La 1-a de aŭgusto estas la 213-a tago de la jaro (la 214-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 152 tagoj restas.
Je la 1-a de aŭgusto okazis, interalie:
- -30: Oktaviano eniris Aleksandrion subigante ĝin al Romia Respubliko
- 69: Batavoj en Malsupra Ĝermanio ekribelis
- 527: Justiniano la 1-a iĝis imperiestro de la Orient-Romia Imperio, post morto de sia onklo Justino la 1-a
- 768: Stefano la 3-a iĝis papo
- 902: Emiro de aglabidoj el Ifrikio konkeris bizancan fortikaĵon de Taormina, finante la islaman konkeron de Sicilio
- 924: Adelstano iĝis reĝo de Anglio
- 1137: Ludoviko la 7-a iĝis reĝo de Francio
- 1252: Episkopo de Kurlando subskribis fondodokumenton de la kastelo en Klaipėda - samjare konstruita
- 1291: Svisa Ĵurkomunumo fondiĝis - simbola dato de la subskribo de Federacia Letero, la fonda pakto de Svislando
- 1293: Pollando: Twardogóra iĝis urbo
- 1404: Princo de Moldavio omaĝis en Kamieniec Podlaski al la pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo
- 1469: Ludoviko la 11-a fondis en Amboise kavaliran ordenon, nomatan Ordeno de Sankta Mikaelo
- 1498: Kristoforo Kolumbo atingis teritorion de la hodiaŭa Venezuelo
- 1514: Granda princo de Moskvo Bazilo la 3-a post sieĝo konkeris Smolenskon
- 1589: Reĝo de Francio kaj estinta reĝo de Pollando Henriko la 3-a estis morte vundita per ponardo fare de dominikano Jacques Clément
- 1664: Dum la 4-a aŭstra-turka milito malvenko de turka armeo en batalo de Szentgotthárd
- 1714: Georgo la 1-a iĝis luterana reĝo de Britio, komencante novan epokon
- 1715: Britio: dum tumultoj ekvalidis Tumulto-Akto rajtiganta deklari grupon de dek du aŭ pli da homoj kontraŭleĝe kunvenitaj (ĝis 1973)
- 1774: Angla kemiisto Joseph Priestley malkovris oksigenon
- Franca revolucio de 1789
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: batalo de Słonim (Grodna regiono) komenciĝis - venka por poloj kaj litovoj
- 1798: Batalo apud Abukiro komenciĝis - brita admiralo Horatio Nelson venkis la floton de Napoleono Bonaparte
- 1800: Irlanda parlamento akceptis Akton de unio - la 1-an de januaro 1801 kreiĝis Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (nuligita en 1962)
- 1801: Unua Berbera Milito: Marista infanterio de Usono masakris piratojn de alproksimiĝinta ŝipo
- 1808: Joaĥimo Murat iĝis reĝo de la Reĝlando de Napolo
- 1808: Milito de Hispana Sendependiĝo: en Lisbono albordiĝis generalo Arthur Wellesley kun kontingento de brita armeo komencante militon kun Napoleona armeo okupanta Iberan duoninsulon
- 1832: Inter Linz kaj České Budějovice ekfunkciis unua en Aŭstrio fervoja transporto
- 1834: Sur la tuta teritorio de Brita Imperio oni aboliciis sklavecon
- 1840: Malfermo de Malsanulejo sub alvoko al Ĉiuj Sanktuloj en Wieluń - detruita la 1-an tagon de germana invado en Pollandon
- 1844: Malfermo de la Zoologia ĝardeno de Berlino
- 1855: Unua grimpo al Monte-Rosa-Masivo - la dua laŭ alteco montopinto en Alpoj
- 1861: Meteologio: en brita gazeto "The Times" oni publikigis unuan en la mondo veterprognozon
- 1865: Esoterismo: unua eldono de spiritisma libro La Ĉielo kaj la Infero de Allan Kardec
- 1876: Koloradio fariĝis la 38-a ŝtato de Usono
- 1877: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Inoo
- 1888: Karl Benz ricevis unuan kondukpermesilon
- 1894: Unua japana-ĉina milito komenciĝis - laŭ ĉinoj la plej malbona en la jarcento de humiligoj (opiaj militoj)
- 1902: Usono akiris de Francio rajton al la Panama kanalo
- 1907: Dorset: Robert Baden-Powell organizis sur la angla Insulo Brownsea junularan kampadejon, kio komencigis skoltismon - la plej grandan edukan fenomenon de la 20-a jarcento
- Unua Mondmilito
- 1919: Hungara Sovetrespubliko falis — komunista ŝtato ekzistinta 133 tagojn
- Soveta-Pola Milito
- 1923: Konsilio de Popolkomisaroj de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko decidis komenci ukrainigon
- 1926: Organizaĵo Nacia Asocio de Ribelantoj kaj Estintaj Soldatoj - ligita kun Wojciech Korfanty - fondiĝis en Pollando
- 1926: Italio: futbalklubo SSC Napoli fondiĝis
- 1926: En Varsovio ekfunkciis Aviada Instituto
- 1927: En Ĉinio ekestis Popola Liberiga Armeo
- 1935: Dua Pola Respubliko: en Tatroj oni komencis konstrui telferon al Kaspra pinto
- 1936: La 11-a Somera Olimpiko komenciĝis en Berlino
- 1936: En Ĉeĥoslovakio ekfunkciis unua faksilo
- 1937: En Minsk oficiroj de NKVD bruligis dekmilojn da manuskriptoj de belorusaj verkistoj
- 1937: Fonda Kongreso de la Komunista Partio de Kroatio okazis en Anindol, proksime al Samobor
- 1939: Tutrusia Ekspozicia Centro malfermiĝis en Moskvo
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: dum sia restado en Lvovo guberniestro Hans Frank deklaris, ke ĝi estas "germana urbo"; du polaj konspiraj gazetetoj aperis: "Etap" kaj "Głos Wolności" (Voĉo de Libereco); rektoro de Universitato Vilno ordonis malfondon de ĉiuj akademiaj asocioj; Pola Rezistomovado: Asocio de Armita Batalado atencis en Ĉefa Stacidomo en Vroclavo kaj Silezia en Berlino; germana registaro agnoskis en Tria Regno kaj en enkorpigitaj teritorioj celebradon nur de kelke da katolikaj festoj: Novjaro, Paska Lundo, lundo de Pentekosto, kaj ambaŭ tagoj de Kristnasko; direktivo de Adolf Hitler n-ro 17 pri plifortigita aera kaj mara milito kontraŭ Anglio; ministro pri eksteraj aferoj de Japanio anoncis planon krei Zonon de Komuna Prospero de Granda Orienta Azio sur teritorioj konkeritaj de japana armeo
- 1941: Laŭ dekreto de Hitler, okupitaj de Wehrmacht la teritorioj de polaj vojevodioj Lwów, Tarnopol, Stanisławów kaj Wołyń kun sia ĉefurbo en Łuck, kaj pli frue estantaj sub la unua soveta okupado de Pollando, eniris - sub la nomo Distrikto Galicio (antaŭa Orienta Galicio) - en Ĝeneralan Gubernion; germanaj regopovoj kreis Distrikton Bjalistoko, kiu estis integra parto de "orientaj enkorpigitaj teritorioj", subigita al civila administracio kiel Bezirk Białystok al Orienta Prusio; en Lvovo aperis unua numero de germanlingva "Lemberger Zeitung"; hungara literatura revuo "Nyugat" ĉesis aperi; Franklin D. Roosevelt malpermesis eksporton de nafto kaj aviada benzino ekster okcidentan hemisferon kaj britan regadzonon; oni komencis serian produktadon de la unua ajngrunda aŭtomobilo, unue por la usona armeo; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo rompis de ekstere, helpe de 3 siaj armeoj, ĉirkaŭigon en Smolensk-regiono
- 1942: Pola Rezistomovado: patrolo de Kamparanaj Batalionoj likvidis danĝeran konfidenculon de Gestapo en Kazimierz Dolny; SS-kuracistoj faris en Koncentrejo Ravensbrück medicinajn eksperimentojn ĉe ok sanaj polaj virinoj; Orienta Fronto: sude de malsupra Don germanoj okupis Salsk
- 1943: Germanoj mortigis 11 polajn monaĥinojn en Navahrudak, kiuj oferis sian vivon anstataŭ 120 personoj (arestitaj de Gestapo kaj senditaj al trudlaboro en Tria Regno); Volinia masakro: ukrainoj murdis en Białoczórka ĉirkaŭ 20 polojn kaj en Andrzejówka - dekkelkajn; germanoj komencis likvidi judan geton en Będzin-Sosnowiec, kie eksplodis ribelo - 30 personoj verŝajne fuĝis, ceteraj partoprenantoj estis murditaj kaj civiluloj senditaj al Aŭŝvico; Heinrich Himmler establis premion de 100 germanaj markoj pro ĉiu kaptita forkurinta militkaptito; en Tria Regno aperis cirkulero rekomendanta rompon de gravedeco ĉe trudlaborantaj polaj virinoj; Rumanio: Ploiești estis unuafoje bombita de usona aviado; okupata de japanoj brita kolonio Birmo anoncis sendependecon deklarante militon al Usono kaj Britio, fronte de la marioneta ŝtato ekstaris Ba Maw; trupoj de la Brjanska Fronto atingis Orjolon
- 1944: Nokte de la 31-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto en Porajmos pereis en gas-kameroj de la koncentrejo Aŭŝvico-Birkenau ĉirkaŭ 4 mil ciganoj; Varsovio: ambaŭflanke de Vistulo en 6 germanaj surstrataj ekzekutoj pereis 119 poloj; Ribelo de Varsovio (pli da gravaj eventoj) komenciĝis laŭ ordono de kolonelo Antoni Chruściel je la Horo "W" - la unuan tagon ekbatalis 23 mil soldatoj de Pola Enlanda Armeo (aliaj 17 mil aliĝis post kiam la ordono ilin atingis); amasaj masakroj de Wola komencitaj - po 10 000 kruele murditaj viktimoj ĉiutage; Operaco Tempesto: NKVD arestis en Lublin pro malkaŝiĝo generalon kaj kolonelon; Sovetunio ligis diplomatiajn rilatojn kun komunista Pola Komitato de Nacia Liberigo, kiu ŝanĝis sian sidejon de Chełm al Lublin; Gestapo transportis 850 polinojn de koncentrejo Ravensbrück al tiu de Buchenwald; usona armeo eniris Bretonion; Unua Kirasita Divizio de pola generalo Stanisław Maczek albordiĝis en Normandion; generalo Władysław Anders estis dekorita per pola Milita Ordeno Virtuti Militari kaj usona Legion of Merit pro la venka batalo de Monte Cassino; Anne Frank antaŭ aresto faris la lastan enskribon en sian memorlibron Taglibro de Anne Frank (aŭ La Postdomo); en Litovio trupoj de la 3-a Belorusa Fronto ekregis Kovnon kaj de la 2-a trapasis Vistulon en distrikto Kozienicki
- 1945: Ĉirkaŭ 800 bombaviadiloj B-29 ĵetis 6 mil tunoj da fosforaj bomboj super 4 japanaj urboj kaj naftejo de Kaŭasaki - la plej granda aeratako dum la dua mondmilito
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: subkolonelo Jan Mazurkiewicz "Radosław" estis arestita - delegito de la Delegitaro de Armitaj fortoj por la Lando (ĉe la pola ekzila registaro)
- 1945: Registaro de Aŭstrio dekretis pri permeso de la renovigo de malfonditaj fare de hitleranoj aŭ malpermesitaj en 1933 kaj 1934 komunistaj kaj socialistaj asocioj
- 1945: Post liberiĝo el nazia reĝimo "Frankfurter Rundschau" aperis kiel unu el la unuaj germanaj gazetoj - rekomendita de usonaj regopovoj por popularigi ideojn pri libereco kaj demokratio
- 1946: Milita Kolegio de la Supera Kortumo de Sovetunio kondamnis generalon Andrej Andrejeviĉ Vlasov kaj aliajn naziajn kunlaborantojn
- 1946: Usona Atomenergia Komisiono establiĝis
- 1946: Itala futbalklubo Sampdoria Genova fondiĝis
- 1946: Nova hungara forinto estis enkondukita
- 1947: Malfermo de Germana Federacia Banko en Federacia Respubliko Germanio (post likvido de Regna Banko en 1945, rezulte de Pocdama Konferenco)
- 1950: Sovetunio revenis al la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj
- 1951: Japana flugkompanio Japan Airlines fondiĝis
- 1955: Testoflugo de la usona spionaviadilo Lockheed U-2
- 1960: Benino fariĝis sendependa (de Francio)
- 1967: Israelo aneksis Orientan Jerusalemon
- 1968: Hassanal Bolkiah kroniĝis kiel sultano de Brunejo
- 1970: Belizo inaŭguris novan ĉefurbon Belmopano
- 1972: Apud germana Bad Münstereifel ekfunkciis radioteleskopo
- 1973: Ĉeĥio: tramoj ĉesis funkcii en Bohumín
- 1973: Internacia organizaĵo: Karibia Komunumo ekfunkciis en Gujano
- 1974: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj permesis krei verdan linion tra Kipro
- 1975: Finnlando: akcepto de la Helsinka Interkonsento regulanta pacan kunekziston de la ŝtatoj en Eŭropo disdividitaj en Orienta Bloko kaj Okcidenta Bloko
- 1975: Kabindo (nun provinco de Angolo) deklaris sendependecon (de Portugalio)
- 1980: Vigdís Finnbogadóttir iĝis prezidentino de Islando, kiel unua virino
- 1981: Unuan fojon oni distingis 100 ribelintojn per Varsovia Ribel-Kruco
- 1981: En Varsovia hotelo Victoria okazis sensukcesa atenco kontraŭ palestinano Abu Daoud, suspektita de Mosado pri partopreno en Munkena Masakro de olimpikaj sportistoj en 1972
- 1984: Nordokcidenta Anglio: torĉolaboristoj malkovris konservitan marĉomumion de viro, nomatan homo de Lindow, apud Cheshire
- 1989: En Varsovio oni inaŭguris Monumenton de Varsovia Ribelo
- 1990: Ĵelju Ĵelev iĝis unua nekomunista prezidento de Bulgario
- 1993: Estinta diktatoro de Centr-Afrika Respubliko Jean-Bédel Bokassa estis antaŭtempe liberigita de prizono surbaze de amnestio proklamita de prezidento André Kolingba
- 1996: Ólafur Ragnar Grímsson iĝis prezidento de Islando
- 1999: Malajzio: Petronas-turoj oficiale malfermitaj en Kuala-Lumpuro
- 2000: Moŝe Kacav iĝis prezidento de Israelo
- 2005: Abdullah ibn Abdulaziz al-Saud iĝis reĝo de Sauda Arabio
- 2007: Litovlingva Vikipedio atingis 50 000 artikolojn
- 2008: Plena suna eklipso videbla en Nunavuto, norda parto de Rusio, okcidenta Mongolio kaj Ĉinio
- 2009: Estinta dana ĉefministro Anders Fogh Rasmussen iĝis ĝenerala sekretario de NATO
- 2010: Nederlando komencis retirigi sian armean kontingenton de Afganio
- 2010: Konvencio pri Grapolbomboj ekvalidis
- 2015: Dum Festivalo de Ĵetoj en Władysławowo Anita Włodarczyk akiris mondĉampionecon en martelĵeto, transigante kiel la unua virino la limon de 80 m
- 2016: Guðni Th. Jóhannesson iĝis prezidento de Islando
- 2017: Afganio: sinmortiga atako kontraŭ moskeo en Herat, 20 personoj pereis
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 159-a tago de rusa agreso: soldatoj de Ukraina Mararmeo dum bataleto en Ĥersona provinco malliberigis 11 rusiajn soldatojn — ilia artilerio la pasintan tagon detruis batalveturilon de infanterio mortigante aŭ vundante 20 rusiajn soldatojn; de Odeso elnavigis al Istanbulo unua komerca ŝipo sub la ŝipflago de Sieraleono kun 26 mil tunoj da maizo; en Ĥersona provinco rusoj pripafis buson kun civiluloj provantaj forlasi okupatan teritorion, 2 personoj pereis — en la provinco 46 lokoj estis liberigitaj; en Kieva provinco oni ĝis nun trovis kadavrojn de 1 348 civiluloj
- Mondreago: EU transdonis miliardon da eŭroj de eksterordinara helpo — Nacia Banko de Ukrainio jam ricevis la duonon; transdonitaj de Usono 4 laŭvicaj sistemoj de raketa artilerio HIMARS atingis Ukrainion — Blanka Domo konfirmis laŭvican armean helpofaskon valoran 550 mln da dolaroj; Nov-Zelando enkondukis pluajn sankciojn kontraŭ Rusio; Francio malpermesis al siaj korbopilkistoj ludi en Rusio kaj Belorusio;
- 2023: Pasinttage en fronto okazis pli ol 40 bataletoj, kaj pasintsemajne Ukrainio liberigis 37 km²; en Ĥarkivo rusa senpilota aviadilo detruis 2 etaĝojn de studenta domo; pro rusa pripafo de malsanulejo en Ĥersono pereis kuracisto kaj 5 personoj estis vunditaj; laŭ UN en Ukrainio rezulte de la invado entute estas 26 015 civilaj viktimoj: 9 369 mortigitoj kaj 16 646 vunditoj (julie - 748 civiluloj estis mortigitaj) — nombro de invalidoj sen unu aŭ du kruroj estas 20-50 mil (komparebla kun amputado dum la unua mondmilito; laŭ Unesko 274 objektoj de kulturo en Ukrainio estis detruitaj rezulte de la rusa invado — ĝi verigis detruon de 117 religiajn kultejojn, 27 muzeojn, 98 konstruaĵojn kun historia/artisma signifo, 19 monumentojn, 12 bibliotekojn kaj unu arĥivejon; ukraina akuzistaro traserĉis preskaŭ 100 lokojn en 10 provincoj kaj Kievo
- Mondreago: Nokta atako de senpilotaj aviadiloj al Moscow City, negoca centro de Moskvo — laŭ ukraina politika konsilisto la atako montris, ke Kremlo estas "netaŭga" protekti sian plej plej privilegiitan klason en Rusio, Turkmenistan Airlines suspendas flugojn al Moskvo; Ukrainio ricevis unuajn du memmovajn artileriajn haŭbizojn Zuzana 2, financitajn de Danio, Norvegio kaj Germanio; belorusaj helikopteroj eniris polan aerspacon en Distrikto Hajnovka; Islando kiel la unua NATO-ŝtato fermas ambasadon en Rusio; 14-a konvojo kun 15 veturiloj, ĉefe kamionoj kun forigitaj numeroj, transportantaj grandajn ferajn kontenerojn alvenis al Belorusio; dum unu tago en Rusio estis ekbruligitaj 16 armeaj soldatiĝejoj
- -10: Klaŭdio, imperiestro de Romio, favoranto de ekssklavoj, konkerinto de Britannia, la lasta konata homo scipovanta la etruskan lingvon (m. 54)
- 126: Pertinakso, imperiestro de la Romia Imperio, murdita, venĝita de Septimo Severo (m. 193)
- 1425: Frederiko la 1-a, grafo de la Rejno kaj Palatinata princo-elektisto (m. 1476)
- 1501: Veit Winsheim, germana filologo, retorikisto kaj medicinisto, spertulo pri la helena lingvo (m. 1570)
- 1520: Sigismondo la 2-a, reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio, reganto de la unuigita ŝtato Respubliko de Ambaŭ Nacioj (m. 1572)
- 1555: Edward Kelley, angla alkemiisto serĉanta ŝtonon de la saĝuloj (m. 1597)
- 1626: Ŝabtaj Cvi, sefarda judo, juda-islama religiulo, rabeno kaj kabalisto, konata kiel mesianisto (m. 1676)
- 1659: (bapto) Sebastiano Ricci, itala pentristo de rokoko (m. 1734)
- 1738: Jacques François Dugommier, franca generalo, membro de Nacia Konvencio (m. 1794)
- 1744: Jean-Baptiste Lamarck, franca zoologo, biologo, botanikisto, fondinto de paleontologio de senvertebruloj (m. 1829)
- 1779: Lorenz Oken, germana kuracisto kaj naturalisto (m. 1851)
- 1799: Sofia Rostopĉina, grafino de Ségur, franca verkistino (m. 1829)
- 1802: Vilmos Fuchs, hungara geologo, inĝeniero, apotekisto, membro de Aŭstria Scienca Akademio ((m. 1853)
- 1815: Richard Henry Dana, Jr., usona politikisto kaj verkisto (m. 1882)
- 1818: Richard Dadd, angla pentristo de feoj kaj pri supernaturaj temoj, vojaĝanta tra Proksima Oriento, malsana je skizofrenio (m. 1886)
- 1819: Herman Melville, usona verkisto, konata de la romano Moby-Dick kaj poemo Clarel, rete legebla en esperanto (m. 1891)
- 1837: Mother Jones, usona socialisma aktivulino (m. 1930)
- 1839: Sándor Erdély, hungara politikisto, ministro (m. 1922)
- 1842: Albert Farkas, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1915)
- 1849: George M. Dawson, kanada geografo kaj paleontologo (m. 1901)
- 1858: Hans Rott, aŭstra komponisto kaj orgenisto (m. 1884)
- 1865: Salamon Csifó, hungara unitariisma pastro, eklezia verkisto (m. 1934)
- 1865: Alfred Hoche, germana psikiatro, profesoro de Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo, adepto de eŭtanazio (m. 1943)
- 1870: Ladislav Šaloun, ĉeĥa skulptisto kreanta laŭ Secesio (m. 1946)
- 1879: Massimo Pilotti, itala juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (m. 1962)
- 1881: Kornel Abel, aŭstra oficiro de Aŭstria-hungara armeo, verkisto, poligloto (m. 1940)
- 1883: Josef Schmalzl, germana instruisto en reallernejo, prezidanto de Bavara Esperanto-Ligo (m. nekonata)
- 1884: Gerő Mály, hungara aktoro, komikulo (m. 1952)
- 1885: George de Hevesy, hungara Nobelpremiita fizikisto-kemiisto, esplorinta izotopojn de hidrargo, malkovrinto de hafnio (m. 1966)
- 1886: Josef Brüch, aŭstra filologo pri latinidaj lingvoj
- 1886: Miklós Ferenczi, hungara bibliotekisto, bibliografo, vortarredaktisto, nevo de Zoltán Ferenczi (m. 1933)
- 1889: László Fritz, rumania hungara juristo, statistikisto (m. 1967)
- 1895: Gábor Andreánszky, hungara botanikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1967)
- 1899: Pál Borgida, hungara pentristo, disĉiplo de Artistkolonio de Baia Mare (m. 1972)
- 1903: Ferenc Szász, rumania hungara agronomo (m. 1995)
- 1905: Margit Gáspár, hungara verkistino, dramistino, teatrestro kaj tradukistino (m. 1994)
- 1909: Edith Baumann, germana politikistino, edzino de Erich Honecker (m. 1973)
- 1910: Gerda Taro, germana fotistino (m. 1937)
- 1912: Otakar Jaroš, ĉeĥa oficiro, Heroo de Sovetunio (m. 1943)
- 1918: Artur Brauner, pola filmproduktoro fuĝinta de Lodza geto (m. 2019)
- 1920: Henrietta Lacks, afrik-usonanino, kies ĉeloj estis prenitaj dum biopsio por esploro de karcinomo (m. 1951)
- 1921: József Izsák, rumania hungara literaturhistoriisto (m. 2004)
- 1921: József Szász, rumania hungara agronomo (m. 2005)
- 1924: Abdullah ibn Abdulaziz al-Saud, reĝo de Sauda Arabio (m. 2015)
- 1925: Ernst Jandl, aŭstra verkisto (m. 2000)
- 1928: József Mészáros, rumania hungara bibliotekisto, bibliografo, literaturhistoriisto (m. 2004)
- 1930: Károly Grósz, hungara komunisto, ĝenerala sekretario, ĉefministro de Hungario (m. 1996)
- 1930: Pierre Bourdieu, franca sociologo, profesoro de la Kolegio de Francio (m. 2002)
- 1930: Árpád Toró, rumania hungara kuracisto, memuaristo
- 1930: Gábor Sztranyiczki, rumania hungara filozofo, scienca esploristo (m. 2018)
- 1932: Meir Kahane, usona rabeno kaj politikisto, murdita (m. 1990)
- 1933: Dušan Třeštík, ĉeĥa historiisto kaj publicisto okupiĝanta pri mezepoko (m. 2007)
- 1936: Júlia Szilágyi, rumania hungara literaturkritikistino kaj eseistino, publikiginta en gazeto Transindex
- 1940: Mahmud Dolat Abadi, irana verkisto, skriptisto, dramisto kaj aktoro
- 1941: Torben Kehlet, dana esperantisto kaj eldonisto, translokiĝinta al Antverpeno, aganta sub la markoj Eldonejo TK (Danlando) kaj Eldonejo TK/Stafeto (Belgio), eldonisto i.a. de La Nobla Korano, ABZ de amo aŭ la revuo "Monato", delegito de UEA kaj dumviva membro de UEA, edzo de Eliza Kehlet (m. 2001)
- 1944: Andrew George Vajna, hungara-usona filmproduktisto kaj reĝisoro, konata de filmoj pri Rambo
- 1949: Kurmanbek Bakijev, prezidento de Kirgizio ekde Tulipa revolucio kaj faligita de la laŭvica
- 1951: Árpád Varga, rumania hungara historiisto (m. 1994)
- 1959: Ljudmila Novak, slovena politikistino, deputito al Eŭropa Parlamento, membrino de Kristana Popola Partio Nova Slovenio, partopreninta la 7-an kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio en Mariboro
- 1964: Kaspar Capparoni, itala teatra, filma kaj televida aktoro
- 1966: Arūnas Poniškaitis, litova episkopo de la Arkikatedralo Baziliko de Vilno
- 1967: Zsófi Molnár, hungara porinfana fabelverkistino
- 1984: Bastian Schweinsteiger, germana futbalisto de la klubo FC Bayern München
- -30: Marko Antonio, romia generalo kaj politikisto (n. -83)
- 371: Eŭsebio el Verĉelo, itala teologo kaj episkopo, katolika sanktulo (n. ĉirkaŭ 283)
- 527: Justino la 1-a, imperiestro de Bizanca Imperio (n. ĉirkaŭ 453)
- 984: Aethelwold de Winchester, anglosaksa episkopo, tradukinto de la benediktana regulo de latino al anglosaksa lingvo
- 1137: Ludoviko la 6-a, reĝo de Francio el kapetida dinastio (n. 1081)
- 1252: Johano de Plano Carpini, itala franciskano, vojaĝisto al Mongolio (n. ĉirkaŭ 1185)
- 1457: Lorenzo Valla, itala humanisto, filozofo, historiisto, konata pro senmaskigo de la antikva dokumento Donaco de Konstanteno, dubinta pri aŭtentikeco de aliaj dokumentoj (n. ĉirkaŭ 1405)
- 1464: Kosimo de Mediĉo, itala bankisto, reganto de Florenco (n. 1389)
- 1494: Giovanni Santi, itala pentristo (n. ĉirkaŭ 1435)
- 1511: Matthias Ringmann, germana mapisto kaj humanisma poeto (n. 1482)
- 1541: Simon Grynaeus, germana humanisto, lernanto de Filipo Melanktono (n. 1493)
- 1546: Pierre Favre, franca nobelo, teologo kaj kunfondinto de jezuitoj (n. 1506)
- 1562: Virgil Solis, germana gravuristo de renesanco (n. 1514)
- 1589: Jacques Clément, franca monaĥo, murdinto de la franca reĝo Henriko la 3-a (n. 1567)
- 1613: Francesco Grimaldi, itala arĥitekto kaj monaĥo (n. 1543)
- 1699: Anders Spole, sveda matematikisto kaj astronomo ĉe la Universitato de Upsalo, rektoro de la Universitato de Lund (n. 1630)
- 1701: Jan Chryzostom Pasek, pola soldato, baroka verkisto kaj taglibristo (n. ĉirkaŭ 1636)
- 1714: Anna (Britio), reĝino de Anglio, Skotio kaj Irlando, lasta regnestro el la domo de Stuarto (n. 1665)
- 1715: Johano Ernesto la 4-a, germana komponisto, duko de Saksio-Vajmaro (n. 1696)
- 1787: Alfonso Maria de Liguori, itala episkopo, sanktulo kaj doktoro de eklezio (n. 1696)
- 1840: Karl Otfried Müller, germana historiisto kaj klasika filologo (n. 1797)
- 1883: Wilhelm Dindorf, germana klasika filologo, eldonisto (n. 1802)
- 1887: Sándor Balázs, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto, membro de Societo Petőfi kaj Societo Kisfaludy (n. 1930)
- 1889: Karl Keil, germana skulptisto, konata de portreta plastiko (n. 1838)
- 1898: László Arany, hungara poeto, tradukisto, ekonomia kaj politika verkisto, ano de Hungara Scienca Akademio (n. 1844)
- 1911: Konrad Duden, germana lingvisto kaj historiisto, aŭtoro de ortografia vortaro de la germana lingvo - Duden (n. 1829)
- 1911: Arnold Vértesi, hungara ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto, verkisto, membro de Societo Kisfaludy kaj de Societo Petőfi (n. 1834)
- 1915: László Szepessy, hungara poeto, ĵurnalisto kaj instruisto, honorigita per memorĉambro en Loko-historia Muzeo de Dombóvár (n. 1880)
- 1920: Bal Gangadhar Tilak, barata filozofo kaj verkisto el Maharaŝtro, unua gvidanto de la Hinda sendependiga movado, defendanto de swaraj, membro de Teozofia societo (n. 1856)
- 1922: Donát Bánki, hungara inĝeniero kaj kuninventinto de karburilo (n. 1859)
- 1923: Warren G. Harding, prezidento de Usono 1921-1923 (n. 1856)
- 1926: Jan Kasprowicz, pola poeto, dramisto, tradukisto, reprezentanto de Juna Pollando (n. 1860)
- 1927: Ilona Jancsó, hungara verkistino kaj instruistino (n. 1869)
- 1932: Luise Glaß, germana verkistino
- 1943: Jadwiga Karolina Żak, pola monaĥino, pafmortigita de germanaj okupantoj, beatigita kun 10 aliaj nazaretaninoj el Navahrudak (n. 1892)
- 1944: Felix Nussbaum, germana pentristo (n. 1904)
- 1945: Gyula Csortos, hungara aktoro (n. 1834)
- 1954: Jesekiel David Kirszenbaum, franca pentristo kaj karikaturisto
- 1955: Helena Stattler, pola matematikistino, pedagogo, autorino de lernolibroj partopreninta sekretan instruadon (n. 1875)
- 1969: Hugo Steiner, aŭstra fervoja ĉefinspektoro, fondinto kaj redaktoro de "Aŭstria Esperantisto", ĝenerala sekretario de Aŭstria Esperanto-Delegitaro, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, fondinto de la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj, honora membro de UEA (n. 1878)
- 1969: Márton Lőrincz, hungara luktisto, ĉampiono en olimpiaj ludoj (n. 1911)
- 1970: Frances Farmer, usona film-aktorino (n. 1913)
- 1973: Walter Ulbricht, germana komunista politikisto, ŝtatkonsiliestro de la Germana Demokratia Respubliko (n. 1893)
- 1977: Gary Powers, usona piloto de spiona aviadilo dum malvarma milito (n. 1929)
- 1981: Jan Batory, pola filmreĝisoro kaj scenaristo (n. 1921)
- 1987: Pola Negri, pola filmaktorino, internacia stelulino de la muta filmo kaj seksosimbolo (n. 1897)
- 1990: Norbert Elias, germana filozofo kaj sociologo (n. 1897)
- 2000: Karl Reinthaler, aŭstra fervojisto kaj politikisto (n. 1913)
- 2001: Emil Vitroel, rumania hungara skulptisto (n. 1929)
- 2002: Josse Mertens de Wilmars, belga juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj 1980-1984 (n. 1912)
- 2003: Marie Trintignant, franca aktorino (n. 1962)
- 2004: János Varró, hungara literaturhistoriisto, tradukisto kaj verkisto (n. 1927)
- 2005: Constant Nieuwenhuys, nederlanda artisto, partoprenanta en la movadoj KOBRA kaj Situaciista Internacio (n. 1920)
- 2009: Corazón Aquino, prezidentino de Filipinoj, unua virino-prezidentino en la historio de Azio (n. 1933)
- 2010: Józef Turbasa, pola tajloro el Krakovo vestiganta famulojn el la tuta mondo, soldato de Pola Enlanda Armeo (n. 1921)
- 2014: Szabolcs Cseh, rumania hungara riskaktoro (n. 1942)
- 2015: Cilla Black, angla kantistino kaj aktorino (n. 1943)
- 2020: Wilford Brimley, usona muzikisto, verkisto, komikulo kaj aktoro (n. 1934)
- 2020: Khosrow Sinai, irana reĝisoro kaj scenaristo instruanta en Teherana universitato (n. 1941)
- 2023: Henri Konan Bédié, prezidanto de Ebur-Bordo (n. 1934)
La 1-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):