Hegelo
germana filozofo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Georgo Vilhelmo Frederiko HEGELO, germane Georg Wilhelm Friedrich HEGEL [georg vilhelm fridrih he:g.l] (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1770, mortis la 14-an de novembro 1831) estis germana profesoro kaj giganto de la okcidenta filozofio de la 19-a jarcento. Li estas kun Immanuel Kant konsiderata kiel plej granda filozofo depost la antikva epoko. Li estis unu el plej grandaj kreintoj de idealismo en germana filozofio kaj kreinto de sia propra sistemo (hegelismo) kiu estiĝis la bazo de postaj filozofioj (marksismo, mesianismo, ekzistadismo, postmodernismo) kaj ĝi estiĝis eĉ la ĉefa modelo de monda idealismo (precipe laŭ hegelisma ontologio). Multaj historiistoj de filozofio opinias lin kiel plej granda idealisto en romantismo. Li atingis agnoskon en sia tempo kaj — kvankam ĉefe influa en la kontinenta tradicio de filozofio — iĝis pli kaj pli influa ankaŭ en la analiza tradicio.[2]
Georg Wilhelm Friedrich Hegel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hegelo, Portreto de Jakob Schlesinger, 1831 | |||||
Persona informo | |||||
Georg Wilhelm Friedrich Hegel | |||||
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1770 (1770-08-27) en Stutgarto, duklando Virtembergo, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 14-an de novembro 1831 (1831-11-14) (61-jaraĝa) en Berlino, Reĝlando Prusio, Germana Federacio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | ĥolero vd | ||||
Tombo | Doroteurba tombejo vd | ||||
Etno | Germanoj vd | ||||
Lingvoj | latina • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Virtembergo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tubingeno • Friedrich-Schiller-Universitato Jena • Eberhard-Ludwigs-Gymnasium • Tübinger Stift vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Georg Ludwig Hegel vd | ||||
Patrino | Maria Magdalena Louisa Fromm vd | ||||
Edz(in)o | Marie von Tucher vd | ||||
Infanoj | Karl Von Hegel vd | ||||
Parencoj | Georg Ludwig Christoph Hegel vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • universitata instruisto • historiisto pri filozofio • verkisto • jurfilozofo • logikisto vd | ||||
Laborkampo | filozofio • logiko • filozofio de historio • estetiko • religio • metafiziko • epistemologio • politika filozofio • socia filozofio vd | ||||
Aktiva en | Berlino vd | ||||
Aktiva dum | 1788–1831 vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Friedrich Schelling vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Prelegoj pri la Filozofio de Mondhistorio ❦ Enciklopedio de filozofiaj sciencoj en skizoj ❦ Scienco de Logiko ❦ Fenomenologio de la Spirito ❦ Principoj de la Filozofio de Rajto ❦ Prelegoj pri Estetiko ❦ Prelegoj pri la Filozofio de Religio ❦ Prelegoj pri la Historio de Filozofio vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
Okcidenta filozofio 19-a jarcento | |||||
Ĉefaj interesoj | Logiko, Filozofio de historio, Estetiko, Religio, Metafiziko, Epistemologio, Politika filozofio | ||||
Noteblaj ideoj | Absoluta idealismo, Dialektiko, Sublacio, Mastro–sklavo dialektiko | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La ĉefa atingo de Hegel estis lia disvolvigo de distinga artikulado de idealismo, foje termigita kiel absoluta idealismo,[3] en kiu la dualismoj de, por ekzemplo, menso kaj naturo kaj de subjekto kaj objekto estas superita. Lia filozofio de spirito koncepte integras psikologion, ŝtaton, historion, arton, religion kaj filozofion. Lia mastro–sklavo dialektiko estis influa, speciale en la 20-a jarcento en Francio.[4] Speciale grava estas lia koncepto de spirito (Geist, foje tradukita ankaŭ kiel "menso") kiel la historia manifestado de la logika koncepto – kaj la "sublacio" (Aufhebung, integrado sen nuligo aŭ redukto) – de ŝajne kontraŭdiraj aŭ opoziciaj faktoroj: ekzemploj estas la ŝajna opozicio inter neceso kaj libero kaj inter imanento kaj transcendeco. Hegel estis konsiderata en la 20a jarcento kiel la originanto de la triopo tezo, antitezo, sintezo,[5] sed kiel eksplicita frazo ĝi originiĝis ĉe Johann Gottlieb Fichte.[6][7]
Hegel influis super multaj pensuloj kaj verkistoj kies propraj pozicioj varas amplekse.[8] Karl Barth priskribis Hegel kiel "Protestanta Akvino"[9] dum Maurice Merleau-Ponty verkis, ke "ĉiuj grandaj filozofiaj ideoj de la pasinta jarcento — la filozofioj de Marx kaj Nietzsche, fenomenologio, germana ekzistadismo, kaj psikoanalizo — havis siajn komencojn en Hegelo."[10]