de la Akademio de Zamość (m. 1629)
- 1632: Antoni van Leeuwenhoek, nederlanda komercisto kaj fizikisto, pliboniginto de mikroskopo (m. 1862)
- 1734: Anna Göldi, svisa viktimo de justica murdo, konsiderata kiel lasta Eŭropa sorĉistino (m. 1782)
- 1739: Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach, dukino kaj mecenatino (m. 1807)
- 1785: Rafael del Riego, hispana generalo kaj politikisto (m. 1823)
- 1798: Massimo d'Azeglio, itala politikisto, pentristo kaj verkisto
- 1801: Josef Šmidinger, ĉeĥa pastro, patrioto, disvastiganto de ĉeĥaj libroj, instruisto (m. 1852)
- 1804: Wilhelm Eduard Weber, germana fizikisto (m. 1891)
- 1806: Maximilian Joseph von Tarnóczy, aŭstra teologo kaj salcburga ĉefepiskopo (m. 1876)
- 1811: Ferdinand Hiller, germana komponisto kaj dirigento (m. 1885)
- 1814: Eduard Baltzer, germana teologo kaj vegetarismo-pioniro
- 1817: Vilmos Lázár, hungara honvedgeneralo, unu el martiroj de Arado (m. 1849)
- 1820: Eugène Fromentin, franca pentristo kaj verkisto (m. 1876)
- 1821: Ferenc Aschermann, hungara honvedkolonelo (m. 1893)
- 1830: Marianne North, angla naturistino kaj pentristino (m. 1890)
- 1843: Jákó Ávéd, hungara ĵurnalisto kaj instruisto (m. 1922)
- 1844: Karl Lueger, aŭstra politikisto kaj advokato (m. 1910)
- 1856: Siegfried Lipiner, aŭstra-pola verkisto, tradukisto (m. 1911)
- 1868: Alexandra David-Néel, franca verkistino, opera kantistino, vojaĝistino, esploristino kaj orientalistino, unua virino, kiu venis al Lasao, budhanino (m. 1969)
- 1872: Artúr K., Tompa, rumania hungara pastro, murdita (m. 1944)
- 1882: Imre Kálmán, hungara komponisto (m. 1953)
- 1883: Károly Kiss, rumania hungara pentristo kaj ksilografo (m. 1953)
- 1891: János Kallós, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1970)
- 1891: Rafael Trujillo, prezidento de Domingo (m. 1961)
- 1896: Leopold Dreher, pola-juda advokato, cionisto verkanta pri la hebrea lingvo, kunorganizanto de UK 1912, membro de Pola E-Delegitaro, kontribuanta al "Juna Esperantisto", "Pola Esperantisto", "Esperanta Voĉo", "Esperanto Triumfonta", "Heroldo de Esperanto", kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, aŭtoro de la Supera Kurso de Esperanto, murdita (m. 1941)
- 1901: Ferenc Balázs, rumania hungara verkisto, sociologo (m. 1938)
- 1907: István Torjai Szabó, rumania hungara literarurhistoriisto (m. 1991)
- 1907: Ezra Clark Stillman, usona lekciisto kaj kulturataŝeo en Bruselo, membro de IALA, kontribuinta al antologio Dekdu Poetoj (m. 1995)
- 1910: Zoltán Iváni, rumania hungara, hungara, usona verkisto, ĵurnalisto (m. 1997)
- 1911: István Kovács, hungara politikisto (m. 2012)
- 1925: Luciano Berio, itala komponisto (m. 2003)
- 1927: Gilbert Bécaud, franca kantisto, komponisto, pianisto kaj aktoro (m. 2001)
- 1928: Mohammad Ĥosejni Beheŝti, irana politikisto, murdita (m. 1981)
- 1929: George Crumb, usona komponisto (m. 2022)
- 1930: Johan Galtung, norvega sociologo, fondinto de la politikscienca fako "paco kaj konflikto" (m. 2024)
- 1931: Sofia Gubaidulina, sovetia komponistino, reprezentantino de nova religia-mistika muziko
- 1931: Gyula Cseresznyés, rumania hungara aktoro, reĝisoro
- 1932: Pierre-Gilles de Gennes, franca Nobelpremiita fizikisto esplorinta superkonduktivecon, likvajn kristalojn kaj polimerojn (m. 2007)
- 1935: Marek Piwowski, pola reĝisoro kaj filma scenaristo
- 1936: Lajos Bardócz, hungara grafikisto, disĉiplo de László Kazár kaj József Molnár
- 1938: Walter Kappacher, aŭstra verkisto
- 1946: Tibor Bogdán, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1954: Malcolm Turnbull, ĉefministro de Aŭstralio
- 1960: Christoph Schlingensief, germana reĝisoro (m. 2010)
- 1969: Adela Noriega, meksika aktorino
- 1983: Felix Zesch, germana inĝeniero, redaktoro de "Kune", prezidanto de Germana Esperanto-Junularo, komitatano de TEJO
- 605: Sankta Magloire, bretona ĉefepiskopo kaj sanktulo (n. 535)
- 996: Hugo Kapeto, reĝo de frankoj (n. ĉirkaŭ 940)
- 1535: Francisko la 2-a Sforza, lasta duko de Milano (n. 1495)
- 1600: Andrea Bacci, itala medicinisto kaj filozofo (n. 1524)
- 1601: Tycho Brahe, dana astronomo kaj astrologo (n. 1546)
- 1604: Za Dengel, imperiestro de Etiopio (n. nekonata)
- 1655: Pierre Gassendi, franca pastro, filozofo, astronomo, astrologo kaj matematikisto, renoviginta Epikuran atomismon, unua observanto de la pasado de Merkuro (n. 1592)
- 1725: Alessandro Scarlatti, itala komponisto (n. 1660)
- 1733: Henrietta Godolphin (dukino de Marlborough), filino de John Churchill (1-a duko de Marlborough) (n. 1681)
- 1799: Karl Ditters von Dittersdorf, aŭstra komponisto kaj violonisto (n. 1739)
- 1842: György Carabelli, hungara-aŭstra kuracisto kaj profesoro (n. 1787)
- 1849: Imre Szacsvay, hungara advokato kaj politikisto (n. 1818)
- 1852: Daniel Webster, usona ministro pri eksteraj rilatoj (n. 1782)
- 1853: Heinrich Christian Samuel Beck, germana diplomato kaj teologo (n. 1768)
- 1901: William Goate, angla soldato ricevinta Viktorian krucon dum la ribelo de sipajoj kontraŭ Brita Imperio (n. 1836)
- 1912: Fülöp Jákó Imets, hungara romkatolika pastro, instruisto, verkisto, (n. 1837)
- 1918: Gustav Adolf Gerhard, germana filologo kaj papirusologo (n. 1878)
- 1922: Wilhelm Friedrich Bode, germana pedagogo kaj Goethe-fakulo (n. 1862)
- 1925: Jindřich Šimon Baar, ĉeĥa katolika pastro kaj verkisto, enestanta en Ĉeĥoslovaka Antologio (n. 1869)
- 1932: Fran Milčinski, slovena advokato, juristo, verkisto kaj dramaturgo (n. 1867)
- 1938: Ernst Barlach, germana skulptisto, pentristo, verkisto kaj poeto (n. 1870)
- 1941: Sándor Reményik, hungara poeto, ĉefredaktoro de la revuo "Paŝtista Fajro", kunfondinto de "Erdélyi Helikon" (m. 1890)
- 1944: Louis Renault, franca industriisto, pioniro de aŭtomobilismo (n. 1877)
- 1945: Vidkun Quisling, norvega politikisto, kunlaborinta kun Tria Regno, ekzekutita (n. 1887)
- 1946: Antoni Żubryd, pola suboficiro de infanterio, majoro de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, murdita (n. 1918)
- 1948: Ferenc Lehár, aŭstra komponisto (n. 1870)
- 1948: Rusztem Vámbéry, hungara juristo, advokato, ĵurnalisto, politikisto kaj diplomato (n. 1872)
- 1957: Christian Dior, franca kudristo kaj modumisto, fondinto de Christian Dior S.A (n. 1905)
- 1965: Hans Meerwein, germana kemiisto (n. 1879)
- 1972: Jackie Robinson, usona basbalisto, la unua afrik-usonano ekludinta en Grandaj Ligoj de Basbalo (n. 1947)
- 1974: David Ojstraĥ, soveta violonisto, profesoro (n. 1908)
- 1975: Ferdinando Longoni, itala pastro, prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, aŭtoro de Katolika preĝaro (n. 1916)
- 1979: Áron Vass, rumania hungara skulptisto (n. 1891)
- 1989: Jerzy Kukuczka, pola montogimpisto (n. 1948)
- 1990: Ernst Zwilling, aŭstra vojaĝverkisto kaj esploristo en Afriko (n. 1890)
- 1991: Gene Roddenberry, usona scenaristo kaj televida produktoro (n. 1921)
- 1994: Erich Wustmann, germana etnologo kaj vojaĝisto (n. 1907)
- 1996: Gladwyn Jebb, brita politikisto kaj diplomato, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (n. 1900)
- 2005: Rosa Parks, afrik-usonanino batalanta kontraŭ rasismo (n. 1913)
- 2006: William Montgomery Watt, skota historiisto kaj interpretisto de islamo (n. 1909)
- 2011: John McCarthy, usona komputikisto, inventinto de la termino artefarita intelekto (n. 1927)
- 2012: Margaret Osborne duPont, usona tenisludistino (n. 1918)
- 2015: Maureen O'Hara, usona filmaktorino kaj kantistino (n. 1920)
- 2017: Fats Domino, usona kantisto, komponisto kaj pianisto (n. 1928)
- 2020: Chung So-sung, sudkorea verkisto (n. 1944)
- 2022: Gerald Schmid, aŭstra pentristo kaj pedagogo (n. 1928)
- 2023: Richard Roundtree, usona aktoro (n. 1942)
La 24-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):