Franciumo [ 1] , aŭ francio [ 2] estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Fr kaj la atomnumeron 87. Ĝi estas tre radioaktiva alkala metalo , kiu estas trovebla en urania kaj toria ercoj .
Rapidaj faktoj ĥemia elemento, alkala metalo • metalo • s-bloko ...
ĥemia elemento
alkala metalo • metalo • s-bloko
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine ), simbolo , numero
franciumo (francium ), Fr, 87
CAS-numero
7440-73-5
Loko en perioda tabelo
1 -a grupo , 7 -a periodo , bloko s
Karakteriza grupo
Alkalaj metaloj
abundeco en terkrusto
0,0000000000000001 %
Nombro de naturaj izotopoj
0
Aspekto
ne konata, supozeble argenta metala solido
Atomaj ecoj
Relativa atompezo
223 amu
Atomradiuso
270 pm
Kovalenta radiuso
260 pm
Elektrona konfiguracio
Rn 7s1
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo
2; 8; 18; 32; 18; 8; 1
Oksidiĝa nombro
+1
Fizikaj ecoj
Materia stato
solida (supozata)
Kristala strukturo
ne konata
Denseco
2,48 (supozata) g/cm3
Magneta konduto
paramagneta (supozata)
Degelpunkto
27 °C (300,15 K )
Bolpunkto
677 °C (950,15 K )
Elektra konduktivo
3,0 · 106 S/m (supozata)
Elektra rezistivo
333 · 10−9 (supozata) Ω · m
Diversaj
Elektronegativeco
0.7 (Pauling-skalo )
Joniga energio
380 kJ/mol kJ/mol
Izotopoj
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP .
Fermi
Sciencistoj kalkulis, ke en la tuta Tero ekzistas je ajna specifa tempo entute malpli ol 20 atomoj da franciumo. Pro sia radioaktiveco, ĉiu atomo vivas nur kelkajn minutojn. Sekve, ni scias tre malmulte pri la trajtoj de la metalo franciumo.