Disĵeto

funkcio f tia ke, se f(x) = f(y), do x = y From Wikipedia, the free encyclopedia

Disĵeto

Matematika funkcio estas disĵeto (aŭ, paŭsante internacie rekoneblan gentalingvan formon, injekcio, enĵeto aŭ eĉ enjekcio), se ĝi atingas ĉiun valoron maksimume solfoje. Tio signifas, ke neniu elemento en ĝia bildaro (valoraro) estas bildo (valoro) de pli ol unu argumento. Alivorte, disaj argumentoj havas disajn bildojn (neniuj «kungluiĝas»).

Thumb
Disĵeta funkcio ne nepre estas ĉie difinita.
Pliaj informoj Matematikaj funkcioj, Fundamentaj funkcioj ...
Fermi

Formala difino

Estu kaj aroj, kaj funkcio de al .

estas disĵeto, se por ĉiu el ekzistas ne pli ol unu tia el ke .
.

Ekvivalenta difino

nomiĝas disĵeto, se por ĉiuj , el kaj el validas: se kaj , tiam .
.

Lingva noto pri «enĵeto» kaj «enjekcio»

Thumb
Ekzemplo pri «ĵeto en»

Ĉar surĵeto (aŭ «surjekcio») estas «ĵeto sur la tutan celan aron», tial la normala lingva logiko postulas, ke enĵeto estu «ĵeto en la celan aron» (t.e. tia «ĵeto», kiu ne estas «surĵeto»). Tamen iuj matematikistoj, meĥanike paŭsante la malracian internacian terminon injection, uzas la vorton «enĵeto» por la signifo «disĵeto», la signifo kiu neniel ajn sekvas el «en» + «ĵeto». Tio estas ne nur tute malracia, sed ankaŭ altgrade misgvida kaj nepre evitinda. Se oni ial malvolas uzi la klaran esperantan prefikson dis- kaj preferas neanalizindan terminon internacian, oni prefere diru injekcio (samkiel oni diras projekcio), sen traduki la misgvidan in-, same kiel okaze de injekto, kiu ja ne estu "enjekto".

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.