La 26-a de aŭgusto estas la 238-a tago de la jaro (la 239-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 127 tagoj restas.
Je la 26-a de aŭgusto okazis, interalie:
- -55: Gaŭla Milito: Julio Cezaro invadis Brition
- 1071: Batalo de Manzikerto: en Provinco Muş bizanca imperiestro Romanus la 4-a Diogeno malvenkis kun turko-selĝukoj, komandataj de Alp Arslan, kaj estis kaptita
- 1204: Ladislao la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1278: Batalo sur Morava kampo: ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a militante kontraŭ habsburgoj pereis - sukcedofino de Přemyslidoj
- Centjara Milito
- 1498: Itala artisto Mikelanĝelo estis komisiita skulpti Pietaton
- 1541: Turka sultano Sulejmano la 1-a konkeris Budan kaj aneksis Hungarion
- 1542: Francisco de Orellana kiel unua eŭropano laŭlonge de Amazono atingis Atlantikon
- 1572: Franca reĝo Karlo la 9-a konfirmis, ke la Masakro de la Sankta-Bartolomea tago estis de li estrita
- 1619: Frederiko la 5-a iĝis reĝo de Ĉeĥio
- 1652: Kadre de la unua angla-nederlanda milito admiralo Michiel de Ruyter en mara bataleto apud Plymouth venkis anglan ŝiparestron de liniŝipoj
- 1720: Pollando: en Zamość komenciĝis sinodo de Ukraina Grek-Katolika Eklezio por latinigi orientajn katolikajn ekleziojn (kiel sekvo de Bresta religia unio)
- 1728: Vitus Bering duan fojon malkovris markolon inter Azio kaj Ameriko (post Semjon Deĵnjov)
- 1760: Sepjara milito: malsukcesa sturmo de fortreso Kołobrzeg fare de rusia armeo
- 1789: Franca revolucio de 1789: Deklaro pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj estis voĉdonita - enskribita al Memoro de la Mondo
- 1792: Pola militisto Tadeusz Kościuszko, pro sia sinteno en la Batalo de Dubienka, ricevis honoran civitanecon de Francio
- 1813: Napoleonaj militoj: dutaga Batalo de Dresdeno komencita - francoj perdis 9000 soldatojn, aliancanoj - 25000
- 1826: Pollando: en Lublin oni inaŭguris Monumenton al la Lublina unio, laŭ koncepto de Stanisław Staszic
- 1877: La 10-a rusa-turka milito: venko de rusa-bulgara armeo en la dua batalo de intermontejo Ŝipka (Balkana montaro)
- 1883: La plej forta kaj fina erupcio de indonezia vulkano Krakatoa - 40 miloj da mortintoj, 36 metra cunamo-ondo estiĝis
- 1884: Usona horloĝisto Ottmar Mergenthaler patentigis kompostmaŝinon Linotipo - pliperfektigita inventaĵo de Johannes Gutenberg
- 1896: En Istanbulo grupo de armenaj revoluciuloj okupis Otomanan Bankon - venĝe turkoj organizis armenan genocidon: 50 mil homoj pereis
- Unua Mondmilito
- 1920: Kazaĥa Aŭtonomia Soveta Socialisma Respubliko estis fondita
- 1922: Turka armeo gvidata de Mustafa Kemal Atatürk lanĉis ofensivon kontraŭ grekaj trupoj proksime al Izmir - Grekio perdas sian teritorion en Anatolio, ĉirkaŭ 1 miliono da grekoj elmigris el Turkio
- 1930: Komunista Partio de Filipinoj estis fondita
- 1936: Subskribo de brita-egipta interkonsento pri retreto de britaj taĉmentoj el Egiptio krom la ĉirkaŭaĵoj de Sueza Kanalo
- 1939: Enhavon de sekreta aldona protokolo al la pakto Ribbentrop-Molotov ekkonis - post Usono, Britio kaj Francio - ankaŭ spionagentejoj de Latvio kaj Estonio
- 1939: Teŝinio: neinformitaj pri datŝanĝo de la atako de Nazia Germanio al Pollando germanoj el Slovakio atakis fervojan stacidomon Mosty u Jablunkova por konkeri tunelon (la agreso sen militdeklaro ekplanita je la 4:50)
- 1940: En San-Joseo fondiĝis Universitato de Kostariko
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: Gestapo arestis 64 pastrojn en Włocławek-diocezo (germanigata Provinco Vartlando); Varsovio: germanoj arestis socialistojn Stanisław Dubois (pereis en Aŭŝvico) kaj Jan Maurycy Borski (pafmortigita en amasa ekzekuto en Palmiry); Moskvo: oficiala anonco de Litova Socialisma Soveta Respubliko pri transloko de la ĉefurbo de Kaŭno al Vilno; peto de Rumanio pri germana arbitracio en la disputo kun Hungario pri Transilvanio; Centra Afriko: guberniestro Félix Éboué igis Ĉadion unua franca kolonio, kiu transiris al la registaro en ekzilo de la generalo Charles de Gaulle; Atlantiko: Marborda Komandejo de RAF funkciigis bazon sur Islando; Usono: prezidento Franklin D. Roosevelt konsentis estigon de rezervo kaj Nacia Gvardio por federacia servo dum 1 jaro
- 1941: Provinco Vartlando: en Poznań germanoj plenumis verdikton de mortpuno kontraŭ 11 poloj; Volinio: en Maniewicze Sicherheitsdienst el Kowel kune kun ukraina polico pafmortigis 327 judojn; unua vizito de Benito Mussolini en la ĉefa komandejo de Hitler, en la Lupa kuŝejo apud Kętrzyn
- 1942: Operaco Reinhardt: en Sortkiav, okcidenta Ukrainio germanoj mortigis 500 judojn kaj 2 000 deportis al ekstermejo Bełżec — 500 infanoj kaj malsanuloj estis mortigitaj surloke; germanoj likvidis getojn en la nuna Rivna provinco: Bereźnica, Klesiów, Ludwipol, Rokitna, Kostopol, kaj en Wieruszów (apud Kalisz); germana polico kaj ĝendarmaro pafmortigis en Dubiecko (proksime al Przemyśl) 15 judojn, en Czarna 12 ciganojn, en Pachole (proksime al Parczew) 5 personojn; japana armeo aneksis pacifikan insulon Nauro
- 1943: Germana ĝendarmaro murdis 58 loĝantojn de pola vilaĝo Jasionowo (proksime al Augustów), kaj en Mściwoje (proksime al Kolno) 33 polojn pro konspira agado; Pola Rezistomovado: apud Ożarów taĉmento de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando pafmortigis en embusko germanan generalon Kurt Renner - tio estis unusola tiomranga oficiro likvidita de la Pola Subtera Ŝtato; post perfida senarmigo de pola militistejo apud lago Naraĉ sovetaj partizanoj de la taĉmento de belorusa komunisto Fjodor Markov murdis partizanan gvidanton "Kmicic" kaj poste 56 partizanojn kaj 20 membrojn de teritoria konspiro; Hungario: sub patroneco de Vilmos Apor estis formita en Episkopa Palaco de Győr Katolika Socia Popola Movado, la antaŭula organizo de Kristan-Demokratia Popola Partio
- 1944: Ribelo de Varsovio: nokte de la 25-a/26-a de aŭgusto transiris al Mezurbo per kloakoj area komandantaro de Malnova Urbo; germana aera kaj surtera bombado de Malnova Urbo, kie pereis 5 stabaj oficiroj de komunista Popola Armeo, inkluzive de unu soveta spiono; al Poznań venis unua parto de rabita en la ribelanta Varsovio havaĵo; en Jasło germana polico pafmortigis 39 polojn, kaj germanaj pilotoj de aero pafmortigis 17 loĝantojn de vilaĝoj Klew (proksime al Opoczno) kaj Sulborowice (proksime al Końskie); en liberigita Parizo sur Avenuo de la Elizeaj Kampoj okazis militista parado - Charles de Gaulle alvenis al la urbo; la Bulgara Komunista Partio komencis ribelon kontraŭ porgermana registaro
- 1945: Malproksim-Orienta Fronto: sur Kurilaj insuloj sovetaj trupoj okupis 3 insulojn: Onekotan, Ŝjaŝkotan kaj Matua
- 1951: Premiero de la usona muzikalo Usonano en Parizo
- 1956: Częstochowa: sur Jasna Góra okazis en ĉeesto de unu miliono da kredantoj Votoj de Klara Monto de la Pola Nacio, redaktitaj de internigita primaso Stefan Wyszyński
- 1957: Sovetunio informis pri unua en la historio sukcesa provo de interkontinenta balistika misilo
- 1968: Praga printempo: en Moskvo oni subskribis interkonsenton ke depende de normaligado de interna situacio en Ĉeĥoslovakio la Soveta Armeo komencos retiriĝadi — Alexander Dubček plu restis en sia posteno
- 1972: La 20-a Somera Olimpiko komenciĝis en Munkeno
- 1976: En Zairo (nun Demokratia Respubliko Kongo) oni malkovris ebolon
- 1976: Jacques Chirac eksiĝis de la posteno ĉefministro de Francio
- 1978: Kardinalo Albino Luciani elektiĝis papo surnominte sin Johano Paŭlo la 1-a, kies pontifikado daŭris 33 tagojn
- 1978: Skipa misio de Sojuz 31 al kosmostacio Salut-6 komenciĝis kun la unua germana kosmonaŭto Sigmund Jähn, de GDR
- 1980: Bombo estis metita en Hotelo Harvey en Stateline (Nevado), kiun FBI poste priskribis kiel la plej kompleksan improvizan eksplodan aparaton iam kreitan
- 1980: Strikoj en la Pola Marbordo
- 1981: Usona kosmosondilo Voyager 2 alproksimiĝis al la plej eta distanco al Saturno (101 mil km de la nubopintoj)
- 1989: Papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis episkopon Józef Kowalczyk apostola nuncio en Pollando - post religo de diplomatiaj rilatoj inter la Apostola Seĝo kaj la Pola Popola Respubliko
- 1990: Bosnio kaj Hercegovino: rezulte de eksplodo de karbo-polvo en minejo "Dobrnja" apud Tuzla 180 ministoj pereis
- 1991: Linus Torvalds publikigis en interreta diskutgrupo novan informon pri mastruma sistemo Linukso
- 1991: Prezidiumo de la Verĥovna Rada de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko eldonis dekreton pri provizora ĉesigo de funkciado de la Komunista Partio de Ukrainio; Pollando agnoskis sendependecon de Litovio
- 1992: Pereo de Ĉeĥoslovakio: ĉefministroj Václav Klaus kaj Vladimír Mečiar subskribis en Brno (Vilao Tugendhat) interkonsenton pri disdivido de Ĉeĥa kaj Slovaka federacia respubliko ekde la 1-a de januaro 1993
- 1992: Pollando: incendio de arbaro komenciĝis apud Kuźnia Raciborska - postmilite la plej granda en Mezeŭropo kaj Okcidenta Eŭropo, bruliĝis ĝis la 2-a de septembro 9062 hektaroj
- 1993: Ernest Shonekan iĝis prezidento de Niĝerio
- 1993: Prezidentoj Václav Havel (Ĉeĥio) kaj Boris Jelcin (Rusio) subskribis en Prago traktaton pri amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj
- 1999: Rusio komencis la Duan Ĉeĉenian Militon responde al la invado de Dagestano fare de la Islama Internacia Paco-Brigado
- 2001: 6 personoj pereis en incendio de balono en franca Savojo
- 2002: Hispana juĝisto Baltasar Garzón Real por tri jaroj malpermesis agadon de la eŭska partio Batasuna pro ties ligoj kun separisma grupiĝo ETA
- 2004: Kubo rompis diplomatiajn rilatojn kun Panamo post amnestio fare de prezidentino Mireya Moscoso de 4 kubanoj kondamnitaj pro provo atenci al Fidel Castro en 2000
- 2005: Gdańsk: Koncerto de Jean Michel Jarre okaze de la Pola Aŭgusto 1980
- 2006: Pollando: Konsilio de la kaŝuba lingvo establiĝis
- 2007: Prezidentoj de Afganio Hamid Karzai kaj Taĝikio Emomali Rahmon malfermis la plej grandan ponton sur ĉelima rivero
- 2008: Rusa-kartvela milito: Rusio agnoskis sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio — 10 tagojn post armistico
- 2011: Aleksandr Ankvab gajnis prezidentan baloton en Abĥazio
- 2011: En Dęblin oni inaŭguris Muzeon de Pola Aer-Armeo
- 2016: En Istanbulo oni malfermis voj-fervojan ponton super la markolo Bosporo
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 1583: Adamo de Ŝvarcenbergo, germana grafo, konsilisto de elektoprinco Georgo Vilhelmo (m. 1641)
- 1596: Frederiko la 5-a, princo-elektisto de Palatinato, reĝo de Bohemio (m. 1632)
- 1676: Robert Walpole, unua ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando (m. 1745)
- 1740: Joseph-Michel Montgolfier, franca inventisto de varmaerbalono (m. 1810)
- 1743: Antoine Lavoisier, franca kemiisto, memorigita sur la Eiffel-Turo, gilotinita (m. 1794)
- 1744: József Fogarasi Pap, hungara filozofo, profesoro (m. 1784)
- 1757: Christophe Saliceti, franca politikisto kaj diplomato de la Unua Imperio (m. 1809)
- 1780: Jean Auguste Dominique Ingres, franca pentristo de klasikismo (m. 1867)
- 1781: Sámuel Hegedűs, hungara eklezia verkisto kaj poeto (m. 1844)
- 1819: Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao, edzo de reĝino Viktoria (m. 1861)
- 1819: Hinrich Rink, dana geologo kaj inspektisto je Gronlando (m. 1893)
- 1837: Georg Gotthilf Evers, germana teologo kaj botanikisto (m. 1916)
- 1838: John Wilkes Booth, usona aktoro, murdisto de prezidento Abraham Lincoln (m. 1865)
- 1848: Édouard Dantan, franca pentristo (m. 1897)
- 1849: Mihály László, hungara instruisto kaj verkisto, kunfondinto de Societo Petőfi (m. 1932)
- 1850: Charles Robert Richet, franca Nobelpremiita kuracisto kaj fiziologo esplorinta metapsikion (m. 1935)
- 1851: Émile Boirac, franca filozofo, rektoro, prezidanto de la 1-a UK 1905, Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto, fondinto de pluraj Esperanto-kluboj, verkanta por "Oficiala Gazeto Esperantista" kaj "La Revuo", esploristo de parapsikologio, esoterulo (m. 1917)
- 1855: Reinhard Möller, germana skulptisto kaj porcelanisto (m. 1912)
- 1861: Ceferino Giménez Malla, hispana cigano, viktimo de Hispana Enlanda Milito, beatigita, patrono de ciganoj (m. 1936)
- 1873: Lee De Forest, usona inventisto, aŭtoro de 300 patentoj (m. 1961)
- 1874: Else Ernst, germana verkistino kaj desegnistino (m. 1946)
- 1880: Guillaume Apollinaire, franca verkisto kaj poeto (m. 1918)
- 1882: James Franck, usona Nobelpremiita fizikisto esplorinta jonigon de atomoj rezulte de ilia kunpuŝo kun elektronoj (m. 1964)
- 1883: Kazimierz Pużak, pola socialista politikisto, forkaptita al Moskvo kaj juĝata dum la montra proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato (m. 1950)
- 1885: Jules Romains, franca verkisto, fondinto de unanimismo (m. 1972)
- 1894: Arthur Henry Cobby, aŭstralia generalo, flug-aso (m. 1955)
- 1895: Jerzy Kuryłowicz, pola lingvisto okupiĝanta pri historio de lingvo kaj hindeŭropa lingvaro (m. 1978)
- 1896: Josef Mašín, ĉeĥa generalo, membro de kontraŭgermana rezistomovado, patro de kontraŭkomunistaj fratoj Mašín, ekzekutita (m. 1942)
- 1904: Christopher Isherwood, angla verkisto de noveloj kaj tradukisto (m. 1986)
- 1905: Béla Gy. Szabó, rumania hungara ksilografo (m. 1985)
- 1906: Albert Sabin, pola-usona kuracisto, inventinto de vakcino kontraŭ poliomjelito (m. 1993)
- 1910: János Fazakas, rumania hungara kuracisto kaj profesoro (m. 1979)
- 1910: Patrino Teresa, albana Nobel-premiita monaĥino helpanta al lepruloj en Kalkato, beatigita (m. 1997)
- 1913: Elma Bulla, hungara aktorino kaj dancistino (m. 1980)
- 1913: Boris Pahor, slovena verkisto (m. 2022)
- 1914: Witold Zacharewicz, pola aktoro, pro helpo al judoj murdita (m. 1943)
- 1914: Julio Cortázar, argentina verkisto, tradukisto, filozofo, intelektulo (m. 1984)
- 1914: Fazıl Hüsnü Dağlarca, turka poeto kaj verkisto politik-socia (m. 2008)
- 1917: György Györffy, hungara historiisto pri Árpád-epoko (m. 2000)
- 1922: Ewa Bondar, pola esperantistino, instruistino laŭ la Cseh-metodo, honora membro de Internacia Esperanto-Instituto (m. 2015)
- 1927: Balkrishna Doshi, barata arĥitekto, gajninto de Pritzker-premio (m. 2023)
- 1929: Yogi Bhajan, panĝaba entreprenisto kaj sikha jogano populariganta kundalini-jogon (m. 2004)
- 1936: Benedict Anderson, usona historiisto kaj politikologo, okupiĝinta pri Azio kaj Indonezio (m. 2015)
- 1948: Dezső Garda, rumania hungara lokhistoriisto
- 1949: Zoltán Székely Szabó, hungara aktoro, verkisto
- 1957: Dr. Alban, niĝeria-sveda muzikisto, kantisto kaj dentisto
- 1960: Branford Marsalis, usona ĵaz-saksofonisto, komponisto kaj muzikproduktisto
- 1960: Gyula Elekes, rumania hungara emajlartisto
- 1971: Thalía, meksika kantistino kaj aktorino
- 1976: Zemfira, rusia kantistino, kantaŭtorino, komponistino, reprezentantino de sendependa roko
- 1980: Chris Pine, usona aktoro, komikisto
- 1981: Anna Keszeg, rumania hungara literaturhistoriistino
- 1981: Barbara Maciejczyk, pola stevardino, viktimo de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1982: Tadek, pola repisto memoriganta "Anatemitajn Soldatojn"
- 1986: Gyöngyvér Vajda, rumania hungara aktorino
- 1993: Keke Palmer, usona aktorino kaj kantistino
- 1993: Agata Cichocka, pola-nederlanda esperantistino, kasistino de Pola Esperanto-Junularo kaj de Nederlanda Esperanto-Junularo
- 303: Aleksandro de Bergamo, romia soldato, martiro, katolika sanktulo
- 1278: Přemysl Otakar la 2-a, reĝo de Bohemio, murdita (n. 1223)
- 1346: Johano de Luksemburgio, grafo de Luksemburgio (n. 1296)
- 1486: Ernesto (Saksio), germana duko, princo-elektisto (n. 1441)
- 1595: Antono de Krato, Prioro de Krato, pretendanto al la portugala trono (n. 1531)
- 1666: Frans Hals, flandra pentristo de portretoj (n. ĉirkaŭ 1580)
- 1723: Antoni van Leeuwenhoek, nederlanda fizikisto kaj komercisto, la patro de mikrobiologio (n. 1632)
- 1785: Ventura Rodríguez, hispana arkitekto kreanta lime de baroko kaj novklasikismo, estro de la katedro de arkitekturo en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando (n. 1717)
- 1795: Alessandro Cagliostro, itala aventuristo, okultisto, alkemiisto, kaj framasono, heroo de du historiaj romanoj de Alexandre Dumas (n. 1743)
- 1800: Ernesto Frederiko (Saksio-Koburgo-Saalfeld), germana duko
- 1813: Theodor Körner, germana poeto kaj dramverkisto (n. 1791)
- 1845: Nikolaus Becker, germana juristo kaj poeto (n. 1809)
- 1850: Ludoviko-Filipo, reĝo de Francio, la lasta kun oficiala titolo "Reĝo de la Francoj" (n. 1773)
- 1865: Johann Franz Encke, germana astronomo kalkulinta valoron de la suna paralakso (n. 1791)
- 1873: Karl Wilhelm, germana korusestro kaj komponisto de neoficiala himno (n. 1815)
- 1885: August Gottfried Ritter, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1811)
- 1902: Otto Gildemeister, germana politikisto, ĵurnalisto kaj tradukisto (n. 1823)
- 1908: Tony Pastor, usona amuzisto, inventinto de vodevilo (n. 1837)
- 1908: Christian Hagans, germana entreprenisto, lokomotivfabrikanto (n. 1829)
- 1910: János Réti, hungara agrikultura fakverkisto (n. 1849)
- 1912: Pavel Ĵukovskij, germana kaj rusia scenejfaristo, pentristo kaj verkisto (n. 1845)
- 1921: Ludwig Thoma, germana verkisto kaj redaktoro (n. 1867)
- 1921: Sándor Wekerle, trifoja ĉefministro de Hungario (n. 1848)
- 1938: Teodor Axentowicz, pola-armena pentristo, desegnisto kaj grafikisto, profesoro kaj rektoro (n. 1859)
- 1944: Adam von Trott zu Solz, germana juristo, diplomato, rezistmovadano (n. 1909)
- 1945: Franz Werfel, aŭstra poeto kaj verkisto (n. 1890)
- 1958: Ralph Vaughan Williams, angla komponisto (n. 1872)
- 1963: Czesław Kaczmarek, pola episkopo esplorinta la pogromon de Kielce, persekutita kaj torturita de komunista reĝimo pro estigo de sendependa raporto pri la pogromo de Kielce (n. 1895)
- 1967: Adorján Stella, hungara verkisto, ĵurnalisto, humuristo, tradukisto, teatra aŭtoro (n. 1897)
- 1973: Ferenc Heves, hungara ĵurnalisto kaj poeto (n. 1903)
- 1974: Charles Lindbergh, usona aviadisto, la unua homo superfluginta Atlantikon (n. 1902)
- 1975: Haile Selassie, lasta imperiestro de Etiopio, simbolo de Rastafaria movado (n. 1892)
- 1979: Mika Waltari, finna verkisto, aŭtoro de la plej eminenta historia romano en la finnlingva literaturo, "Egiptano Sinuhe", tradukita en pli ol 40 lingvojn (n. 1908)
- 1980: Rosa Albach-Retty, aŭstra aktorino (n. 1874)
- 1982: Edith Weide, dana esperantistino, edzino de August Weide, prezidantino de Hamburga Esperanto-Societo (n. 1912)
- 1982: Anna German, pola kantistino, komponistino kaj aktorino, kantanta en 7 lingvoj, plej populara inter la pola diasporo en Usono (n. 1936)
- 1989: Irving Stone, usona verkisto, aŭtoro de beletrigitaj biografioj (n. 1903)
- 1993: László Schrek, rumania hungara arkivisto, lokhistoriisto (n. 1935)
- 1994: Sergeo Novik-Pjajun, belorusa poeto plurlingva, malliberulo de germana koncentrejo kaj soveta puntendaro, instruinta Esperanton en Jakutio, kien li estis ekzilita (n. 1906)
- 1997: János Kovács, rumania hungara literaturkritikisto (n. 1921)
- 2002: Thomas Gordon, usona psikologo kaj psikoterapiisto, baziĝanta sur humanisma psikologio substrekanta gravecon de komunikado kaj senperforta konfliktsolvado (n. 1918)
- 2004: Laura Branigan, usona kantistino kaj aktorino (n. 1952)
- 2005: Wolfgang Bauer, aŭstra avangarda verkisto kaj dramaturgo (n. 1941)
- 2006: Roma Thorsen, dana esperantistino kaj tradukistino por "Norda Prismo", edzino de Poul Thorsen, kun kiu ŝi gvidis la fondaĵon Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen (n. nekonata)
- 2006: Vladimir Tretchikoff, kazaĥa pentristo (n. 1913)
- 2007: Gaston Thorn, ĉefministro de Luksemburgio, prezidanto de Eŭropa Komisiono (n. 1928)
- 2007: Enrique Balech, argentina natursciencisto, fakulo pri marbiologio, planktono kaj algoj, Esperanto-vortaristo, honora membro de Argentina Esperanto-Ligo (n. 1912)
- 2009: Ferenc Nagy, hungara kemiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1927)
- 2010: Raimon Panikkar, hispana-malabara teologo, filozofo, katolika-hindua dialogisto (n. 1918)
- 2012: János Matekovics, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1939)
- 2013: Józef Łukaszewicz, pola matematikisto, soldato de Pola Enlanda Armeo, profesoro, rektoro (n. 1927)
- 2017: Jozefo Golec, pola pedagogo pri plastiko, populariganto de turismo, ŝako, Teŝinio, kreinto de ekslibrisoj, iniciatinto de Esperanto-muzeo en Sopot (m. 1935)
- 2022: Hana Zagorová, ĉeĥa kantistino, tekstistino, aktorino kaj prezentistino (n. 1946)
- 2023: Bob Barker, usona telvidgastiganto (n. 1923)
La 26-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):