
Aŭstrio
respubliko en centra Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭstrio aŭ Aŭstrujo (germane: Österreich [ˈøːstɐˌʁaɪç], oficiale Respubliko Aŭstrio; germane: Republik Österreich) estas parlamenta-demokratia federacia respubliko kaj senmara lando de ĉirkaŭ 8,7 milionoj da personoj[1] en Centra Eŭropo, konsistanta el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno. La teritorio de Aŭstrio kovras 83,879 km². La tereno estas tre montara, ĉar ĝi situas ene de Alpoj; nur 32 % el la lando estas sub 500 m super marnivelo, kaj ties plej alta pinto estas 3,798 m.[2] La majoritato de la loĝantaro parolas lokajn bavariajn dialektojn de la germana kiel gepatra lingvo,[3] kaj la aŭstra-germana lingvo en sia normiga formo estas la oficiala lingvo de la lando.[4] Aliaj lokaj oficialaj lingvoj estas la hungara, la burgenlanda kroata, kaj la slovena.[2]
![]() |
Ĉi tiu artikolo estis je la 28-a de novembro 2020 akceptita en la liston de legindaj artikoloj. |
Aŭstria Respubliko | |
Republik Österreich | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Land der Berge, Land am Strome | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Vieno |
Oficiala(j) lingvo(j) | germana lingvo, aŭstra signolingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | germana |
Plej ofta(j) religio(j) | katolikoj 57% protestantoj 3% |
Areo | 83,871 km² |
- % de akvo | 1,3 % |
Loĝantaro | 8 979 894 (2022) |
Loĝdenso | 105 loĝ./km² |
Loĝantoj | Aŭstroj |
Horzono | UTC+1 UTC+2 (marto ĝis oktobro) |
Interreta domajno | .at |
Landokodo | AT |
Telefona kodo | +43 |
Plej alta punkto | Großglockner |
Plej malalta punkto | Neusiedler See |
Politiko | |
Politika sistemo | Federacia Respubliko |
Ŝtatestro | prezidento Alexander Van der Bellen |
Ĉefministro | kanceliero Karl Nehammer |
Nacia tago | 26-a de oktobro (tago de akcepto de la leĝo pri konstanta neŭtraleco 1955) |
Sendependiĝo | 27-a de julio 1955 |
Ekonomio | |
Valuto | Eŭro (EUR) |
MEP | laŭ 2021 |
– suma | 477,08 miliardoj dolaroj |
– pokapa | 53267,9 Eŭroj (World Bank) |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | Aŭstria Esperanto-Federacio |
La origino de la nuntempa Aŭstrio radikas en la tempo de la Habsburga dinastio, kiam ĝia plejparto apartenis al la Sankta Romia Imperio. El la reformacia epoko, multaj nordgermanaj princoj, malkontentaj pri la aŭtoritato de la imperiestro, uzis protestantismon kiel la flagon de ribelo. La Tridekjara milito, la influo de la Reĝlando Svedio kaj la Reĝlando Francio, la elstarigo de la Reĝlando de Prusio, kaj la Napoleonaj invadoj malfortigis la imperiestran povon en la nordo de Germanio, sed en la sudo, kaj en ne-germanaj areoj de la imperio, la imperiestro kaj katolikismo plu tenis kontrolon. Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, Aŭstrio retenis sian lokon kiel unu el la potencoj de Eŭropo[5][6] kaj, responde al la kronigo de Napoleono kiel la Imperiestro de la Francoj, en 1804 estis oficiale proklamita la Aŭstria imperio. Post la malvenko de Napoleono, Prusio elstaris kiel ĉefa rivalo de Aŭstrio pri la regado en la germanaj teritorioj. La malvenko de Aŭstrio en la Batalo de Königgrätz kontraŭ Prusio dum la Aŭstri-Prusia milito de 1866, ebligis al Prusio plifortigi sian kontrolon super la cetero de Germanio. En 1867, la Aŭstra imperio estis transformita en Aŭstri-Hungario. Post la malvenko de Francio en la Franci-Prusia milito de 1870-1871, Aŭstrio estis ekskludita el la nova Germana imperio, kvankam en la venontaj jardekoj, ties politiko, kaj speciale tiu eksterlanda, pli kaj pli konverĝis kun tiu de la Prusi-regata Imperio. Dum la Julia Krizo de 1914 kiu sekvis la murdon de la Arkiduko Franz Ferdinand de Aŭstrio la 28-an de junio, Aŭstri-Hungario, kuraĝigita pro la plendo kun germania subteno, la 28-an de julio deklaris militon kontraŭ Serbio, kiu ne tute plenumis la koncernan ultimaton. Aŭstrio estis tiele la unua lando kiu iris al la milito en la Julia Krizo, kiu eventuale rezultis en la Unua Mondmilito.
Post la falo de la Habsburga (Aŭstri-Hungaria) imperio en 1918 fine de la Unua mondmilito, Aŭstrio adoptis kaj uzis la nomon Respubliko German-Aŭstrio (Deutschösterreich), poste ŝanĝis ĝin al Österreich, kadre de klopodoj unuiĝi kun Germanio, sed tio estis malpermesita de la Traktato de Saint-Germain-en-Laye en 1919. La Unua Aŭstria Respubliko estis establita en 1919. En 1938 Nazia Germanio aneksis Aŭstrion dum la Anschluss.[7] Tiu situacio daŭris ĝis la fino de la Dua mondmilito en 1945, post kio Aŭstrio estis okupita de la Aliancanoj kaj ĝia iama demokratia konstitucio estis restaŭrita. En 1955, la Aŭstria Ŝtattraktato re-establis Aŭstrion kiel suverenan ŝtaton, finante la epokon de la okupacio. Samjare, la Parlamento de Aŭstrio aprobis la Deklaron de Neŭtraleco, kiu deklaris ke la Dua Aŭstria Respubliko estu porĉiame neŭtrala.
Nuntempe, Aŭstrio estas parlamenta reprezenta demokratio kiu enhavas naŭ federaciajn ŝtatojn.[2][8] La ĉefurbo kaj plej granda urbo, kun pli ol 1.7 milionoj da loĝantoj, estas Vieno.[2][9] Aliaj ĉefaj urbaj areoj de Aŭstrio estas Graz, Linz, Salzburg kaj Innsbruck. Aŭstrio estas unu el la plej riĉaj landoj en la mondo, nome la dekkvara, kun malneta enlanda produkto por kapo de 44,498 usonaj dolaroj.[10] La lando disvolvigis altan vivnivelon kaj en 2014 estis rangigita la 21-a en la mondo laŭ sia Indico de homa disvolviĝo. Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de Unuiĝintaj Nacioj,[11] kaj ekde 1995 de la Eŭropa Unio.,[2] kaj ĝi estas fondinto de la OEKE.[12] Aŭstrio ankaŭ estis subskribinta la interkonsenton de la Traktato de Schengen en 1995,[13] kaj adoptis la valuton de eŭro en 1999.