La 1-a de septembro estas la 244-a tago de la jaro (la 245-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 121 tagoj restas.
Je la 1-a de septembro okazis, interalie:
- -5509: Postulata komenca dato de la bizanca erao
- 1015: Venko de pola armeo gvidata de la princo Boleslao la 1-a en la batalo de Budyšin kontraŭ la germana dum militiro de la germana imperiestro Henriko la 2-a al Pollando de Piastoj
- 1181: Lucio la 3-a iĝis papo
- 1271: Gregorio la 10-a iĝis papo
- 1273: Elekto de Rudolfo la 1-a kiel romia-germana imperiestro ĉesigis la Grandan Interregnon
- 1310: Johano de Luksemburgio edziĝis al Eliška Přemyslovná
- 1347: Karolo la 4-a, la tagon antaŭ sia kronado, donis al la pragaj ĉefepiskopoj la privilegion kroni ĉeĥajn reĝojn
- 1364: Papo Urbano la 5-a eldonis buleon vivigantan Krakovan Akademion, pli frue anoncitan de la pola reĝo Kazimiro la Granda
- 1431: En Czartorysk apud Lucko oni subskribis armisticon inter litova grandduko Švitrigaila kaj pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo
- 1442: Armeo de Georgo de Podebrado okupis Tábor kaj la taboritoj estis alligitaj al aliaj husanoj
- 1529: Sancti Spiritu, unua eŭropa setlejo en Argentino, estis detruita de indiĝenaj indianoj
- 1598: Rudolfo la 2-a promociis Hradčany al la reĝa urbo, samtempe kreiĝis kvartalo de malriĉularo la Nova Mondo de Prago
- 1636: Pollando: diocezo de Smolensk kreiĝis, establita de reĝo Sigismondo la 3-a Vasa post rekonkero de la urbo en la dua pola-rusa milito
- 1643: Sveda armeo komencis nesukcesan sieĝon de la ĉeĥa urbo Brno
- 1715: Ludoviko la 15-a iĝis reĝo de Francio
- 1752: Usono: "Libereca sonorilo" de Londono estis transdonita al Filadelfio
- 1804: Germana astronomo Karl Ludwig Harding malkovris en la asteroida zono unu el la plej grandaj asteroidoj - 3 Junono, nomitan laŭ la romia diino Junono
- 1870: Francia-Prusia Milito: malvenko de franca armeo en la batalo de Sedan (Ĉampanjo-Ardenoj)
- 1877: La 10-a rusa-turka milito: batalo de Loveĉ komenciĝis
- 1880: Venko de brita armeo super la afgana en batalo de Kandaharo
- 1891: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Rosalia
- 1892: Germana astronomo Anton Staus malkovris asteroidon Roberta
- 1897: Bostono: unua metroo en Nordameriko ekfunkciis
- 1905: Alberto kaj Saskaĉevano aliĝis al la Kanada Konfederacio
- 1906: Rusia registaro fondis kontraŭrevoluciajn kampajn juĝejojn, kiuj kondamnis al mortpuno pli ol 6000 personojn
- 1910: Brazila futbalteamo Corinthians fondiĝis en San-Paŭlo kun la intenco, ke la klubo ankaŭ ebligu al ordinaraj homoj ludi futbalon
- 1914: En bestoĝardeno en Cincinnati mortis la lasta migrokolombo
- Unua Mondmilito
- 1914: Sankt-Peterburgo ŝanĝis nomon al Petrogrado
- 1915: Oni kreis aŭstro-hungaran okupacian administradon en suda kaj sud-orienta parto de Pola Reĝlando, forprenitaj disde la Rusia imperio — Ĝeneralan Militan Gubernion en Pollando (t.n. Lublinia); ĝi ekzistis ĝis novembro 1918
- 1916: Bulgario deklaris militon kontraŭ Rumanio
- 1919: Dua Pola Respubliko: Józef Piłsudski ratifis Versajlan traktaton
- 1919: Pola-ukraina milito: Ukrainio kaj Pollando subskribis armisticon
- 1919: Ene de la Usona Socialisma Partio en Ĉikago formiĝis la Komunista Partio de Usono
- 1920: Francoj proklamis Grandan Libanon kun ĉefurbo en Bejruto, kadre de la Franca Mandato de Sirio - ilia protektorato daŭris ĝis 1943
- 1920: Jenő Sipőcz estas elektita urbestro de Budapeŝto
- 1920: Soveta-Pola Milito:
- 1923: Honŝuo: granda tertremo de Kantō en Tokio kaj Jokohamo - mortis pli ol 140 mil japanoj
- 1928: Albanio fariĝis Albana Reĝlando, kie ekreĝis Zog la 1-a
- 1932: Kolumbia-perua milito eksplodis
- 1935: Litova mararmeo kreiĝis
- 1937: Unua parto de preskaŭ 172 000 koreoj estis devige deportitaj de sovetaj regopovoj de la Rusia Fora Oriento al Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko kaj Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko — 10-25 procentoj mortis
- Dua Mondmilito
- 1939: Surbaze de la pakto Hitler-Stalin Germana Regno (kaj Slovaka ŝtato) sen militdeklaro invadis Pollandon; prezidento Ignacy Mościcki enkondukis militjuron sur teritorio de la tuta lando; Bombado de Wieluń - plurfoja germana atako de 29 Junkers Ju 87 al civilaj celoj — la urbo detruiĝis 75%, ĉirkaŭ 1200 poloj pereis; sieĝo de Westerplatte: pola militunuo pripafita de 11 kanonoj de gaste alveninta kirasita batalŝipo kaj de aviada Legio Condor - unua batalo de la milito daŭrinta 7 tagojn; en Tczew pereis unuaj viktimoj de la milito - polaj fervojistoj kaj doganistoj blokintaj germanan trajnon kun armiloj - unua malvenko de germanoj pro la defendo kaj eksplodigo de la urbaj landlimaj pontoj inter la Tria Regno kaj Okcidenta Prusio, pro kio ili venĝe murdis kelkajn milojn da poloj en la unuaj tagoj de la milito; komandanto de Pola Poŝto en Gdańsk mortfalis, kun kelkaj defendantoj estis ekbruligita per flamĵetiloj orfino Erwina Barzychowska (mortis 50 tagojn poste) — la poŝtistoj defendis sin dum 14 horoj; Poznań: dum aeratakoj 195 personoj pereis kaj 43 mortis pro vundoj; unua aer-mara batalo en la golfo de Puck; Katowice: enurbe kaj regione estis 15 ekzekutoj kun 199 murditaj poloj; soldatoj de Wehrmacht en 15 ekzekutoj murdis en teritorio de Pollando 139 personojn; batalo de Mokra (apud Kłobuck) - Volinia Brigada Kavalerio dum la tuta tago haltigis la 4-an Kirasitan Divizion; reprezentanto de Slovakio en Varsovio Ladislav Szathmary rifuzis obeemon al sia registaro pro ties subskribo de kunlaboro kun germanoj; registaro de Sovetunio ebligis al germanoj uzi radiostacion en Minsko por ke ili povu ĉifre instrui siajn bombaviadilistojn; Litovio anoncis neŭtralecon; polaj destrojeroj atingis skotan havenon Leith; universalaj mobilizoj en Britio (11:00) kaj Francio (12:00) - aliaj landoj enkondukis la partan, aŭ plifortigon de landlimoj (se ili ne faris tion pli frue); Svislando, Estonio kaj Latvio deklaris neŭtralecon; Konsilio de Ministroj deklaris je la 15:00 ke Italio ne eniros la militon; laŭ malkaŝitaj britaj arkivoj la milito komenciĝis en Silezio je la 3:14 per germana atako al Rybnik
- 1940: Germana okupado de Pollando: Heinrich Himmler direktis al batalo kontraŭ la Pola Rezistomovado specialan batalionon de krimuloj komandatan de Oskar Dirlewanger sub kontrolo de SS; en Provinco Vartlando fondiĝis konspira Armia Narodowa (Nacia Armeo); Atlantiko: en Bordeaux kreiĝis itala komandejo de "submarŝipoj agantaj sur Atlantiko"; Luftwaffe (640 aviadiloj) atakis Tilbury (Thurrock), Biggin Hill (Granda Londono), Detling (Kent); nokte Luftwaffe atakis Swansea, Bristol kaj aliajn celojn
- 1941: en Lodzo aperis konspira junulara organizaĵo "Promieniści"; en Varsovio fondiĝis konspira organizaĵo Polscy Socjaliści (Polaj Socialistoj); Ĉefa Sekur-Oficejo de Tria Regno enkondukis devon marki judojn per Stelo de Davido en Protektorato Bohemio kaj Moravio, Tria Regno kaj en enkorpigitaj al ĝi polaj teritorioj; marŝalo Carl Gustaf Emil Mannerheim decidis plu ataki sur la istmo de Karelio ĝis la finna-sovetia ŝtatlimo el 1939
- 1942: nokte de la 1-a/2-a de septembro sovetaj aviadiloj bombis Varsovion; Pola Enlanda Armeo transdonis al Londono sian dokumenton pri ekstermado de judoj; Orienta Fronto: sovetaj kaj rumanaj trupoj trairis Kerĉan markolon al Tamanja duoninsulo; Ruĝa Armeo kreis la Transkaŭkazan Fronton ligante la Nord-Kaŭkazan kun la Transkaŭkaza
- 1943: De la 31-a de aŭgusto ĝis la 1-a de septembro taĉmento de Pola Enlanda Armeo konkeris por kelkaj horoj Końskie; en Smolenska provinco trupoj de la Okcidenta Fronto liberigis Dorogobuĵ; trupoj de germana 6-a Armeo komencis retiriĝon de Donbaso
- 1944: Ribelo de Varsovio: ĉiuj soldatoj kaj parto de civilaj loĝantoj de Malnova Urbo evakuiĝis per kanaloj al Mezurbo (4500-5000 personoj) - nur 50-persona grupo de Bataliono "Zośka" trairis surtere; germanoj murdis en Varsovio geografon Stanisław Lencewicz kaj arthistoriiston Zygmunt Batowski kaj per tankaj kugloj detruis monumenton al pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa; dua soveta okupado de Pollando: NKVD deportis de Vilno 72 soldatojn de Pola Enlanda Armeo en Sovetunion; Okcidenta Fronto: brita 2-a Armeo liberigis Arras, kanada 2-a Infanteria Divizio liberigis Dieppe
- 1945: Trupoj de 2-a Fronto de Fora Oriento kunlabore kun Ŝiparo de Pacifiko eniris Kurilajn insulojn; Laoso: ĉefministro de reĝa registaro anoncis forĵeton de la pakto pri protektorato kaj konfirmis deklaracion pri sendependeco de Luangprabango
- 1945: Pollando: en Stargard Szczeciński malfermiĝis liceo, la unua en Pomerio
- 1945: Malfermo de Pola Milita Tombejo sur Monto Kasino omaĝe al soldatoj de la Dua Pola Korpuso partoprenantaj la batalon de Monte Cassino
- 1946: 68% de grekoj referendume elektis rekonstruon de monarkio kun reveno de la reĝo al la lando
- 1951: Israela ĉefministro David Ben-Gurion subskribis dekreton starigantan la Israelan Sekretan Servon Mosado
- 1951: Subskribo de ANZUS - Traktato por Sekureco de Aŭstralio, Novzelando kaj Usono pri militista kunlaboro sur Pacifiko
- 1958: Ekzekutado de 10 politikaj malliberuloj en Temeŝvaro (Rumanio) post la proceso de Szoboszlay
- 1962: En provinco Kazvin de norda Irano pro tertremo 12 225 personoj pereis kaj 2776 vundiĝis
- 1963: De Malajzia Federacio sendependiĝis Sabaho, Saravako kaj Singapuro (de Britio)
- 1965: Tibeto ricevis aŭtonomian statuson ene de Ĉinio
- 1965: Sidejo de la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj translokiĝis de Ĝenevo al Vieno
- 1969: Armea puĉo en Reĝlando Libio - post faligo de la reĝo Idris ekregis kolonelo Muamar Kadafi iĝante prezidanto de Socialisma Popola Libia Araba Ĵamahirija
- 1972: En Rejkjaviko (Islando) finiĝis ŝaka "matĉo de jarcento" pri mondĉampioneco — usonano Bobby Fischer venkis Borison Spasskij de Sovetunio
- 1979: Konfederacio de Sendependa Pollando kreiĝis - la unua en Orienta Bloko malkaŝe aganta opozicia partio
- 1981: Centr-Afrika Respubliko: rezulte de puĉo David Dacko faliĝis, André Kolingba ekregis
- 1983: Flugo 007 de Korean Air: apud Saĥaleno sudkorea pasaĝera aviadilo, penetrinta aerspacon de Sovetunio, estis paffaligita de sovetuniaj ĉasaviadiloj — pereis 269 pasaĝeroj
- 1985: Oni trovis postrestaĵojn de la ŝipo RMS Titanic
- 1992: Eksa pola ĉefministro Piotr Jaroszewicz kaj lia edzino estis murditaj en Varsovio; malaperigo de Jarosław Ziętara, esplorĵurnalisto de "Gazeta Poznańska" (Gazeto de Poznań)
- 1995: Germana armeo faris en Bosnio sian unuan batalmision ekde la fino de la Dua Mondmilito, pere de bombado de la tipo "Tornado"
- 1996: En Ukrainio estis enkondukita nacia valuto - ukraina hrivno
- 1999: Mireya Moscoso iĝis prezidentino de Panamo (kiel unua virino)
- 2004: Martín Torrijos iĝis prezidento de Panamo
- 2004: Terorisma atako en Beslan: ostaĝigo de 1128 grandparte infanaj ostaĝoj en la mezlernejo N 1 en urbo Beslano (Norda Osetio, Rusio), fare de la teroristoj, kiuj postulis retirigon de la rusia armeo el Ĉeĉenio
- 2004: Ĉeĥio, Hungario, Kipro, Latvio, Litovio, Slovakio kaj Slovenio aniĝis al Eŭropolo; Pollando membriĝis al Eŭrokontrol
- 2006: Krimeo: unua televidkanalo ATR de ukraina televido ekfunkciis en la krime-tatara lingvo por krime-tataroj
- 2010: Pakistano: 31 personoj pereis kaj 281 vundiĝis en bomba atenco dum ŝijaisma procesio en Lahore
- 2011: Tony Tan iĝis prezidento de Singapuro
- 2016: Juĝejo en Permjo (Rusio) kondamnis al monpuno Vladimiron Luzgin, kiu en VKontakte antaŭ du jaroj republikigis afiŝon pri la soveta invado en Pollandon dum la Dua Mondmilito, en kiu estis dirite ke Sovetunio kaj Nazia Germanio kune komencis la Duan Mondmiliton — la juĝejo verdiktis ke tio kontraŭas konkludojn de la Nurenbergaj procesoj kaj estas pravigo de naziismo
- 2022: En la Reĝa Kastelo de Varsovio pola registaro prezentis detalan raporton pri la polaj perdoj dum la germanaj militkrimoj dum la invado en Pollando kaj posta okupado kune kun genocido de ne malpli ol 5 mln 200 mil polaj civitanoj — kalkulita reparacio egalas al 6 bilionoj 220 miliardoj 609 milionoj da zlotoj (ekvivalento de 1,3 triliono da eŭroj aŭ 1 532 170 000 000 usonaj dolaroj)
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 190-a tago de rusa agreso: Pasinttage rusoj sude perdis 201 soldatojn, 12 tankojn T-72, 18 armeajn veturilojn kaj 6 stokojn da municio; matene Enerhodar, al kiu alproksimiĝis de Kievo inspektistoj de Internacia Atomenergia Organizo estis intense pripafata (ili tamen atingis Zaporiĵan Nuklean centralon) — unu el nukleaj reakciujoj estis fermita; Armitaj fortoj de Ukrainio oriente "malarmiligis" rusan helikopteron kaj 2 senpilotajn aviadilojn; rusoj detruis en Ukrainio 205 religiajn objektojn; ukraina armeo devigis la rusan al retiriĝo en kvar direktoj en Donbaso, kien estas direktata nova Armea Korpuso; ukraina akuzistejo registris pli ol 45 500 krimojn faritajn de rusoj; en Ukrainio pereis brita medicina volontulo
- Mondreago: Historio ripetaĝas, hodiaŭ kontraŭ agresanto batalas Ukrainio — deklaris ĉefo de ministerio de eksterj rilatoj de Latvio; registaro de Italio transpprenis 11 vilaojn de rusa miliardulo; de la invadkomenco el stacidomoj Chełm, Hrubieszów, Dorohusk, Przemyśl, Krościenko, Hrebenne kaj Jarosław pli ol 1,65 mln da ukrainaj pasaĝeroj veturis en diversaj direktoj de Pollando — al Israelo elmigris preskaŭ 20 mil civitanojn de Rusio, 12 mil de Ukrainio kaj pli ol unu mil kun belorusaj pasportoj; ĉefo de konsilio de konzerno Lukoil pereis post elfalo el malsanulejo fenestro en Moskvo (li kritikis la militon); Kremlo informis, ke Putin ne partoprenos funebran ceremonion de Miĥail Gorbaĉov (nur metis florojn sur lia ĉerko); Rusio deportis de Ukrainio 557 milojn da infanoj, el inter ili oni identigis 7 000, 53 infanoj revenis; Britio transdonas al Ukrainio senpilotajn submarajn aviadilojn por serĉi minojn; EU destinis 10 mln da eŭroj por apogo de ukrainaj lernantoj kaj studentoj
- 2023: 555-a tago de rusa agreso: En Lvovo dum lernojaro okazos kurso por flugigi senpilotajn aviadilojn
- Mondreago: En rusia urbo Kurĉatov, proksime al Kurska Nuklea centralo, okazis atako de du senpilotaj aviadiloj, damaĝis administrejo kaj loĝdomo — la 27-an de aŭgusto rezulte de atakita aerodromo en Kursk 5 rusaj atakaviadiloj estis damaĝitaj; Armitaj fortoj de Ukrainio duone de septembro ricevos unuajn 10 el 31 promesitaj usonaj tankoj; en Luberci okazis incendio en fabriko produktanta elektronikaĵojn por raketoj;
- 1453: Gonzalo Fernández de Córdoba, hispana generalo, andaluza nobelo, la patro de tranĉea milito (m. 1515)
- 1524: Pierre de Ronsard, franca poeto de renesanca poezio, gvidanto de Plejado (m. 1585)
- 1593: Mumtaz Mahal, mogola imperiestrino (m. 1631)
- 1597: Johannes Micraelius, germana historiisto, teologo, filozofo, poeto kaj pedagogo (m. 1658)
- 1642: Miklós Bethlen, hungara verkisto, kanceliero de Transilvanio (m. 1716)
- 1653: Johann Pachelbel, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1706)
- 1689: Kilian Ignaz Dientzenhofer, baroka ĉeĥa arkitekto (m. 1758)
- 1740: László Csernák, hungara instruisto, kuracisto, matematikisto kaj bibliotekisto (m. 1816)
- 1754: August Hermann Niemeyer, germana teologo, libretisto, vojaĝverkisto (m. 1828)
- 1758: Wilhelm Leberecht Götzinger, germana teologo kaj aŭtoro de vojaĝgvidilo (m. 1818)
- 1761: Heinrich Eberhard Gottlob Paulus, germana orientalisto kaj teologo, ĉefreprezentanto de teologia raciismo (m. 1851)
- 1774: Johann Jakob Bernhardi, germana kuracisto kaj botanikisto (m. 1850)
- 1782: Ludwig Klauer, germana skulptisto (m. nekonata)
- 1798: Jean Augustin Franquelin, franca religia pentristo (m. 1839)
- 1804: Mariana Pineda, hispana nacia heroino, ekzekutita (m. 1831)
- 1809: Franz Hugershoff, germana inĝeniero kaj entreprenisto (m. 1886)
- 1832: Ferenc Veress, hungara fotografisto de Transilvania Muzeo-Asocio (m. 1916)
- 1840: Árpád Balás, hungara agrikulturisto kaj fakverkisto (m. 1905)
- 1848: Auguste Forel, svisa kuracisto, psikiatro, entomologo (m. 1931)
- 1850: Norbert Pfretzschner, aŭstra skulptisto kaj ĉasad-verkisto (m. 1927)
- 1854: Engelbert Humperdinck, germana komponisto de la malfruromantikismo (m. 1921)
- 1867: Marie-Louise van de Velde, belga pianistino kaj pentristino (m. 1943)
- 1868: Anakreon Stamatiadis, greka kuracisto, esperanto-aktivulo en Samoso kaj Istanbulo, kie li fondis societon kaj gazeton "Bizantio", kaj en Ateno Helenan Esperanto-Asocion, Esperanto-vortaristo, aŭtoro de pluraj libroj kiel Gramatiko, Ekzercoj, Historio de Esperanto kaj Nova Gramatika Libro, ano de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (m. 1964)
- 1872: Léda, Diósy Ödönné, amantino de poeto Endre Ady (m. 1934)
- 1875: Edgar Rice Burroughs, usona verkisto de aventuroj pri Tarzano (m. 1950)
- 1877: Mathilda Heck, svisa hotelmastrumistino kaj kantistino (m. 1970)
- 1887: Erik Vilhelm Malmkvist, sveda fervoja oficisto, revizoro de Eldona Societo Esperanto, prezidanto de Esperantoklubo de Stokholmo (m. nekonata)
- 1887: Blaise Cendrars, svisa franclingva poeto (m. 1961)
- 1895: Fritz Klein, rumanlandana germanlingva ĵurnalisto kaj publicisto, transilvania sakso (m. 1936)
- 1896: A.C. Bhaktivedanta Svami Prabhupada, hindua sacerdoto, populariganto de viŝnuismo en Okcidenta civilizo, fondinto de la Internacia Socio por Kriŝna Konscio (m. 1977)
- 1897: István Halmágyi, hungara dekoraciskulptisto (m. 1997)
- 1899: Andrej Platonov, rusia, soveta verkisto, satiristo, komunisto, aŭtoro de malutopio Fosego (m. 1951)
- 1904: Tibor Talpassy, hungara verkisto kaj poeto (m. 1988)
- 1904: Alajos H. József Tauszik, hungara/rumania hungara pastro, eklezihistoriisto (m. 1992)
- 1904: Sándor Vita, hungara politikisto, redaktoro (m. 1993)
- 1909: August Sabbe, lasta estona kontraŭkomunista partizano (m. 1978)
- 1910: Kálmán F. Rácz, hungara verkisto kaj tradukisto (m. 1980)
- 1914: Géza Nagy, rumania hungara literaturhistoriisto (m. 1981)
- 1914: Stefan Niedzielak, pola militpastro de Pola Enlanda Armeo kaj de Libero kaj Sendependo, murdita (m. 1989)
- 1917: Jan Šprincl, ĉeĥa filologo, tradukisto el la antikva greka kaj latina kaj el la ĉeĥa en la latinan, poeto, bibliotekisto (m. 1989)
- 1917: László Horváth, rumania hungara operkantisto (m. 2004)
- 1920: Hubert Lampo, flandra verkisto de magia realismo (m. 2006)
- 1921: Willem Frederik Hermans, nederlanda verkisto (m. 1995)
- 1921: Maire Mullarney, irlanda edukistino kaj advokatino de esperanto, aktivulino de la Esperanto-Asocio de Irlando (m. 2008)
- 1922: Vittorio Gassman, itala aktoro, reĝisoro kaj scenaristo (m. 2003)
- 1922: Rajmund Kaczyński, pola soldato kaj inĝeniero (m. 2005)
- 1925: Roy J. Glauber, usona Nobelpremiita fizikisto esplorinta fazojn lume de kvantuma teorio (m. 2018)
- 1925: Christiane Scrivener, franca politikistino, membro de Eŭropa Komisiono (m. 2024)
- 1928: Rascislau Lapicki, belorusa kontraŭsoveta aganto, kreinto de subtera movado (m. 1950)
- 1933: Ingeborg Adleff, hungara-germana aktorino
- 1933: Ann W. Richards, usona politikistino (m. 2006)
- 1938: Per Kirkeby, dana artisto (m. 2018)
- 1940: Annie Ernaux, franca verkistino Nobelpremiita
- 1941: Júlia Várady, hungara operkantistino
- 1942: Jürgen John, germana regiona historiisto kaj fakverkisto
- 1946: Barry Gibb, brita muzikisto, membro de la muzika grupo Bee Gees
- 1950: Miĥail Fradkov, ĉefministro de Rusio, ekonomikisto, estro de spiona servo SVRR
- 1953: Ahmad Ŝah Masud, taĝika-afgana militisto kaj politikisto, komandanto de muĝahedinoj, murdita (m. 2001)
- 1954: Filip Vujanović, ĉefministro kaj prezidento de Montenegro, prezidanto de la Parlamento de Montenegro
- 1954: Mohsen Rezai, irana politikisto, militestro, komandanto de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio
- 1955: Irén Portik Kisné, rumania hungara etnografino
- 1956: Arno Lagrange, franca denaska esperantisto, gvidinto de la kabaredo Tri koboldoj, kunlaborinto de teatraj ensembloj: Teatro Esperanto de Parizo (TESPA), La Krizalido, Kallima, Théâtre de l'Epicéa kaj Teatra Trupo de Tuluzo, kie li aktivis en Esperanto-Kultur-Centro, i.a. kiel kunorganizanto de la Kultura Arta Festivalo de Esperanto, administrinto de la Vikipedio en Esperanto
- 1957: Gloria Estefan, kuba kantistino, komponistino kaj aktorino
- 1958: Maksymilian Biskupski, pola skulptisto
- 1961: Tonino Benacquista, franca-itala verkisto
- 1972: Éva Kecseti, hungara industriartistino
- 1968: Judit Hary, rumania hungara operkantistino
- 1980: Nigar Camal, azerbajĝana kantisto
- 1988: Simona de Silvestro, svisa aŭtokuristino
- 1993: Ilona Mitrecey, franca kantistino
- 672: Recesvinto, reĝo de visigotoj
- 870: Muhammad al-Buĥari, persa sciencisto, sunaisto, aŭtor de haditoj Sahih Buĥari (n. 810)
- 1127: Princo Almoŝo, hungara princo (n. 1075)
- 1159: Hadriano la 4-a, papo, aŭgustenano (n. 1115)
- 1557: Jacques Cartier, franca vojaĝisto kaj esploristo (teritorio de Kanado) (n. 1491)
- 1600: Tadeo Hajeko, ĉeĥa astronomo, matematikisto kaj privata kuracisto de Rudolfo la 2-a (n. 1525)
- 1648: Marin Mersenne, franca ermito, teologo, filozofo, matematikisto kaj muziksciencisto, la unua mezuris rapidon de sono (n. 1588)
- 1680: Johano Georgo la 2-a, princo de la dinastio Wettin, ĉefmarŝalo de Sankta Romia Imperio (n. 1613)
- 1687: Henry More, brita pastro, filozofo, mistikulo (n. 1614)
- 1715: Ludoviko la 14-a, reĝo de Francio (n. 1638)
- 1717: Johann Mützel, germana baroka arkitekto (n. 1647)
- 1776: Ludwig Christoph Heinrich Hölty, germana poeto ligita kun literatura rondo Hainbund (n. 1748)
- 1839: Izidor Guzmics, hungara teologo, edukisto, tradukisto (de Teokrito) (n. 1786)
- 1850: Karl Friedrich von Gärtner, germana botanikisto (n. 1772)
- 1856: William Yarrell, angla ornitologo, naturalisto kaj verkisto (n. 1784)
- 1878: Polixéna Wesselényi, hungara vojaĝskribistino tra Italio kaj Svislando (n. 1801)
- 1891: Mór Ballagi, hungara teologo, lingvisto, instruisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1815)
- 1906: Giuseppe Giacosa, itala poeto, aŭtoro de teatraĵoj kaj libretoj (n. 1847)
- 1909: Lina Schneider, germana verkistino, tradukistino el la nederlanda lingvo (n. 1831)
- 1912: Aurél Török, hungara biologo, zoologo kaj antropologo (n. 1842)
- 1913: Ladislav Quis, ĉeĥa advokato kaj poeto (n. 1846)
- 1915: August Stramm, germana verkisto kaj poeto, viktimo de unua mondmilito (n. 1874)
- 1917: Herbert F. Höveler, germana kemiisto kaj metalurgo, elpensinto de propagandaj Ŝlosiloj pri Esperanto, iniciatinto de Ĉekbanko Esperantista, fondinto de Esperanto-kluboj en Londono, Madejro, Sicilio kaj en Palestino, vicprezidanto de Brita Esperanto-Asocio, membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (n. 1859)
- 1922: Samu Pecz, hungara arkitekto kaj profesoro, konata de Kalvinana preĝejo aŭ Luterana alea preĝejo (n. 1854)
- 1936: Konstantin Schmidt von Knobelsdorf, germana generalo (n. 1860)
- 1941: Jiří Orten, ĉeĥa poeto (n. 1919)
- 1944: Liviu Rebreanu, rumana verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1885)
- 1948: Ferenc Szász, rumania hungara agronomo kaj fakverkisto (n. 1880)
- 1953: Alfons Dopsch, aŭstra historiisto (n. 1868)
- 1957: Béla Szele, hungara, poste rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, politikisto (n. 1878)
- 1958: István Béla Kónya, rumania hungara advokato, politika ekzekutito (n. 1915)
- 1958: Aladár Szoboszlay, rumania hungara romkatolika pastro, ekzekutita (n. 1925)
- 1959: Jack Norworth, usona kantisto kaj vodevilisto (n. 1879)
- 1961: Eero Saarinen, estona-usona arkitekto kaj dezajnisto (n. 1910)
- 1967: Siegfried Sassoon, angla poeto kaj verkisto (n. 1886)
- 1970: François Mauriac, franca Nobelpremiita verkisto (n. 1885)
- 1973: Nikolaj Rytjkov, soveta aktoro, anoncisto ĉe BBC, membro de Sovetrespublikara Esperantista Unio, recitanta dum Universalaj Kongresoj de Esperanto ekde UK 1963 (n. 1913)
- 1973: Attila Demjén, hungara pentristo, gvidanto de belarta fakrondo Mihály Munkácsy (n. 1926)
- 1979: Victor Lebrun, franca esperantisto, sekretario de Leo Tolstoj, aŭtoro de esperantlingva memorlibo pri li (n. 1882)
- 1981: Albert Speer, germana arkitekto kaj nazia oficisto, ĉefo de Organizaĵo Todt, militkrimulo (n. 1905)
- 1982: Haskell Curry, usona matematikisto kaj logikisto, omaĝita per komputillingvo Haskell (n. 1900)
- 1982: Władysław Gomułka, pola ŝtatestro, komunisto, ministro pri Regajnitaj Teritorioj, gvidanto de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio (n. 1905)
- 1984: Endre Szőts, hungara geologo, paleontologo (n. 1914)
- 1989: Kazimierz Deyna, pola futbalisto, oficiro, kapitano de la pola nacia teamo de futbalo (n. 1947)
- 1992: Árni Böðvarsson, islanda esperantisto, filologo de la islanda lingvo, sekretario de Islanda Esperanto-Asocio, redaktoro de Islanda-Esperanta Vortaro, komisionano de Belartaj Konkursoj (n. 1922)
- 1993: Géza Baróti, hungara ĵurnalisto, verkisto, aŭtoro de radioteatraĵoj (n. 1914)
- 1995: Ödön Nagy, rumania hungara pastro, etnografo, fakverkisto (n. 1914)
- 1997: Zoltán Zenglitczky, rumania hungara/hungara reĝisoro, kameraisto, fotisto (n. 1965)
- 2000: Zoltán Székely, rumania hungara muzeologo, arkeologo (n. 1912)
- 2003: Karl Egger, aŭstra sudtirola filologo de latino kaj leksikografo, romkatolika pastro (n. 1914)
- 2004: Tibor Cseh, hungara inĝeniero, publicisto, kulturorganizanto (n. 1925)
- 2006: György Faludy, hungara poeto, verkisto, tradukisto (n. 1910)
- 2008: Tomáš John Baťa, ĉeĥa-kanada entreprenisto (n. 1914)
- 2015: Rozália Sántha, hungara instruistino, lernolibroverkistino (n. 1933)
- 2018: Ehsan Jarŝater, irana iranistikisto, ĉefredaktoro de Enciklopedio Iranika (n. 1920)
- 2020: Vladislav Krapivin, rusa verkisto (n. 1938)
- 2023: Imre Ferenczy, hungara kuracisto, honora membro de UEA, esperantisto (n. 1932)
- 2023: Jimmy Buffett, usona pop- kaj kantrikantisto, muzikisto kaj kantverkisto, ankaŭ verkinto kaj komercisto (n. 1946)
La 1-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):