Fonta aro, argumentaro, bildaro, cela aro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads
Remove ads

En matematiko funkcio prenas valorojn el unu aro kaj eligas valorojn kiuj apartenas al alia aro. Rilate al tio estas difinitaj kvar terminoj:

  • Fonta aro (P1851) -- superaro de argumentaro, ĝenerale "kompleta" aro kiel, ekzemple, aro de reeloj ℝ, kiu tamen povas enhavi elementojn, por kiuj la funkcio ne estas difinita
  • Argumentaro (P1568) -- subaro de fonta aro, enhavas nur elementojn, por kiuj la funkcio estas difinita
  • Bildaro (P2396) -- subaro de cela aro, enhavas nur elementojn, kiujn la funkcio povas eligi. Oni kutime parolas pri la bildaro de funkcio, sed pri bildo de unuopa elemento aŭ bildo de subaro de argumentaro.
  • Cela aro (P1571) -- superaro de bildaro, ĝenerale "kompleta" aro kiel, ekzemple, aro de reeloj ℝ, kiu tamen povas enhavi elementojn, kiujn la funkcio ne povas eligi
Pliaj informoj Matematikaj funkcioj, Fundamentaj funkcioj ...
Remove ads

Ekzemploj

Diskreta funkcio

Thumb

Funkcio kun fonta aro {1,2,3}, argumentaro {2,3}, bildaro {c,d} kaj cela aro {a,b,c,d}.

Inversa sinuso

Thumb

Funkcio kun fonta aro ℝ (ĉiuj reeloj), argumentaro intervalo de -1 ĝis +1, bildaro intervalo de −π/2 ĝis +π/2 kaj cela aro ℝ (ĉiuj reeloj).

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads