La 5-a de majo estas la 125-a tago de la jaro (la 126-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 240 tagoj restas.
- 347: Paŭla Romana, iniciatinto de monaĥina vivo en Romo kaj Palestino, sanktulino (m. 406)
- 1210: Alfonso la 3-a, 5-a reĝo de Portugalio sukcesinta fini rekonkeron (m. 1279)
- 1282: Don Juan Manuel, hispana nobelo, politikisto kaj verkisto (m. 1348)
- 1352: Rupreĥto la 1-a, romia-germana reĝo (m. 1410)
- 1542: Thomas Cecil, angla nobelo subtenanta komponiston Wiliam Byrd (m. 1623)
- 1708: Johann Adolf Scheibe, germana-dana komponisto, eldonisto kaj muzika kritikisto (m. 1776)
- 1747: Leopoldo la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1792)
- 1800: Louis Hachette, franca eldonisto, kies libroeldonejo Hachette dum la vivo de L.L. Zamenhof publikigis esperantan literaruron (m. 1864)
- 1813: Søren Kierkegaard, dana filozofo, poeto kaj teologo, reprezentanto de neraciismo, antaŭulo de la kristana ekzistadismo, opozicia al Hegelo (m. 1855)
- 1815: Eugène Labiche, franca dramaturgo, membro de Franca Akademio (m. 1888)
- 1818: Karl Marx, germana filozofo, sociologo, ekonomikisto, historiisto, ĵurnalisto, revolucia aganto, kunfondinto de la Unua Internacio (m. 1883)
- 1819: Stanisław Moniuszko, pola komponisto, pedagogo, orgenisto, aŭtoro de ĉirkaŭ 300 kantoj, mesoj, operetoj, baletoj kaj operoj kiel Halka, esperantigita de Antoni Grabowski, nomata patro de la pola opero, kreinto de slava muziko (m. 1872)
- 1824: Antoni Krygowski, pola matematikisto, fizikisto kaj pedagogo, kies filo Zdzisław iniciatis kriptologiajn esplorojn pri germana ĉifrilo Enigma (m. 1904)
- 1826: Eugenia de Montijo, lasta imperiestrino de Francio, edzino de Napoleono la 3-a (m. 1920)
- 1828: Albert Marth, germana astronomo malkovrinta 583 astrojn (m. 1897)
- 1833: Ferdinand von Richthofen, germana geografo kaj geologo (m. 1905)
- 1836: Sidir Vorobkeviĉ, ukraina verkisto, komponisto, pedagogo, ortodoksa pastro, instruisto de filozofio, kies poemo "Ekludu, cigano!" estis esperantigita (m. 1903)
- 1839: Emile Javal, franca okulkuracisto, parlamentano, ĉeestanta UK 1905 kaj UK 1906, kontribuinta al fondo de Esperantista Centra Oficejo, aŭtoro de la libro Inter Blinduloj, membro de Lingva Komitato, proponinto de Surogata skribosistemo (m. 1907)
- 1846: Henryk Sienkiewicz, pola Nobelpremiita verkisto kaj publicisto, aŭtoro de La diluvo, filmigitaj La kruckvaliroj, esperantigitaj Quo vadis?, Tra dezerto kaj praarbaro, La lanternisto kaj Janko Muzikanto (m. 1916)
- 1869: Hans Pfitzner, germana komponisto kaj dirigento (m. 1949)
- 1882: Sylvia Pankhurst, brita sufrageto, aktivulino komunisma, kontraŭfaŝisma kaj kontraŭkoloniisma (m. 1960)
- 1885: Pál Ney, rumania hungara juristo, viktimo de la koncentrejo Aŭŝvico (m. 1944)
- 1892: Wolfgang Biehler, aŭstrogermana lingvo-instruisto el Stirio, kontribuanto al "Aŭstra esperantisto", premiito de Internaciaj Floraj Ludoj
- 1896: Carlos Domingues, brazila juristo, prezidanto de Brazila Klubo Esperanto, ano de Organiza Komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto, redaktoro de "Brazila Esperantisto" kaj elstarulo de Brazila Esperanto-Ligo, kunlaboranto de Internacia komerca-ekonomika vortaro, membro de la Akademio de Esperanto (m. 1974)
- 1900: Gyula Háy, hungara verkisto, dramisto kaj tradukisto (m. 1975)
- 1903: Wacław Korabiewicz, pola kuracisto, verkisto, raportisto, esplorvojaĝisto al Afriko kaj Proksima Oriento, kolektisto de etnografiaĵoj (m. 1994)
- 1909: Miklós Radnóti, hungara poeto, viktimo de holokaŭsto (m. 1944)
- 1911: Andor Lilienthal, hungara ŝakisto (m. 2010)
- 1912: Adam Goralski, pola inĝeniero, venezuela esperantisto, kuneldoninto de Rumana Antologio, kunstariginto de Fondaĵo Grabowski, honora membro de UEA, mecenato de la Esperanto-kulturo, i.a. de blindula E-agado (m. 2005)
- 1915: Vilmos Cseke, rumania hungara matematikisto, ĉefredaktoro de "Matematikai és Fizikai Lapok" (m. 1983)
- 1925: Eddi Arent, pola-germana aktoro kaj komikulo, rolinta en filmoj de Edgar Wallace (m. 2013)
- 1927: Divaldo Pereira Franco, brazila mediumo kaj psikografo, aŭtoro de esperantigitaj Lumo de l' Espero, tradukita de Délio Pereira de Souza kaj de Vivo feliĉa eldonita de Monda Spiritisma Asocio
- 1929: Tibor Siklódy, rumania hungara pentristo (m. 2009)
- 1930: Barry Farber, usona ĵurnalisto, radio-parola gastiganto, publikiganta en "New York Times", "Reader's Digest", "Washington Post" (m. 2020)
- 1939: Kálmán Nagy, hungara lingvisto, tradukisto de finna epopeo Kalevala, lernolibroverkisto (m. 1971)
- 1942: István Bujtor, hungara aktoro, reĝisoro kaj filmscenaristo (m. 2009)
- 1943: Emese Papp Kincses, rumania hungara hungara verkistino, politikistino (m. 2014)
- 1947: Malam Bacai Sanhá, prezidento de Gvineo Bisaŭa (m. 2012)
- 1949: József Kántor, hungara grafikisto, tekstilisto
- 1953: Bernhard Post, germana historiisto kaj arĥivisto
- 1956: Mihály András Beke, hungara ĵurnalisto, eseisto
- 1960: Valerij Kanakin, rusia militisto, partopreninta liberigon de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano, Heroo de Rusio
- 1962: Nicolas Vanier, franca verkisto, vojaĝisto kaj reĝisoro
- 1970: Naomi Klein, kanada verkistino, ĵurnalistino kaj kritikanto de novliberalismo, aktivulino de alimondismo
- 1972: Brigitta Boccoli, itala aktorino, fratino de Benedicta Boccoli
- 1973: Andreas Bausewein, germana politikisto kaj urbestro
- 1976: Boróka Parászka, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino
- 1978: Joel Amis, usona-kanada esperantisto kaj esoterulo, kunfondinto de Esperanto-Societo de Metropola Atlanto, kunorganizanto de Landa Kongreso de ELNA, kunlaboranto de "Kontakto", redaktoro de "TEJO Tutmonde" kaj "Usona Esperantisto" administranto de la Fondumo por Esperantologiaj Studoj, edzo de Eugenia Amis
- 1985: Shoko Nakagawa, japana kantistino, aktorino, voĉoaktorino kaj bildliteraturisto
- 1988: Adele, angla kantistino kaj komponistino
- 1989: Chris Brown, usona kantisto, dancisto kaj aktoro
- 311: Kaio Galerio, romia imperiestro devenanta de Ilirio (n. 250)
- 1061: Humberto de Silvacandida, franca kardinalo, papa legato (n. ĉirkaŭ 1010)
- 1434: Johannes Rothe, germana juristo kaj historiisto (n. ĉirkaŭ 1360)
- 1478: Andrea Vendramino, doĝo de Venecio (n. 1393)
- 1525: Frederiko la 3-a, princo-elektisto de Saksio (n. 1463)
- 1588: Giorgio Biandrata, itala kuracisto, teologo, kontraŭtriunuisto aganta en Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj Transilvanio (n. 1515)
- 1622: Laurentius Nicolai Norvegus, norvega kapelano de la sveda reĝino, Katarina Jagelona (1526-1583) (n. 1540)
- 1629: Szymon Szymonowic, pola humanisto, poeto de renesanco, organizanto de la Akademio de Zamość (n. 1558)
- 1666: Paul Siefert, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1586)
- 1672: Samuel Cooper, angla miniatura pentristo (n. 1609)
- 1705: Leopoldo la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio el dinastio Habsburgoj (n. 1658)
- 1756: Johann Heinrich Hartung, germana presisto kaj eldonisto (n. 1699)
- 1789: Arvid Afzelius, sveda religiulo, kies filoj iĝis konataj kiel botanikisto, kemiisto kaj kuracisto (n. 1714)
- 1808: Pierre Jean Georges Cabanis, franca kortega kuracisto de Ludoviko la 16-a, filozofo, membro de la Konsilio de la Kvin Centoj (n. 1757)
- 1821: Napoléon Bonaparte, franca ŝtatestro, militisto, unua konsulo de Unua Respubliko de Francio, imperiestro de la Unua Imperio (n. 1769)
- 1827: Frederiko Aŭgusto la 1-a, reĝo de Saksio (n. 1750)
- 1863: Francesco Nullo, itala kolonelo, amiko de Giuseppe Garibaldi (n. 1826)
- 1883: Karl Friedrich Heusinger, germana medicinisto, patologo (n. 1792)
- 1888: Carl Friedrich Keil, germana teologo protestantisma (n. 1807)
- 1892: Jan Nepomuk Škroup, ĉeĥa komponisto, frato de František Škroup, muzikestro de la katedralo de sankta Vito (n. 1811)
- 1892: August von Hofmann, germana kemiisto, malkovrinto de kemiaj reakcioj de amidoj (n. 1818)
- 1900: Johannes Evangelist Haller, aŭstra kardinalo kaj ĉefepiskopo salcburga (n. 1825)
- 1904: Mór Jókai, hungara verkisto, membro de Hungara Scienca Akademio kaj Societo Kisfaludy, kies verkoj estis esperantigataj (n. 1825)
- 1908: Janka Szentpály, hungara verkistino kaj tradukistino (n. 1831)
- 1916: Stanislav Sucharda, ĉeĥa skulptisto kaj medalisto (n. 1866)
- 1919: Max Herz, hungara arkitekto en Egiptio, unua direktoro de Islama Arta Muzeo (n. 1856)
- 1920: Charles Laisant, franca oficiro, matematikisto kaj politikisto, vicprezidanto de Espéranto-France, aŭtoro de esperantigita Inicado Matematika (n. 1841)
- 1921: Alfred Hermann Fried, aŭstra verkisto, kunfondinto de Germana Porpaca Societo, laŭreato de Nobel-premio pri paco, kunlaboranto de "L' Espérantiste" (n. 1864)
- 1936: Béla Erődi, hungara lingvisto, verkisto pri geografio (n. 1846)
- 1936: Marianne Hainisch, aŭstra pionirino pri virina egalrajteco (n. 1839)
- 1943: Béla Gergely, rumania hungara lingvisto pri la Baseno de Călățele (n. 1921)
- 1944: Bertha Benz, germana pionirino de la aŭtomobilindustrio (n. 1849)
- 1948: Tadeusz Jan Kowalski, pola orientalisto, tjurkologo, arabisto kaj iranisto, malliberigita en koncentrejo Sachsenhausen, profesoro de Jagelona Universitato (n. 1889)
- 1953: Endre Litteczky, hungara, rumania hungara pentristo, grafikisto (n. 1880)
- 1958: James Branch Cabell, usona verkisto, kies romanon esperantigis William Auld (n. 1879)
- 1959: Carlos Saavedra Lamas, argentina politikisto, diplomato, juristo, sciencisto, laŭreato de Nobel-premio pri paco (n. 1878)
- 1964: Ferenc Monay, hungara pastro, historiisto, verkisto (n. 1878)
- 1966: Miklós Móricz, hungara ĵurnalisto, redaktoro, statistikisto (n. 1886)
- 1970: Montagu Christie Butler, angla harpisto, muzik-instruisto, redaktoro de "La Brita Esperantisto", Esperanto-vortaristo, aŭtoro de Kantaro Esperanta kaj Himnaro Esperanta, tradukisto pri kvakerismo, vegetarano (n. 1884)
- 1973: Gyula Barabás, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1894)
- 1977: Ludwig Erhard, kanceliero de Federacia Respubliko Germanio (n. 1897)
- 1981: Rudolf Halász, hungara komponisto kaj tekstaŭtoro (n. 1907)
- 1982: Irmgard Keun, germana verkistino, kies verkoj estis filmigataj (n. 1905)
- 1987: László Buza, hungara bestkuracisto, fakulo pri fiŝ- kaj abelmalsanoj (n. 1914)
- 1994: Mario Quintana, brazila poeto, tradukisto kaj ĵurnalisto (n. 1906)
- 1995: Miĥail Botvinnik, soveta, rusia ŝakisto, grandmajstro kaj ŝakmondĉampiono (n. 1919)
- 1997: Jaroslav Mařík, ĉeĥa esperantisto, vortaristo kaj tradukisto, kontribuinto al artprogramoj de la Verda Stacio kaj por Esperanto en perspektivo, gvidanto de Esperantista Klubo en Praha, kolektisto de materialoj pri elstaraj esperantistoj kiel Francisko Valdomiro Lorenz, honora membro de UEA kaj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1913)
- 1997: Ervin Kibédi, hungara aktoro, verkisto (n. 1924)
- 2002: Zoltán Zágoni Albu, rumania hungara eklezia verkisto (n. 1934)
- 2003: Walter Sisulu, sudafrika kontraŭrasista politikisto, membro de la Sudafrika Komunista Partio kaj de la Afrika Nacia Kongreso (n. 1912)
- 2005: Ibolya Zahoránszky, rumania hungara redaktorino (n. 1936)
- 2010: Giulietta Simionato, itala kantistino (mezosoprano) (n. 1910)
- 2010: Umaru Jar'Adua, guberniestro de ŝtato Kacina, sciencisto, prezidento de Niĝerio (n. 1951)
- 2016: Tomita Isao, japana komponisto, unu el pioniroj de elektronika muziko (n. 1932)
- 2017: Corinne Erhel, franca politikistino, membro de Socialista Partio (n. 1967)
- 2023: Philippe Sollers, franca verkisto (n. 1936)
La 5-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):