Eŭropio
kemia elemento From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Eŭropio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Eu kaj la atomnumeron 63.[1] Eŭropio estas unu el la plej maloftaj rarateraj elementoj sur la Tero.[2] Ĉi-tiu lantanoida metalo similas plumbon en moleco kaj estas dratigebla. Ĝi estas la plej reaktiva de ĉiuj el la lantanoidaj kaj aktinoidaj metaloj.

Boisbaudran produktis tiun rarateran elementon en 1892 en bazaj frakcioj de samariaj-gadoliniaj koncentraĵoj, sed ĝi ne estis identigita dum pluraj jaroj. Demarcay akiris la elementon en la pura formo en 1901. La elemento estis nomita laŭ Eŭropo. Ĝi troviĝas en la naturo miksita kun aliaj maloftaj elementoj. Ĝia koncentriĝo, aliflanke, estas multe pli malalta ol la plej multaj aliaj lantanidaj elementoj. La ĉefaj raraj ercoj estas ksenotimo, monazito, kaj bastnazito.
Remove ads
Karakterizaĵoj
Eŭropio estas duktila metalo kun malmoleco simila al tiu de plumbo. Ĝi kristaliĝas en korp-centrita kuba krado.[3] Kelkaj ecoj de eŭropio estas forte influitaj de ĝia duone plena elektrona ŝelo. Eŭropio havas la duan plej malaltan fandopunkton kaj la plej malaltan densecon el ĉiuj lantanidoj.[3]
Eŭropio estas la plej reaktiva raratera elemento. Ĝi rapide oksidiĝas en aero, tiel ke la amasa oksidiĝo de centimetra granda specimeno okazas ene de kelkaj tagoj. Ĝia reaktiveco kun akvo estas komparebla al tiu de kalcio, kaj la reakcio estas
2 Eu + 6 H2O → 2 Eu(OH)3 + 3 H2
Pro la alta reaktiveco, specimenoj de solida eŭropio malofte havas la brilan aspekton de la freŝa metalo, eĉ kiam kovritaj per protekta tavolo de minerala oleo. Eŭropio ekbrulas en aero je 150 ĝis 180 °C por formi eŭropian(III) oksidon:[4][5]
4 Eu + 3 O2 → 2 Eu2O3
Eŭropio facile dissolviĝas en diluita sulfata acido por formi palrozkolorajn[6] solvaĵojn de [Eu(H2O)9]3+:
2 Eu + 3 H2SO4 + 18 H2O → 2 [Eu(H2O)9]3+ + 3 SO2−4 + 3 H2
Eŭropio ne troviĝas en la naturo kiel libera elemento. Multaj mineraloj enhavas eŭropion, el kiuj la plej gravaj fontoj estas bastnäsito, monazito, ksenotimo kaj loparito-(Ce).[7]
Remove ads
Aplikaĵo
Rilate al la plej multaj aliaj elementoj, komercaj aplikoj por eŭropio estas malmultaj kaj sufiĉe speciala. Preskaŭ ĉiam, ĝia fosforesko estas ekspluatata, ĉu en la oksidiĝa stato +2 aŭ +3.[8]
Ĝi estas dopanto en iuj specoj de vitro en laseroj kaj aliaj optoelektronikaj aparatoj. Eŭropia oksido (Eu2O3) estas vaste uzata kiel ruĝa fosforo en televidiloj kaj fluoreskaj lampoj, kaj kiel aktivigilo por itrio-bazitaj fosforoj.[9][10] Koloraj televidekranoj enhavas inter 0,5 kaj 1 g da eŭropia oksido.[11] Dum trivalenta eŭropio donas ruĝajn fosforojn,[12] la luminesko de duvalenta eŭropio forte dependas de la konsisto de la gastiga strukturo. UV ĝis intense ruĝa luminesko povas esti atingita.[12] La du klasoj de eŭropia fosforo (ruĝa kaj blua), kombinitaj kun la flava/verda terbia fosforo, donas "blankan" lumon, kies kolortemperaturo povas esti variigita per ŝanĝado de la proporcio aŭ specifa konsisto de la individuaj fosforoj. Ĉi tiu fosforsistemo estas tipe trovebla en helikformaj fluoreskaj ampoloj.
Kombini la samajn tri klasojn estas unu maniero fari trikromatajn sistemojn en televidaj kaj komputilaj ekranoj,[9] sed kiel aldonaĵo, ĝi povas esti precipe efika por plibonigi la intensecon de ruĝa fosforo.[2]
Eŭropio ankaŭ estas uzata en la fabrikado de fluoreska vitro, pliigante la ĝeneralan efikecon de fluoreskaj lampoj.[10] Unu el la pli oftaj persistaj post-ardaj fosforoj krom kupro-dopita zinka sulfido estas eŭropio-dopita stroncia aluminato.[13] Eŭropia fluoreskeco estas uzata por esplori biomolekulajn interagojn en ekranoj por malkovro de medikamentoj. Ĝi ankaŭ estas uzata en la kontraŭ-falsifikaj fosforoj en eŭro-monbiletoj.[14]
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads