La 15-a de marto estas la 74-a tago de la jaro (la 75-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 291 tagoj restas.
Je la 15-a de marto okazis, interalie:
- Romia Respubliko:
- 493: En konkerita Raveno, venka reĝo de ostrogotoj Teodoriko la Granda murdis venkitan ĝermanan tribestron Odoakro - konkero de Italio finiĝis
- 856: Bizanca imperiestro Miĥaelo la 3-a renversis la regentecon de sia patrino Teodora la Armenino por ekregi kiel lasta el sia dinastio
- 933: Reĝo de Germanio Henriko la 1-a, la Birdisto, venkis hungarojn en batalo apud rivero Unstrut
- 1000: Pollando: 1-a Kongreso de Gniezno finiĝis, t.e. renkonto de la germana-romia imperiestro Oto la 3-a kun la pola duko Boleslao la 1-a - oni fondis unuan eklezian provincon
- 1077: Opozicio kontraŭ Henriko la 4-a elektis kiel reĝon de Germanio ŝvaban princon Rudolfo
- 1079: Selĝuka Imperio: sultano de Turko-Selĝukoj Malikŝah la 1-a enkondukis persan kalendaron
- 1412: Pactraktato de Stará Ľubovňa inter la pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo kaj la reĝo de Hungario kaj Germanio Sigismondo (post la batalo de Grunwald kaj pactraktato de Toruń)
- 1493: Kristoforo Kolumbo alvenis al la haveno Palos de la Frontera finante unuan ekspedicion al la Nova Mondo
- 1564: Islamana imperiestro Jalaluddin Muhammad Akbar, reganto de la Norda Barato, aboliciis en sia Mogola Imperio imposton de alikredantoj
- 1570: Episkopo de Kujavio anoncis t.n. Statutojn de Karnkowski (aŭ Konstituciojn de Gdańsk), konfirmitajn de Sejmo kaj precizantajn la regorajtojn de pola reĝo kaj la Pola Respubliko en Gdańsk kaj sur la maro
- 1595: En de li fondita urbo Zamość kanceliero Jan Zamoyski malfermis unuan en Pollando privatan altlernejon, nomatan poste Akademio de Zamość
- 1656: Sveda diluvo: divizio de pola militisto Stefan Czarniecki frakasis svedojn en batalo de Jarosław
- 1760: Sepjara milito: aŭstraj trupoj okupis Racibórz
- 1765: Varsovio: reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski fondis Kadetan Lernejon
- 1781: Usona Milito de Sendependeco: batalo de Guilford Court House
- 1799: Venko de franca armeo, komandata de Napoleono, kontraŭ la turka en batalo de Nablus
- 1812: Usono: unua rusa setlejo Fort Ross estis fondita en Kalifornio
- 1820: Majno fariĝis la 23-a ŝtato de Usono
- 1827: Kanado: Universitato de Toronto fondita
- Printempo de popoloj:
- 1863: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Diana
- 1867: Aŭstra-hungara interkonsento: aŭstroj kaj hungaroj konsentis pri transformo de Aŭstrio en dualisman ŝtaton Aŭstrio-Hungario
- 1874: Imperiestro de Annam subskribis en Sajgono traktaton kun Francio, en kiu Vjetnamio, konservante suverenecon, sindevigis konsulti eksterlandan politikon kun Francio kaj agnoskis ties regadon en Koĉinĉino
- 1888: Komenco de Angla-Tibeta Milito - brita armea ekspedicio por forpeli tibetanojn de Sikimo
- 1892: Usona inĝeniero kaj inventisto Jesse Reno patentigis rulŝtuparon
- 1892: Futbalklubo Liverpool FC fondiĝis en Anglio
- 1906: Aŭtomobilfirmao Rolls-Royce fondiĝis
- 1907: Malsupra Saksio: Cuxhaven iĝis urbo
- 1916: Meksika revolucio: usona puna ekspedicio de generalo John Pershing eniris al Meksiko kun tasko kapti revoluciistojn de Francisco Villa
- Unua mondmilito:
- 1919: Francoj komencis sieĝon de Odeso
- 1920: Rafael Erich iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1920: Sándor Simonyi-Semadam iĝis ĉefministro de Hungario - surbaze de decido de Miklós Horthy
- 1921: Gvidanto de Junaj Turkoj kaj unu el arkitektoj de la armena genocido, Mehmet Talat, estis mortpafita en Berlino de agento de la Armena Revolucia Federacio
- 1922: Rezulte de tumulto kaŭzita de konfisko de movebla proprietaĵo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en urbo Ŝuja kelkaj personoj pereis kaj dekkelkaj vundiĝis
- 1923: Orienta landlimo de la Dua Pola Respubliko kun Sovetunio estis agnoskita flanke de Konsilio de Ambasadoroj de Entento, kune kun rajto de Pollando al Orienta Galicio kaj Vilno-regiono, kio por 15 jaroj frostigis rilatojn kun Litovio
- 1930: Ĉefministro Kazimierz Bartel demisiis sian registaron
- 1933: Proklamo de Nazia Germanio en Potsdamo
- 1936: Okcidentaj Tatroj: oni funkciigis aertelferon sur Kaspra pinto (landlime de Slovakio kaj Pollando)
- 1938: Germana pasaĝera ŝipo Wilhelm Gustloff finkonstruiĝis
- 1939: Germana okupo de Ĉeĥoslovakio: Wehrmacht okupis Pragon, Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti - estiĝis Protektorato Bohemio kaj Moravio kaj Slovaka ŝtato
- 1939: Hungaroj komencis aneksi Karpatan Rutenion (15-18.03)
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Heinrich Himmler en Poznań alparolis al komandantoj de koncentrejoj sur la polaj teritorioj: Ĉiuj polaj fakuloj estos utiligitaj en nia porarmea industrio. Poste ĉiuj poloj malaperos de tiu ĉi mondo. (...) Tial necesas, ke la granda germana nacio vidu sian ĉefan taskon en neniigo de ĉiuj poloj; kadre de la Aranĝo T4, en Lodzo ekde la 13-a de marto estis murditaj de germanoj ĉirkaŭ 500 pacientoj de psikiatria hospitalo; Provinco Vartlando: germana sekureca polico murdis en Poznań 6 loĝantojn de Rawicz
- 1941: Militkrimoj: de la 13-a ĝis la 15-a de marto de malsanulejo "Kochanówka" apud Lodzo germana polico forveturigis ĉirkaŭ 600 malsanulojn, kiujn ĝi murdis kadre de eŭtanazio; Gestapo ĉi tage serĉis en Poznań 350 polojn, kiuj rifuzis labori; konspira revuo "Rzeczpospolita Polska" (Pola Respubliko) aperis, eldonata de la pola ekzila registaro — estanta oficiala revuo de la Registara Delegitaro por la Lando; du germanaj liniaj ŝipoj komencis sinkigi malsolvitan konvojon Anglio-Ameriko (13 ŝipojn kaj ekregis 3 cisternoŝipojn dum 2 tagoj)
- 1942: Militkrimoj: germana polico pafmortigis en Sobień 28 personojn, kaj en distrikto Lubelski - 5; Volinia masakro: ukrainaj kaj germanaj policaj taĉmentoj bruligis vilaĝon Koszyszcze kaj murdis en ĝi 145 polojn, 19 ukrainojn (komunistoj), 7 judojn kaj 9 kaŝiĝantajn sovetajn militkaptitojn
- 1943: Militkrimoj: germanaj ĝendarmoj pafekzekutis en Słupia Nowa (distrikto Kielecki) ĉirkaŭ 200 membrojn de la Pola Rezistomovado, en Sobień-Piaski (Ĉekarpata provinco) kaj Skronin 47 personojn; germanoj murdis en Siedliska (distrikto Miechowski) 5-membran familion Baranek kun 4 judoj, kaŝitaj de ili; de Varsovio foriris transporto kun 66 virinoj al koncentrejo Ravensbrück; en koncentrejo Majdanek germanoj ekzekutis 80 malliberulojn, kiuj anonciĝis ĉe kuracisto kiel malsanaj; Volinia masakro: ukrainaj naciistoj murdis en vilaĝoj Jamieniec kaj Drażne 12 polojn; Pola Rezistomovado: taĉmento "Błyskawica" de Kamparanaj Batalionoj sur stacidomo Susiec (Distrikto Tomaszowski) ekbruligis trajnon veturantan al orienta fronto - 40 cisternojn da benzino; Kamparanaj Batalionoj en distrikto Hrubieszów frakasis gardejon de ukraina polico, kaj en distrikto Busko liberigis 13 kamparanojn; membroj de komunista Popola Gvardio eksplodigis trajnon en distrikto Miński; Orienta Fronto: Tria Batalo de Ĥarkovo finita - germanoj rekonkeris Ĥarkivon; Pacifiko: Armitaj fortoj de Centra Pacifiko alinomiĝis al 5-a Militŝiparo
- 1944: Militkrimoj: germana polico pafmortigis en Hrubieszów 22 malliberulojn kaj en Serock 20 personojn; Gestapo pafmortigis en Feliksin 16 personojn; ukraina polico kaj Ukraina Ribela Armeo murdis nokte de la 14-a/15-a de marto en distrikto Hrubieszów 33 personojn, en tio 22 fervojistojn, kelke da virinoj kaj infanoj; Gestapo alveturigis al koncentrejo Mauthausen 102 polojn; de koncentrejo Majdanek fuĝis 3 malliberuloj, en tio gvidanto de sekreta asocio "Orzeł" (Aglo); germanaj regopovoj forveturigis de urba arkivo en Lvovo 5 vagonojn da dokumentoj; politika reprezentantaro de Pola Subtera Ŝtato publikigis programan deklaracion "Pri kio militas la pola nacio"; tri brigadoj de Pola Enlanda Armeo okupis Krewo (Grodna regiono), taĉmento de Ĉefa Komandejo de Landa Armeo en Chlebowice Świrskie (Lvova provinco) venĝe, pro ukrainaj murdoj de poloj, likvidis 60 ukrainajn naciistojn bruligante iliajn 12 bienojn; Itala Fronto: aviado de Aliancanoj atakis Cassinon, la tria batalo de Monte Cassino komenciĝis - dum 11 tagoj batalis kun grandaj perdoj nov-zelanda korpuso apogata de barata divizio; nacia himno de Sovetunio oficialiĝis anstataŭante La Internacion; Orienta Fronto: trupoj de la 2-a Ukraina Fronto frakasis maldekstran alon de 8-a Armeo, transiris Sudan Bugon, kie ili okupis 6 setlejojn; trupoj de la 3-a Ukraina Fronto liberigis 2 lokojn en Mikolajeva provinco; finna parlamento rifuzis sovetajn kondiĉojn pri armistico; Sudokcidenta Pacifiko: 1-a Divizio de Kavalerio grundiĝis sur la insulo Manus
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: Lavrentij Berija prezentis al Stalin raporton pri "purigo de Vilno-regiono el la bandoj de Pola Enlanda Armeo"; en Lublin estis ekzekutita de komunista sekureca servo subkolonelo Edward Jasiński; solena inaŭguro de la nova studjaro en Jagelona Universitato; Dodekanesoj, liberigitaj de Italio, provas unuiĝi kun Grekio; usona 8-a Aviada Armeo atakis Oranienburg kaj nokte la soveta aviado — Veszprém; en okcidenta Hungario trupoj de la 3-a Ukraina Fronto fine rebatis germanan atakon de Armea Grupiĝo "Sudo"; laŭ rekomendo de Joachim von Ribbentrop en Stokholmo oni esploris separisman pacon; Okcidenta Fronto: usonaj 6-a, 15-a kaj 21-a Armeaj Korpusoj ekatakis inter Rejno kaj Mozelo; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo komencis Operacon de Supra Silezio
- 1946: Interkonsenta Komitato de Organizaĵoj de la Pola Subtera Ŝtato konspire fondiĝis - ĝi asociigis kontraŭkomunistajn partiojn kiel Libero kaj Sendependo aŭ Partio de Nacia Sendependeco (adeptoj de Józef Piłsudski)
- 1947: En Londono fondiĝis Instituto de Józef Piłsudski
- 1948: Stalinismo: Milita Juĝejo en Varsovio mortkondamnis rotestron Witold Pilecki, oficiron de la Pola Enlanda Armeo, kiu en 1940 memvole estis arestita kaj deportita al Aŭŝvico, por akiri informojn pri la koncentrejo — antaŭ la verdikto kaj justica murdo li estis kruele torturita
- 1950: Popola Pollando forlasis Internacian Monan Fonduson kaj Internacian Bankon de Rekonstruo kaj Disvolvo
- 1951: Irana petrolindustrio estis ŝtatigita de la movado gvidata de Mohamed Mosadek - faligita en CIA-puĉo en 1953
- 1952: Florido: sur Internacia Kurejo Sebring okazis unua aŭtosportado
- 1957: Al Egipto ekiris unua pola arkeologia ekspedicio, kiun gvidis profesoro Kazimierz Michałowski, fondinto de la pola mediteranea skolo
- 1960: Pola Popola Respubliko: sur la insulo Wolin estis kreita nacia parko
- 1961: Sud-Afriko forlasis britan Komunumon de Nacioj
- 1962: Kanada telekomunika firmao Bell Canada ofertis novan komercan servon pere de faksilo
- 1963: Malvarma milito: Usono proponis enkonduki la "ruĝan telefonon", rektan ligon inter la Blanka Domo kaj Moskva Kremlo
- 1965: Persekutata de komunistoj verkisto Leopold Tyrmand forlasis Polan Popolan Respublikon
- 1967: En Varsovio oni subskribis Pakton pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Helpo inter Pollando kaj Germana Demokratia Respubliko
- 1968: En Gdańsk okazis la plej granda manifestacio kadre de t.n. martaj eventoj kun partopreno de 20 mil studentoj, laboristoj kaj loĝantoj
- 1969: Ĉina-sovetia disiĝo: okazis konfrontiĝo de ĉinaj kaj sovetiaj trupoj sur la insuleto Zhenbao sur la rivero Ussuri
- 1972: Usona krima filmo La baptopatro aperis en kinejoj
- 1973: Flago de Sauda Arabio oficialiĝis
- 1974: Ernesto Geisel iĝis prezidento de Brazilo
- 1975: Registro de novaj Aŭtokodoj en Pollando
- 1978: Somalio kaj Etiopio subskribis paŭzon por fini militon pri Ogadeno
- 1979: João Baptista Figueiredo iĝis prezidento de Brazilo
- 1984: Międzyzdroje (de 1972 kvartalo de Świnoujście) kaj Sławków (de 1977 kvartalo de Dąbrowa Górnicza) regajnis urborajtojn
- 1985: Unua komerca TTT-paĝo establiĝis (symbolics.com)
- 1985: Pro grava malsano de elektita prezidento Tancredo Neves José Sarney iĝis prezidento de Brazilo
- 1986: Al kosmostacio Mir alvenis ties unua konstanta skipo
- 1989: En Pollando kreiĝis Asocio de Lemkoj (rutenoj)
- 1990: Fernando Collor de Mello iĝis prezidento de Brazilo
- 1990: Miĥail Gorbaĉov ĵuris kiel prezidento de Sovetunio
- 1990: En Varsovio fondiĝis Monda Asocio de la Soldatoj de Pola Enlanda Armeo
- 1991: Malvarma milito: Traktato pri la Fina Kompromiso rilate al Germanio ekvalidis, donante plenan suverenecon al Federacia Respubliko Germanio
- 1998: Papo Johano Paŭlo la 2-a anoncis bulgaran episkopon Eŭgeno Bosilkov martiro de la katolika kredo pro komunistaj reprezalioj dum la mallibero
- 1999: Pro korupta skandalo ene de Eŭropa Komisiono demisiis la komisiono Santer
- 2002: Metroo de Rennes ekfunkciis en Bretonio
- 2003: Pollando: la 4-a Kongreso de Gniezno ekdebatis pri la temo Quo vadis Europa? - venis pli ol 600 reprezentantojn de 80 katolikaj movadoj
- 2003: Generalo François Bozizé post puĉo iĝis prezidento de Centr-Afrika Respubliko
- 2003: Hu Jintao iĝis prezidento de Ĉinio
- 2005: Renovigita kaj pligrandigita Muzeo pri la historio de holokaŭsto malfermiĝis en Jerusalemo
- 2008: Ĉina armeo subpremis la tumultojn de Tibeto, kiuj eksplodis datrevene de la Tibeta ribelo (1959)
- 2009: Prezidentan balotadon en Salvadoro gajnis Mauricio Funes, reprezentanto de la maldekstra partio FMLN
- 2009: Jemeno: en bomba atenco de sinmortiginto en Ŝibam pereis 4 koreaj turistoj, ilia jemena ĉiĉerono, 3 personoj vundiĝis
- 2011: Araba printempo: Siria enlanda milito komenciĝis pro perforta subpremo de siriaj protestoj kontraŭ prezidento Baŝar al-Asad en Daraa
- 2016: Htin Kyaw iĝis prezidento de Birmo
- 2019: Atenco en Christchurch en Nov-Zelando
- 2019: Proksimume 1 400 000 da junuloj en 123 landoj protestis kontraŭ klimata ŝanĝo
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 20-a tago de la rusa agreso: Prezidanto de Ukrainio informis, ke li per dekreto distingis 234 militistojn, inkluzive de 59 postmorte; en Kievo estis pripafitaj 4 kolektivaj loĝejoj, 5 personoj pereis, 27 estis savitaj de fajrobrigadoj el la flamanta 16-etaĝa domo;
- Mondreago: nome de EU ĉefministroj de Pollando (Mateusz Morawiecki), Ĉeĥio (Petr Fiala) kaj Slovenio (Janez Janša) venis al Kievo por renkontiĝi kun la prezidanto de Ukrainio kaj ĉefministro; Japanio aplikis 17 sankciojn al pliaj civitanoj de Rusio (deputitoj al Dumao, entreprenistoj kaj proksimaj kunlaborantoj de Putin), kaj la brita registaro aplikis sankciojn al 370 personoj kaj firmaoj el Belorusio kaj Rusio; FIDE decidis, ke la 44-a Ŝaka Olimpiko ne okazos laŭplane en Moskvo sed en Ĉenajo (Barato); Rusio forlasis Konsilion de Eŭropo
- 2023: 385-a tago de la rusa agreso: Pasinttage estis 40 aeratakoj, 12 raketaj kaj pli ol 100 artileriaj pripafoj kontraŭ Ukrainio; en okupata Melitopolo eksplodis aŭto de grava kunlaboristo, la viro ne vivas;
- Mondreago: Eŭropa Parlamento rezolucie kondamnis reĝimon de Aljaksandr Lukaŝenka kaj alvokis al sankcioj; en Pollando estis frakasita spiona grupo favora al Rusio — prezidanto de Pollando renkontiĝis kun CIA-ĉefo; prezidento de Sirio Baŝar al-Asad en Moskvo esprimis subtenon de Rusio; itala spionagentejo informis ke Grupo Wagner fiksis premion de 15 mln da dolaroj pro la itala defend-ministro
- 1493: Anne de Montmorency, franca militisto, marŝalo kaj konestablo de Francio (m. 1567)
- 1591: Alexandre de Rhodes, franca jezuito kaj misiisto merita por la Vjetnama kulturo kaj lingvo (m. 1660)
- 1609: Philipp Kisel, katolika predikisto kaj edifa aŭtoro (m. 1681)
- 1614: Franciscus Sylvius, nederlanda kuracisto, kemiisto, fiziologo kaj anatomo (m. 1672)
- 1660: Olaus Rudbeckius, la Juna, sveda anatomiisto, esploristo, naturalisto, botanikisto, ornitologo kaj profesoro de medicino (m. 1740)
- 1666: Johann Christoph Kiesewetter, germana pedagogo kaj lernejestro (m. 1733)
- 1684: Francesco Durante, itala komponisto de baroko (m. 1755)
- 1713: Nicolas Louis de Lacaille, franca geodeziisto kaj astronomo esplorinta la sudan ĉielon (m. 1762)
- 1735: Gottlob Ernst Josias Friedrich von Stein, germana oficisto (m. 1793)
- 1738: Cesare Beccaria, itala filozofo, juristo, ekonomikisto okupiĝanta pri la puna juro (m. 1794)
- 1765: Johann von Kalchberg, aŭstra verkisto, juristo kaj historiisto (m. 1827)
- 1767: Andrew Jackson, prezidento de Usono, sukcesinta interkomprenon kun Britio pri komerco kun Okcidentaj Indioj (m. 1845)
- 1772: József Ficzkó, aŭstra kroatlingva verkisto kaj romkatolika pastro
- 1790: Nicola Vaccai, itala komponisto de operoj kaj muzikinstruisto (m. 1848)
- 1794: Friedrich Diez, germana filologo fundamentinta modernan sciencon pri la latinida lingvaro (m. 1876)
- 1809: Karl Joseph von Hefele, germana teologo, episkopo kaj historiisto (m. 1893)
- 1821: Adam Prażmowski, pola astronomo kaj unua pola astrofizikisto, malkovrinta luman polarigadon de la suna korono (m. 1885)
- 1830: Ignác Helfy, hungara ĵurnalisto kaj politikisto, membro de Societo Petőfi (m. 1897)
- 1830: Paul Heyse, germana Nobelpremiita verkisto kaj tradukisto (m. 1914)
- 1831: Daniele Comboni, itala episkopo, evangelizanto de Afriko, katolika sanktulo (m. 1881)
- 1833: Géza Fejérváry, generalo kaj ĉefministro de Hungario (m. 1914)
- 1835: Eduard Strauss, aŭstra komponisto (m. 1916)
- 1854: Emil Adolf von Behring, germana bakteriologo, kreinto de imunologio, unua laŭreato de Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino (m. 1917)
- 1859: Josef Schamanek, aŭstra direktoro, sekretario kaj prezidanto de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista kaj Aŭstria Esperanto-Delegitaro, vicprezidanto de UK 1924, Esperanto-lektoro (m. 1940)
- 1860: Waldemar Haffkine, rus-franca bakteriologo kaj mikrobiologo, kontraŭbatalanta epidemiojn en Barato (m. 1930)
- 1861: Áron Fülöp, hungara poeto kaj bibliotekestro (m. 1920)
- 1865: Carlos Gagini, kostarika esperantisto kaj verkisto (m. 1925)
- 1866: Johan Vaaler, norvega inventisto konata de la paperklipo (m. 1910)
- 1869: Stanisław Wojciechowski, pola kooperativisto, prezidento de Pollando, profesoro de Szkoła Główna Gospodarstwa Wiejskiego (m. 1953)
- 1874: Oishi Wasaburo, japana meteologo, komitatano de ISAE kaj ĉefdirektoro de la Japana Esperanto-Instituto (m. nekonata)
- 1880: Móric Barát, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1944)
- 1881: Samu Börtsök, hungara, rumania hungara pentristo (m. 1931)
- 1884: Károly Osváth, hungara, rumania hungara apotekisto (m. 1951)
- 1884: Angelos Sikelianos, greka lirika poeto kaj teatra verkisto (m. 1951)
- 1892: Ilona Mária Beer, rumania hungara porjunulara verkistino (m. nekonata)
- 1894: Vilmos Aba-Novák, hungara pentristo, membro de la Societo Szinyei Merse Pál (m. 1941)
- 1896: Brunhilde Flasch-Hellwig, aŭstra sciencistino, profesorino de la Universitato de Vieno, membrino de la ŝtata ekzamena komisiono por Esperanto, kunlaborantino de " Aŭstria Esperantisto" kaj de la bulteno "AKLE-Informoj" (m. 1965)
- 1896: Alexander William Thomson, brita taksa komizo, Esperanto-verkisto, prezidanto de Skolta Esperanto-Ligo, estrarano de Internacia Geografia Asocio, honora membro de UEA (m. 1982)
- 1897: Lajos Nagy, hungara arkeologo, esploristo de Aquincum (m. 1946)
- 1900: Wolfgang Schadewaldt, germana filologo klasika (m. 1974)
- 1901: Iŭaŝita Juntaro, japana komercisto, esperantisto (m. nekonata)
- 1902: Tibor Petrovay, rumania hungara ekonomikisto (m. 1964)
- 1903: Józef Czechowicz, pola avangarda poeto, tradukisto, redaktoro de revuoj kaj aŭtoro de radiodramoj, viktimo de la germana bombado de Lublin, popularigata de esperantisto Tomasz Chmielik (m. 1939)
- 1907: Zarah Leander, sveda aktorino kaj kantistino (m. 1981)
- 1913: Ervin Dezső rumania hungara fizikisto, universitata profesoro (m. 1995)
- 1920: Louis Paul Boon, belga verkisto kaj pentristo, rete legebla en Esperanto (m. 1979)
- 1921: István Szabó, rumania hungara kuracisto (m. 1997)
- 1929: Zoltán Molnár, rumania hungara sportisto, fotisto kaj instruisto
- 1930: Ĵores Alfjorov, soveta, rusia Nobelpremiita fizikisto, esplorinta duonkonduktaĵojn (m. 2019)
- 1930: Bella Tanai, hungara aktorino (m. 2017)
- 1932: Pál Horváth, rumania hungara instruisto, fakverkisto pri pedagogio (m. 1978)
- 1932: Júlia Szendrei, rumania hungara literaturhistoriistino (m. 1976)
- 1933: Ruth Bader Ginsburg, membro de la Supera Kortumo de Usono (m. 2020)
- 1937: Valentin Rasputin, soveta kaj rusia verkisto (m. 2015)
- 1938: Walther Seidner, germanlingva verkisto el Transilvanio (m. 2018)
- 1941: Franz Josef Altenburg, aŭstra ceramikisto kaj skulptisto (m. 2021)
- 1943: Márton Váró, hungara skulptisto vivanta en Usono
- 1944: László Aba-Szőcs, rumanihungara grafikisto, pentristo
- 1948: Sérgio Vieira de Mello, brazila diplomato kaj poligloto, murdita (m. 2003)
- 1957: Péter Veres, rumania hungara muzeologo, redaktoro, arthistoriisto
- 1965: Attila Ambrus, rumania hungara ĵurnalisto kaj redaktoro
- 1966: Władysław Stasiak, pola politikisto, viktimo de la kraŝo de pola registara aviadilo (m. 2010)
- 1969: Timo Kotipelto, finna kantisto de la metalroka bando Stratovarius
- 1975: Eva Longoria, usona aktorino
- 1978: Kobayashi Takeru, japana konkursa manĝanto
- 1983: Botond Noszlopi, hungara poeto, estetikisto
- 44 a.K.: Julio Cezaro, diktatoro de la Romia Respubliko (n. 100 a.K.)
- 220: Cao Cao, ĉina militisto kaj poeto, partoprenanto de la ribelo de Flavaj Turbanoj (n. 155)
- 493: Odoakro, ĝermana tribestro, reĝo de Italia (n. ĉirkaŭ 433)
- 752: Zakario, lasta papo grekdevena kontraŭbatalinta ikonoklasmon, sanktulo
- 1145: Lucio la 2-a, papo, apoginta novan ordenon de Premonstratoj
- 1190: Izabela de Henegovio, reĝino de Francio (n. 1170)
- 1571: Giovanni Animuccia, itala komponisto de sakrala muziko (n. ĉirkaŭ 1514)
- 1632: Morico, germana landgrafo el Hesia dinastio (n. 1572)
- 1673: Salvator Rosa, itala pentristo, poeto kaj komponisto de baroko (n. 1615)
- 1708: Johannes Pretten, germana teologo (n. 1634)
- 1723: Johann Christian Günther, germana verkisto de baroko, verkinta ankaŭ latinlingve (n. 1695)
- 1818: János Gyöngyössi, hungara reformita pastro, poeto (n. 1741)
- 1820: Sankta Klemento Maria Hofbauer, ĉeĥa pastro, redemptoristo, sanktulo (n. 1751)
- 1824: Carl Poppo Fröbel, germana pedagogo kaj libropresisto (n. 1786)
- 1842: Luigi Cherubini, itala klasika operkomponisto (n. 1760)
- 1846: Ferdinand Dümmler, germana eldonisto (n. 1777)
- 1864: Károly Zilahi-Kiss, hungara ĵurnalisto, kritikisto, poeto (n. 1838)
- 1887: Innocenzo Manzetti, itala inventisto de biciklo, piano, pantografo (n. 1826)
- 1903: Józsiás Molnár, hungara entreprenisto kaj politikisto (m. 1841)
- 1903: Antal Vékony, hungara instruisto kaj verkisto (n. 1848)
- 1921: Mehmet Talat, granda veziro de Otomana Imperio (n. 1874)
- 1929: Irén Károly József, hungara fizikisto kaj pedagogo (n. 1854)
- 1929: György Wass, hungara poeto, rakontisto, redaktoro (n. 1877)
- 1934: Davidson Black, kanada anatomo, antropologo kaj arkeologo priskribinta Homo erectus pekinensis (n. 1884)
- 1937: H. P. Lovecraft, usona horora/fantazia verkisto (n. 1890)
- 1938: Nikolaj Buĥarin, rusia, soveta politikisto, viktimo de la Granda teroro (n. 1888)
- 1941: Alexej von Jawlensky, rusa pentristo, reprezentanto de ekspresionismo, membro de la artista grupiĝo La blua rajdanto (n. 1864)
- 1957: Rudolf Kasztner, gvidanto de la budapeŝta cionisma kontraŭstaro (n. 1906)
- 1960: Cândido Bravo, brazila militisto, nacia heroo, prezidanto de la Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (n. nekonata)
- 1961: Akiba Rubinstein, pola ŝakisto, membro de pola reprezentantaro, kiu akiris oran medalon en la 3-a Ŝaka Olimpiko en Hamburgo (n. 1882)
- 1962: Arthur Holly Compton, usona Nobelpremiita fizikisto konata de la Kompton-efiko (n. 1892)
- 1966: Alfred Ursinus, germana teologo, filozofo, pedagogo kaj verkisto (n. 1888)
- 1974: Henryk Witkowski, pola astronomo, bibliofilo, eseisto, fakdelegito de UEA pri astronomio, prezidanto de loka filio de PEA en Toruń, aŭtoro de prilaboraĵo Heliocentrismo en la 18-a jarcento (n. 1921)
- 1975: Aristoteles Onassis, greka ŝipposedanto laboranta en akva transporto (n. 1906)
- 1983: Rebecca West, brita verkistino kaj ĵurnalistino (n. 1892)
- 1983: Oldřich Nový, ĉeĥa aktoro kontribuinta al filma komedio (n. 1899)
- 1983: István Soós, rumania hungara juristo, urbestro de Oradea (n. 1895)
- 1994: István Szilágyi, rumania hungara kuracisto (n. 1911)
- 1996: Wolfgang Koeppen, germana verkisto, laŭreato de la literaturpremio Georg-Büchner-Preis (n. 1906)
- 1997: Victor Vasarely, hungara-franca pentristo, elstara reprezentanto de la optika pentroarto (n. 1906)
- 2003: Andrzej Leszek Szcześniak, pola historiisto, aŭtoro de lernolibroj (n. 1932)
- 2007: Wojciech Chudy, pola filozofo, personisto, etikisto, pedagogo, profesoro de la Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" kaj lekciisto de la Universitato Maria Curie-Skłodowska (n. 1947)
- 2013: Booth Gardner, usona guberniestro de Vaŝingtono (n. 1936)
- 2020: Suzy Delair, angla aktorino kaj kantistino, partoprenantino de la unua internacia Nica Ĵazo Festivalo (n. 1917)
- 2020: Vittorio Gregotti, itala arĥitekto (n. 1927)
- 2022: Eugene Parker, usona astrofizikisto, fakulo pri la suno (n. 1927)
La 15-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):