La 23-a de julio estas la 204-a tago de la jaro (la 205-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 161 tagoj restas.
Je la 23-a de julio okazis, interalie:
- 685: Johano la 5-a iĝis papo
- 971: Kieva Regno: Kievo kaj Bizanca imperio subskribis traktaton rilatanta al privata internacia juro
- 1148: Krucmilitistoj komencis sieĝon de Damasko
- 1290: Andreo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario - lasta reganto de la Arpad-dinastio
- 1431: Koncilio de Florenco komenciĝis - rezulte de ĝi la papo estis agnoskita anstataŭanto de Kristo kaj sekvanto de Sankta Petro
- 1552: En la batalo de Szentandrás (apud Arad), la Szeged-armeo, kiu intencis helpi al sieĝita de turkoj Timisoara, estis frakasita
- 1645: Aleksej Miĥajloviĉ iĝis caro de Rusio, tuj post morto de Miĥail Fedoroviĉ Romanov, elektita kiel 16-jara jam post la Granda Malordo
- 1711: Rusio kaj la Otomana Imperio subskribis la pacon de Pruto apud Iași
- 1759: Sepjara milito: venko de rusa armeo super la prusa en batalo de Kije, apud Sulechów
- 1777: Kazimierz Pułaski, heroo de du nacioj, militanta por sendependeco de Pollando kaj Usono, alvenis al Ameriko
- 1798: Napoleono la 1-a de Francio konkeris Egiption
- 1829: En Usono oni patentis unuan tajpilon
- 1848: Grupo de pragaj komercistoj fondis kompanion pri karbominado en Kladno
- 1849: Franca pafarmilisto kaj inventisto Nicolas Flobert patentis modifitan kartoĉon
- 1866: Reprezentantoj de Aŭstrio kaj Prusio paciĝis en Prago, kie devis konsenti pri forigo de Germana Federacio kaj deklari, ke Aŭstrio ne enmiksiĝos en germanajn aferojn - tiel, la Habsburga monarkio estis forpelita el la Germana Imperiestra Regno, kie regis Prusio
- 1871: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Kasandro
- 1881: Belgio: Internacia Federacio de Gimnastiko fondiĝis en Lieĝo, kies sidejo estis poste translokigita al Laŭzano (Svislando)
- 1881: Ĉilio kaj Argentino subskribis landliman traktaton por reguligi la limon laŭ la plej altaj pintoj de Andoj, same kiel en Patagonio kaj Fajrolando
- 1895: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Thia
- 1896: En Krakovo okazis premiero de opero Goplana, bazita sur romantikisma dramo Baladina de Juliusz Słowacki
- 1901: Germana kuracisto Robert Koch asertis, ke ratoj estas portantoj de bubona pesto
- 1903: En Usono oni vendis unuan aŭtomobilon de la marko Ford
- 1906: En Vladikavkaz aperis unua numero de la unua osetlingva gazeto "Iron gazet".
- 1908: Revolucio de la Junaj Turkoj: restarigo de konstitucio de la Otomana Imperio
- 1908: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidojn Dezdemono kaj Denizo
- 1909: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Lanzio
- Unua Mondmilito
- 1920: Soveta-Pola Milito:
- 1920: Parto de Brita Orienta Afriko estis transformita al Kronkolonio de Kenjo
- 1921: Dua Pola Respubliko: en Lodzo komenciĝis la 18-a Kongreso de Pola Partio Socialista
- 1921: Dum inaŭgura Nacia Kongreso en Ŝanhajo estis fondita la Komunista Partio de Ĉinio
- 1923: Svislando: en Laŭzano oni subskribis pakton pri amikeco inter Dua Pola Respubliko kaj Turkio
- 1926: Fox Film - la posta kinokorporacio 20th Century Fox - akiris patenton por registri akustikan trakon sur filmbendo kaj sinkronigado de bildo kun sono
- 1929: Itala faŝismo: faŝistoj malpermesis uzon de fremdvortoj en skriba kaj parola komunikado
- 1930: Suda Italio: en tertremo pereis 1425 homoj
- 1938: Londono petis ĉeĥojn redoni Sudetojn por kontentigi germanojn, por ke estu paco en Eŭropo
- 1939: Francio transdonis al Turkio sirian provincon Hatay
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: Hans Frank malfondis en Ĝenerala Gubernio ĉiujn polajn militistajn, politikajn kaj sciencajn asociojn; en Krakovo aperis pollingve "Gazeta Żydowska" (Juda Gazeto); Londono: BBC komencis ciklon de radiaj alparoloj al Pollando; Sumner Welles, usona ministro pri eksteraj rilatoj deklaris ke Vaŝingtono ne agnoskas sovetian okupacion de baltaj ŝtatoj
- 1941: De Varsovia enketa malliberejo Pawiak foriris transporto de 350 personoj al koncentrejo Aŭŝvico; konspira "Agencja Prasowa" (Gazetara Agentejo) kaj poste aliaj konspiraj periodaĵoj publikigas alvokon Ni savu infanojn - ne permesu al ili almozi, por ke ĉiu familio nutru kaj eduku unu infanon; invado al Sovetunio: en Smolenska provinco soveta 24-a Armeo kontraŭatakis al Jelnja, defendatan de germana 46-a Kirasita Korpuso de la 2-a Kirasita Armeo; generalo Alfred Jodl prilaboris "Projekton al direktivo n-ro 33" - la taskon konkeri pere de kirasitaj trupoj Ukrainion, Krimeon kaj Kaŭkazion kune kun kiom eble plej rapida atingo de Volgo, subskribitan de Adolf Hitler
- 1942: Operaco Reinhardt: malfermo de la ekstermejo en Treblinka — ĝis aŭgusto 1943 germanoj murdis ĉ. 870 mil judojn; tagon post Granda Kampanjo Adam Czerniaków, gvidanto de varsovia Judenrat, sinmortigis; Pola Rezistomovado: en Sanktakruca provinco taĉmento de Kamparanaj Batalionoj bruligis komunumon Ŝĉitniki; en Tarnopol aperis unua numero de eldonata por ukrainoj semajnrevuo "Tarnopolskij Hołos" (Ternopila Voĉo); germanoj konkeris Rostov-na-Donu; direktivo de Adolf Hitler n-ro 45 koncerne atakon orienten: Grupo de Armeoj "B" ataku Stalingradon, kaj GA "A" - Kaŭkazion
- 1943: Germana polico venĝe pro vundigo de ĝendarmo bruligis vilaĝon Kniaziowodce kaj pafmortigis 100 loĝantojn; Operaco Reinhardt: germanoj likvidis trudlaborejon por judoj en Hłuboczek Wielki mortiginte 640 malliberulojn; Heinrich Himmler estis informita pri kreo, ene de Varsovia geto, de la koncentrejo KL Warschau, en kiu la 19-an de julio troviĝis jam 300 malliberuloj; en Piaskowce partizana taĉmento de la Ruĝa Armeo batalis kontraŭ taĉmento de la Pola Enlanda Armeo — 6 polaj soldatoj pereis; batalo de Belgorodo komenciĝis
- 1944: Ruĝa Armeo liberigis koncentrejon Majdanek; trupoj de 1-a Ukraina Fronto liberigis Hrubieszów kun 3 aliaj lokoj; Volinia-Galicia masakro: SS kaj Ukraina Legio de Memdefendo murdis 60 polojn en vilaĝoj Chłaniów kaj Władysławin (distrikto Krasnystaw) kaj bruligis 41 domojn; soldatoj de Wehrmacht pafmortigis tuj antaŭ liberigo de Międzyrzec Podlaski 60 italajn militkaptitojn kaj en la tagoj de la 21-a ĝis la 23-a de julio en Stary Gromadzyn (proksime al Kolno) - 24 personojn; SS-Galicio kaj Gestapo la 22-an/23-an de julio preparas likvidon de partizanoj de Iwonicz-regiono, sekvan tagon murdante pli ol 70 personojn; en Lublinio taĉmento de Pola Enlanda Armeo okupis Nałęczów, la aliaj en Urzędów senarmigis kaj malliberigis 12 germanojn, kaj konkeris trajnon; trupoj de 3-a Apudbalta Fronto liberigis Pskov; en Wehrmacht oni enkondukis faŝisman saluton (de NSDAP); Orienta Fronto: batalo pri Lvovo komencita (ĝis la 27-a de julio) kun partopreno de lvova 5-a Divizio de Pola Enlanda Armeo
- 1945: Venko de usona ŝiparo en batalo de la Golfo de Tokio; stabo de usona 10-a Aviada Armeo estis translokita de Barato al Kunmingo; irana ministerio pri eksteraj aferoj publikigis deklaron pri agnosko de pola Provizora Konsilio de Nacia Unueco, kies delegitaro samtage alvenis al Pocdamo
- 1945: En Francio komenciĝis proceso de marŝalo Philippe Pétain, estinta ĉefo de kunlaborisma Reĝimo de Vichy
- 1951: Varsovio: proceso de germana militkrimulo respondeca pri likvido de Varsovia geto Jürgen Stroop finiĝis - kondamnita al mortpuno
- 1951: Kvara Respubliko de Francio: NATO-ĉefsidejo estis malfermita en Rockencourt
- 1952: Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo ekfunkciis - komenco de Eŭropa integrado
- 1956: Japanio kaj Filipinoj formale finis la militon kun ratifiko de pactraktato kaj interkompreno pri reparacioj
- 1956: Super Sudĉina maro ĉina armeo erare pafalterigis aviadilon apartenantan al flugkompanio Cathay Pacific de Honkongo - 10 personoj pereis, 8 saviĝis
- 1961: Nikaragvo: Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo fondiĝis
- 1963: Francio rifuzis Moskvan traktaton por parta malpermeso de nukleaj testoj
- 1974: Greka diktaturo de la koloneloj transdonis regopovon al civila administrado
- 1977: Somaliaj trupoj atakis Ogadenon, la histori-geografian regionon de Etiopio
- 1979: Ajatolo Ruhollah Ĥomejni, la irana spirita gvidanto, malpermesis elsendon de muziko en radio kaj televido pro tio, ke ĝi malmoraligas junulojn
- 1980: Vjetnamo Phạm Tuân, partoprenanto de la flugo de Sojuz 37 al la orbitstacio Salut 6 fariĝis unua aziano en la kosmo
- 1980: Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra: Megion urbiĝis
- 1980: Strikoj de Lublin plejparte finiĝis kontribuante al Strikoj en la Pola Marbordo
- 1982: Mediprotekto: tuta malpermeso de ĉasado al balenoj por komercaj celoj estis enkondukita
- 1983: Komenco de interna milito en Srilanko daŭranta ĝis 2009
- 1983: Jerzy Kukuczka kaj Wojciech Kurtyka kiel unuaj poloj grimpis al Gaŝerbrum 1 en Karakorumo
- 1985: Andy Warhol estis atestanto pri lanĉo de nova persona komputilo de Commodore International kun homa-komputila interfaco: Amiga 1000
- 1990: Leonid Kravĉuk estis elektita prezidanto de la Verĥovna Rada de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- 1992: Parlamento de Abĥazio proklamis konstitucion pri suvereneco (de Kartvelio)
- 1992: Kongregacio por la doktrino de la kredo eldonis dokumenton titolitan Kelke da konsideroj responde al leĝaj proponoj pri nediskriminacio de gejoj
- 1995: Kosmoesploro: malkovro de la kometo Hale-Bopp videbla per nuda okulo dufoje pli longe ol la granda kometo de 1811 - la plej brila en la 20-a jarcento
- 1997: Birmo kaj Laoso aliĝis al ASEAN
- 1998: Puntlando en nord-orienta Somalio proklamis aŭtonomecon
- 1999: Mohamedo la 6-a iĝis reĝo de Maroko
- 1999: Helpe de kosmopramo Columbia al ĉirkaŭtera orbito eniris kosma observatorio Ĉandra laboranta per Ikso-radioj kaj permesanta rigardi blankajn nanojn, neŭtronajn stelojn kaj nigrajn truojn
- 2004: Hercegovino: malfermo de rekonstruita ŝtona Malnova Ponto ĉe Neretva en Mostar, detruita en 1993 de kroata armeo
- 2007: En Hungario ekfunkciis Pentele-ponto super Danubo
- 2008: Kabo-Verda Respubliko aniĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco
- 2008: Kvazaŭ-Vikipedio: Google funkciigis publike en Interreto la anglan beta-version de sia Knol-enciklopedio
- 2009: Kirgizujo: oficanta prezidento Kurmanbek Bakijev gajnis prezidentec-baloton
- 2013: En Pollando analoga signalo estis tute forigita de dissenda televido
- 2013: Brazilo: en Rio-de-Ĵanejro komenciĝis 28-aj Mondaj Junularaj Tagoj
- 2014: En du bombaj atencoj en urbo Kaduno en meza Niĝerio 42 personoj pereis
- 2015: Kosmoesploro: NASA anoncis malkovron de ekstersunsistema planedo Kepler-452b fare de la kosma observatorio misio Kepler - plej simila al la Tero el ĉiuj malkovritaj
- 2016: Dum manifestacio de hazaroj en atenco de sinmortiginto en Kabulo 80 personoj pereis kaj 231 vundiĝis - Islama Ŝtato konfesis sian aŭtorecon
- 2018: Grekio: en Atiko eksplodis arbarincendioj - dum 2 tagoj 102 personoj pereis kaj 187 vundiĝis
- 2021: Somera Olimpiko 2020, prokrastita pro la kronvirusa pandemio de 2019-2021, komenciĝis en Tokio
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 150-a tago de rusa agreso: Frumatene per du krozmisiloj estis pripafita komerca haveno de Odeso (du aliaj estis pafalterigitaj) — malgraŭ pasinttaga interkonsento inter Moskvo kaj Kievo pri eksporto de greno tra la Nigra Maro; rusoj pripafis centron de Ĥarkivo, post pripafo de Donecka provinco 9 personoj estis vunditaj, post falo de 13 raketoj al Kirovograda provinco 3 personoj estis mortigitaj; ukraina urbo Ĥust en Transkarpata provinco ŝanĝas patronon de la strato, anstataŭ Lev Tolstoj estos Boris Johnson; ukrainoj precize atakis laŭvican gravan ponton proksiman al Ĥersono; rusoj malrapidigis serĉilon Google en Zaporiĵa provinco
- Mondreago: Kunsidanta en Prago la 2-a Forumo de Liberaj Nacioj de Rusio akceptis deklaracion pri komenco de la procedo de Kompleta kaj Ĝenerala Malkoloniigo de Rusio — en la teksto i.a. oni konsideris Rusian Federacion terorisma ŝtato, gvidata de militkrimuloj; Usona Departemento de Ŝtato konfirmis morton de 2 usonaj civitanoj en orienta Donbaso; de la invadkomeno UN ricevis pli ol 150 raportojn pri kazoj de seksperforto farita de rusoj en Ukrainio
- 2023: En nokta atako al Odesa provinco rusia armeo uzis 19 divertipajn raketojn (paffaligitaj estis 4 Kalibr kaj 5 Iskander-K), al historio centro de Odeso restanta sub protekto de Unesko falis ne malpli ol 5 — 2 personoj pereis, 22 estis vunditaj, al malsanulejoj trafis 11 plenkreskuloj kaj 4 infanoj, parte damaĝita ortodoksa katedralo kaj 25 historiaj konstruaĵoj, i.a. pola Palaco de Sciencistoj; pasinttage ukraina armeo eliminis 630 okupantojn, 29 artileriajn sistemojn, 14 senpilotajn aviadilojn, 11 tankojn, 9 kirasitajn veturilojn, 4 raketajn sistemojn, 3 sistemojn de aerdefendo, 18 veturilojn kaj specialan aparataron; Ukrainio ŝtatigis bankon apartenantan al rusa oligarĥo; rusoj priafis Kultur-Palacon en Ĉasiv Jar; el tombejo en Levaŝovo, apud Sankt-Peterburgo, malaperis monumento memore al pli ol du mil poloj, murditaj de NKVD dum stalinismo; "Pafaĵo, kiun vi benis, trafis al altaro" — skribis vikario de Odesa diocezo al patriarko Cirilo la 1-a
- Mondreago: Telegram: ukraina mararmeo detruis rusan provizejon; Jens Stoltenberg venontsemajne kunvokos Konsilion NATO-Ukrainio — laŭ peto de prezidanto de Ukrainio; Italio helpos rekonstrui ortodoksan katedralon en Odeso, detruitan de rusoj; Belorusion atingis en dekkelkaj veturiloj pluaj solduloj de Grupo Wagner; germana konzerno Rheinmetall liveros al Ukrainio dum la plej proksimaj tagoj 300 mil pafaĵojn al kontraŭaviadaj sistemoj Gepard; en Pollando komenciĝis riparado de tankoj Leopard el Ukrainio
- 1370: Pier Paolo Vergerio, la Maljuna, itala humanisto, filozofo, poeto, historiisto, helenisto kaj pedagogo (m. 1445)
- 1401: Francisko Sforza, itala soldestro, fondinto de dinastio Sforza en Milano (m. 1466)
- 1475: Alberto la 3-a Pio, itala mecenato kaj humanisto (m. 1531)
- 1601: János Szalárdi, hungara historiverkisto en Princlando Transilvanio (m 1666)
- 1649: Klemento la 11-a, papo (m. 1721)
- 1685: Jakob Singer, aŭstra ĉefkonstruisto de baroko (m. 1760)
- 1775: Eugène-François Vidocq, franca skandalisto kaj unua detektivo (m. 1857)
- 1777: Philipp Otto Runge, germana romantikista pentristo, desegnisto kaj portretisto (m. 1810)
- 1796: Franz Berwald, sveda komponisto kaj violonisto (m. 1868)
- 1807: Hieronim Martynowski, pola matematikisto, verkisto, kolektanto de slava literaturo (m. 1861)
- 1827: Otto Ribbeck, germana klasika filologo (m. 1898)
- 1851: Peder Severin Krøyer, dana pentristo (m. 1909)
- 1860: Adolf Schmidt, germana geofizikisto kaj esperantisto (m. 1944)
- 1864: Apolinario Mabini, filipina filozofo, revoluciisto, politikisto, ĉefministro de Filipinoj (m. 1903)
- 1865: Max Heindel, dana-usona kristana okultisto, astrologo, teozofo, mistikulo (m. 1919)
- 1870: Jenő Cholnoky, hungara geografo, verkisto, hidrologo, vojaĝisto, profesoro (m. 1950)
- 1871: Ovide Decroly, belga psikiatro, psikologo kaj pedagogo (m. 1932)
- 1874: George Douglas Buchanan, skota astronomo, komercisto kaj prezidanto de Brita Esperanto-Asocio (m. nekonata)
- 1884: Emil Jannings, germana aktoro (m. 1950)
- 1888: Raymond Chandler, usona verkisto de krimliteraturo (m. 1959)
- 1890: Aleksandr Postnikov, kapitano de la Rusa Gvardio, partoprenanto de 28 bataloj dum la Rusa-Japana Milito, rusa esperantisto reviviginta gazeton "Ruslanda Esperantisto", partoprenanto de UK 1909, dum kiu li organizis unuan kunvenon de mondfederista Universala Ligo, ekzekutita (m. 1925)
- 1892: Haile Selassie, lasta imperiestro de Etiopio (m. 1975)
- 1894: Franjo Modrijan, slovena esperantisto kaj profesoro, gvidanto de ISOSEK-kursoj, aŭtoro de Elementoj latinaj en Esperanto kaj Fabeloj, eldonitaj en "Espero Katolika" kaj rete legeblaj
- 1899: Gustav Heinemann, germana juristo kaj pacisto (m. 1976)
- 1907: Antonín Seemann, ĉeĥa aktoro, reĝisoro kaj esperantisto, premiito de la Belartaj Konkursoj de UEA, kunfondinta teatran grupon Verda Ĉaro de Julio Baghy (m. 1973)
- 1908: Elio Vittorini, itala verkisto kaj tradukisto, kontraŭfaŝisto (m. 1966)
- 1919: Károly Szász, rumania hungara arkivisto, arthistoriisto (m. 1965)
- 1920: Amália Rodrigues, portugala fado-kantistino (m. 1999)
- 1923: Claire Kenneth, hungara verkistino migrinta al Usono (m. 2000)
- 1924: Ernő Kaznovszky, rumania hungara skulptisto (m. 1998)
- 1928: Hubert Selby, usona verkisto, poeto kaj scenaristo (m. 2004)
- 1928: Gerald Schmid, aŭstra pedagogo kaj pentristo (m. 2022)
- 1929: Mátyás Kozma, rumania hungara orgenisto, komponisto (m. 1994)
- 1930: János Gáll, rumania hungara studverkisto, universitata instruisto (m. 2019)
- 1931: Arata Isozaki, japana arkitekto (m. 2022)
- 1931: Te Atairangikaahu, reĝino de maorioj akirinta nobelan rangon (m. 2006)
- 1931: Jan Troell, sveda filmoreĝisoro
- 1933: Richard Rogers, brita arkitekto (m. 2021)
- 1938: Götz George, germana aktoro (m. 2016)
- 1941: Sergio Mattarella, itala politikisto, prezidento de la Itala Respubliko
- 1943: László Sipos, rumani-hungara grafikisto kaj pentristo el Unirea (Alba)
- 1945: Endre Molnár, hungara akvopilkisto, olimpika ĉampiono
- 1945: Annamária Osváth, rumania hungara tradukistino, redaktorino
- 1952: István Kacsó, rumania hungara grafikisto, kunfondinto de laborejo MAMŰ
- 1953: Naĝib Razak, ĉefministro de Malajzio, sunaisto
- 1957: Theo van Gogh, nederlanda reĝisoro, kritikisto de islamo (m. 2004)
- 1959: Attila Székely, S., hungara psikologo, pedagogo kaj filozofo
- 1965: Milan Ohnisko, ĉeĥa lirika poeto
- 1970: Saulius Skvernelis, ĉefministro de Litovio, juristo kaj politikisto
- 1973: Monica Lewinsky, usona praktikistino, kiu havis amaferon kun tiama prezidento Bill Clinton
- 1976: Judit Polgár, hungara ŝaka grandmajstrino
- 1978: Stefanie Sun, singapura popkantistino en mandarina lingvo, nordĉina dialektaro kaj la angla
- 1989: Daniel Radcliffe, brita aktoro
- 1298: Toros la 3-a, reĝo de la Armena reĝlando en Kilikio (n. 1271)
- 1373: Sankta Birgitta de Vadstena, sveda verkistino kaj teologino, apartenanta al la sekulara franciskana ordeno (n. 1303)
- 1536: Henry Fitzroy (1-a duko de Richmond kaj Somerset), nelegitima filo de Henriko la 8-a (Anglio) (n. 1519)
- 1562: Godfredo de Berlichingen, germana imperia kavaliro, gvidanto de kamparana ribelo (n. 1480)
- 1645: Miĥail Fedoroviĉ Romanov, caro de Rusio, fondinto de la dinastio de Romanovoj (n. 1596)
- 1757: Domenico Scarlatti, itala komponisto kaj virtuoza klavicenisto (n. 1685)
- 1793: Roger Sherman, usona juristo kaj politikisto, subskribinto de la Usona Deklaro de Sendependeco (n. 1721)
- 1831: Rudolfo de Habsburgo-Loreno, aŭstra kardinalo, ĉefepiskopo de Olomouc (n. 1788)
- 1843: Johann Gottfried Zunckel, germana protestantisma animzorganto (n. 1760)
- 1843: Antonín Mánes, ĉeĥa pentristo (n. 1784)
- 1847: Imre Csécsy Nagy, hungara kuracisto, akademiano (n. 1804)
- 1853: Andries Pretorius, bura politikisto, prezidento de Transvalo (n. 1798)
- 1859: Marceline Desbordes-Valmore, franca poetino, aktorino kaj oper-kantistino (n. 1786)
- 1875: Isaac Singer, usona entreprenisto, inventinto de la nuntempa kudromaŝino (n. 1811)
- 1876: Elek Fényes, hungara statistikisto, verkisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1807)
- 1878: Carl von Rokitansky, aŭstra kuracisto kaj patologo (n. 1804)
- 1882: Viktor Haray, hungara aktoro, dramisto (n. 1818)
- 1885: Ulysses S. Grant, usona generalo, 18-a prezidento de Usono (n. 1822)
- 1896: Aristides Lobo, brazila juristo, politikisto, respublikana ĵurnalisto kaj aboliciisto (n. 1838)
- 1912: Reinhard Möller, germana skulptisto kaj porcelanisto (n. 1855)
- 1915: János Bedőházi, hungara verkisto, instruisto kaj tradukisto de la poemoj de Anakreono (n. 1853)
- 1916: Sir William Ramsay, skota Nobelpremiita kemiisto, malkovrinto de argono, kriptono, neono kaj ksenono, patrona komitatano de Internacia Scienca Asocio Esperanta (n. 1852)
- 1917: Miloš Marten, ĉeĥa verkisto, literatura kritikisto kaj tradukisto (n. 1883)
- 1923: Francisco Villa, meksika generalo, unu el ĉefrolantoj de la meksika revolucio, nacia heroo (n. 1878)
- 1926: Viktor Vasnecov, rusa pentristo pri mitologio kaj historio (n. 1848)
- 1931: Bang Jeong-hwan, sud-korea verkisto, aktivulo de infanrajtoj (n. 1899)
- 1932: Henryk Zamenhof, pola kuracisto, frato de L. L. Zamenhof (n. 1871)
- 1932: Alberto Santos-Dumont, brazila pioniro de aviado (n. 1873)
- 1939: Dezső Zágoni, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1891)
- 1948: David Wark Griffith, usona filmreĝisoro (n. 1875)
- 1951: Philippe Pétain, franca marŝalo, venkinto de la batalo de Verdun, kunlaborisma ĉefo de la reĝimo de Vichy (n. 1856)
- 1951: Adam Stefan Sapieha, pola princo, kardinalo, senatano, neformala pola ambasadoro ĉe Apostola Seĝo, dum la dua mondmilito gvidanto de la pola eklezio en Ĝenerala Gubernio, kunlaboranta kun la pola ekzila registaro, organizanta helpon al judoj kaj proklaminta alvokon pri Volinia masakro (n. 1867)
- 1954: Loránd Daday, hungara verkisto, teologo kaj filozofo, urbestro de Dej, kunlaboranto de "Helikon" (n. 1893)
- 1957: Giuseppe Tomasi di Lampedusa, itala duko de Lampedusa kaj verkisto (n. 1896)
- 1957: Witold Jabłoński, pola ĉinologo, historiisto pri kulturo, religiosciencisto, orientalisto, tradukisto de taoisma verko Vera libro de la suda floro (n. 1901)
- 1960: František Omelka, ĉeĥa instruisto, Esperanto-verkisto, tradukisto (n. 1904)
- 1963: László Luka, rumania hungara politikisto, ministro (n. 1898)
- 1968: Henry Dale, angla Nobelpremiita fiziologo kaj apotekisto, disdividinta nervan sistemon al simpata nerva sistemo kaj la apudsimpata, esploristo de alergio, adrenalino, histamino (n. 1875)
- 1969: Katalin Fugulyán, rumania hungara kuracistino (n. 1888)
- 1974: Lili Darvas, hungara aktorino (n. 1902)
- 1975: Éva Bázsa, hungara aktorino kaj koreografino (n. 1920)
- 1981: Pál Baróti, hungara ĵurnalisto, kriktikisto kaj redaktoro (n. 1930)
- 1981: István Eliezer Barzilay, rumania hungara-israela verkisto, poeto, ĵurnalisto (n. 1906)
- 1988: Mózes Gálffy, rumania hungara lingvisto (n. 1915)
- 1990: Takayanagi Kenjiro, japana inĝeniero kaj patro de la japana televido (n. 1899)
- 1997: János Domokos, hungara politikisto, verkisto, libroeldoneja gvidanto kaj tradukisto (n. 1921)
- 1999: Hasano la 2-a de Maroko, reĝo de Maroko (n. 1929)
- 2007: Mohammed Zahir Ŝaho, lasta reĝo de la Reĝlando Afganio, Patro de la Lando (n. 1915)
- 2011: Amy Winehouse, angla kantistino kaj kanzon-verkistino (n. 1983)
- 2012: Sally Ride, usona fizikistino kaj kosmonaŭtino kiel la tria virino (n. 1951)
- 2014: Ariano Suassuna, brazila poeto kaj verkisto, aŭtoro de la nacia epopeo (n. 1927)
- 2020: Benjamin Mkapa, prezidento de Tanzanio (n. 1938)
- 2021: Steven Weinberg, usona Nobelpemiita fizikisto teorie unuiganta elektromagnetismon kun malforta nuklea forto (n. 1933)
- 2021: Alfred Biolek, germana juristo kaj televida moderigisto (n. 1934)
- 2022: Bob Rafelson, usona reĝisoro (n. 1933)
La 23-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):