La 4-a de oktobro estas la 277-a tago de la jaro (la 278-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 88 tagoj restas.
Je la 4-a de oktobro okazis, interalie:
- 1189: Tria krucmilito: armeo de Saladin venkis kristanojn dum la Sieĝo de Akko
- 1209: Otto la 4-a kroniĝis kiel imperiestro de Sankta Romia Imperio
- 1423: Reĝo Sigismondo transdonis Moravion kiel feŭdon al sia bofilo Alberto la 2-a
- 1440: Reĝo de Danio Kristoforo de Bavario iĝis reĝo de Svedio (elektita de parlamento)
- 1498: Pollando: Drohiczyn ricevis urborajton
- 1582: Pretersaltante al la 15-a de oktobro, la katolika mondo ŝanĝas julian kalendaron al gregoria kalendaro. En la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, Italio, Hispanio kaj Portugalio la lasta tago de valideco de la julia kalendaro - la ekzemplon sekvis baldaŭ aliaj katolikaj landoj
- 1636: Tridekjara milito: venko de sveda armeo kontraŭ Saksio kaj Sankta Romia Imperio en batalo de Wittstock (Dosse) - 6 mil mortfalintoj
- 1655: Nordia Milito: pola armeo konkeris Kościan
- 1705: Stanisław Leszczyński kun sia edzino iĝis gereĝoj de la Respubliko de Pola Kronlando kaj de la Granda Duklando de Litovio
- 1745: En Imperiestra Katedralo Sankta Bartolomeo Franz Stephan el Duklando Loreno, edzo de Maria Tereza de Habsburgo, kroniĝis kiel Francisko la 1-a Stefano, imperiestro de Sankta Romia Imperio
- 1762: En Vieno okazis premiero de la opero Orfeo kaj Eŭridiko komponita de Christoph Willibald von Gluck
- 1795: Dispartigoj de Pollando: prusianoj rabis polajn kronajn insignojn de la trezorejo sur Vavelo
- 1819: Vieno: unua ŝparkaso Erste Bank de la aŭstra monarkio malfermiĝis en Leopoldstadt
- 1824: Meksiko iĝis respubliko
- 1830: Sesjara Bedřich Smetana vekis admiron dum sia hejma koncerto en la denaska urbo Litomyšl per virtuoza pianludo en la muzika akademio de filozofoj kun preludo al la opero de Daniel Auber La mutulino de Portici
- 1830: Belga Revolucio: Belgio sendependiĝis de Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj
- 1853: Otomana Imperio deklaris militon kontraŭ la Rusia imperio post kiam ĝi rifuzis retiri siajn soldatojn de la danubaj princlandoj — komenco de la Krimea milito
- 1875: Dekrete de Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) fondiĝis Ĉernivca Universitato en Bukovino
- 1883: Parizo: Orient-ekspreso ektrafikis de Gare de l'Est al Istanbulo
- 1886: Sudafrika urbo Johanesburgo estas fondita
- 1890: Unua ukraina socialisma-nacia Ruten-Ukraina Radikala Partio fondita en Lvovo
- 1900: En Lvovo okazis solena malfermo de Urba Teatrejo, en ĉeesto de honoraj gastoj Henryk Sienkiewicz, Ignacy Jan Paderewski, Henryk Siemiradzki
- 1910: Flago de Bermudo oficialiĝis
- 1910: Lasta reĝo de Portugalio fuĝis de Lisbono al Ĝibraltaro
- 1912: Balkana milito: Otomana Imperio deklaris militon al Balkana Ligo
- 1916: Fondo de la nuna Murmansko, la plej granda urbo trans la Arkta Cirklo, kiel la lasta en la Rusia Imperio
- Unua Mondmilito
- 1920: En Tunizio fondiĝis sportoklubo Club Africain
- 1927: En Usono Gutzon Borglum komencis skulpti Mount Rushmore kun kapoj de usonaj prezidentoj
- 1933: Sudetgermana partio malfondiĝis la tagon antaŭ malpermeso
- 1936: Unua simfonio de Antonin Dvořák La sonoriloj de Zlonice estis prezentita unuafoje en Brno
- 1938: Granda Teroro: Ukraina Soveta Socialisma Respubliko (Sovetunio): kadre de la pola operaco de NKVD laŭ decido de NKVD-trio oni pafmortigis 408 polojn en Żytomierz
- Dua Mondmilito
- Stalinismo
- 1950: En Pollando oni decidis alkonstrui Novan Urbon Tychy
- 1957: Sovetunio: unua artefarita satelito de la Tero Sputnik-1 estis lanĉita de Kosmodromo Bajkonur en Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko, kio kaŭzis Sputnik-ŝokon en Usono
- 1958: Unuaj planitaj transatlantikaj flugoj de reagaviadiloj komenciĝis de Londono al Novjorko
- 1958: Konstitucio de Francio: Franca konstitucio ekvalidis - sekvatage la Kvina Respubliko de Francio proklamiĝis
- 1959: Lanĉo de la kosmosondilo Luna 3 - ĝi liveris fotojn de la kaŝita flanko de Luno
- 1960: Post kolizio kun grego da sturnedoj aloceaniĝis mallonge post starto aviadilo de la entrepreno Lockheed - 62 personoj pereis, 10 vundiĝis
- 1963: Imperiestro de Etiopio Haile Selassie faris paroladon nome de Afriko antaŭ Unuiĝintaj Nacioj (Organizaĵo por Afrika Unueco estis establita kelkajn semajnojn antaŭe) - fragmento de la parolado estis poste uzita de jamajka kantisto kaj kantverkisto Bob Marley por la kanto War
- 1964: En Italio ekfunkciis Itala aŭtovojo A1 nomata Autostrada del Sole
- 1965: Paŭlo la 6-a kiel unua papo alvenis al Usono - en Novjorko parolos ĉe UN plede por la paco pro la Vjetnama milito
- 1966: Lesoto sendependiĝis (de Grand-Britio)
- 1967: Hassanal Bolkiah iĝis sultano de Brunejo
- 1968: Germanio: Metroo de Frankfurto ekfunkciis
- 1968: Testoflugo de pasaĝera aviadilo Tupolev Tu-154
- 1968: Ĉeĥoslovakio: Alexander Dubček revenis el Moskvo plenuminte sovetajn kondiĉojn, cenzuro revenis, ne-komunistaj partioj estis malpermesitaj
- 1974: En Grekio fondiĝis nova partio Nea Dimokratia
- 1982: En Federacia Respubliko Germanio ekfunkciis unua registaro de Helmut Kohl
- 1982: Militista Ĉambro de Supera Tribunalo kontumace kondamnis al mortpuno estintan ambasadoron de Pola Popola Respubliko Romuald Spasowski, kiu post proklamo de la milita stato en Pollando petis politikan azilon en Usono
- 1983: Ronald Reagan subskribis leĝon pri radiodisaŭdigo al Kubo
- 1984: Flago de Egiptio oficialiĝis
- 1985: Libera Programaro: Fondumo por Libera Programaro fondiĝis
- Senkomunismigo
- 1991: Madrido: subskribo de la protokolo al Antarkta traktato pri kreo de la Aparte Protektata Tereno de Antarkto
- 1992: En katastrofo de israela aviada transportilo Boeing 747 en Amsterdamo 43 personoj pereis, en tio 39 surtere
- 1993: Moskvo: armeo sturmis la Blankan Domon, sidejon de la registaro de Rusio, okupitan de subtenantoj de la ribelinta parlamento
- 2003: Israelo: atenco en la restoracio Maxim - en Ĥajfo palestina bombistino mortigis 21 homojn kaj vundis 51 aliajn
- 2004: Privata skipa kosmoveturilo SpaceShipOne la duan fojon kosmoflugis suborbite, gajnante premion Ansari X PRIZE
- 2009: Tutgrekia Socialista Movado (PASOK) venkis parlamentan baloton en Grekio - sekvan tagon Georgios Andrea Papandreou ĵuris kiel ĉefministro
- 2009: Politika partio MoVado 5 Steloj fondiĝis en Italio
- 2010: Ruĝ-ŝlima katastrofo en Hungario - en departemento Veszprém, proksime al Ajka, pro ruĝa ŝlimo pereis 10 personoj, pli ol 130 vundiĝis, vilaĝo Kolontár kaj urbo Devecser estis grave damaĝitaj
- 2011: Ne malpli ol 139 personoj pereis kaj 93 vundiĝis en bomba atenco en Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio - farita de terorisma organizaĵo Al Ŝabab
- 2017: Ukhnaa Khurelsukh iĝis ĉefministro de Mongolio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: En Varsovio al germana ministrino pri eksteraj aferoj Annalena Baerbock estis transdonita diplomatia noto pri reparacioj, bazitaj sur detala raporto pri la polaj perdoj pro la germanaj militkrimoj dum la dua mondmilito kune kun genocido de ne malpli ol 5 mln 200 mil polaj civitanoj — egalaj al 6 trilionoj 220 miliardoj 609 milionoj da zlotoj (ekvivalento de 1,3 triliono da eŭroj)
- 1226: Sankta Francisko el Asizo, itala mezepoka stigmatizita mistikulo, fondinto de la ordeno franciskanoj, sanktulo, katolika patrono de ekologio (n. 1181)
- 1289: Ludoviko la 10-a, reĝo de Francio de kapetida dinastio (m. 1316)
- 1379: Henriko la 3-a de Kastilio, reĝo de Kastilio kaj Leono (m. 1406)
- 1515: Lucas Cranach la pli juna, germana pentristo (m. 1586)
- 1528: Francisco Guerrero, hispana komponisto (m. 1599)
- 1542: Roberto Bellarmino, itala jezuito, inkviziciisto, doktoro de eklezio, kardinalo kaj sanktulo (m. 1621)
- 1550: Karolo la 9-a, reĝo de Svedio (m. 1611)
- 1570: Péter Pázmány, hungara romkatolika ĉefepiskopo, verkisto (m. 1637)
- 1607: Francisco de Rojas Zorrilla, hispana dramaturgo (m. 1648)
- 1626: Richard Cromwell, lordo-protektanto de Anglio 1658-1659 (m. 1712)
- 1700: Sebastian Bodinus, germana klasika komponisto kaj violonisto de baroko (m. 1759)
- 1720: Giovanni Battista Piranesi, itala grfikisto kaj arkitekto (m. 1778)
- 1748: Christian Wilhelm Kindleben, germana teologo, verkisto kaj publicisto
- 1760: Sándor Rudnay, hungara-slovaka nobelo, teologo, primaso (m. 1831)
- 1762: Ferenc Szilágyi, hungara filologo kaj klasikfilologo (m. 1828)
- 1797: Jeremias Gotthelf, svisa pastro kaj germanlingva verkisto enestanta en Svisa Antologio (m. 1854)
- 1799: Vincenz Priessnitz, silezia kamparano, memlernanto pri alternativa medicino (m. 1851)
- 1799: Johann Gottlieb Dressler, germana pedagogo kaj psikologo (m. 1867)
- 1808: Carl Werner, germana pentristo kaj akvarelisto (m. 1894)
- 1814: Jean-François Millet, franca artisto, kunfondinto de la Skolo de Barbizon (m. 1875)
- 1816: Eugène Pottier, franca poeto, partopreninta revolucion de 1848, elektito de Pariza Komunumo, aŭtoro de La Internacio (m. 1887)
- 1822: Rutherford B. Hayes, prezidento de Usono, kontraŭulo de Usona Enlanda Milito kaj de sklaveco (m. 1893)
- 1840: Arthur Fitger, germana pentristo kaj verkisto (m. 1909)
- 1841: Prudente de Morais, prezidento de Brazilo, guberniestro (m. 1902)
- 1856: Herman Boucon, franca esperantisto enestanta en Laŭroj, tradukisto de La mizantropo de Moliere, membro de Lingva Komitato (m. nekonata)
- 1858: Mihajlo Pupin, usona fizikisto, pioniro pri telefonio (m. 1935)
- 1865: Max Halbe, germana verkisto, reprezentanto de naturalismo, honora civitano de Gdańsk kaj Malbork (m. 1944)
- 1865: Friedrich Lienhard, germana verkisto kaj ĵurnalisto
- 1867: František Václav Krejčí, ĉeĥa verkisto kaj literatura sciencisto (m. 1941)
- 1868: Franciszek Myśliwiec, pola nacia aganto en Silezio, aktivulo de la Asocio de Poloj en Germanio, viktimo de koncentrejo Dachau (m. 1941)
- 1872: Aladár Schöpflin, hungara literaturkritikisto, esteto, tradukisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1950)
- 1885: Sándor Gaál, hungara fizikisto kaj militinĝeniero (m. 1972)
- 1885: Elisabeth Ahnert, germana pentristino, en GDR ne aliĝinta al la oficiala artista movado (m. 1966)
- 1886: Géza Vastagh, hungara pentristo (m. 1919)
- 1889: Lajos Dálnoki Veress, hungara generalkolonelo (m. 1976)
- 1891: Jurij Klen, ukraina-germana poeto, tradukisto kaj literaturologo, reprezentanto de pafita renesanco, tradukisto de Wehrmacht (m. 1947)
- 1892: Engelbert Dollfuss, aŭstrofaŝista kanceliero de Aŭstrio, murdita (m. 1934)
- 1894: Józef Beck, pola oficiro, soldato de Polaj Legioj, politikisto, diplomato, ministro pri eksteraj aferoj, internigita en Rumanio (m. 1944)
- 1894: Frans Gunnar Bengtsson, sveda verkisto (m. 1954)
- 1895: Buster Keaton, usona aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj produktoro (m. 1966)
- 1899: Béla Lándor, hungara historiisto kaj ĵurnalisto (m. 1973)
- 1903: Paulus Rusch, aŭstra teologo kaj episkopo de Innsbruck (m. 1986)
- 1910: Adolf Branald, ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj por junularo pri famaj personoj aŭ okazaĵoj, aktoro (m. 2008)
- 1913: Štěpán Urban, ĉeĥa komponisto, instruisto de muziko kaj esperantista poeto (m. 1974)
- 1916: Vitalij Ginzburg, soveta, rusia Nobelpremiita fizikisto, esplorinto de superkonduktivecoj (m. 2009)
- 1918: Hukui Ken-iĉi, japana Nobelpremiita fizikisto (m. 1998)
- 1922: Sigmund Pick, ĉeĥa komercisto
- 1923: Charlton Heston, usona filmaktoro (m. 2008)
- 1924: Ferenc Bencze, hungara teatra kaj filma aktoro (m. 1990)
- 1929: Werner Schinko, germana grafikisto kaj libro-ilustristo (m. 2016)
- 1930: József Soproni, hungara komponisto, rektoro
- 1933: Mihály Sükösd, hungara verkisto, redaktoro, ĵurnalisto (m. 2000)
- 1936: Lajos Bardócz, hungara grafikisto kaj pedagogo
- 1937: Franz Vranitzky, kanceliero de Aŭstrio
- 1941: Anne Rice, usona verkistino (m. 2021)
- 1942: Jóhanna Sigurðardóttir, ĉefministrino de Islando
- 1944: Rocío Dúrcal, hispana aktorino kaj kantistino (m. 2006)
- 1944: Józef Szaniawski, pola politologo, sovetologo, ĵurnalisto, lasta politika malliberulo en Pola Popola Respubliko, kreinto de la Memor-Ĉambro al Ryszard Kukliński — heroo de Pollando kaj Usono (m. 2012)
- 1946: Susan Sarandon, usona aktorino
- 1949: Luis Sepúlveda, ĉilia verkisto, ĵurnalisto, filmreĝisoro
- 1950: Éva Balázs, hungara aktorino
- 1953: Tchéky Karyo, franca aktoro kaj muzikisto
- 1956: Pierantonio Tremolada, itala episkopo
- 1956: Bertilo Wennergren, sveda tamburisto kaj akademiano, aŭtoro de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
- 1957: Russell Simmons, usona muzikentreprenisto kaj filantropo
- 1959: Valérie Fourneyron, franca kuracistino kaj politikistino en la ministraro unua de Jean-Marc Ayrault
- 1976: Alicia Silverstone, usona aktorino
- 1979: Grigorij Arosev, rusa ĵurnalisto, teatrologo kaj esperantisto, Esperanto-verkisto eldonata de Impeto, aktivulo de la Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj TEJO, tradukisto de elektitaj verkoj de Iosif Brodskij, redakciano de "Monato", prezidanto de la Rusia Esperantista Unio, nun loĝanta en Germanio
- 1984: Jelena Katina, rusia kantistino, komponistino kaj pianistino
- 1497: Johano de Aragono kaj Kastilio, princo de Asturio (n. 1497)
- 1540: Eobanus Hessus, germana filologo kaj novlatina poeto, evangelia humanisto (n. 1488)
- 1569: Mikołaj Rej, pola verkisto de renesanco kreanta en la pola lingvo, tradukisto de Biblio, protestantisma teologo, politikisto kaj muzikisto (n. 1505)
- 1582: Tereza el Avilo, hispana monaĥino, katolika mistikulino kaj sanktulino, doktoro de la eklezio (n. 1515)
- 1597: Sarsa Dengel, imperiestro de Etiopio (n. 1550)
- 1638: Francisko Jacinto de Savojo, princo de Savojo (n. 1632)
- 1669: Rembrandt van Rijn, nederlanda artisto, pentristo, desegnisto kaj grafikisto (n. 1606)
- 1680: Pierre-Paul Riquet, franca inĝeniero (n. 1609)
- 1747: Amaro Pargo, hispana korsaro kaj komercisto, nobeligita en Monarkio de Hispanio (n. 1678)
- 1800: Johann Hermann, franca naturalisto, profesoro de medicino en la Universitato de Strasburgo (n. 1738)
- 1807: Johann Christoph Schmidt, germana politikisto (n. 1727)
- 1844: Anton Joseph Stein, aŭstra klasika filologo kaj literaturhistoriisto
- 1845: Clemens Wenzeslaus Coudray, germana arkitekto, projektinto de la Princa kripto de Weimar (n. 1775)
- 1851: Manuel Godoy, hispana princo kaj politikisto (n. 1767)
- 1859: Karl Baedeker, germana eldonisto
- 1877: Eduard Devrient, germana verkisto, operkantisto kaj aktoro (n. 1801)
- 1880: Jacques Offenbach, franca komponisto kaj muzikisto (n. 1818)
- 1886: Antal Rózsaági, hungara verkisto (n. 1829)
- 1896: Ferenc Balássy, hungara historiisto, katolika pastro, ano de la Hungara Scienca Akademio (n. 1821)
- 1903: Otto Weininger, aŭstra filozofo (n. 1834)
- 1904: Frédéric Auguste Bartholdi, franca skulptisto (n. 1834)
- 1914: Joseph Déchelette, franca arkeologo liginta La-Tène-kulturon kun keltoj, kavaliro de Honora legio, esperantisto (n. 1862)
- 1932: Paŭlo Lengyel, hungara esperantisto, presejposedanto eldonanta kaj kelkiam redaktanta "Lingvo Internacia", redaktoro de "Juna Esperantisto", membro de Lingva Komitato, kunfondinto kaj direktoro de Presa Societo Esperantista (n. 1868)
- 1935: Marie Gutheil-Schoder, germana operkantistino (soprano) (n. 1874)
- 1936: Wilhelm Meyer-Lübke, svisa filologo (n. 1861)
- 1943: Irena Iłłakowiczowa, pola militista spionino kaj poliglotino, subleŭtenanto de la Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, murdita (n. 1906)
- 1947: Max Planck, germana Nobelpremiita fizikisto, teologo, evoluiginto de kvantumteorio, modifinta leĝon de Wien pri ŝoviĝo, konata de la konstanto de Planck (n. 1858)
- 1955: Aleksandros Papagos, greka marŝalo, ĉefministro (n. 1883)
- 1963: Janka Boga, hungara verkistino, pedagogino (n. 1889)
- 1967: Hans Jakob, svisa librotenisto kaj revizoro, laboristo de la Centra Oficejo de UEA okupiĝanta pri "Jarlibroj" kaj Ĝenerala Direktoro de UEA, dummilita helpservo de UEA, travivinta skismon en la Esperanto-movado, komitatano de UEA, aŭtoro de Universala Esperanto-Asocio. Historia Skizo 1908-1933 kaj Servisto de l' Ideo (n. 1891)
- 1970: Janis Joplin, usona blusa, roka kaj soula kantistino, partoprenanta Woodstock-festivalon kaj ligita kun psikedela rokmuziko (n. 1943)
- 1973: Anni Soltész, hungara aktorino (n. 1902)
- 1974: Anne Sexton, usona poetino verkanta pri tabuoj, sinmortigintino (n. 1928)
- 1980: Eŭgeno Aisberg, rusia, franca inĝeniero kaj esperantisto, aŭtoro de sciencpopularaj libroj kiel Fine! Nun mi komprenas la radion!, eldonita de esperanta originalo en 20 naciaj lingvoj (n. 1905)
- 1982: Václav Kaplický, ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj kaj pri ĉeĥa historio (n. 1895)
- 1982: Glenn Gould, kanada pianisto (n. 1932)
- 1989: Edmund Osmańczyk, aktivulo de la Asocio de Poloj en Germanio, milita raportisto i.a. dum Pocdama Konferenco kaj Nurenbergaj procesoj, politologo kaj parlamentano, aŭtoro de la "Enciklopedio de UN kaj de internaciaj rilatoj" eldonita en la pola, hispana kaj angla (n. 1913)
- 1989: Tamás Keleti, hungara biokemiisto, biologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (n. 1927)
- 1992: Zoltán Bay, hungara fizikisto, inventisto, ano de Hungara Scienca Akademio (n. 1900)
- 1996: Gábor Tuzson, rumania hungara inĝeniero kaj priteknika verkisto (n. 1906)
- 1998: Tadeusz Wittlin, pola juristo, verkisto, publicisto, kultura aganto de la Armeo de Anders (n. 1909)
- 1999: András Bodor, rumanihungara historiisto, tradukisto, profesoro (n. 1915)
- 2005: André Waterkeyn, belga inĝeniero, projektinto de Atomium (n. 1917)
- 2006: Riccardo Pazzaglia, itala reĝisoro, aktoro, scenaristo (n. 1926)
- 2006: Oskar Pastior, rumana-germana betonteknikisto, poeto kaj tradukisto, transilvania sakso (n. 1927)
- 2009: Mercedes Sosa, argentina kantistino populara en Latinameriko (n. 1935)
- 2013: Võ Nguyên Giáp, vjetnama generalo kaj politikisto, ĉefkomandanto de la Unua Hindoĉina Milito kaj Vjetnama milito (n. 1911)
- 2014: Jean-Claude Duvalier, prezidento de Haitio, diktatoro (n. 1951)
- 2016: Brigitte Hamann, aŭstra historiistino, aŭtorino de biografio pri Bertha von Suttner, verkanta pri Habsburgoj kaj naziismo (n. 1940)
- 2020: Günter de Bruyn, germana verkisto (n. 1926)
- 2020: Kenzo Takada, japana mododesegnisto (n. 1939)
- 2022: Loretta Lynn, usona kantistino (n. 1932)
La 4-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):