politika kaj ekonomia unio de eŭropaj ŝtatoj From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Unio (EU) estas jura politika komunumo konstituita kiel internacia organizo sui generis, estigita por la eŭropa integriĝo kaj komuna regado de la popoloj kaj ŝtatoj de Eŭropo. EU estis establita per la validigo de la Traktato pri Eŭropa Unio la 1-an de novembro 1993, kiu transformis la antaŭajn instituciojn. Ĝi konsistas el 27 landoj (validas por 2021) kun pluraj kandidatoj por estonta plilarĝiĝo.
Eŭropa Unio | ||
Nomo en oficialaj lingvoj
| ||
politika komunumo | ||
Mapo de Eŭropa Unio | ||
|
||
Moto: Unuiĝintaj en diverseco | ||
Himno: Odo al Ĝojo | ||
Membraj ŝtatoj | ||
---|---|---|
Politikaj centroj | Bruselo, Luksemburgo, Strasburgo | |
Areo | 4 194 431 km² (419 443 100 ha) | |
Loĝantaro | 446 834 578[1] (2019) | |
Denseco | 106 loĝ./km² | |
Prezidanto de la Eŭropa Konsilio | Charles Michel | |
Kreita | 23-a de julio 1952 | |
Oficialaj lingvoj | ||
Vikimedia Komunejo: European Union | ||
Retpaĝo: europa.eu | ||
Portalo pri Eŭropo | ||
Eŭropa Unio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Европейски съюз | |||||
regiona organizaĵo supernacia unio politika ekonomia unio konfederacio | |||||
Komenco | 1-a de novembro 1993 vd | ||||
Antaŭe | Okcident-Eŭropa Unio • Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo • Eŭropa Ekonomia Komunumo • European Community • Eŭropa Komunumo pri Atomenergio • Traktato de Bruselo je 1948 vd | ||||
Geografia situo | 50° 7′ 1″ N, 9° 14′ 52″ O (mapo)50.1169444444449.2477777777778 | ||||
Lando(j) | internacieco vd | ||||
Sidejo | Bruselo | ||||
| |||||
Moto | Обединен в многообразието • Ujedinjeni u različitosti • Jednotná v rozmanitosti • Forenet i mangfoldighed • In verscheidenheid verenigd • United in diversity • Ühinenud mitmekesisuses • Moninaisuudessaan yhtenäinen • Unie dans la diversité • In Vielfalt geeint • Ενωμένοι στην πολυμορφία • Egység a sokféleségben • Aontaithe san éagsúlacht • Unita nella diversità • Vienota dažādībā • Suvienijusi įvairovę • Magħquda fid-diversità • Zjednoczona w różnorodności • Unida na diversidade • Uniţi în diversitate • Zjednotení v rozmanitosti • Združena v raznolikosti • Unida en la diversidad • Förenade i mångfalden • Единство в многообразии • Єдність у різноманітті • In varietate concordia • Unii inte ła diversità • Units en la diversitat • Unuiĝintaj en diverseco | ||||
Fondinto(j) | Italio • Francio • Luksemburgo • Belgio • Reĝlando de Nederlando • Okcidenta Germanio vd | ||||
Lingvoj |
angla lingvo | ||||
Filioj | Eŭropa Instituto de Novigo kaj Teknologio European Agency for Safety and Health at Work (en) Publications Office of the European Union (en) Eŭropa Servo por Ekstera Agado Eŭropa Komisiono vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Se komence la suprastrukturo "Eŭropa Unio" fondiĝis surbaze de la tri Eŭropaj Komunumoj jam ekzistantaj (nome EKKŜ, Euratom kaj EEK) sub la kompleksa sistemo konata kiel "la tri pilieroj" (la komunumoj antaŭe menciitaj kune kun la komuna ekstera politiko kaj la jura kaj polica kunlaboro), kun la ekvalidigo la 1-an de decembro 2009, de la Traktato de Lisbono, Eŭropa Unio tute sukcedis la eŭropajn komunumojn (kvankam kun certaj specifaĵoj) kaj akceptis per tio juran instancon el internacia juro[2][3][4][5].
Eŭropa Unio disvolvigis juran kaj politikan sistemon, nome la "eŭropa komunumismo", iel unika en la mondo, kiu funkcias per internaj kaj kompleksaj meĥanismoj kaj proceduroj, kiuj ampleksiĝis kaj evoluis laŭlonge de ĝia historio ĝis la nuna kreado de hibrida transnacia registaro malfacile egalebla kiu kombinas elementojn de la multflanka kunlaborado, sed forte strukturita kaj instituciigita, kun aliaj organoj supranaciaj, ambaŭ regataj de dinamiko el regiona integriĝo[6].
La Eŭropa Unio, kaj antaŭe la Eŭropaj Komunumoj, promocias la kontinentan integriĝon pere de komunaj politikoj kiuj ampleksiĝas per malsamaj medioj, specife en ĝia ekonomia origino kaj progresive etenditaj al politikaj medioj.[7] Por atingi la komunajn celojn, la eŭropuniaj ŝtatoj donas al ĝi certajn rajtojn, kreante suverenecon kiu povas esti komuna aŭ kundividita[8][9][10][11].
Je 12-a de oktobro 2012, la Eŭropa Unio ricevis la Nobel-premion pri paco ĉar "ĝi helpis transformi Eŭropon de kontinento de milito al kontinento de paco."[12]
Post la du mondmilitoj, en Eŭropo ekestis granda sento pri la bezono rekonstrui kaj kunigi la kontinenton por malhelpi estontajn konfliktojn inter eŭropaj landoj[13]. La deklaro de la 9-a de majo 1950 de Robert Schuman, tiama franca ministro pri eksterlandaj aferoj, admonanta al komunigo de la karbaj kaj ŝtalaj sektoroj sub la aŭtoritato de internacia institucio, estas konsiderata kiel la fonda teksto de eŭropa konstruado.
Spronita de politikaj famuloj konataj kiel la "patroj de Eŭropo"[15] , kiel Konrad Adenauer, Jean Monnet kaj Alcide De Gasperi, ses ŝtatoj (Okcidenta Germanio, Francio, Italio, Belgio, Luksemburgio kaj Nederlando) kreis en 1951 la Eŭropan Komunumon pri Karbo kaj Ŝtalo[nb 1] per traktato subskribita en Parizo, kiu celis antaŭenigi la interŝanĝojn de krudaj materialoj necesaj por ke la ŝtala industrio akcelu ekonomian dinamikon post la milito, por havigi al Eŭropo aŭtonoman produktokapablon[13]. Ĉi-tiu traktato estis la fonda ago celanta kunigi la eŭropajn venkintojn kaj malvenkintojn[nb 2] kaj realigis volon por sendependiĝo de la tiamaj konsiderindaj eksteraj influoj, kaj precipe de tiu de Usono.
Post la fiasko de Eŭropa Defenda Komunumo en 1954, Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) estis establita en 1957 per la Traktato de Romo. Ekonomia kunlaboro estis profundigita per la Unueca Eŭropa Akto en 1986 kies celo estis revigligi eŭropan konstruadon, fiksante la kompletigon de la interna merkato en 1993, ankaŭ permesante liberan movadon de kapitaloj kaj servoj. Per ĉi tiu traktato, komunumaj kompetentecoj estas etenditaj al la fakoj de esplorado, teknologia disvolviĝo, la medio kaj socia politiko. La Unueca Eŭropa Akto ankaŭ ekfunkciigis la Eŭropa Konsilio, kunvenigante ŝtatestrojn kaj registarestrojn kaj decidis plifortigi la potencojn de la Eŭropa Parlamento.
En 1992, la Traktato de Maastricht sukcedis ĝin kaj establis politikan union kiu prenis la nomon de Eŭropa Unio kaj kiu antaŭvidis la kreon de ekonomia kaj mona unio kun ununura valuto: la eŭro (€). Fondita en 1999, la eŭro-zono havas dek naŭ ŝtatojn en 2021. Novaj instituciaj reformoj estis enkondukitaj en 1997 per la Traktato de Amsterdamo kaj 2001, per la Traktato de Nico. La Eŭropa Konstitucio (formale kaj la versio en esperanto: Traktato pri Estigo de Konstitucio por Eŭropo) estis propono por traktato inter la diversaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio estiĝinta en 2005. Se la traktato estus estinta ratifita de la membroŝtatoj, ĝi estus forminta la novan juran bazon de la Unio. Post la fiasko de projekto de Eŭropa Konstitucio pro la rifuzo per referendumo de la francaj kaj nederlandaj popoloj, la institucioj denove reformiĝis en 2009 per la Traktato de Lisbono por enkorpigi la rimedojn antaŭviditajn de ĉi tiu konstitucia projekto. La Eŭropa Unio ricevis la Nobel-premion pri paco en 2012, ĉar "la Eŭropa Unio kaj ĝiaj antaŭuloj kontribuis dum pli ol ses jardekoj al la antaŭenigo de paco kaj repaciĝo, demokratio kaj homaj rajtoj en Eŭropo"[16].
Ekde la formiĝo de EEK, la nombro de membroŝtatoj kreskis de 6 al 27. La fondaj membroj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo, en 1957, estas Germanio, Belgio, Francio, Italio, Luksemburgio kaj Nederlando. Al ili aliĝis en 1973 tri membroj de la Eŭropa Liber-Komerca Asocio: Danio, Irlando kaj Britio. La Unio plilarĝiĝis al la sudo kun unue la aliĝo de Grekio en 1981, poste tiu de Hispanio kaj Portugalio en 1986. Dume, en 1985, Gronlando decidis retiriĝi ratifante la Gronlandan Traktaton kaj nun havas la statuson de rilata transoceana lando. Kun la fino de la Malvarma Milito, la orienta parto de Germanio aliĝis al la Eŭropa Ekonomia Komunumo en 1990. En 1995, Eŭropa Unio integris neŭtralajn ŝtatojn: Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio. En 2004, dek novaj ŝtatoj, plejparte el la orienta bloko, estis aldonitaj al la jam dek kvin membroj: Kipro, Estonio, Hungario, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Slovakio, Slovenio kaj Ĉeĥio. Du pliaj ŝtatoj, Bulgario kaj Rumanio, kompletigis ĉi tiun kvinan pligrandigon en 2007, kaj Kroatio fariĝis en 2013 la 28-a membro de la Unio. Fine, en 2020, Britio forlasis la Union post referendumo de britaj civitanoj.
Eŭropa Unio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
1951 | 1957 | 1965 | 1986 | 1992 | 1997 | 2001 | 2007 ** |
Eŭropa Komunumaro (EK *) | E Ŭ R O P A U N I O ( E U ) | ||||||
Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) | (valida ĝis 2002 → EK) | ||||||
Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) | Eŭropa Komunumo (EK) | ||||||
* EK: EKKŜ, EEK (EK ekde 1993), Euratom | polica kaj jura eŭropa interŝtata kunlaboro (PJK) | civila jura kunlaboro kaj flankaj agoj por libera persona trafiko → EK) | |||||
punleĝara polica kaj jura kunlaboro (PJK) | |||||||
Eŭropa Politika Kunlaboro (EPK) | Komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP) | ||||||
Eŭropa Komunumo pri Atomenergio | |||||||
traktato de Lisbono (valida de la 1a de decembro 2009) | |||||||
„tri kolonoj de la EU“ – EK (EKKŜ, EEK / EK, Euratomo), KESP, PJK |
Eŭropa Unio havas areon da 4 376 780 km², kio igus ĝin la sepa plej granda lando sur Tero, se konsideri ĝin kiel unuaĵo[nb 3]. La plej alta pinto estas la Blanka Monto, ĉe la limo inter Italio kaj Francio, kiu altas 4810 metrojn super marnivelo; la plej malalta pinto estas Zuidplaspolder, en Nederlando, 7 metrojn sub marnivelo. Post Kanado, Eŭropa Unio havas la duan plej longan marbordon: preskaŭ 66 mil kilometroj.
Eŭropa Unio havas limojn al 21 landoj: Norvegio, norde; Rusio, Belorusio, Ukrainio, Moldavio kaj Turkio laŭ la orienta landlimo; Svisio kaj Liĥtenŝtejno en la mezo; Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro, Serbio, Makedonio kaj Albanio en la Balkanoj; Maroko, sude (danke al eksterteritoriaĵoj de Hispanio kiuj havas rektan landlimon al tiu lando). Ekde la efektiviĝo de la Briteliro, la EU havas landlimon kun la Unuiĝinta Reĝlando en la irlanda insulo. Ankaŭ la etlandoj Andoro, Monako, San-Marino kaj Vatikano estas ekstereŭropuniaĵoj kun rekta limo al Eŭropa Unio. Fine, Franca Gujano estas teritorio de Eŭropa Unio en Sudameriko, kaj havas limojn al Surinamo kaj Brazilo. Krome, Gvadelupo - ankaŭ eŭropunia teritorio - havas limon al Nederlandaj antiloj.
Eŭropa Unio subdividiĝas en du grandajn grupojn: la kontinenta teritorio situanta en Eŭropo kaj, pro sia kolonia pasinteco, ekster-eŭropaj teritorioj disvastigitaj tra la tuta terglobo (escepte de Azio): la "Eksteraj Regionoj" (ERoj). Tamen iuj specialaj teritorioj de la membroŝtatoj havas apartan statuson, kiu ekskludas ilin de Eŭropa Unio: la Rilataj Transoceanaj Landoj kaj Teritorioj[17].
La kontinenta spaco estas ege antropizigita medio. La ĉefaj reliefoj estas, el sudokcidento ĝis sudoriento, la Meseta, Pireneoj, Alpoj kaj Karpatoj, norde estas la Skandinava Montaro. La cetero de la teritorio konsistas el praaj eroziitaj montarmasivoj (Armorika montaro, Apeninoj, Dinaraj Alpoj, ktp.) kaj aro da ebenaĵoj, kiuj konsistigas la subsekciojn de la Eŭropa ebenaĵo etendiĝanta orienten, ekster la Unio, ĝis la Ural-montaro. Inter la aliaj ebenaĵoj de pli malaltaj grandecoj estas la Pada Ebenaĵo kaj la Panonia Ebenaĵo. Ĉi tiuj estas transiritaj de multaj riveroj, el kiuj ses superas 1 000 km kaj, inter ili, Danubo - kiu longas pli ol 2 000 km - kaj Rejno, ligitaj kune kaj kun multaj aliaj grandaj riveroj, konsistigas la plej gravan eŭropan akvovojan komunikadon[18]. Pli norde, sur la skandinava duoninsulo, estas du el la plej grandaj lagoj en la Unio, la Vänern kaj la Saimaa, respektive superante 5.000 km2 kaj 4.000 km2[19].
La transoceana areo estas karakterizita per sia geografia diverseco. Plej multaj el la eksteraj regionoj estas insulaj, escepte de Gujano, kiu estas sur la sudamerika kontinento. La aliaj ERoj estas plejparte en la nordo de ĉi tiu regiono, escepte Reunio, kiu estas en la Hinda Oceano. Oni notu la ĉeeston de hispanaj enklavoj en la afrika kontinento - Ceŭto kaj Melilo - kaj ankaŭ aliaj malgrandaj teritorioj kiuj estas parto de la Unio, kvankam ili havas specialan statuson[20].
Ekde la 1-a de februaro 2020, la loĝantaro de Eŭropa Unio estas taksita je 446 milionoj da loĝantoj de Eurostat[21]. Ĝi situas malantaŭ Ĉinio (1.384 milionoj) kaj Barato (1.318 milionoj) sed antaŭ Usono (325 milionoj). La plej loĝata anŝtato estas Germanio (82 milionoj) kaj la malplej loĝata estas Malto (0,4 milionoj). 65% de la loĝantoj loĝas en la 5 plej loĝataj landoj: Germanio, Francio, Italio, Hispanio, Pollando. La loĝdenso estas 106 loĝ/km2.
La kreskorapideco de la eŭropa loĝantaro estas unu el la plej malaltaj en la mondo, sed ankaŭ en la EU la loĝantoj vivas plej longe (krom en kelkaj regionoj de Azio: Japanio, Sud-Koreio, Singapuro kaj Honkongo). Pluraj membroŝtatoj renkontas problemojn ligitajn al la malkresko de sia loĝantaro pro malalta naskindico aŭ negativa migra diferenco, tial enmigradaj politikoj komencas evolui por respondi al la sociekonomiaj problemoj, kiujn tio implicas: ekzemple, Pollando kaj ties 38 milionoj da loĝantoj, Rumanio kiu falus el 22 ĝis 17 milionoj da loĝantoj en la jaro 2050 aŭ Bulgario kiu perdus 30% de sia loĝantoj, falus el sep ĝis kvin milionoj da loĝantoj. Kun ĉi tiu rapideco, 17 EU-landoj vidos sian loĝantaron fali antaŭ 2050[22], ĉi tiu malkresko en la eŭropa loĝantaro ŝuldiĝas al la malalta naskokvanto de eŭropaj landoj, kio laŭ la Eŭropa Komisiono en 2006 postulas konstruan respondon al la defio[23]. Kelkaj landoj (inkluzive Francio) limigus ĉi tiun fenomenon, gajnante per si mem ĉirkaŭ naŭ milionojn da loĝantoj, kaj Hispanio povus akiri ĉirkaŭ 2,4 milionojn da loĝantoj ĝis la jaro 2050, ĉefe dank'al sia migranta politiko. Taksindas, ke Francio ankoraŭ estos la dua plej loĝata lando en 2050 (kun 71 milionoj da loĝantoj) post Germanio (74,5 milionoj), sed ke la breĉo povus esti multe pli malgranda pro la subteno al pli alta naskindico kaj pli granda enmigrado.
Laŭ informo de Demographia, en 2021 en Eŭropunio estis 9 urbaj regionoj kun pli ol tri milionoj da loĝantoj: Parizo (11,02 milionoj), la Ruhr-regiono (6,125 milionoj), Madrido (6,026 milionoj), Milano (4,907 milionoj), Barcelono (4,588 milionoj), Berlino (3,972 milionoj, Napolo (3,574 milionoj), Ateno (3,325 milionoj), kaj Romo (3,189 milionoj) [24].
La 27 nuntempaj membroj de Eŭropa Unio estas la plej diversaj laŭ areo kaj loĝantaro. La plej loĝata lando estas Germanio, kun 82,062,249 loĝantoj, dum la malplej loĝata estas Malto, kun 412,614 loĝantoj. Pri areo, la plej granda lando estas Francio, kiu atingas entutan areon de 643,427 km², dum la malplej granda estas refoje Malto, kun 316 km². La 23-an de junio 2016 Britio per referendumo elektis forlasi la Eŭropan Union (52% por kaj 48% kontraŭ). Tio markis novan epokon en la historio de la Eŭropa Unio, ĉar por la unua fojo iu lando intencis eliri el la Unio. Fakte la organizo ne havis klaran mekanismon por tiu proceduro kio devos esti disvolvita per longa negocado dum du jaroj. Ĝi markis novan epokon ankaŭ por la historio de la Unuiĝinta Reĝlando, ĉar, krom aliaj aferoj, en Skotlando kaj Norda Irlando venkis la partianoj pluresti en EU, kaj almenaŭ en Skotlando ekde la unua tago oni anoncis eblan duan referendumon por sendependiĝo el la Unuiĝinta Reĝlando.[25]
Lando | Kodo | Aliĝdato | Loka(j) nomo(j) | Ĉefurbo | Oficiala(j) lingvo(j) | Monunuo | MEP (en milionoj da eŭroj, en 2021)[26] | IHD (en 2018)[27] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Aŭstrio | AT | 1-a de januaro 1995 | Österreich | Vieno | Germana | Eŭro | 406 148,7 | 0,914 |
Belgio | BE | 25-a de marto 1957 | België, Belgique, Belgien | Bruselo | Nederlanda, Franca, Germana | Eŭro | 502 311,6 | 0,919 |
Bulgario | BG | 1-a de januaro 2007 | България (Bălgaria) | Sofio | Bulgara | Bulgara levo | 71 077,0 | 0,816 |
Ĉeĥio | CZ | 1-a de majo 2004 | Česko (aŭ Česká republika) | Prago | Ĉeĥa | Ĉeĥa krono | 238 249,5 | 0,891 |
Danio | DK | 1-a de januaro 1973 | Danmark | Kopenhago | Dana | Dana krono | 336 718,5 | 0,930 |
Estonio | EE | 1-a de majo 2004 | Eesti | Talino | Estona | Eŭro | 31 444,9 | 0,882 |
Finnlando | FI | 1-a de januaro 1995 | Suomi, Finland | Helsinko | Finna | Eŭro | 251 520,0 | 0,925 |
Francio | FR | 25-a de marto 1957 | France | Parizo | Franca | Eŭro | 2 500 870,0 | 0,901 |
Germanio | DE | 25-a de marto 1957[nb 4] | Deutschland | Berlino | Germana | Eŭro | 3 601 750,0 | 0,947 |
Grekio | GR | 1-a de januaro 1981 | Ελλάδα (Elláda), Ελλάς (Ellás) | Ateno | Greka | Eŭro | 181 674,6 | 0,872 |
Hispanio | ES | 1-a de januaro 1986 | España | Madrido | Hispana | Eŭro | 1 206 842,0 | 0.893 |
Hungario | HU | 1-a de majo 2004 | Magyarország | Budapeŝto | Hungara | Hungara forinto | 153 758,7 | 0,845 |
Irlando | IE | 1-a de januaro 1973 | Éire, Ireland | Dublino | Angla, Irlanda | Eŭro | 426 353,4 | 0,942 |
Italio | IT | 25-a de marto 1957 | Italia | Romo | Itala | Eŭro | 1 782 050,4 | 0,895 |
Kipro | CY | 1-a de majo 2004 | Κύπρος (Kýpros), Kıbrıs | Nikozio | Greka, Turka | Eŭro | 24 018,9 | 0,873 |
Kroatio | HR | 1-a de julio 2013 | Hrvatska | Zagrebo | Kroata | Eŭro | 58 254,1 | 0,837 |
Latvio | LV | 1-a de majo 2004 | Latvija | Rigo | Latva | Eŭro | 33 695,9 | 0,854 |
Litovio | LT | 1-a de majo 2004 | Lietuva | Vilno | Litova | Eŭro | 56 179,1 | 0,868 |
Luksemburgo | LU | 25-a de marto 1957 | Lëtzebuerg, Luxembourg, Luxemburg | Luksemburgo | Luksemburga, Franca, Germana | Eŭro | 72 295,0 | 0,916 |
Malto | MT | 1-a de majo 2004 | Malta | La-Valeto | Malta, Angla | Eŭro | 14 982,7 | 0,885 |
Nederlando | NL | 25-a de marto 1957 | Nederland | Amsterdamo | Nederlanda | Eŭro | 856 356,0 | 0,944 |
Pollando | PL | 1-a de majo 2004 | Polska | Varsovio | Pola | Pola zloto | 574 771,8 | 0,872 |
Portugalio | PT | 1-a de januaro 1986 | Portugal | Lisbono | Portugala | Eŭro | 214 470,7 | 0,850 |
Rumanio | RO | 1-a de januaro 2007 | România | Bukareŝto | Romana | Rumana leŭo | 261 268,4 | 0,816 |
Slovakio | SK | 1-a de majo 2004 | Slovensko | Bratislavo | Slovaka | Eŭro | 98 523,0 | 0,857 |
Slovenio | SI | 1-a de majo 2004 | Slovenija | Ljubljano | Slovena | Eŭro | 52 208,1 | 0,918 |
Svedio | SE | 1-a de januaro 1995 | Sverige | Stokholmo | Sveda | Sveda krono | 537 085,0 | 0,945 |
Por ke kroma lando povu aliĝi al Eŭropa Unio, ĝi devas respekti aron da ekonomiaj kaj politikaj kondiĉoj, la tiel nomataj kriterioj de Kopenhago. Laŭ tiu kriteriaro, la kandidatiĝantaj landoj devas:
La jenaj landoj jam kandidatiĝis por aliĝo en Eŭropa Unio, kaj ilia demando estis akceptita pro tio, ke ili respektas la kriteriojn de Kopenhago:
La lingvoj oficialaj de la institucioj de la Eŭropa Unio estas 24, nome:
La oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio estas temo de specifa decido, surbaze de la deziroj de la membroŝtatoj. Iuj landoj postulas, ke ĉiu el iliaj naciaj lingvoj estu oficialaj lingvoj de la Unio, aliaj tiuj plej uzataj. En ĉiuj kazoj, almenaŭ unu nacia lingvo estas la oficiala lingvo.
La leĝaro de Eŭropa Unio validas senpere por civitanoj de membroŝtatoj, dum lingva politiko de Eŭropa Unio postulas simbolan agnoskon de ĉiu el ĉi tiuj lingvoj, kio implicas pli vastan panelon ol la laborlingvoj de la unio.
La nombro de membroŝtatoj superas la nombron de oficialaj lingvoj, ĉar pluraj naciaj lingvoj estas kunhavataj de du aŭ pli landoj en EU. La nederlanda, la angla, la franca, la germana, la greka kaj la sveda estas ĉiuj oficialaj lingvoj sur la nacia nivelo en multaj landoj. Krome, la kroata, la ĉeĥa, la dana, la hungara, la itala, la slovaka kaj la slovena estas oficialaj lingvoj en multaj EU-landoj je regiona nivelo.
Cetere ne ĉiuj naciaj lingvoj ricevis la statuson de oficialaj EU-lingvoj. Ĉi tiuj inkluzivas la luksemburgan, oficialan lingvon de Luksemburgio ekde 1984, kaj la turkan, oficialan lingvon de Kipro.
Ĉiuj lingvoj de EU ankaŭ estas laborlingvoj[53]. Dokumentoj, kiujn membroŝtato aŭ persono sub la jurisdikcio de membroŝtato sendas al institucioj de la Komunumo, povas esti redaktitaj en iu ajn el la oficialaj lingvoj elektitaj de la sendinto. La respondo estas redaktita en la sama lingvo. Regularoj kaj aliaj dokumentoj kun ĝenerala apliko estas redaktitaj en la dudek kvar oficialaj lingvoj. La Oficiala Ĵurnalo de Eŭropa Unio estas publikigita en la dudek kvar oficialaj lingvoj.
Dokumentoj kun grava publika graveco aŭ intereso estas produktitaj en ĉiuj oficialaj lingvoj, sed tio nombras malplimulton de la laboraĵoj de la institucioj. Aliaj dokumentoj - ekz. komunikaĵoj kun la landaj aŭtoritatoj, decidoj adresitaj al apartaj individuoj aŭ entoj kaj korespondado - estas tradukitaj nur al la bezonataj lingvoj. Por internaj celoj la EU-institucioj perleĝe rajtas elekti siajn proprajn lingvajn aranĝojn. La Eŭropa Komisiono, ekzemple, kondukas siajn internajn aferojn en tri lingvoj, angla, franca kaj germana (kelkfoje nomataj "proceduraj lingvoj"), kaj plene plurlingvas nur por publikaj informoj kaj komunikaj celoj. La Eŭropa Parlamento, aliflanke, havas membrojn, kiuj bezonas laborajn dokumentojn en siaj propraj lingvoj, do ĝia dokumenta fluo estas plene plurlingva dekomence. Neinstituciaj EU-instancoj ne laŭleĝe devas uzi ĉiujn 24 lingvojn.
La tradukoj estas multekostaj[54]. Laŭ la anglalingva retejo de EU, la kosto de konservado de la plurlingveca politiko de la institucioj - t.e. la kosto de tradukado kaj interpretado - estis 1.123 milionoj da eŭroj en 2005, kio estas 1% de la jara ĝenerala buĝeto de la EU, aŭ 2,28 € po persono jare. La EU-Parlamento klare diris, ke ĝiaj membroŝtatoj havas aŭtonomecon por lingva edukado, kiun traktate la Unio devas respekti[55].
La hispana registaro atingis en 2005 la ekuzon de la kataluna, eŭska kaj galega lingvoj kiel duonoficialaj lingvoj. La koncernaj ŝtatoj pagas la aldonajn kostojn, ekzemple por la tradukado de oficialaj EU-dokumentoj kiel leĝoj k.s. En duonoficiala lingvo oni rajtas komuniki kun instancoj de EU kaj ricevos respondon en tiu lingvo inkluzive de tradukoj de juraj aŭ similaj tekstoj.
Eŭropa Unio havas multajn diversajn lingvoj. Aldone al oficialaj kaj duonoficialaj lingvoj, estas lingvoj de minoritatoj regionaj (ekz. la sarda en Italio, la bretona en Francio, la rusa en Estonio kaj Latvio) aŭ disaj en pluraj EU-landoj (ekz. la jida, la esperanto kaj la cigana) kaj lingvoj de enmigrintoj (ekzemple la turka kaj la araba).
Pluraj institucioj de Eŭropa Unio uzas latinan en siaj emblemoj kaj domajnaj nomoj anstataŭ listigi siajn nomojn en ĉiuj oficialaj lingvoj. Eŭropa Unio mem havas latinan moton: "In varietate concordia" ("Unuiĝinta en diverseco").
Laŭ internacia juro, Eŭropa Unio havas juran personecon[56] kaj ĝia statuso rezultas de traktato, kiu povas esti modifita nur per la unuanima interkonsento de ĉiuj ĝiaj subskribintoj. Kiel aliaj regionaj organizaĵoj (Merkosudo, ASEAN, ktp.), EU plenumas siajn prerogativojn al limigita geografia areo; tamen ĝi havas sian propran politikan rolon kaj fortan povon super siaj membroj laŭ pli granda mezuro ol en tradicia regiona organizo[57].
La naturo de Eŭropa Unio estas temo de debato inter fakuloj. La membroŝtatoj de la Eŭropa Unio klare distingas ĝin de aliaj internaciaj organizaĵoj.
EU havas aspektojn specifajn al "konfederacia" tipa ento, kreita surbaze de traktatoj kaj de ŝtatoj, kiuj rajtas forlasi ĝin (tamen iuj federaciaj ŝtatoj ankaŭ donas la rajton apartiĝi). Ĝi tamen estas la rezulto de pli profunda integriĝo, kies leĝaro ĝenerale havas "rektan efikon" sur la rajtoj de civitanoj. Ĝi do prezentas supernaciajn aspektojn kiel ekzemple la ekzisto de la Eŭropa Komisiono antaŭeniganta la ĝeneralan intereson de la Unio, aŭ la ekziston de kvalifikita majoritato (kaj ne unuanimeco) kiel defaŭltan voĉdonan regulon en la Konsilio de la Eŭropa Unio[58].
La Unio ankaŭ havas ŝtatajn aspektojn, kiel komuna valuto aŭ civitaneco. Tamen ĝi ne povas esti kvalifikita kiel ŝtato, havante nek ĝenerala kompetenteco (laŭ la principo de atribuo, kvankam tiel okazas en iuj federaciaj ŝtatoj), nek popolo per si mem, nek monopolo de legitima perforto[59].
Tiel ofte preferendas konsideri Eŭropunion kiel sui generis-a[60] ento, formanta kategorion memstare kaj ne taŭganta en iun alian. La germanoj, aŭstroj kaj germanlingvaj belgoj donas al ĉi tiu speco de strukturo la nomon "Staatenverbund", germanlingva termino tradukebla je "plurnivela regado"[61]: kiel en federacio, ekzistas ento supera al ŝtatoj; sed kvankam la kompetentoj de EU en iuj kampoj estiĝas pro suverena transdono, la membroŝtatoj restas unuecaj (krom se ili jam estas federaciaj kiel Germanio, Aŭstrio aŭ Belgio)[62]. Por Robert Schütze, Eŭropa Unio rompas kun la eŭropa jura tradicio, bazante sian funkciadon sur la ideo de "dividita suvereneco", kiu estas kombinaĵo de la nacia kaj internacia niveloj. Tiusence Eŭropa Unio ne estus federacia ŝtato, nek konfederacio, sed "federacio de ŝtatoj"[63].
La konduto de EU ĉiam hezitis inter interregistara vojo (kie la ŝtatoj konservas ĉiujn siajn privilegiojn) kaj federacia vojo (kie parto de la suvereneco de la ŝtatoj estas delegita al la Unio). En la unua kazo, komunumaj decidoj fakte estas traktatoj inter ŝtatoj kaj tial devas esti prenitaj unuanime. Ĉi tiu modelo, proksima al la principo de klasikaj interregistaraj organizaĵoj, estas defendata de la "eŭroskeptika" skolo, por kiu nur ŝtatestroj havas la demokratian legitimecon reprezenti siajn civitanojn kaj la nacioj devas regi la instituciojn de la Unio. La dua kazo respondas al la modelo defendita de la poreŭropisma skolo de federaciistoj, kiuj opinias, ke la institucioj devas rekte reprezenti la civitanojn kaj ke la metodoj de decidado en la institucioj devas esti adaptitaj laŭ la pligrandigoj de EU[64].
La afero de la evoluo de Eŭropa Unio estas multe debatata de la opinioj kaj registaroj de la membrolandoj. Post la ekvalidiĝo de la Lisbona Traktato, la regado de la Unio restas hibrida: la Konsilio estas la reprezentanto de la Ŝtatoj (por decidoj ne postulantaj unuanimecon, la voĉoj de ĉiu ŝtato tamen prikalkuliĝas laŭ sia demografia pezo)[65] kaj la Parlamento, la reprezentanto de la civitanoj. La maniero per kiu la Unio estas administrata estas do hodiaŭ unu el la defioj de la bataloj por influo inter la diversaj eŭropaj institucioj[66].
La Eŭropunia juro, ankaŭ nomata Komunuma juro, konsistas el la reguloj sur kiuj baziĝas Eŭropa Unio. Ĉi tio inkluzivas ĉiujn regulojn, materialajn kaj procedurajn, aplikeblajn ene de Eŭropa Unio (traktatoj, direktivoj, regularoj, jurisprudenco ktp.).
Antaŭ la ekvalidiĝo de la Lisbona Traktato la 1-an de decembro 2009, Eŭropa Unia juro inkluzivis Komunuman juron (aŭ juron de eŭropaj komunumoj) same kiel kunlaborajn procedurojn kiel la Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko (KESP) kaj Polican kaj Juran Kunlaboron en Krimaj aferoj (PJKK). Post ĉi tiu dato, la Traktato aboliciis la kolonan strukturon de la Unio, kiu akiris juran personecon kiel heredanto de la Komunumoj, sekve la koncepto de Komunuma juro malnoviĝis, sed restas uzata por indiki antaŭan jurisprudencon de la Kortumo[67].
La juro de Eŭropa Unio ne devas esti konfuzita kun la juro de la Konsilio de Eŭropo, internacia organizo aparta de la EU, kiu konsistigas precipe la Eŭropan Konvencion pri Homaj Rajtoj de 1950 kaj la jurisprudencon de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, kiu interpretas ĉi tiun Konvencion.
La specifeco de komunuma juro estas, ke "male de ordinaraj internaciaj traktatoj, la Traktato de la Eŭropa Ekonomia Komunumo kreis ĝian propran jursistemon, kiu... iĝis integrigita parto de la membroŝtataj jursistemoj"[68]. (juĝo Costa kontraŭ ENEL, 1964), tio estas, ke ĝi aplikiĝas tuj kaj donas al individuoj rajtojn, kiujn ili povas alvoki en kortumo, eble kontraŭ nacia regulo, kiu ne konformas al la komunuma regulo.
Estas la Kortumo de Eŭropa Unio, situanta en Luksemburgo, kiu garantias la aplikon de la juro de Eŭropa Unio.
Inter la fontoj de la eŭropa juro, oni distingas:
La Traktato pri Eŭropa Unio (versio de 1992) fondis EU-on laŭ tri "kolonoj", kiuj estis:
La diversaj kapabloj en la tri kolonoj, kiuj ofte interkovris, estis implikiĝo malfacile pritraktebla eĉ por spertuloj. Ĉi tiu opakeco instigis la membroŝtatojn doni al la Eŭropa Konvencio la taskon simpligi la funkciadon de la institucioj. Ĉi-lasta precipe proponis kunfandi la tri kolonojn, kio estis atingita per la funkciigo de la Lisbona Traktato.
Oni tamen povas daŭre distingi inter la fakoj, depende de ĉu la Unio ekzercas "ekskluzivan kompetenton", "komunan kompetenton" (aŭ samtempan) kun la membroŝtatoj aŭ "komplementan kompetenton" (subteno aŭ kunordigo)[69].
Ili estas:
Eŭropa Unio havas sep ĉefajn instituciojn, ĉiu el kiuj ludas specifan rolon.
Du principoj gvidas la decidajn procezojn[79] de Eŭropa Unio ekde la Traktato de Mastriĥto de 1992: la principo de subsidiareco (nur efektivigu agojn, kiujn la ŝtatoj ne povis efektivigi) kaj la principo de proporcieco (privilegiu la rimedojn de malplej devigantaj agoj por la membroŝtatoj). Ĉi tiuj principoj estas la temo de protokoloj aldonitaj al la Amsterdama Traktato de 1997[80].
La eŭropa leĝdona proceduro, gvidita de ĉi tiuj du principoj, ankaŭ ekzistas sub du formoj, depende de ĉu la areo, en kiu ĝi devas leĝdoni, estas sub la ekskluziva kompetento de la Unio aŭ alia de komuna kompetenteco kun la membroŝtatoj[81].
En fakoj kie la Unio havas siajn proprajn kompetentojn (areoj de la "eksa unua kolono"):
En fakoj kie la Unio kunhavas kompetentojn (areoj de la "eksaj dua kaj tria kolonoj"):
En la unua kazo, la Komisiono do havas monopolon pri leĝdona iniciato. La paragrafo 1 de Artikolo 293 de la Traktato pri Funkciado de Eŭropa Unio (TFEU), post la revizio de 2007, plue pliigas la gravecon de ĉi tiu rolo: ĝi kondiĉas, ke la Konsilio de la Unio "povas modifi la proponon nur agante unuanime" (la Konsilio de la Unio povas dekliniĝi el la komisiona propono nur unuanime, kio kelkfoje donas al la Komisiono rolon de akordigo inter membroŝtatoj). En ĉiuj aliaj kazoj, la Komisiono kunhavas la rajton de iniciato kun la membroŝtatoj[83].
En fakoj, kie la Komisiono havas monopolon pri iniciato, la Parlamento kaj la Konsilio de la Unio tamen povas peti, ke ĝi leĝdonu. Krome, se la parlamento ne povas rekte proponi leĝojn, ĝi povas enmeti amendojn al tiuj eldonitaj de la Komisiono aŭ uzi sian vetoon[84]. Notindas, ke en la historio de la Unio la Parlamento akiras ĉiam pli gravan potencon: simpla konsulta organo komence, ĝi hodiaŭ akiris potencon de kundecido samrajte kun la Konsilio. Tamen ĝia reprezenteco restas malpliigita per alta sindeteno en eŭropaj balotoj, ofte pli alta ol tiuj en naciaj balotoj[85].
La buĝeto de Eŭropa Unio estas la jura akto, kiu antaŭvidas kaj rajtigas, por ĉiu jara financa jaro, ĉiujn kreditojn por la enspezoj kaj elspezoj, kiujn oni opinias necesaj de la Eŭropa Unio kaj de la Eŭropa Komunumo pri Atomenergio. Ĝi donas al la institucioj de Eŭropa Unio la rimedojn, kiujn ili bezonas por funkcii kaj plenumi la politikojn, kiuj apartenas al sia kompetenteco. Male al ŝtatoj, kies buĝetoj povas esti malekvilibraj, la antaŭvidita enspezo por la fiska jaro devas egali la pagajn rajtojn por tiu sama fiska jaro. La buĝeto estas starigita kaj efektivigita en eŭroj ekde 1999. La preparado de la buĝeto estas parto de interinstitucia procezo, kiu proksime asocias la Konsilion, la Eŭropan Parlamenton kaj la Eŭropan Komisionon. La ĉefaj dispozicioj regantaj ĝin plejparte troviĝas en la artikoloj 310 ĝis 324 de la Traktato pri Funkciado de Eŭropa Unio (TFEU).
La jara buĝeto de EU estas parto de plurjara financa kadro (PFK) fiksita por sep jaroj, kiu determinas la maksimumajn sumojn, kiujn la EU povas elspezi ĉiujare laŭ areo kaj agadprogramo. Entute la financaj rimedoj de EU por la periodo 2021-2027 sumiĝas al 1.824,3 miliardoj da eŭroj en devontigaj kreditoj laŭ prezoj de 2018, kiuj konsistas el la 2021-2027 PFK en la kvanto de 1.074,3 miliardoj da eŭroj kaj el la relanĉa plano kun 750 miliardoj da eŭroj. Nomita "NextGenerationEU", ĉi-lasta estas provizora instrumento por resaniĝo, celanta ripari la ekonomiajn kaj sociajn damaĝojn kaŭzitajn de la pandemio pro Covid-19.
EU ne rekte pagigas impostojn. Ĝiaj buĝetaj rimedoj do estas kontribuoj pagitaj de la membroŝtatoj. La ĉefa, konata kiel "MNE-rimedo", baziĝas sur la ekonomia pezo de ĉiu el ili. Depende de la jaro, ĝi reprezentas inter du trionoj kaj tri kvaronoj de la tutaj buĝetaj rimedoj. La aliaj financaj fontoj estas tradiciaj propraj rimedoj (ĉefe doganaj impostoj), frakcio de la AVI kolektita de la membroŝtatoj kaj diversaj monpunoj kaj akcizoj. Germanio estas la plej granda kontribuanto al la eŭropa buĝeto, sekvata de Francio kaj Italio.
La unua elspezo estas la Komuna Agrikultura Politiko, sed ĝia parto malpliiĝas ekde la komenco de la 2000-aj jaroj; ĝi ankoraŭ reprezentis 37% de la elspezoj de la PFK 2014-2020 sed ĝia parto estas 31% de la enspezoj enskribitaj en la PFK 2021-2027. La dua elspezo estas la regiona politiko de EU, kiu mobilizas pli ol 30% de buĝetaj rimedoj kaj kies celo estas redukti malegalecojn inter regionoj por plifortigi la ekonomian kaj socian koherecon de la Unio. Administradaj elspezoj de EU reprezentas malpli ol 7% de ĝia buĝeto. Pollando estas la unua profitanto de eŭropaj buĝetoj, sekvata de Francio.
Kiel politika ento Eŭropa Unio estas reprezentata en la Monda Komerca Organizo (MKO). La ekonomio de EU estas la tria plej granda ekonomio en la mondo laŭ nominalaj esprimoj, post Usono kaj Ĉinio, kaj la tria laŭ aĉetpova egaleco (APE), post Ĉinio kaj Usono. La MEP de Eŭropa Unio ĉirkaŭkalkuliĝis ĉirkaŭ 15 miliardoj da dolaroj (nominale) en 2020[86], reprezentante ĉirkaŭ 1/6 de la tutmonda ekonomio[87].
La eŭro estas la dua plej granda rezerva valuto kaj la dua plej komercita monunuo en la mondo post la usona dolaro[88][89][90]. La eŭro estas uzata de 20 el siaj 27 membroj, sed ĝi estas la oficiala valuto en 26 landoj, en la eŭrozono kaj en ses aliaj eŭropaj landoj, oficiale aŭ fakte.
La ekonomio de Eŭropa Unio konsistas el interna merkato de miksitaj ekonomioj surbaze de libera merkato kaj progresintaj sociaj modeloj. Ekzemple, ĝi inkluzivas internan ununuran merkaton kun libera movado de varoj, servoj, kapitaloj kaj laboro[91]. La MEP pokape estis 43.188 dolaroj en 2018[92], kompare al 62.869 dolaroj en Usono, 44.246 dolaroj en Japanio kaj 18.116 dolaroj en Ĉinio[93]. Ekzistas signifaj malegalecoj laŭ MEP pokape inter membroŝtatoj intervalantaj de 106.372 USD en Luksemburgio ĝis 23.169 USD en Bulgario[94]. Kun malalta Gini-koeficiento, Eŭropa Unio havas pli egalecan distribuon de enspezoj ol la monda averaĝo[95].
La investoj de EU en fremdaj landoj sumis entute 9,1 miliardojn da dolaroj, dum la eksterlandaj investoj faritaj en Eŭropa Unio sumis 5,1 miliardojn da dolaroj en 2012, senkompare la plej altaj enlandaj kaj fremdaj investoj tutmonde[96]. Euronext estas la ĉefa borso de la eŭrozono kaj la sesa plej granda laŭ merkata kapitaligo[97]. La plej grandaj komercaj partneroj de Eŭropa Unio estas Usono, Ĉinio, Britio, Svislando, Rusio, Turkio, Japanio, Norvegio, Sud-Koreio, Barato kaj Kanado[98].
Ekde la komenco de la eŭropa financa krizo de 2010, aperis kontraŭaj ekonomiaj situacioj inter Suda Eŭropo unuflanke, kaj Centra kaj Norda Eŭropo aliflanke: pli alta senlaborecoprocento kaj publika ŝuldo en la mediteraneaj landoj escepte de Malto, kaj malpli alta senlaborecoprocento kun pli alta MEP-kreskorapideco en la orientaj kaj en nordaj membrolandoj. En 2018, publika ŝuldo en Eŭropa Unio estis 80% de MEP, kun diferencoj inter la plej malalta kurzo, Estonio kun 8,4%, kaj la plej alta, Grekio kun 181,1%[99].
2010 | 2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 | 2016 | 2017 | 2018 | 2019 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eŭropa Unio | 16.852 | 17.506 | 17.751 | 18.087 | 18.647 | 19.205 | 20.008 | 20.852 | 22.042 | 20.720 |
Usono | 14.964 | 15.518 | 16.155 | 16.663 | 17.348 | 17.947 | 18.569 | 19.391 | 20.580 | 21.433 |
Ĉinio | 12.279 | 13.717 | 15.046 | 16.468 | 17.961 | 19.392 | 21.292 | 23.159 | 25.279 | 23.393 |
Japanio | 4.320 | 4.389 | 4.547 | 4.684 | 4.760 | 4.830 | 5.238 | 5.429 | 5.597 | 5.451 |
Brazilo | 2.803 | 2.973 | 3.086 | 3.231 | 3.287 | 3.192 | 3.141 | 3.240 | 3.366 | 3.223 |
Rusio | 3.234 | 3.442 | 3.628 | 3.734 | 3.824 | 3.718 | 3.800 | 4.008 | 4.227 | 4.136 |
Barato | 5.312 | 5.782 | 6.219 | 6.740 | 7.347 | 7.965 | 8.662 | 9.459 | 10.485 | 9.542 |
La ĉefa monunuo estas la eŭro, kiu oficiale uzatas en 20 el la 27 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio:
Ĉi tiu ŝtatgrupo estas konata kiel eŭrozono (aŭ eŭroareo aŭ eŭrospaco) kaj inkluzivas ĉirkaŭ 343 milionojn da civitanoj (en 2019). La eŭro, kiu dividiĝas en 100 cendoj, estas la dua plej grava kaj dua plej komercita valuto en la valutmerkato post la usona dolaro[101].
La valuto estas uzata ankaŭ oficiale de la institucioj de Eŭropa Unio, de kvar eŭropaj mikroŝtatoj, kiuj ne estas EU-membroj (Andoro, Monako, San-Marino kaj Vatikano)[102], de la Brita Transmara Teritorio de Akrotiri kaj Dhekelia, same kiel unuflanke de Montenegro kaj Kosovo. Ekster Eŭropo, kelkaj specialaj teritorioj de EU-membroj ankaŭ uzas la eŭron kiel monunuon. Aldone, pli ol 200 milionoj da homoj tutmonde uzas monunuojn ligitajn al la eŭro[nb 5].
La eŭro estas la dua plej granda rezerva valuto same kiel la dua plej komercita valuto en la mondo post la usona dolaro[103][104][105]. En decembro 2019, kun pli ol 1,3 bilionoj da eŭroj en cirkulado, la eŭro havas unu el la plej altaj kombinitaj valoroj de monbiletoj kaj moneroj en cirkulado en la mondo[106]. La nomo eŭro estis oficiale adoptita la 16-an de decembro 1995 en Madrido.[107] La eŭro estis enkondukita en la mondaj financaj merkatoj kiel kalkulvaluto la 1an de januaro 1999, anstataŭante la iaman projekton "European Currency Unit" (ECU) je proporcio de 1:1 (1.1743 usonaj dolaroj). Fizikaj moneroj kaj monbiletoj de eŭroj eniris en cirkulado la 1-an de januaro 2002, kio faris ĝin la ĉiutagan funkciantan valuton de ties originaj membroj, kaj ĉirkaŭ marto 2002 ĝi estis komplete anstataŭante la ĝistiamajn valutojn.[108] Kvankam la eŭro falis poste ĝis 0.83 da usonaj dolaroj en du jaroj (26-a de oktobro 2000), ĝi estis komercita super la usona dolaro ekde la fino de 2002, pinte al 1.60 da usonaj dolaroj en la 18-a de julio 2008.[109] Fine de 2009, la eŭro eniris en la Eŭropa financa krizo de 2010, kio kondukis al la kreado de la Tuteŭropa Financa Stabiliga Fonduso same kiel al aliaj reformoj kiuj celis stabiligi kaj plifortigi la valuton.
Pluraj membro-ŝtatoj ankoraŭ ne adoptis la eŭron, ĉu ĉar ili ankoraŭ ne plenumas la membrokriteriojn, ĉu ĉar ili ne volas. Inter la lastaj membroj de EU, plej multaj esperas baldaŭ aliĝi al la eŭro-areo, kvankam la ekonomia krizo pridubis ĉi tiun haston[110]. Valdis Dombrovskis, eŭropa komisaro respondeca pri la eŭro, anoncis en decembro 2015, ke oni ne atendu plian pligrandigon "dum la venontaj jaroj"[111].
Koncerne la politikon de la ŝtatoj de Eŭropa Unio pri membreco de la ununura valuto, opinisondoj montras la aprobon aŭ la rifuzon de la loĝantaroj aliĝi al la eŭrozono. En Danio (71%) kaj Svedio (87,6%), opozicio ankoraŭ estas forta kaj konstanta ĝis hodiaŭ. En Ĉeĥio (70%) kaj Pollando (75%) la opozicio iĝis plimulto post la ekonomia krizo de 2008[115].
Unuiĝinta Reĝlando ankaŭ kontraŭis ĝin antaŭ ol forlasi Eŭropunion.
Eŭropa Unio estas la ĉefa agrikultura potenco en la mondo. En 2019, la agrikultura produktado de la unio reprezentas ĉirkaŭ 418 miliardojn da eŭroj[116]. La plej kontribuanta ŝtato estas Francio (18% de la tuta EU), sekvata de Germanio, Italio, Hispanio, Nederlando, Pollando kaj Rumanio. Kune, ĉi tiuj sep membroŝtatoj reprezentas pli ol tri kvaronojn de la tuta agrikultura produktado de EU. Laŭ taksoj de Eŭropa Komisiono, agrikulturo kaj rilataj sektoroj dungis 9,2 milionojn da homoj tra Eŭropo en 2019, t.e. 4,4% el ĉiuj laborpostenoj en la 27 membroŝtatoj. En Rumanio, ĉi tiu procento altiĝas ĝis preskaŭ kvarono, kun 23% de la loĝantaro dungita en ĉi tiu sektoro. Legomoj kaj hortikulturaj plantoj reprezentas la ĉefan eŭropan agrikulturan produktadon kun 13,6% de la totala valoro, antaŭ lakto (13%) kaj cerealoj (11,4%). Por ĉi-lasta varo, Francio estas senkompare la plej granda produktanto (23,8% de la tuta produktado), sekvata de Germanio (14,8%) kaj Rumanio (10,2%). Ĉi tio ankaŭ validas por bovobredado (20,8% de la tuta produktado), dum Germanio kaj Hispanio havas la plej grandan nombron da porkoj. Fine, en EU preskaŭ unu el kvar ŝafoj kreskas en Hispanio[117].
La agrikultura sektoro estas subtenata de subvencioj de Eŭropa Unio sub la formo de Komuna Agrikultura Politiko (KAP). En 2013 tio reprezentis ĉirkaŭ 45 miliardoj da eŭroj (malpli ol 33% de la totala buĝeto de 148 miliardoj da eŭroj) de la tuta elspezo de EU[118]. Ĝi estis uzata origine por garantii minimumajn prezojn por kamparanoj en EU. Ĉi tio estas kritikata kiel formo de protektismo, malhelpanta komercon kaj damaĝanta evolulandojn; unu el la plej laŭtaj kontraŭuloj estis Britio, la dua plej granda ekonomio ene de la unio ĝis ĝia retiro en januaro 2020, kiu plurfoje rifuzis rezigni pri la jara brita rabato krom se la KAP suferus signifan reformon; Francio, la plej granda profitanto de la KAP kaj la tiama tria plej granda (nun ĝia dua plej granda) ekonomio de la bloko, estas ĝia plej laŭta propagandanto. La KAP tamen plenumis gravajn reformojn: en 1985, ĉirkaŭ 70% de la buĝeto de EU estis elspezita por agrikulturo sed en 2011, senpera helpo al kamparanoj kaj merkat-rilataj elspezoj sumiĝas nur al 30% de la buĝeto, kaj elspezoj al kampara disvolviĝo al 11%. Antaŭ 2011, 90% de senpera subteno fariĝis nekomercaj (ne ligitaj al produktado) dum reformoj daŭre estis faritaj al la KAP, ĝia financado kaj ĝia formiĝado[119].
La Protektita Deven-Nomado (PDN) estas la nomo de identiga signo de Eŭropa Unio celanta konservi la devenan nomadon de agrikulturaj produktoj. Kreita en 1992, ĉi tiu etikedado "nomumas produktojn produktitajn, prilaboritajn kaj disvolvitajn en specifa geografia areo, uzante la agnoskitan scipovon de lokaj produktistoj kaj ingrediencojn de la koncerna regiono"[120].
Laŭ valoro, eŭropa industrio daŭre kreskas, malforte sed konstante. Eŭropa Unio estas hodiaŭ la dua industria potenco en la mondo.
La unio povas apogiĝi sur multaj grandskalaj kompanioj, precipe en la sektoroj de aŭto, transportoj, defendo, kemiaĵoj, medikamentoj kaj nutraĵa industrio en Francio aŭ la aŭta, kemiaĵa kaj me meĥanika inĝenierarto en Germanio. Peugeot, Michelin, Alstom, Safran, Sanofi, Danone, Volkswagen, Daimler, Siemens, Bayer kaj eĉ ThyssenKrupp estas mondaj referencoj. Italio estas superregata de teksaĵoj, nutraĵa industrio kaj aŭtoj, dum en Pollando minado, ŝtalo kaj kemiaĵoj estas inter la plej gravaj branĉoj.
Kompare kun la serva sektoro, tamen, la pezo de industrio iom post iom malpliiĝas. Tiel okazis de kelkaj jardekoj, en Eŭropo kiel en plej multaj okcidentaj landoj kun la rimarkinda escepto de Germanio. Laŭ statistikoj de la Monda Banko, en Eŭropa Unio ĝi falis el 25,4% al 22,2% de la eŭropa MEP inter 2000 kaj 2019 (inkluzive la konstruan sektoron)[121]. Komparebla tendenco estas observita en Usono, kie ĉi tiu parto falis de 22,5 ĝis 18,6% dum la sama periodo. Ĉinio kaj Rusujo ne esceptas, kvankam industrio ankoraŭ respektive reprezentas 39% kaj 32,2% de ilia MEP en 2019.
El unu EU-membroŝtato al alia, la graveco de la industria sektoro ankaŭ varias. En du landoj - Irlando kaj Ĉeĥio - ĝi reprezentas pli ol 30% de MEP. Aliflanke, ĝia parto estas malpli ol 20% de MEP en naŭ aliaj membroŝtatoj, inkluzive de Belgio, Portugalio, Nederlando kaj Francio. La industrio ankaŭ estas la plej granda dunganto en pluraj orientaj landoj, eĉ se sur eŭropa nivelo, ĝi generas malpli ol 22% de laborpostenoj hodiaŭ kompare kun pli ol 27% dudek jarojn antaŭe[122].
La sektoro de servoj estas senkompare la plej grava sektoro en Eŭropa Unio, kun 74,7% de MEP, kompare kun la industrio kun 23,8% de MEP kaj agrikulturo kun nur 1,5% de MEP[123].
Financaj servoj estas bone disvolvitaj ene de la Interna Merkato de la Unio. Kompanioj pli dependas de bankaj pruntoj ol en Usono, kvankam ŝanĝo al kompanioj akirantaj pli da financado per kapitalaj merkatoj estas planita per la iniciato de la Unio de Kapitalaj Merkatoj (UKM), la plano de EU prezentita de la Komisiono en septembro 2015 por mobilizi la liberan movadon de kapitaloj ene de EU.[124] Laŭ la Indekso de Tutmondaj Financaj Centroj, la du plej grandaj financaj centroj en Eŭropo, Londono kaj Zuriko, estas ekster Eŭropa Unio[125]. La du plej grandaj financaj centroj restantaj ene de EU estas Frankfurto kaj Luksemburgo.
Eŭropa Unio estas la tria plej granda energikonsumanto en la mondo laŭ volumeno malantaŭ Ĉinio kaj Usono, pro sia loĝantaro, sia nivelo de ekonomia kaj industria disvolviĝo, sed ankaŭ la klopodoj faritaj pri la medio. La energia konsumo de Eŭropo sumiĝis al ĉirkaŭ 1.352 milionoj da tunoj da nafta ekvivalento (TEN) en 2019 por ĉirkaŭ 447 milionoj da loĝantoj, kompare kun ĉirkaŭ 2.264 TEN en Usono por ĉirkaŭ 333 milionoj da loĝantoj, laŭ la Internacia Energia Agentejo[126]. Ĝi restas 4,9% super la celoj pri energiefikeco fiksitaj por 2020.
En Eŭropo, la transporta sektoro estas la plej granda konsumanto de energio, antaŭ konstruado, industrio kaj servoj. Por kontentigi postulon, EU importis ĉirkaŭ 58% de sia energio en 2018[127]. Fakte, la unio havas nur malmultajn hidrokarbonidajn resursojn kaj produktas malmultan energion. Tamen tio ne okazas en Francio, kie energiproduktado venas plejparte de nuklea energio, aŭ eĉ en Danio, kie renoviĝantaj energioj, precipe ventoenergiaj, konsistigas gravan parton de ĝia energia miksaĵo.
En ĉi tiu kunteksto, la energia dependeco de Eŭropo al la cetera mondo estas alta, kaj pli precipe al Rusujo kaj Mezoriento. La grado de ĉi tiu dependeco varias de lando al lando. En 2019, ĝi estis ĉirkaŭ 30% en Rumanio kaj Svedujo, aŭ eĉ malpli ol 5% en Estonio, lando inter la plej bonaj investintoj rilate al deplojo de renoviĝantaj energioj. Energia dependeco estas sub 50% en Francio kaj Pollando danke al la disvastiĝo de nuklea energio en la unua kazo[nb 6] kaj karbo en la dua. Inter 50 kaj 80% en Germanio, Hispanio kaj Grekio, ĝi ankaŭ estas tre forta en Italio kaj Belgio[129].
La du ĉefaj potencoj en EU estas Germanio kaj Francio, iliaj respektivaj MEP estas 3.853 miliardoj da dolaroj kaj 2.829 miliardoj da dolaroj. Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando alternis kiel la dua plej granda ekonomio en Eŭropa Unio; de 2008 ĝis 2014, ĝi estis Francio, de 2015 ĝis 2020, ĝi estis Britio[130]. Inter la novaj membroŝtatoj enuniiĝintaj ekde 2004, Pollando plej multe kontribuas al riĉaĵa kreado en EU; ĝi ankaŭ estas la plej loĝata lando kaj tiu, kiu ricevas la plej grandajn eŭropajn strukturajn fondusojn[131].
Malgraŭ teritoria kohezia politiko, la produktado de riĉaĵoj en la regionoj de EU restas malegale distribuita; tiel, la okcidento de la Unio koncentras 85% de la tuta riĉeco, do 14 156 miliardoj da dolaroj, dum la Oriento kontribuas 2,592 miliardojn da dolaroj, oni retrovas ĉi tiun distingon per aliaj indikiloj de homogeneco de la disdono de riĉeco aŭ de nivelo de disvolviĝo kiel la IHD aŭ la Koeficiento de Gini[132].
Ekonomiaj malegalecoj foje tre malkaŝas ene de unu lando. La regiono kun la plej alta MEP en EU estas Nordrejn-Vestfalio kun MEP de 488 miliardoj da eŭroj, antaŭ Francilio kun 483 miliardoj da eŭroj[133].
La kontraŭa situacio estas en Bulgario, kie la plej malriĉa regiono estas la provinco Pleven, kies MEP pokape estas ne plu ol 27% de la unia averaĝo (6.400 € pokape).
La komuna agrikultura politiko (KAP), kreita en 1957 kaj efektivigita ekde 1962, baziĝas ĉefe sur prezoj-kontrolado kaj subvenciaj rimedoj por farmoj, celantaj modernigi ilin kaj disvolvi nutraĵan memprovizon kaj daŭripovon de la sektoro kaj de ties oficantoj. La buĝeto destinita al elspezoj ligitaj al la disvolviĝo de agrikulturo en 2014 sumiĝis al preskaŭ 58 miliardoj da eŭroj[134], do 40% de la komunuma buĝeto por sektoro, kiu reprezentas 0,5% de la MEP de la EU[135]. Origine la celoj de la KAP estis jenaj:
La KAP suferis kvar reformojn (la kvina nuntempe decidiĝas (2021)). La kvara, en 2014, pli emfazas daŭrigeblan agrikulturon kaj novigadon, subtenante kreon de laborpostenoj kaj kreskon de rilataj sektoroj. La kvalito kaj sekureco de agrikulturaj produktoj surmerkatigitaj en la Eŭropa Unio estas protektitaj per aro de merkataj normoj, atestaj sistemoj kaj reguloj pri nutra sekureco. Pluraj atestaj sistemoj protektas geografiajn originojn, ekologian produktadon aŭ eĉ la kvaliton de nutraĵoj (mediprotektado, bestprotektado, aŭtentikaj produktoj aŭ justa komerco): produktoj kun protektita deven-nomado (PDN), Protektita Geografia Indiko (PGI), ekologia atesto, ktp.
Eŭropa Unio havas, pere de la Komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP), la jurajn povojn por kovri ĉiujn areojn de ekstera politiko kaj ankaŭ ĉiujn petojn rilate al la sekureco de la Unio, inkluzive la progreseman difinon de defenda politiko, kiu povas konduki al komuna defendo[136][137]. Ĉi tiu politiko estas gvidata de la Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio kaj la Eŭropa Servo por Ekstera Agado (ESEA). La Prezidanto de la Eŭropa Konsilio ankaŭ ludas gravan rolon en la ekstera reprezentado de la Unio, en proksima kunlaboro kun la reprezentantoj de la aliaj eŭropaj institucioj[138]. Koncerne la decidprocezon de KESP, la membroŝtatoj kaj la alta reprezentanto rajtas iniciati; tamen decidoj en la Eŭropa Konsilio devas esti unuanime faritaj de la 27 membroŝtatoj[139]
Metita sub la aŭtoritaton de la Alta Reprezentanto, la ESEA konsistigas la diplomatian servon de la Unio kaj en Bruselo kaj eksterlande[140]. Ĝi organizas la diplomatiajn reprezentojn de EU al eksterlandaj registaroj kaj internaciaj institucioj. La Unio estas rolanto sur la internacia sceno, kiu laŭ la kazo reprezentas ĉiujn membroŝtatojn aŭ poziciigas sin apud ili. Ekstera politiko estas strukturita ĉirkaŭ ĉefaj temoj specifaj por la eŭropa komunumo[141]: diplomatio kaj agoj kun registaroj, instancoj kaj eksterlandaj reprezentantoj, komercaj intertraktadoj, disvolva helpo kaj eĉ pacaj operacioj[142].
La defenda politiko de Eŭropa Unio, konata kiel la Komuna Sekureca kaj Defenda Politiko (KSDP) siaflanke konsistas el kunigo de la fortoj kaj militaj rimedoj de la membroŝtatoj por respondi al tiel nomataj misioj pri kriza administrado, tio estas por la konservado de paco, humanitaraj misioj aŭ eĉ la savo kaj evakuado de civitanoj de la Unio[143]. Se unu el la membroŝtatoj estus objekto de armita agreso sur sia teritorio, la aliaj membroŝtatoj ŝuldas al ĝi helpon per ĉiuj rimedoj en sia povo; la samo validas se ĝi petas ĝin post terorisma atako aŭ natura aŭ homfarita katastrofo; ĉi tiuj dispozicioj estas antaŭviditaj en artikolo 42 de la TEU kaj estas nomataj ankaŭ "reciproka defenda klaŭzo" kaj "solidareca klaŭzo"[144].
La militaj rimedoj de la Unio baziĝas sur la naciaj klopodoj de la membroŝtatoj. Grekio, Francio kaj Estonio estas la tri landoj, kiuj dediĉas la plej grandan procenton de sia MEP al sia defendo[145]. Rezulte, la Eŭropa Agentejo pri Defendo (EAD) konsistigas esencan elementon de la komunuma defenda politiko. Ĝia misio estas kunordigi landajn klopodojn en la kampo de armilaro, plifortigi la eŭropan industrian kaj teknologian bazon, kaj pliigi efikecon en esplorado kaj teknologia disvolviĝo[146].
Ĉi tiuj misioj speguliĝas konkrete al la harmoniigo de militaj rimedoj en la Unio (la tiel nomata "kunfunkciebleco") kaj plifortigo de la industria ŝtofo en ĉi tiu areo kun la efektivigo de komunaj armilaj programoj, precipe tiuj de la Defenda kaj Kosma branĉo de la grupo Airbus (ekzemple la Eurofighter Typhoon aŭ la Airbus A400M)[147].
La ekonomia kaj financa politiko de la Unio, difinita nuntempe de la TFEU[148], fiksas al si la celon kunordigi la ekonomian politikon de la membroŝtatoj pri la interna merkato kun la difino de komunaj celoj[149]. Ĉi tiu politiko devigas ĉiujn membroŝtatojn al "ekonomia kaj mona unio" kaj konfirmas la kreon de tiel nomata "ununura" valuto, la eŭro (€). La Pakto pri Stabileco kaj Kresko (PSK) determinas la buĝetajn devontigojn faritajn de la ŝtatoj de la Unio, kiuj enkondukis la ununuran valuton[150].
Nuntempe la eŭro estas tiel la efika valuto de 19 membroŝtatoj el 27, difinante la eŭrozonon[151], same kiel reale de kelkaj ŝtatoj kaj teritorioj; nome Kosovo kaj Montenegro, kiuj ne havas formalan interkonsenton, kaj Andoro, Monako, San-Marino kaj Vatikano surbaze de monaj interkonsentoj antaŭ la eŭro kaj renovigitaj ekde la tiam.
La grandaj gvidlinioj por mona politiko estas difinitaj de la Eŭropa Centra Banko, kiu respondecas pri administrado de la emisio de eŭro kaj garantio de ĝia valoro rilate al aliaj valutoj, precipe la usona dolaro. Krom la ununura valuto, la ekonomia politiko de la Unio ankaŭ difinas ekonomian strategion. Ĉi tiu ekonomia strategio estas parto de la kadro difinita de la eŭropaj traktatoj, kies principoj estas prezentitaj en tuta serio de artikoloj. La bazaj principoj estas:
Eŭropa Unio en 2010 starigis novan projekton (Eŭropo 2020)[156] kiu difinas la kreskan strategion por la Unio kun la slogano "Inteligenta, daŭrigebla kaj inkluziva ekonomio". Ĉi tiu strategio starigas landajn celojn en la kampoj de dungado, esplorado kaj novigado, klimata ŝanĝo kaj energio, edukado kaj batalo kontraŭ malriĉeco.
La media politiko de Eŭropa Unio estas kampo en kiu la Unio havas vastajn kompetentecojn. Laŭ Artikolo 191 de la TFEU, la celoj de la media politiko de EU estas "konservado kaj protektado de la medio kaj plibonigo de ĝia kvalito; Protekto de homa sano; zorgema kaj racia uzo de naturaj rimedoj; Antaŭenigo de rimedoj je internacia nivelo por trakti regionajn aŭ tutmondajn mediajn problemojn kaj precipe kontraŭbatali klimatan ŝanĝon"[157].
La Eŭropa Vivmedia Agentejo kiu ekfunkciis en 1994, dediĉas al observada reto de la eŭropa vivmedio. Multaj programoj pri la protektado de la medio estiĝis, ekzemple Reto Natura 2000. La komisaro respondeca pri la medio estas la litova politikisto Virginijus Sinkevičius ekde 2019.
La jura politiko de Eŭropa Unio prenas kiel kadron kio poste fariĝos la "Eŭropa jura areo", areo de progresiva konverĝo de la naciaj leĝoj de la membroŝtatoj[158]. Ĝi unue respondas al la tria kolono de la TEU (polica kaj jura kunlaboro en krimaj aferoj), sed ĝi estis etendita al la "Spaco de libereco, sekureco kaj justeco" per la Traktato de Amsterdamo. Paralele, diversaj juraj kunfunkciigaj programoj estis kreitaj[159] kiel la kreo de eŭropa arestordono en 2003, la disvolviĝo de reciproka rekono de juĝaj decidoj kaj politiko de jura kunordigo, la Justica Kunlaborada Agentejo de Eŭropa Unio (aŭ Eŭrojust)[160].
Eŭropa Unio starigis aron de programoj kaj ankaŭ ĉarton celantajn certigi respekton de homaj rajtoj ene de siaj membroŝtatoj. La Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj kontrolas ĉe komunuma nivelo ĉu politikojn por batali kontraŭ diskriminacio, rasismo kaj ksenofobio kaj por la protekto de vundeblaj grupoj efikas. La defendo de homaj rajtoj ene de EU celas respondi al la punktoj difinitaj en la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj[161], precipe al la unuaj tri ĉapitroj pri la valoroj de libereco, digno kaj egaleco. Ĝiaj funkcioj rilatas al la kolekto, analizo, disvastigo kaj taksado de rimedoj faritaj de Eŭropa Unio por respekti fundamentajn rajtojn. Ĝi ankaŭ kunlaboras kun aliaj landaj kaj internaciaj organizaĵoj sed ne havas la povon sankcii unu el la membroŝtatoj pro neobservo de siaj devontigoj[162].
Baza instruado estas areo, kie la rolo de EU limiĝas al subtenado de landaj registaroj. En altnivela instruado, la politiko disvolviĝis en la 1980-aj jaroj en programoj subtenantaj interŝanĝojn kaj moveblecon. La plej videbla el ili estas Erasmus+, edukada interŝanĝa programo, kies altnivel-instruada parto Erasmus komenciĝis en 1987. En siaj unuaj 20 jaroj, ĝi ebligis universitatajn internaciajn interŝanĝojn por pli ol 1,5 milionoj da universitataj studentoj kaj fariĝis simbolo de la eŭropa studenta vivo[163].
Estas similaj programoj por lernantoj kaj instruistoj, kaj por praktikantoj en profesia edukado kaj trejnado. Ĉi tiuj programoj estas desegnitaj por kuraĝigi pli vastan scion pri aliaj landoj kaj disvastigi bonajn praktikojn en la edukaj kaj trejnaj kampoj tra la EU[164]. Per sia subteno al la Bolonja Procezo, EU subtenas kompareblajn normojn kaj kongruajn diplomojn tra Eŭropo.
Scienca esplorado kaj disvolviĝo faciliĝas per la Kadraj Programoj de EU, kiuj komenciĝis en 1984. La celoj de la EU-politiko en ĉi tiu kampo estas kunordigi kaj stimuli esploradon. La sendependa Eŭropa Esplorkonsilio asignas EU-financojn al eŭropaj aŭ landaj esplorprojektoj. EU-esploraj kaj teknologiaj kadraj programoj traktas plurajn areojn, ekzemple energion, kie la celo estas disvolvi diversan miksaĵon de renovigeblaj energioj por helpi la medion kaj redukti dependecon de importitaj brulaĵoj[165].
La Traktato de Mastriĥto ebligis al EU plivastigi siajn kompetentajn kampojn kaj disvolvi komunuman politikon orientitan al kulturo. Ĉi tio reflektas en diversaj agoj kaj projektoj realigitaj ĉeloke kiel ekzemple Europeana, projekto de eŭropa cifereca biblioteko, la aljuĝo de la titolo de eŭropa kulturĉefurbo por unu aŭ pluraj urboj ĉiujare, kaj diversaj helpoj por kulturaj projektoj.
European Union Association Agreement
Eŭropa Unio de Radio kaj Televido
European Youth Olympic Festival
European Olympic Committees
European Grand Prix
European Union Emissions Trading System
Ligo de Ĉampionoj de UEFA
EuroTech Universities Alliance
Krom la multe postulanta ideo de oficialeco de Esperanto ekzistas la ideo havi por Esperanto statuson de oficiale agnoskata lingvo de EU, kies evoluon EU sekvas, aŭ statuson similan al duonoficialeco.
Esperanto estas transnacia, neŭtrala lingvo, do ne estas la lingvo de superrega ŝtato. Ĝi estas tiam tre bona aliancano de la egaleco de la eŭropaj lingvoj kaj ŝtatanoj. Pensfluo ekzistas (Piron 1994, Flochon 2000, Grin 2004) kiu konsideras, ke Esperanto povus esti laborlingvo aŭ oficiala lingvo kune kun aliaj lingvoj en la eŭropaj institucioj kaj poste inter la civitanoj. Tiu pensfluo nuntempe ne estas tre grava.
En sia raporto L’enseignement des langues étrangères comme politique publique[166] aŭ Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko - versioj en 6 diversaj lingvoj), je peto de la franca Haut Conseil de l'évaluation de l'école (Alta Konsilio pri Taksado de la Instrusistemo) , la franca ekonomikisto François Grin proponas komparon inter tri eblaj scenaroj:
Grin konkludas, ke la adopto de Esperanto estus el ĝenerale analiza vidpunkto la plej bona solvo[167], ŝparante eĉ 25 miliardoj € / jaro aŭ 17 % de jara EU-buĝeto el ekonomia vidpunkto[168][169][170] de kiu '85% de la loĝantaro en la 25 EU-membroŝtatoj havus rektan kaj evidentan intereson, sendepende de la politikaj kaj kulturaj riskoj pro lingva hegemonio'[171]. La eblecon de "sinarkia reĝimo" kun 'ekzemple Esperanto, kiu fariĝus la oficiala lingvo', li studis jam en 2004 en Coûts et justice linguistique dans l’élargissement de l’Union européenne[172].
La parlamentanino Margareta Handzlik, Renato Corsetti (UEA) kaj Seán Ó Riain (EEU) sendis en majo 2006 leteron al ĉiuj EU-parlamentanoj, en kiu ili citis la raporton de Grin. La teksto asertas ke «per pli justa sistemo EU ŝparus minimume € 25 miliardojn jare!»[168][169][170]. La letero ne proponis ke Esperanto fariĝu sola oficiala lingvo de EU.
Ne estas klare laŭ la letero kaj la raporto de Grin, kiel eblus ŝpari sumon de 25 miliardoj en EU, se oni enkondukus Esperanton nur kiel internan lingvon; ja la EU-instancoj elspezas por lingvaj servoj nur ĉirkaŭ 1 miliardon da eŭroj. Johan Derks, eksa kasisto de EEU, kritikis la leteron en Libera Folio («Ŝoka misinformo»).
Laŭ la kompreno de la EU-Komisiono la propono de Esperanto signifas havi ĝin kiel unusolan oficialan EU-lingvon. Ekzemple la Ĝenerala Direkcio por Tradukado skribis en oktobro 2008: «Esperanto, aŭ la latina, estas ofte proponata kiel la sola, tuteŭropa lingvo, kiun EU devus akcepti (…).[173]».
La Esperanto-parolantoj tiurilate havas malsamajn poziciojn. Multaj ne deziras Esperanton kiel solan oficialan lingvon. Ili volas — almenaŭ en la venontaj jardekoj — konservi la uzadon de la oficialaj EU-lingvoj en la EU-institucioj kaj en kontakto kun la civitanoj. Plurfoje aperis tekstoj apogantaj la lingvan diversecon de EU. Vidu ankaŭ: Plurlingveco en Eŭropo kaj Esperanto
Aliflanke ofte Esperanto-parolantoj parolas pri la multekosta lingva servo de EU[174]. Tiujn kostojn redukti helpe de Esperanto eblas en la kadro de la EU-institucioj nur, se oni forigas la tradukadon de kaj al naciaj lingvoj. Krome la Esperanto-parolantoj multe aplaŭdis la raporton Grin, kie multpaĝe prezentiĝas modelo ('scenaro 3') kun 'ekzemple Esperanto kiel oficiala EU-lingvo'. Tiu supozata celo de Esperanto-parolantoj estas verŝajne parta kaŭzo, ke multaj EU-oficistoj kontraŭas Esperanton kaj vidus Esperantistojn kiel fanatikulojn. Aldoniĝas la insistemo de kelkaj mesaĝoj al EU-instancoj.
En iama retejo ekolingvo.com Áron Lukács[175] raportis eldiron de EU-oficisto pri la ĉi-tema etoso en Bruselo (2009): «Kiam Esperanto ekvenas en iu interparolo, eĉ la plej malfermaj kaj saĝaj homoj forturniĝas kaj fermas siajn orelojn… Tio estas pro la forumoj kaj aliaj tro fortaj, sencelaj agadoj (do, preskaŭ nur por-Esperantaj kaj ne sufiĉe da per-Esperantaj agadoj). Ili pensas (kaj tio estas la ĝenerala sento) ke esperantistoj estas fanatikuloj… Ili neniam subtenos programon por Esperanto, ĉar laŭ ili tio ne estas grava aŭ esenca…»[176].
La Konferenco pri la estonteco de Eŭropo[rompita ligilo] (de majo 2021 ĝis marto 2022) enhavas elementon de civitana konsulto, kiun partoprenas EU-civitanoj per propraj proponoj pri kiamaniere EU evoluu estontece. Kelkaj dekoj de proponoj pledas por iu rolo de Esperanto en la Eŭropa Unio. Universala Esperanto Unio, per sia Komisiono por eŭropa agado, kaj Eŭropa Esperanto-Unio instigas siajn membrojn en EU kaj ĉiujn esperantistojn en EU partopreni la civitanan konsulton kaj apogi por-esperantajn proponojn. Pri tiu kampanjo informas UEA-vikipaĝo.
Portalo pri Eŭropo |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.